Amamia skolopo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Scolopax mira Hartert, 1916 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Amamia skolopo, Scolopax mira, estas mezgranda vadbirdo de la genro Scolopax, familio de Skolopedoj, kiun nomigas la genro, kaj ordo de Ĥaradrioformaj, karakterizita de longa mallarĝa beko kaj kamufla malhelbruna plumaro. Ĝi estas iomete pli granda kaj longkrura ol la Eŭrazia skolopo kun kiu ĝi povus esti konsiderata samspecia.
Tiu specio estas endemio trovebla nur en arbaroj de du etaj insuloj de ĉeninsularo Amami-Oŝima, Okinavo kaj Tokunoŝima en suda Japanio. Oni ne multe scias pri tiu specio, sed ĝiaj kutimoj estas tre similaj al tiuj de Eŭrazia skolopo.

La Amamia skolopo estis origine priskribita kiel subspecio de la Eŭrazia skolopo, ĉar junulo similis al Eŭrazia skolopo laŭkolore. Poste, kelkaj argumentis, ke la Amamia skolopo estis aparta specio — Kobayashi en 1979 kaj Cramp & Simmons en 1983. Komparo inter ambaŭ specioj pruvis iliajn distingajn fizikajn trajtojn, kaj kondukis al apero de la Amamia skolopo kiel aparta specio.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater, ISBN 0-7099-2034-2
- ↑ Brazil, Mark; Ikenaga, Hiroshi (Decembro 1987). "The Amami Woodcock Scolopax mira: Its Identity and Identification" (PDF). Forktail.