Štramberk
Štramberk | |||
germane Stramberg | |||
Urbo | |||
Ĝenerala vido al la urbo el kaverno Šipka
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Štramberk | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Nový Jičín | ||
Administra municipo | Štramberk | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Valaĥio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Konataj lokoj | Šipka kaverno, Štramberská Trúba turo | ||
Situo | Štramberk | ||
- alteco | 415 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 35′ 31″ N 18° 7′ 3″ O / 49.59194 °N, 18.11750 °O (mapo) | ||
Katastro | 9,33 km² (933 ha) Štramberk | ||
Loĝantaro | 3 549 (2024) | ||
Denseco | 380,39 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1211 | ||
- statuso de urbo | 4-a de decembro 1359 | ||
Starosto | Věra Michnová | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 742 66 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0804 | ||
NUTS 5 | CZ0804 599948 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 5 | ||
Specialaĵo de regiono | Ŝtramberkaj oreloj dolĉaĵo | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Štramberk | |||
Retpaĝo: www.stramberk.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Štramberk estas urbo en Ĉeĥio kun 3 549 loĝantoj (2024), situanta en Moravio 10 km de urbo Nový Jičín, 2 km de urbo Kopřivnice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lichnov, Ženklava, Kopřivnice, Rybí kaj Závišice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo sub burgo devenas el la jaro 1211. En la jaro 1359 Štramberk estas jam menciata kiel urbo. Margrafo Jan lasis ĉirkaŭbari la urbon per remparoj, kiuj parte konserviĝis ĝis hodiaŭ. Al la urbo dominas cilindroforma turo, nomata Štramberská Trúba. Devene ĝi estis konsisto de gotika gardburgo el 1-a duono de la 14-a jarcento. En la jaro 1646 la burgo estis jam en ruinoj, en la jaro 1782 ĝi estis ruinigita tute – restis sole la turo. Pli malfrue aĉetis ĝin arkitekto K. Hilbert kaj li kreis el ĝi belvederon por turistoj.
La urbo mem situas en ondiĝinta reliefo ĉe montopiedo Bílá hora, kiu ĉi tie havas du terlangojn – Skalka (ĉi tie estas arboreto) kaj Zámecký vrch (ĉi tie estas Trúba). La placo estas ĉirkaŭbarita per barokaj masonitaj domoj. En muzeo en Štramberk estas daŭra ekspozicio rilatanta al geologio, paleontologio kaj prahistorio de la regiono. En Štramberk naskiĝis esplorvojaĝisto Jiří Hanzelka.
Sude super la urbo troviĝas kaverno Šipka, kiu famiĝis pro trovo de ono de mandiblo de neandertala infano, la t.n. "Ŝipka-a mandiblo".
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 352 |
1880 | 2 282 |
1890 | 2 663 |
1900 | 3 052 |
1910 | 3 366 |
1921 | 3 348 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 591 |
1950 | 3 373 |
1961 | 4 028 |
1970 | 4 191 |
1980 | 3 713 |
1991 | 3 280 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 408 |
2014 | 3 418 |
2016 | 3 486 |
2017 | 3 455 |
2018 | 3 448 |
2019 | 3 438 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 3 464 |
2021 | 3 341 |
2022 | 3 467 |
2023 | 3 515 |
2024 | 3 549 |