Skolopedoj
![]() | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Bunta kalidro (Calidris alpina)
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Scolopacidae Rafinesque, 1815 | ||||||||
Genroj
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
La Skolopedoj estas grandega familio de vadbirdoj de la ordo de Ĥaradrioformaj, kiuj enhavas multajn genrojn -ĉirkaŭ 15- kaj speciojn.
La plej granda parto el specioj manĝas etajn senvertebrulojn plukitajn el koto aŭ grundo. Diferencaj longecoj de bekoj permesas diferencajn speciojn manĝi en la sama medio, ĉefe ĉe marbordo, sen rekte konkurenci pro la sama manĝaĵo.
Tiu grandega familio estas ofte plie subdividita laŭ grupoj de similaj birdoj. Tiuj grupoj ne nepre konsistas el ununura genro, sed kiel indikite sube kuniĝas tiuj kiuj montras similan evoluon (Thomas et al, 2004).
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La familio Scolopacidae estis enkondukita (kiel Scolopacea) fare de la franca polimato Constantine Samuel Rafinesque en 1815.[1][2] La familio enhavas 98 vivantajn aŭ ĵus formortintajn speciojn dividitaj en 15 genroj.[3]
La jena genro-nivela kladogramo de Scolopacidae estas bazita sur studo fare de David Černý kaj Rossy Natale kiu estis publikigita en 2022.[4]
Scolopacidae |
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Genroj kaj specioj
[redakti | redakti fonton]Bildo | Genro | Vivantaj kaj ĵus formortintaj specioj |
---|---|---|
![]() |
Numenius (Brisson, 1760) |
|
![]() |
Limosa (Brisson, 1760) |
|
![]() |
Arenaria (Brisson, 1760) |
|
![]() |
Prosobonia (Bonaparte, 1850) |
|
![]() |
Calidris (Merrem, 1804) |
|
![]() |
Limnodromus (Wied-Neuwied, 1833) |
|
![]() |
Scolopax (Linnaeus, 1758) |
|
![]() |
Coenocorypha (G. R. Gray, 1855) |
|
![]() |
Lymnocryptes (F. Boie, 1826) |
|
Gallinago (Brisson, 1760) |
| |
![]() |
Xenus (Kaup, 1829) |
|
![]() |
Phalaropus (Brisson, 1760) |
|
![]() |
Actitis (Illiger, 1811) |
|
![]() |
Tringa (Linnaeus, 1758) |
|
Iamaj grupoj
[redakti | redakti fonton]- Kurloj aŭ Numenioj (8, genro Numenius)
- Longvosta tringo (1, genro Bartramia)
- Limozoj (4, genro Limosa)
- Galinaga tringo (3, genro Limnodromus)
- Galinagoj kaj Skolopoj (ĉirkaŭ 25, genroj Coenocorypha, Lymnocryptes, Gallinago kaj Scolopax)
- Falaropoj (3, genro Phalaropus)
- Tringoj (16, genroj Xenus, Actitis kaj Tringa kiu nun inkludas Catoptrophus kaj Heteroscelus)
- Polinezia tringo (1 nuntempa, 3-5 formortintaj, genro Prosobonia)
- Kalidroj kaj ŝtonturnuloj (ĉirkaŭ 25, ĉefe ĉe Calidris kiu povas esti disigita en diversaj genroj. Aliaj genroj kutime akceptitaj estas Aphriza, Eurynorhynchus, Limicola, Tryngites kaj Philomachus, krom la 2 Arenaria ŝtonturnuloj).
Kuriozaĵoj
[redakti | redakti fonton]Studo de 2015 montris ke en Islando la vulkana polvo helpas la fekundecon de Skolopedoj ĉar ĝi pliigas la organikan enhavon kaj ŝtopas la pH de la grundo. La studo temis pri 729 lokoj kaj konstatis trifoje plian fekundecon, pli en humidejoj ol en plugebla tero ĉar tie oni uzas sterkon kiu ŝanĝas la kondiĉojn. Inter la specioj kiuj profitas el vulkana polvo estas la Ruĝkrura tringo, Tringa totanus, la Malgranda kurlo, Numenius phaeopus, la Bunta kalidro, "Calidris" alpina kaj la Nigravosta limozo, Limosa limosa.[7]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Eurynorhynchus pygmeus
-
Catoptrophorus semipalmatus
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rafinesque, Constantine Samuel. (1815) Analyse de la nature ou, Tableau de l'univers et des corps organisés 1815 (france). Self-published.
- ↑ Bock, Walter J.. (1994) History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History 222. American Museum of Natural History, p. 113, 252.
- ↑ Sandpipers, snipes, coursers. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (Julio 2021). Alirita 18a de Novembro 2021 .
- ↑ (2022) “Comprehensive taxon sampling and vetted fossils help clarify the time tree of shorebirds (Aves, Charadriiformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 177, p. 107620. doi:10.1016/j.ympev.2022.107620.
- ↑ DNA confirms Slender-billed Curlew is a valid species (20a de Aprilo 2019).
- ↑ Eskimo Curlew (Numenius borealis). Alaska Department of Fish and Game.
- ↑ "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 14. Citita el Gunnarson t. G. kaj aliaj (2015), Ecosystem rechrge by volcanic dust drives broad-scale variation en bird abundance, Ecology and Evolution, 5 (12): 2386-2396.
- Thomas, Gavin H.; Wills, Matthew A. & Székely, Tamás (2004): A supertree approach to shorebird phylogeny. BMC Evol. Biol. 4: 28. COI:10.1186/1471-2148-4-28 PDF fulltext Arkivigite je 2016-04-11 per la retarkivo Wayback Machine Supplementary Material
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- filmoj pri Skolopedoj ĉe Interreta Birdo Kolekto