Frýdlant nad Ostravicí
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo Frýdlant nad Ostravicí en distrikto Frýdek-Místek. Pri urbo Frýdlant en Bohemio en distrikto Liberec temas artikolo Frýdlant.
Frýdlant nad Ostravicí | |||
germane Friedland (an der Ostrawitza), latine: Vriedlant | |||
urbo | |||
Frýdlant nad Ostravicí - vido el Lysá hora
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Frýdlant nad Ostravicí | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek | ||
Administra municipo | Frýdlant nad Ostravicí | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Moravio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Rivero | Ostravice | ||
Situo | Frýdlant nad Ostravicí | ||
- alteco | 357 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 35′ 34″ N 18° 21′ 35″ O / 49.59278 °N, 18.35972 °O (mapo) | ||
Areo | 21,88 km² (2 188 ha) | ||
Loĝantaro | 9 923 (2024) | ||
Denseco | 453,52 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1300 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 738 01 ĝis 739 11 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0802 | ||
NUTS 5 | CZ0802 598143 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 11 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Frýdlant nad Ostravicí | |||
Retpaĝo: www.frydlantno.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Frýdlant nad Ostravicí (germane Friedland an der Ostrawitza) estas urbo en Ĉeĥio situanta en valo de rivero Ostravice, sub la plej alta monto de montaro Moravskoslezské Beskydy, sub Lysá hora, 10 km de urbo Frýdek-Místek, etendiĝanta ambaŭflanke de historia moravia-silezia landa limo. Vivas ĉi tie 9 923 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Janovice, Ostravice, Pržno, Malenovice, Pstruží, Metylovice kaj Krásná.
Historio
[redakti | redakti fonton]La kolonigita vilaĝo estas unuafoje menciata en la jaro 1300, en la jaro 1777 ĝi estis avancigita je urbeto, urbo ĝi estas ekde la jaro 1948. En la jaroj 1646–1648 lasis ĉi tie konstrui senjorularo el Hukvaldy gisejetojn kaj altfornon por prilaborado de ferercoj, kiujn oni minis en la ĉirkaŭaĵo. El la gisejetoj poste evoluis ferfabriko (1869). En la ferindustria tradicio oni daŭrigas ĝis hodiaŭ. En la jaro 1871 Frýdlant akiris fervojan alkondukon.
En la urbo naskiĝis pentristo kaj grafikisto Ferdiš Duša (1888–1958). En lia naskodomo estas monumento de Ferdiš Duša. Tie estas daŭra ekspozicio de lia viv-verkaro kaj artverkaro.
La urbo estas signifa centro de vojaĝtrafiko kaj refreŝigado. Krom aŭtokampadejo, turismaj loĝigejoj, hoteloj, pensionoj kaj manĝejoj de diversaj kategorioj estas en katastroteritorio de Frýdlant pli ol 700 kabanoj kaj dometoj. Frýdlant estas elirloko por promenoj kaj eĉ por pli pretendemaj piedirantaj turistoj ĝis Beskydy (Lysá hora, Ondřejník) kaj ankaŭ por montara bicikloturismo. Ĉi tie estas sporta flughaveno por motora kaj senmotora flugado kaj pluraj sportejoj. Baniĝi eblas aŭ en banejo aŭ en rivero Ostravice, kie estas ludejo por stranda volejbalo. Vintre eblas eluzi proksimajn skitelferojn aŭ oni povas dediĉi sin al skikurado. En la urbo havas sidejon regiona administraro de Montara deĵoro.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 758 |
1880 | 4 062 |
1890 | 4 091 |
1900 | 4 051 |
1910 | 4 590 |
1921 | 4 668 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 5 558 |
1950 | 5 677 |
1961 | 6 702 |
1970 | 8 013 |
1980 | 9 229 |
1991 | 9 718 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 9 791 |
2014 | 9 773 |
2016 | 9 910 |
2017 | 9 895 |
2018 | 9 940 |
2019 | 9 964 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 9 922 |
2021 | 9 789 |
2022 | 9 796 |
2023 | 9 890 |
2024 | 9 923 |
Partoj de urbo
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de sankta Bartolomeo
-
Nova konstruaĵo de urba ofico
-
Eksa monaĥejo de boromeinoj, hodiaŭ hejmo por emerituloj
-
Urbocentro
-
Fervojstacio
-
Placo
-
Monto Lysá hora
|