Lichnov (distrikto Nový Jičín)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lichnov |
Lichnov | |||
germane Lichnau | |||
municipo | |||
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Lichnov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Nový Jičín | ||
Administra municipo | Frenštát pod Radhoštěm | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Situo | Lichnov | ||
- alteco | 359 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 33′ 44″ N 18° 09′ 58″ O / 49.56222 °N, 18.16611 °O (mapo) | ||
Katastro | 12,1 km² (1 210 ha) Lichnov u Nového Jičína | ||
Loĝantaro | 1 561 (2024) | ||
Denseco | 129,01 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1293 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 742 75 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0804 | ||
NUTS 5 | CZ0804 599603 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Lichnov (Nový Jičín District) | |||
Retpaĝo: www.lichnov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Lichnov (legu Liĥnov) estas vilaĝo en Ĉeĥio etendiĝanta en pentrinda valo de Lichnova rojo ĉirkaŭigita de deklivoj kaj valoj de montaro Beskydy. Ĝi estas kaŝita al hazarde preterveturantaj vizitantoj de Beskidoj. Sed por turistoj, kiuj decidiĝis iri piede el Frenštát pod Radhoštěm ĝis Štramberk ĝi aperos en duono de la vojo. Vivas ĉi tie 1 561 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Frenštát pod Radhoštěm, Ženklava, Kopřivnice, Štramberk, Tichá, Veřovice kaj Bordovice.
Historio
[redakti | redakti fonton]Lichnov estiĝis fine de la 13-a jarcento kiel tipa kolonia vilaĝo. Fundamenta dokumento de vilaĝestro Heřman ne konserviĝis (onidire el al jaro 1293) kaj ni devas respekti privilegian dokumenton de vilaĝestro Pavel Kyč el 1539, kiu revokas je ĝi.
El la privilegia dokumento de vilaĝestro Pavel Kyč el 1539 rezultas, ke la vilaĝo estiĝis sur arbarrompejo de rojo Lubina ĝis "limo de Vernyřovice". La menciita dokumento donis al la vilaĝestro parcelon kaj krom tio havi "feŭdan muelejon kun du muelejŝtonoj kaj se tio estos bezona, li povas havi forĝiston, bakiston, buĉiston, ŝuiston kaj el juĝoj lasi al si trian moneron kaj al superularo du".
Apogoj, kiuj la superularo donis al la vilaĝestro, memkompreneble ne rilatis al ceteraj loĝantoj de la vilaĝo. Tiuj devis en korto de Kopřivnice "laboregi piedirante kaj surĉevale kaj ĉion, kio estis bezonata". Ili plugis, semis, forveturigis sterkon, kunveturigis el kampoj kaj falĉis herbejojn. Al la laboro ili devis uzi siajn plugilojn.
Eĉ ne revoluciaj ŝanĝoj en la jaro 1848 alportis al la loĝantoj atendatan apogon. Estis ja malvalidigitaj laboregaj devoj, sed la parcelojn, sur kiuj ili laboris, ili devis foraĉeti de la superularo. Dum ripetantaj jaroj de malbona rikolto pli malriĉaj loĝantoj ŝuldiĝis, ili ne havis tempon por repagi la ŝuldon, tial ili vendadis la grundon al pli riĉaj proprumantoj fariĝante el ili dometistoj aŭ ili serĉis vivtenadon ekster agrikulturo. Pro tio ankoraŭ pli profundiĝis diferenciĝo de la loĝantoj de la vilaĝo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 175 |
1880 | 1 091 |
1890 | 1 187 |
1900 | 1 261 |
1910 | 1 387 |
1921 | 1 344 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 505 |
1950 | 1 454 |
1961 | 1 567 |
1970 | 1 437 |
1980 | 1 393 |
1991 | 1 287 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 317 |
2014 | 1 511 |
2016 | 1 552 |
2017 | 1 591 |
2018 | 1 584 |
2019 | 1 573 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 571 |
2021 | 1 513 |
2022 | 1 549 |
2023 | 1 582 |
2024 | 1 561 |