El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ryžoviště (iam malĝuste Rýžoviště) estas municipo situanta en distrikto Bruntál en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 587 loĝantoj (2024). La nomo Ryžoviště (Braunseifen) estas el minadaferoj. Seifen estas franka vorto kaj ĝi signifas rojon, el kiu oni ekspluatas multekostan metalon per priŝprucado de sablo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lomnice, Rýmařov, Huzová, Dětřichov nad Bystřicí, Břidličná kaj Jiříkov.
La historio de Ryžoviště datiĝas ĉirkaŭ la jaro 1190. La unuaj kolonigistoj estis serĉantoj de multekostaj metaloj kaj oro. Jam en la jaro 1295 estas pruvita fondo de malsanulejo kun kapelo. Ekde 1429 ĝi estas parto de sinjorujo Sovinec. La plej granda evoluo okazis en la jaroj 1860, kiam la urbeto havis 2953 loĝantojn. En 1874 trafis la urbeton la plej granda katastrofo. Pro incendio forbrulis 106 loĝdomoj, inkluzive de urbodomo, konstruita en 1624, 67 apudaj konstruaĵoj kaj 38 grenejoj plenigitaj per greno. En la jaroj 1886 kaj 1888 estis konstruitaj sinsekve du fabrikoj por produktado de silko. La varo estis eksportita ĉefe en Usonon, Anglion, Francion kaj Svision. Post la fino de la dua mondmilito Ryžoviště estis loĝigita plejparte de civitanoj el Valaĥio (el Valašské Klobouky) kaj Hanakio (el Morkovice), sed ankaŭ el aliaj partoj de Moravio, Slovakio kaj Rumanio.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 714 |
---|
1880 | 2 540 |
---|
1890 | 2 563 |
---|
1900 | 2 104 |
---|
1910 | 1 918 |
---|
1921 | 1 680 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 604 |
---|
1950 | 739 |
---|
1961 | 734 |
---|
1970 | 735 |
---|
1980 | 821 |
---|
1991 | 710 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 679 |
---|
2014 | 625 |
---|
2016 | 595 |
---|
2017 | 593 |
---|
2018 | 589 |
---|
2019 | 599 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 620 |
---|
2021 | 600 |
---|
2022 | 601 |
---|
2023 | 582 |
---|
2024 | 587 |
---|
- Ĉeĥe Ryžoviště (1869-1880 kaj 1910 Brunseif, Brunzeif, 1890-1955 Brunzejf), germane Braunseifen.