Heřmanovice
Heřmanovice | |
germane Hermannstadt | |
municipo | |
Centrejo de la municipo
| |
Oficiala nomo: Heřmanovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Bruntál |
Administra municipo | Město Albrechtice |
Historia regiono | Silezio |
Montaro | Zlatohora montetaro |
Situo | Heřmanovice |
- alteco | 615 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 11′ 36″ N 17° 23′ 52″ O / 50.19333 °N, 17.39778 °O (mapo) |
Katastro | 42,81 km² (4 281 ha) Heřmanovice |
Loĝantaro | 344 (2024) |
Denseco | 8,04 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1339 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 793 74 |
NUTS 3 | CZ080 |
NUTS 4 | CZ0801 |
NUTS 5 | CZ0801 597325 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de municipo | 1 |
Bazaj setlejunuoj | 1 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |
Vikimedia Komunejo: Heřmanovice | |
Retpaĝo: www.hermanovice.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Heřmanovice (germane Hermannstadt) estas vilaĝo en distrikto Bruntál en Moraviasilezia regiono en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 344 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zlaté Hory - Zuckmantel, Bělá pod Pradědem, Město Albrechtice, Vrbno pod Pradědem, Holčovice kaj Petrovice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1339.
La unua mondmilito rekte ne tuŝis la vilaĝon, sed en la milito falis 91 viroj el Heřmanovice. Post la milito Heřmanovice por mallonga tempo fariĝis parto de germana provinco Sudetio. Nur en la jaro 1924 estiĝis ĉeĥa nomo de la municipo Heřmanovice, sed la devena germana nomo Hermannstadt (en traduko Urbo de Heřman) estis uzata ĝis fino de la Dua Mondmilito. En la municipo tiam loĝis germane parolanta loĝantaro: en la jaro 1930 estis el 2187 loĝantoj nur 17 ĉeĥe parolantaj. Same kiel aliaj regionoj estis ankaŭ Heřmanovice en la 1930-aj jaroj trafitaj per ekonomia krizo, post kiu sekvis alklono de la loĝantaro al nacia socialismo. En oktobro 1938 Heřmanovice fariĝis parto de Nazia Germanio kaj ties ĵupo Sudetio. Dum tiu okazo traveturis tra la municipo germana gvidanto Adolf Hitler.
Dum la Dua Mondmilito estis en la municipo kaj ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo establita tendaroj por militkaptitaj aliancanaj soldatoj. La 8-an de majo 1945poste la municipo estis konkerita fare de Ruĝa Armeo. Post la milito sekvis ellandigo de plimulto de la germana loĝantaro, sed samtempe venis novaj loĝintoj. Sed la nombro de loĝantoj sinkis kontraŭe al la stato antaŭ la milito 5,3 oble.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 768 |
1880 | 2 663 |
1890 | 2 390 |
1900 | 2 393 |
1910 | 2 266 |
1921 | 2 101 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 187 |
1950 | 415 |
1961 | 601 |
1970 | 566 |
1980 | 521 |
1991 | 440 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 411 |
2014 | 362 |
2016 | 348 |
2017 | 335 |
2018 | 337 |
2019 | 340 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 322 |
2021 | 286 |
2022 | 311 |
2023 | 367 |
2024 | 344 |