Studénka
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Nový Jičín. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Studénka (apartigilo).
Studénka | |||
germane Stauding | |||
urbo | |||
Nova kastelo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Studénka | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Nový Jičín | ||
Administra municipo | Studénka | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Ĉeĥa Silezio | ||
Montaro | Moravia pordego | ||
Fervojstacio | Studénka | ||
- fervojlinio | n-ro 270 | ||
Rivero | Odro | ||
Situo | Studénka | ||
- alteco | 239 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 42′ 34″ N 18° 03′ 47″ O / 49.70944 °N, 18.06306 °O (mapo) | ||
Areo | 30,9 km² (3 090 ha) | ||
Loĝantaro | 9 309 (2024) | ||
Denseco | 301,26 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1436 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 742 13 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0804 | ||
NUTS 5 | CZ0804 599921 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 14 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Studénka | |||
Retpaĝo: www.mesto-studenka.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Studénka (germane Stauding) estas urbo en Ĉeĥio, situanta en Moraviasilezia regiono, en distrikto Nový Jičín. Ĝi etendiĝas sur ambaŭ flankoj de la historia moravia-silezia landa limo. Ĝi meritis sian konatecon kiel sidejo de entrepreno Vagónka Studénka (ekde 2006 MSV Metal Studénka) kaj kiel naskoloko de kardinalo Tomášek. Vivas ĉi tie 9 309 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Petřvald, Pustějov, Bartošovice, Albrechtičky, Jistebník, Bílov, Bravantice, Velké Albrechtice kaj Mošnov.
Membrigo de urbo
[redakti | redakti fonton]La urbo membriĝas en tri katastrajn teritoriojn kun tri partoj:
- Butovice – devene pure moravia vilaĝo, en tempoj de komunismo estis al ties katastro alligita vico da parceloj okcidente de la devena katastra teritorio Studénka nad Odrou
- Nová Horka – ĝi situas en Moravio, sur la suda bordo de rivero Odro.
- Studénka nad Odrou (loka parto Studénka) – preskaŭ la tuta katastro situas en Silezio, malgranda nordokcidenta parto de la katastro estis devene konsisto de Butovice kaj do de Moravio, ĝi etendiĝas sur la norda bordo de rivero Odro.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1436.
La municipoj, kiuj hodiaŭ kreas urbon Studénka, estis de pratempoj tradicie germanaj kaj tial en la jaroj 1938-1945 ili apartenis al nazia Tria imperio enkadre de provinco Sudetio. Post la dua mondmilito plimulto de devenaj loĝantoj estis ellandigita. En la malplenigitajn municipoj transloĝiĝis nova ĉeĥa loĝantaro el enlando.
Al la 1-a de januaro 1959 estis kunigitaj municipoj Butovice kaj Studénka. Sub la nomo Studénka ili estas ekde tiu tempo urbo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 817 |
1880 | 3 971 |
1890 | 4 264 |
1900 | 4 889 |
1910 | 5 946 |
1921 | 6 673 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 7 105 |
1950 | 5 685 |
1961 | 7 627 |
1970 | 10 173 |
1980 | 10 790 |
1991 | 10 736 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 10 505 |
2014 | 9 867 |
2016 | 9 720 |
2017 | 9 691 |
2018 | 9 643 |
2019 | 9 536 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 9 477 |
2021 | 8 981 |
2022 | 9 277 |
2023 | 9 326 |
2024 | 9 309 |
Transporto
[redakti | redakti fonton]Fervoja malfeliĉo en la jaro 2008
[redakti | redakti fonton]La 8-an de aŭgusto 2008 okazis en Studénka tragika fervoja malfeliĉo, kiam trajno EuroCity Comenius kunpuŝiĝis kun ŝosea superveturejo, kiu kelke da sekundoj antaŭ tio frakasiĝis sur la fervojon.[1] Laŭ registro de la rapideco el lokomotivo la ttrajno veturis en momento de aktivigo de rapidbremso per rapideco 134 km/h kaj la kunpuŝiĝo okazis en rapideco 90 km/h.[2] Surloke mortis 6 homoj kaj 67 estis vunditaj kaj forveturigitaj en ĉirkaŭajn malsanulejojn, kie al sia vundiĝoj subiĝis pluaj du personoj.
Fervoja malfeliĉo en la jaro 2015
[redakti | redakti fonton]La 22-an de julio 2015 sur proksima fervojpasejo okazis plua fervoja akcidento. Trajno SC 512 Pendolino veturanta sur linio Bohumín – Františkovy Lázně kunpuŝiĝis kun kamiono, kiu ŝtopiĝis inter malsupreingitaj fervojaj bariloj. Mortis 3 vojaĝantoj kaj 17 pluaj estis vunditaj.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Malnova kastelo
-
Preĝejo de sankta Bartolomeo kaj paroĥo
-
Kapelo de Řeplínští z Berečka
-
Kruco de Fabian
-
Memortabulo sur naskodomo de kardinalo Tomášek
-
Fervoja stacio el strato
-
Monumento COMENIUS
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sur rapidtrajno Eurocity frakasiĝis ponto, sep mortintoj, 70 vunditoj. Arkivita el la originalo je 2008-08-28. Alirita 2020-06-13 .
- ↑ http://www.zelpage.cz/zpravy/6435
|