Hlučín (germaneHultschin) estas urbo en Ĉeĥio situanta inter urboj Ostrava kaj Opava ĉe Hlučín-montaretpiedo super ampleksa ebenaĵo de rivero Opava. En la urbo vivas 13 421 loĝantoj (2024).
Laŭ dokumento el la jaro 1303 fondis la urbon reĝo Přemysl Otakar la 2-a iam en duono de la 13-a jarcento kiel staplocentro en vojkruciĝo de vojoj el urbo Opava ĝis Moravia Ostrava kaj el regionoj de Bílovec kaj Klimkovice ĝis Racibórz. Administra centro estis en burgo sur Landek, la monteto super kunfluejo de riveroj Ostravice kaj Odra. Fine de la 15-a jarcento Landek estis detruita kaj la administra centro estis transportita ĝis Hlučín. En la jaro 1492 Hlučín fariĝis urbeto. Negativan falon al la urbo havis prusia-aŭstria milito je aŭstria heredaĵo, post kiu Silezio estis apartigita kaj la tuta Hluĉinio estis en la jaro 1742 aligita al Prusio. Hlučín fariĝis limregiona urbo kaj ties evoluo stagnis. Certa iniciato al ekonomia reviviĝo okazis post la jaro 1913, kiam estis finita fervojo ĝis Kravaře. Komence de la 19-a jarcento kuniĝis kun Hlučín Dlouhá Ves (Longa Vilaĝo) (menciata jam en la jaro 1350) kaj nuntempaj urbopartoj Podhoří kaj Závodí. En la jaro 1920 Hlučín estis aligita surbaze de traktato de Versajlo reen al Ĉeĥoslovaka respubliko kaj ĝi fariĝis administra centro de politika kaj juĝeja distrikto Hlučín. En la jaroj 1938–1945 ĝi estis konsisto de la germana anekso, post la dua mondmilito estis renovigita la antaŭmilita stato.
Senjoro Bernard el Zvole, kies blazono, ĉizita en ŝtono, estas enmasonita en vestiblon de la urbodomo, plej multe akiris meriton rilate al ekkonstruo kaj evoluo de la urbo. El ties tempo devenas kastelo, kiun li igis konstrui sur fundamentoj de gotikaburgo. Ĝis nun konserviĝis ankaŭ partoj de urbaj remparoj kaj bastionoj. Krom ili al kulturmemorindaĵoj de la urbo apartenas ankaŭ la konstruaĵo de la urbodomo, kripto de familio Wettekamp, preĝejo kaj pluaj konstruaĵoj, kiuj estas unikaj en la regiono.
La pentrinda ĉirkaŭa pejzaĝo kun kulturmemoraĵoj proponas multe da refreŝigajn eblecojn. Estas ĉi tie Hluĉina lago - grandarea ĉeakva refreŝigejo kun areo 140 ha (ĝi enhavas naturbanejon, herbejplaĝojn, pruntedonejon de ŝipoj kaj akvobicikloj, ludejon por stranda volejbalo, minigolfejon, aŭtokampadejon, pensionon kaj aliajn, eblas ĉi tie skii sur akvoskioj, jaĥtado kaj tabulvelado). En la proksimeco de la refreŝigejo estas Infana farmo, kie oni okupiĝas per bredado de ĉevaloj, per hipoterapio, ebleco de rajdado. Proksime de la urbo troviĝas linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruitaj en la jaroj 1935–1938. Kelkaj el ili nun kreas muzeon, viziteblan por publiko preskaŭ ĉiutage. Unufoje dum jaro (en majo) oni prezentas tie atakon kaj ties defendon laŭ militdoktrino el la jaro 1938.