Glaceo
Aspekto
La glaceo estas la vida percepto de la maniero, laŭ kiu mineralo rebrilas la lumon. Ĝi estas ĝenerale proporcia al la refrakta indico, sed ne dependas de la koloro. De ĝi venas la brileco de la gemoj.
Oni distingas tri ĉefajn tipojn de glaceoj:
- metala glaceo: karakterizita per granda reflekta povo (0,4 al 0,6) de la surfaco, refrakta indico de 3 au pli kaj granda opakeco en la minerala volumeno. Tian glaceon havas la denaskaj metaloj, la sulfidoj (pirito, galeno), kelkaj metalaj oksidoj.
- submetala glaceo : glaceo de iuj mineraloj, kiuj reflektas nur malmulte da lumo, kaj kies refrakta indico estas inter 2,6 kaj 3. Ekzemple: kuprito, cinabro, hematito.
- nemetala glaceo: estas la glaceo de la travideblaj mineraloj, dividata en pluraj subtipoj:
- vitra glaceo: glaceo de vitro kaj materialoj, kun refrakta indico inter 1,3 kaj 1,9. Tiu subtipo ampleksas 70% el la mineraloj: preskaŭ ĉiuj silikatoj, karbonatoj, fosfatoj, sulfatoj, halogenidoj, oksidoj da malpezaj katjono (kiel aluminio aŭ magnezio).
- diamanta glaceo: la brila glaceo de diamanto kaj mineraloj kies refrakta indico estas inter 1,9 kaj 2,6; ekzemploj: cerusito, zirkono.
- perla glaceo: rebrilo sur maldikaj paralelaj travideblaj tavoloj, ŝajnas kiel la glateo de perlo aŭ perlamoto; ekzemploj: muskovito, stilbito.
- silka glaceo: ŝuldata al paralelaj fajnegaj fibroj, elvokas la silkon. Ekzemploj: asbesto, uleksito, selenito.
- rezina glaceo: tiu de sukceno, fosilia rezino.
- vaksa glaceo: mineralo, kiu ŝajnas ŝmirita per vakso. Ekzemploj: jado, kalcedono.
Aliaj optikaj fenomenoj povas aperi en la ŝtonoj: