Saltu al enhavo

Arĝento

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio



Ag

arĝento

Ag
47
kemia elemento • brulema pulvoro • chalcophile element
nobla metalotransirmetaloelemento de periodo 5valormetalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero arĝento (argentum), Ag, 47
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 2 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Arĝentaj kristaloj produktitaj per elektrolizo.
Francaj moneroj (1960) el arĝento (Francoj havas la saman vorton pri "arĝento" kaj "mono").
Arĝentito.
Bromia klorargirito (embolito), Chañarcillo [ĉanjarZIjo], Provinco Copiapó, Regiono Atakamo, Ĉilio. Grando: 5.0 x 4.7 x 1.0 cm.

Arĝento estas metala elemento, nome nobla metalo kun atomnumero 47. Ĝia simbolo estas Ag, el la latina argentum, el la hindeŭropa radiko rekonstruita kiel *h₂erǵ-, "griza" aŭ "brila". Ĝi estas milda, blanka, brila transirmetalo, sed tamen posedas la plej altan elektran konduktivecon, termikan konduktivecon, kaj reflektivecon inter ĉiuj de ajnaj metaloj. Tiu metalo ekzistas nature en sia pura, libera formo (natura arĝento), kiel alojo kun oro kaj aliaj metaloj, kaj en mineraloj kiaj arĝentito kaj ĥlorargirito. Plej arĝento estas produktita kiel rafinita kromprodukto el kupro, oro, plumbo, kaj zinko.

Ĝi malmulte oksidiĝas en la aero. Pro tio, kaj pro ĝia blanka glaceo, ĝi estas uzata en juvelarto kaj por fari monerojn. Arĝento estis dumlonge aprezata kiel valormetalo. Pli abunda ol oro, arĝenta metalo estis funkcianta en multaj antaŭmodernaj monsistemoj kiel stampebla etalono, foje eĉ kun oro. Ties pureco estas tipe mezurita laŭ elmila bazo; nome 94%-pura alojo estas priskribita kiel "0.940 fajna". Aldone, arĝento havas nombrajn aplikojn trans valuto, kiaj en sunpaneloj, akvofiltrado, juvelarto kaj aliaj ornamaĵoj, alt-valoraj surtablaĵoj kaj iloj (de tie la termino arĝentaĵo), kaj ankaŭ estas investado en la formo de arĝentaj moneroj kaj etalonoj (ĉu uzeblaj kiel valuta monkontantaĵo ĉu kiel kolektata artaĵo). Arĝento estas uzata industrie en elektraj kontaktoj kaj konduktiloj, en specializitaj speguloj, fenestraj kovriloj kaj en kataliziloj de kemiaj reakcioj. Ties komponaĵoj estas uzataj en fotografia filmo kaj Ikso-radioj. Solvaĵoj el arĝenta nitrato kaj aliaj arĝentaj komponaĵoj estas uzataj kiel seninfektilo kaj mikrobiocidoj, aldonitaj al bandaĝoj kaj vundo-dresaĵoj (bandaĝo), kateteroj kaj aliaj medicinaj instrumentoj.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La nomo de la arĝento devenas de la latina argentum kaj de la greka ἄργυρος,[1] respektive nomoj de la metalo en tiuj lingvoj, derivitaj el hindeŭropa radiko kiu signifas 'brila'.[2] De la latina derivas la nomoj de la arĝento en la majoritato de la latinidaj lingvoj, kiel en la franca argent, la itala argento kaj la rumana argint, sed ne en la hispana (plata) kaj la portugala (prata).

  • Atompezo: 107.8683 u
  • Fandpunkto: 1234.93 K
  • Bolpunkto: 2435 K
  • Denseco: 10490 kg/m3
  • Elektronegativeco: 1.93

Gravaj proprecoj

[redakti | redakti fonton]

Estas du naturaj izotopoj: 107Ag estas la plej ofta izotopo, kiu estas 51.84% je maso, dum 109Ag estas 48.16% je maso. 28 nenaturaj radiadaj izotopoj estas igitaj.

Komponaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arĝentarto.
Kruĉo el arĝento.

Arĝentarto estas la arto prilabori artisme produktojn kaj objektojn el arĝento kaj etende kun aldono de aliaj valormetaloj (oro, bronzo ktp) aŭ gemoj. La artisto kiu faras tiun laboron estas nomita arĝentistoarĝentartisto nome majstro kiu prilaboras artajn objektojn el arĝento. La terminoj "arĝentisto" kaj "oraĵisto" ne estas precize sinonimoj ĉar la teknikoj, trejnado, historio, kaj gildoj estas aŭ esti ege la samaj sed la fina produkto povas ege varii same kiel la gamo de kreitaj objektoj. Tamen plej oraĵisto iam laboris per arĝento dum la malo ne estas tiom ofta.

Arĝentarto estas la arto konverti metalfoliojn el arĝento en ujoj kaj aliaj iloj surtablaj (pladoj, bovloj, pokaloj, kandelingoj, vazoj, kruĉoj, urnoj, ktp.), manĝiloj (arĝenta manĝilaro), kaj aliaj artikloj de arĝenta hejmilaro, preĝejaj iloj aŭ skulptarto. Ĝi povas inkludi ankaŭ la faradon de juvelarto.

Proksimume la 70% de la tutmonda produktado de arĝento estas uzata por industriaj celoj, kaj la 30%, por financaj celoj; granda parto de tiu metalo estas uzata en juvelarto, sed ties plej gravaj uzoj okazas en la fota industrio, kemio, medicino kaj elektroniko.

Rusa elektra dizellokomotivo TEP80; dizellokomotivoj havas aparatojn el arĝento.

Kelkaj uzoj de la arĝento estas listigitaj kaj supraĵe priskribitaj jene:

  • Blankaj armiloj aŭ de korpo kontraŭ korpo, tiaj kiaj glavoj, lancoj aŭ sagopintoj.
  • Fotarto. Pro sia sensivo al la lumo (speciale la bromido kaj la jodido, same kiel la fosfato). La arĝenta jodido estas uzata ankaŭ por produkti artefaritan pluvon.
  • Medicino. Spite la venenecon de la arĝento, ĝi estas ĉefe aplikebla en ekstera uzado. Unu ekzemplo estas la arĝenta nitrato, uzata por nuligi la verukoj kaj aliajn haŭtajn aŭ muskolajn ekskreciaĵojn.
  • Elektro. La kontaktiloj de elektraj generatoroj de elektraj dizellokomotivoj havas kontaktilojn (de proks. 1 in. de dikeco) de pura arĝento; kaj tiuj maŝinoj havas elektran motoron en ĉiu rado aŭ akso. La dizela motoro movas la generatoron de elektro, kaj oni devas aldoni ankaŭ la kontaktilojn de la ŝaltiloj aŭ de la hejmaj pulsiloj de plej bona kvalito kiuj ne uzas kupron (pli malmultekosta).
  • En elektroniko, pro sia alta konduktiveco estas uzata iom post iom plie, por ekzemplo, en la kontaktiloj de integraj cirkvitoj kaj komputilaj klavaroj.
  • Fabrikado de speguloj de granda respeguleco de la lumo videbla (la plej oftaj estas fabrikataj el aluminio).
Usona aglo el arĝento.

Laŭ Francisko Azorín Arĝento estas Brileblanka valora metalo, uzata por artaj objektoj k. monero.[3] El tio li derivigas arĝenti kiel surkovri per maldika tavolo de arĝento, arĝentisto, arĝentkolora kaj arĝentsona.[4]

Nielo estas nigra miksaĵo, plej ofte el sulfuro, kupro, arĝento, kaj plumbo, uzata en artaĵoj.

Arĝento estis unu el la sep metaloj konataj en la antikveco de la prahistoriaj homoj kaj kies malkovro estas tiele perdita en la frua komenco de la historio de la homaro.[5] Pli precize, la tri metaloj de la grupo 11, nome kupro, arĝento kaj oro, estas en la elementa formo en la naturo kaj estis probable uzata kiel la primitivaj formoj de mono kontraste al la simpla natura interŝanĝo.[6] Tamen, male al la kupro, la arĝento ne kondukis al la kresko de la metalurgio pro ties malalta struktura forteco, kaj estis plej ofte uzata orname aŭ kiel mono.[7] Ĉar arĝento estas pli reakcia ol la oro, la liverado de natura arĝento estis multe pli limigitaj ol tiuj de oro.[8] Por ekzemplo, arĝento estis pli multekosta ol oro en Egipto ĝis ĉirkaŭ la 15a jarcento a.K.:[9] ŝajne la egiptoj separis la oron el la arĝento pere de varmigado de metaloj kun salo, kaj poste malpliigante la arĝentan kloridon produktita al la metalo.[10]

Arĝento estis uzata dum miloj da jaroj por ornamaĵoj kaj iloj, komerco, kaj kiel bazo por multaj monersistemoj. Ties valoro kiel valormetalo estis dumlonge konsiderata duaranga nur post oro. La kemia simbolo Ag derivas el la Latina vorto por "arĝento", nome argentum (kompare kun antikva greka ἄργυρος, árgyros), el la pra-hindeŭropa radiko *h₂erǵ- (iame rekonstruita kiel *arǵ-), signife "blanka" aŭ "brila". Arĝento estis konata ekde antikvaj tempoj; ĝi estis menciita en la Biblia Genezo. Metalrubejoj trovitaj en Malgranda Azio kaj en la insuloj de la Egea Maro indikas ke arĝento estis separata el plumbo jam ĉe la 4-a jarmilo a.K. uzante surfacan minadon.[11] Unu el plej fruaj ekzemploj de arĝentaj elfosejoj en Eŭropo estis Sardio en komenca Ĥalkolitiko.[12]

Ne estas malfacile imagi la efikon kiun devis produkti ĉe prauloj (kiuj estis ĉizintaj kaj polurintaj ŝtonojn, kiuj trovis kaj uzis la kupron kaj poste la stanon, kaj eĉ sukcesis fari alojojn de ambaŭ pere de la fajro por akiri bronzon) la malkovro de metalo rara kaj malofta, de blanka koloro, porĉiama brilo kaj nesensiva al la fajro kiu fandis aliajn metalojn. Tia gapo estis la tialo por la atribuo al la metalo de singularaj propraĵoj, kiujn la aliaj metaloj malhavis, escepte pri la oro kompreneble; oni supozis ke ambaŭ estas donacoj de la naturo, formitaj respektive unu de la influo de la Luno, kaj la alia de la Suno. La aliaj, malnoblaj metaloj, estis ligitaj al la ŝanĝoj kaj transformoj, kiuj pere de la rudimentaj rimedoj tiame disponeblaj povus esti produktitaj; tamen tre malproksime de la perfekto de la arĝento kaj de la oro. Ne strangas ke pro tio aperis la ideo de la transmutacio de la metaloj kiel malsukcesa klopodo perfektigi tiujn malnoblajn metaloj, kio okazigis la aperon de la unuaj doktrinoj de la Alkemio. Partikulare taŭga ŝajnis por tiu celo la hidrargo, en kiu oni observis la aspekton kaj koloron de la arĝento, ĝis tia puknto ke oni donis al ĝi la nomon "hydrargyrum" (nome likva arĝento) el kie devenas ties kemia simbolo (Hg).

16a-jarcenta freskoa pentraĵo de Judaso estante pagita per tridek pecoj de arĝento pro sia perfido kontraŭ Jesuo.

La arĝento, kiel la ceteraj metaloj, utilis por la prilaborado de milit-armiloj kaj poste ĝi estis uzata en la fabrikado de iloj kaj ornamaĵoj, el kio oni etendis ĝin al la komerco, kiam oni uzis ĝin por stampi la unuajn monerojn el arĝento kio venis konstitui la bazon de la monsistemo de nombraj landoj. La stabileco de la romia valuto depende iĝis ligita al alta grado de la liverado de arĝentaj etalonoj, kiun romiaj ministoj produktis je skalo senparalela antaŭ la malkovro de la Nova Mondo. Atinginte pintan produktadon de 200 t por jaro, ĉirkaŭkalkulita arĝentostoko de 10,000 t cirkulis en la Romia ekonomio en la mezo de la 2a jarcento n.e., kvin al dek fojojn pli granda ol la kombinita kvanto de arĝento disponebla ĉe la mezepoka Eŭropo kaj ĉe la Kaliflando ĉirkaŭ la jaro 800.[13][14] Financaj funkciuloj de la Romia Imperio priokupiĝis pri la perdo de arĝento por pagi tre petitan silkon el Sinica (Ĉinio). Oni faris minojn jam en Lavrion dum la jaro 483 a.K.[15]

En la Evangelioj, la disĉiplo de Jesuo Judaso Iskarioto fifamiĝis ĉar ricevis kompenson de 30 arĝentajn monerojn el religiaj estroj de Jerusalemo por denonci Jesuon Nazaretan al la soldatoj de la Suprema Pastro Kajafas.[16]

La Ĉina Imperio dum plej el sia historio ĉefe uzis arĝenton kiel rimedo de ŝanĝo. Poste, eĉ jam en la 19a jarcento, la minaco al la ekvilibro de pagoj de Unuiĝinta Reĝlando el ĉinaj komercistoj kiuj postulis pagojn el arĝenton ŝanĝe por teo, silko, kaj porcelano kondukis al la Opia milito ĉar Britio devis trovi vojon por direkti la ekvilibron en pagoj, kaj ili decidis fari tion vendante opion produktitan en sia kolonio de Brita Hindio al Ĉinio.[17]

Arĝento-minado kaj procezado en Kutná Hora, Centra Eŭropo, 1490-aj jaroj.

Islamo permesis al islamanoj porti arĝentajn ringojn en la etfingro de ĉiu mano.[18] Muhammad mem portis arĝentan sigelringon.[19]

En Ameriko, antaŭ-Inkaaj civilizoj jam uzis alttemperaturan arĝent-plumban alojigan teknologion en la jaroj 60–120 n.e.[20]

En 1516 Juan Díaz de Solís malkovris en Sudameriko la tiam nomita mar Dulce (dolĉa maro) kiu poste Sebastiano Kaboto nomigis kiel Río de la Plata (rivero de la arĝento), laŭ la kredo ke tie abundis la aprezata metalo, kaj de kie nomiĝos la lando Argentino. Jarojn poste, la trovo de grandaj rezervoj el arĝento en la Nova Mondo nome en Zacatecas, Meksiko, Potosí kaj Taksko en Bolivio kaj Paramillos de Uspallata, en Argentino, kaj ties importado al Eŭropo, okazigis longan periodon de inflacio, kiu ne okazis limigite al Hispanio, nome la kolonia imperio, kaj disvastigis tra tuta Eŭropo; la fenomeno estis studata de Earl Jefferson Hamilton, kiu en 1934 publikigis la libron American Treasure and the Price Revolution in Spain, 1501-1650.[21]

Centra Eŭropo iĝis la centro de la produktado de arĝento dum la Mezepoko, ĉar la kuŝejoj de la areo ĉirkaŭ la Mediteraneo ekspluatitaj de la antikvaj civilizoj estis jam elĉerpitaj. Arĝentaj minoj estis malfermitaj en Bohemio, Saksio, Erzgebirge, Alzaco, la regiono Lahn, Siegerland, Silezio, Hungario, Norvegio, Steiermark, Salcburgo, kaj sudo de la Nigra Arbaro. Plej el tiuj ercoj estis tre riĉaj en arĝento kaj povus simple esti separataj mane el la cetera rokaĵaro kaj poste fandita; oni trovis ankaŭ kelkajn kuŝejojn de natura arĝento. Multaj el tiuj minoj iĝis baldaŭ same elĉerpitaj, sed kelkaj el ili restis aktivaj ĝis la Industria Revolucio, antaŭ kiu la tutmonda produktado de arĝento estis ĉirkaŭ nur 50 tunoj por jaro.[10]

La kemia simbolo uzata de Dalton por la arĝento estis cirklo kun la litero «S» en ties centro.

Dua Mondmilito

[redakti | redakti fonton]
Arĝenta necesilaro de Aleksandra Nikolaevna.

Dum la Dua Mondmilito, malabundo de kupro kondukis al ties anstataŭo per arĝento en multaj industriaj aplikaĵoj. La usona registaro elprenis arĝenton el sia amasa rezervejo ĉe la keloj de West Point por ampleksa gamo de industriaj uzantoj. Unu tre grava uzado estis por busteniloj ĉar fabrikoj de nova aluminio bezonis ĝin por fari aviadilojn. Dum la milito, multaj elektraj konektiloj kaj ŝaltiloj estis arĝentenhavajn. Alia uzado estis por la aviadila industrio. Ĉar arĝento povas anstataŭi stanon en lutado je malalta volumo, granda kvanto de stano estis liverigita por aliaj uzoj anstataŭante la registaran arĝenton. Arĝento estis uzita ankaŭ kiel respegulilo en serĉolumoj kaj aliaj tipoj de lampoj. Arĝento estis uzita en nikelmoneroj dum la milito por ŝpari tiun metalon por ties uzado en ŝtalaj alojoj.[22]

La Projekto Manhattan por disvolvigi la atoman bombon uzis ĉirkaŭ 14,700 tunojn da arĝento prunteprenita el la Usona Trezoro por kalutronaj solvaĵoj por la elektromagneta separada procezo en la Nacia Sekureca Komplekso Y-12 ĉe la Nacia Laboratorio Oak Ridge. [23] Post la fino de la milito, la arĝento estis redonita al la trezorkeloj.[24]

Produktado

[redakti | redakti fonton]

La tutmonda produktado de arĝento dum 2011 atingis totalon de 23 800 tunoj. La ĉefaj landoj produktantoj de arĝento estas Meksiko kaj Peruo kiuj korespondas per si mem al 1/3 de la tutmonda produktado de arĝento.[25]

Tendenco de la tutmonda produktado de arĝento.
Rango Lando Produktado en 2011
(mineralo)
(en tunoj/jaro)
1 Meksiko Meksiko 4.500
2 Peruo Peruo 4.000
3 Popola Respubliko Ĉinio Popola Respubliko Ĉinio 4.000
4 Aŭstralio Aŭstralio 1.900
5 Ĉilio Ĉilio 1.400
6 Rusio Rusio 1.400
7 Bolivio Bolivio 1.350
8 Pollando Pollando 1.200
9 Usono Usono 1.160
10 Kanado Kanado 700
Fonto: United States Geological Survey (USGS) - 2011

Laŭ la informo havigita en la ĉiujara informaĵo de la United States Geological Survey (USGS), la ĉirkaŭkalkuloj indikas ke la konataj rezervoj de arĝento en 2011 je tutmonda nivelo atingus 530 000 tunojn de fajna arĝento. kaj laŭ la ĉirkaŭkalkuloj de USGS, en Peruo ekzistus ĉirkaŭ 120 000 tunoj ekonomie kaj enspezige espluateblaj, ekvivalentaj al la 23% de la totalo de tutmondaj rezervoj de la mineralo; sekve de Pollando kun 85 000 tunoj ekonomie kaj enspezige espluateblaj, ekvivalentaj al la 16% de la totalo de tutmondaj rezervoj de la mineralo.[25]

Rango Ŝtato Tutmondaj rezervoj de arĝento en 2011
(en tunoj/jaro)
Procento de la totalo (proks.)
1 Peruo 120,000 23 %
2 Pollando 85,000 16 %
3 Ĉilio 70,000 13 %
4 Aŭstralio 69,000 13 %
5 Ĉinio 43,000 8 %
6 Meksiko 37,000 7 %
7 Usono 25,000 5 %
8 Bolivio 22,000 4 %
9 Kanado 7,000 1 %
Fonto: United States Geological Survey (USGS) - 2011

Efiko sur vivaj organismoj

[redakti | redakti fonton]

La arĝento ne estas venena sed la majoritato de ties saloj ja estas venenaj kaj povas esti kancerigaj. La komponaĵoj kiuj enhavas arĝenton povas esti absorbitaj de la cirkula sistemo kaj stokiĝi en diversaj histoj okazigante argirion, nome malsano kiu konsistas en la griziga kolorigo de haŭto kaj mukozoj kiu ne estas damaĝa.

Ekde Hipokrato oni konas la efikon kontraŭmikroban de la arĝento kaj laŭlonge de la historio oni komercigis, kaj oni komercigas ankoraŭ nuntempe, diversajn rimedojn por granda vario de malsanoj.

En junio de 2013 oni publikigis studon kiu pruvis ĉe musoj ties terapeŭtan utilon kiel antibiotiko.[26] "Nia laboro estas la unua kiu malĉifras la mekanismjn pere de kiuj la arĝento mortigas la mikroorganismojn. La arĝento estas kvazaŭ ĉevalo de Trojo kiu malfermas la ĉelajn pordojn al la antibiotikoj", diras la Dro. José Rubén Morones-Ramírez, esploristo de la Universidad Autónoma de Nuevo León (Meksiko) kaj kunaŭtoro de la studo. La Dro. Morones-Ramírez troviĝas aktuale en la Medicina Instituto Howard Hughes, de la Universitato de Bostono, en Usono.[27]

Estas agnoskita[28] ke la solvitaj saloj de arĝento, ĉefe la arĝenta nitrato (AgNO3), estas mortigaj laŭ koncentraĵoj de ĝis 2 gramoj. La arĝentaj komponaĵoj povas esti absorbitaj malrapide fare de la korpaj histoj, okazigante la sekvan pigmentadon blueca aŭ nigreca de la haŭto, efiko konata kiel argirio.

Krome:

  • Kontakto kun la okuloj: Povas okazigi gravajn damaĝojn en la korneo se la likvo venas en kontakton kun la okuloj.
  • Kontakto kun la haŭto: Povas okazigi iriton de la haŭto. Ripeta kaj plilongigita kontakto kun la haŭto povas okazigi alergian dermatiton.
  • Danĝeroj de la inhalo: Ekspono al altaj koncentraĵoj de la vaporo povas okazigi kapturnojn, malfacilojn por spirado, kapdolorojn aŭ spiran iriton. Tro altaj koncentraĵoj povas okazigi dormemon, spasmojn, konfuzon, senkonsciigon, komaton aŭ morton.
  • La likvo aŭ la vaporo povas iriti la haŭton, la okulojn, la gorĝon aŭ la pulmojn. Maltaŭga uzado intenca konsista en la intencita koncentrigo de tiu produkto kaj inhalo de ties enhavo povas esti damaĝa aŭ mortiga.
  • Danĝeroj de la ingestado: Modere venena. Povas okazigi malbonfarton ĉe stomako, naŭzojn, vomadon, diareon kaj narkozon. Se la materialo estas englutita kaj estas spirita en la pulmojn aŭ se oni produktas vomadon, ĝi povas okazigi kemian pneŭmonion, kiu povas esti mortiga.

La troa kronika ekspono al komponanto aŭ variaj komponantoj de la arĝento havas la jenajn efikojn ĉe la animaloj en laboratorio:

  • Renaj damaĝoj.
  • Okulaj damaĝoj.
  • Pulmaj damaĝoj.
  • Hepataj damaĝoj.
  • Anemio.
  • Cerbaj damaĝoj.

La troa kronika ekspono al komponanto aŭ variaj komponantoj de la arĝento havas ŝajne la jenajn efikojn ĉe homoj; efikoj kiuj ankoraŭ devas estis konfirmataj pere de postaj esploradoj:

  • Koraj nenormalaĵoj.
  • Oni informis pri la rilato inter ripetaj kaj plilongigitaj troaj eksponoj al dissolvaĵoj kaj damaĝoj kaj cerbaj kaj de la nervosistemo porĉiamaj.
  • La ripeta spirado aŭ la kontakto kun la haŭto de la metil-etil-cetono povas pligrandigi la povon de la neŭrotoksinoj tiaj kiaj la heksano, se la ekspono okazas samtempe.

Nerekte rilate al la metalo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Tardy, Les Poinçons de garantie internationaux pour l'argent, isbn=2901622178 id=229906795, paĝo 6
  2. Ernout, A; A. Meillet (1939). Dictionnaire Étymologique de la langue latine. Histoire des mots. París: Librarie C. Klicksieck. pp. s.v. OCLC 79138165.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 19.
  4. Azorlin, samloke.
  5. Weeks, p. 4.
  6. Greenwood kaj Earnshaw, pp. 1173–4
  7. Readon, Arthur C. (2011). Metallurgy for the Non-Metallurgist. ASM International. pp. 73–84. ISBN 978-1-61503-821-3.
  8. Greenwood and Earnshaw, pp. 1173–4.
  9. Weeks, pp. 14–19.
  10. 10,0 10,1 Ullmann, pp. 16–9.
  11. Hammond, C. R. (2004). The Elements, in Handbook of Chemistry and Physics (81a eld.). CRC press. ISBN 0-8493-0485-7.
  12. Maria Grazia Melis. Silver in Neolithic and Eneolithic Sardinia, in H. Meller/R. Risch/E. Pernicka (eds.), Metalle der Macht – Frühes Gold und Silber. 6. Mitteldeutscher Archäologentag vom 17. bis 19. Oktober 2013 in Halle (Saale), Tagungen des Landesmuseums für.
  13. (1972) “Silver Stocks and Losses in Ancient and Medieval Times”, The Economic History Review 25 (2), p. 205–235 (216, table 2; 228, table 6). doi:10.1111/j.1468-0289.1972.tb02173.x. 
  14. (2005) “The Greco-Roman Economy in the Super Long-Run: Lead, Copper, and Shipwrecks”, Journal of Roman Archaeology 18, p. 361–372 (365f.). doi:10.1017/s104775940000742x. 
  15. Amemiya, T.. (2007) Economy and Economics of Ancient Greece. Taylor & Francis, p. 7. ISBN 0203799313.
  16. Mateo 26:15
  17. White, Matthew. (2012) The Great Big Book of Horrible Things. Nov-Jorko: W. W. Norton, p. 285–286. ISBN 978-0-393-08192-3.
  18. Ahmad Ibn Naqib Al-Misri. Reliance of the Traveller and Tools for the Worshipper, p. f17.
  19. Diana Scarisbrick. (2004) Historic Rings: Four Thousand Years Of Craftsmanship. Kodansha International, p. 283–. ISBN 978-4-7700-2540-1.[rompita ligilo]
  20. Carol A. Schultze . “Direct evidence of 1,900 years of indigenous silver production in the Lake Titicaca Basin of Southern Peru”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 106 (41), p. 17280–17283. doi:10.1073/pnas.0907733106. Alirita 22a de Majo 2013.. 
  21. Earl J. Hamilton, American Treasure and the Price Revolution in Spain, 1501-1650 Harvard Economic Studies, 43. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press, 1934.
  22. Coinflation: 1942–1945 Silver Jefferson Nickel Value. Alirita 11a de Marto 2013.
  23. Rhodes, Richard. (1986) The Making of the Atomic Bomb. London: Simon and Schuster. ISBN 0671441337.
  24. Asimov, Isaac. (1966) Building Blocks of the Universe. Abelard-Schuman.
  25. 25,0 25,1 United States Geological Survey (USGS) (januaro 2012). «La producción de plata en el mundo en 2011». Mineral Commodity Summaries 2012. [1] Alirita la 26an de Majo 2017.
  26. J. R. Morones-Ramirez, J. A. Winkler, C. S. Spina, J. J. Collins: "Silver Enhances Antibiotic Activity Against Gram-Negative Bacteria". Science Translational Medicine. ISSN 1946-6234 (presita) 1946-6242 (retejo). 19a de junio 2013: Vol. 5, nº 190, p. 190 kaj venontaj. [2] Arkivigite je 2017-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
  27. La plata "potencia el efecto de los antibióticos". BBC Mundo. 20a de junio 2013 [3]
  28. Propiedades químicas de la Plata. Efectos de la Plata sobre la salud. Efectos ambientales. Lenntech B.V.[4]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • F. Burriel Martí, F. Lucena Conde, S. Arribas Jimeno, J. Hernández Méndez (2006). «Química analítica de los cationes: Plata». Química analítica cualitativa (18a eldono). Thomson. pp. 419–426. ISBN 84-9732-140-5.
  • A. F. Holleman, E. Wiberg, N. Wiberg: Lehrbuch der Anorganischen Chemie. 102. Auflage. de Gruyter, Berlin 2007, ISBN 978-3-11-017770-1, S. 1452–1466.
  • Greenwood, Norman N.; Earnshaw, Alan (1997). Chemistry of the Elements (2a eld.). Butterworth-Heinemann. ISBN 0-08-037941-9.
  • Günter Ludwig, Günter Wermusch: Silber. Aus der Geschichte eines Edelmetalls. Verlag Die Wirtschaft, Berlin 1986, ISBN 3-349-00101-7.
  • Tardy, Les Poinçons de garantie internationaux pour l'argent. p. 6. ISBN 2901622178. OCLC
  • Weeks, Mary Elvira; Leichester, Henry M. (1968). Discovery of the Elements. Easton, PA: Journal of Chemical Education. ISBN 0-7661-3872-0. LCCN 68-15217.
  • Andreas Brumby, Peter Braumann, Klaus Zimmermann, Francis Van Den Broeck, Thierry Vandevelde, Dan Goia, Hermann Renner, Günther Schlamp, Klaus Zimmermann, Wolfgang Weise, Peter Tews, Klaus Dermann, Alfons Knödler, Karl-Heinz Schröder, Bernd Kempf, Hans Martin Lüschow, Cartrin Peter, Rainer Schiele (2005), "Silver, Silver Compounds, and Silver Alloys", Ullmann's Encyclopedia of Industrial Chemistry, Weinheim: Wiley-VCH, doi:10.1002/14356007.a24_107.pub2

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]