Ĥaradrio
Aspekto
Ĥaradrio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
specioj
| ||||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
Aegialites / Aegialitis | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĥaradrio aŭ Charadrius estas genro de birdoj de la familio de Ĥaradriedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Estas klare, ke tiu genro nomigas kaj la familion kaj la ordon; tio estas, temas pri la plej tipa genro de la ordo. Tiuj birdoj havas unu aŭ pliajn malhelajn aŭ nigrajn striojn ĉe la brusto. Ili havas ankaŭ rimarkindajn blankajn kaj nigrajn markojn ĉe la vizaĝo.
Ili loĝas en diversaj medioj ĉu internaj lagoj, ĉu koralaj aŭ sablaj strandoj, rokaj areoj, kotaj ebenaĵoj, tajdaj regionoj, marĉoj kaj aliaj humidejoj, ankaŭ terkulturejoj kaj eĉ golfejoj. Pro tio la termino ĥaradrio originas de la antikva greka lingvo kharadrios, pri birdo trovita en rivervaloj (el kharadra, "ravino").
- Genro Ĥaradrio (Charadrius)
- Charadrius hiaticula, Kolumpluvio aŭ Granda pluvio
- Charadrius dubius, Malgranda pluvio
- Charadrius alexandrinus, Marborda pluvio
- Charadrius leschenaultii, Dezertpluvio
- Charadrius melodus, Fajfanta pluvio [1]
- Charadrius mongolus, Malgranda dezertpluvio aŭ Mongola pluvio
- Charadrius vociferus, Kripluvio
- Charadrius asiaticus, Kaspia pluvio
- Charadrius semipalmatus, Duonreta pluvio
- Charadrius (Eudromias) morinellus, Morinelo