Perioda tabelo
La perioda tabelo de kemiaj elementoj estas tabela prezento de ĉiuj konataj kemiaj elementoj. Kvankam variantoj de la tabelo ekzistis jam antaŭe, la honoro de ĝia invento estas atribuita al la rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev, kiu proponis tiun tabelon en 1869. Mendelejev proponis la tabelon por ilustri la ripetiĝantajn („periodajn“) ecojn de kemiaj elementoj. La ĝusta strukturo de la tabelo estis plurfoje precizigata okaze de malkovro de pliaj kemiaj elementoj kaj dum oni evoluigis pliajn teoriajn modelojn por klarigi la eco-ŝanĝojn de jam ekzistantaj elementoj.[1]
La perioda tabelo nun estas universala en ĉiuj branĉoj de kemio, ĝi donas ekstreme utilan referencon por klasi, sistemigi kaj kompari diversajn formojn de kemiaj ecoj. La tabelo trovas vastan aplikon ankaŭ en fiziko, biologio, inĝenierado kaj industrio. La nuntempa norma tabelo, laŭ sia versio de februaro 2010, enhavas 118 elementojn (elementoj 1H ĝis 118Og).
Strukturo de la tabelo
[redakti | redakti fonton]La strukturo de la tabelo ilustras la ripetiĝantajn („periodajn“) kemiajn ecojn. La elementoj estas listigitaj laŭ pligrandiĝanta sinsekvo de iliaj atomnumeroj (t.e. la kvanto de protonoj en la atoma kerno). La vicoj estas aranĝitaj tiel, ke elementoj kun similaj ecoj formu vertikalajn kolumnojn („grupoj“). Laŭ la teorioj de kvantuma mekaniko de elektrona distribuo de la atomoj, ĉiu horizontala vico („periodo“) en la tabelo rilatas al la plenigo de certa kvantuma ŝelo per elektronoj. La iam pligrandiĝantaj periodoj dum oni alproksimiĝas al la fundo de la tabelo grupigas elementojn en la s-, p-, d- kaj f-blokojn, kiuj respegulas ilian elektronan konfiguraĵon.
Sur printitaj tabeloj ĉiu elemento kutime aperas per sia elementa simbolo kaj atomnumero; multaj versioj de la tabelo ankaŭ listigas atomajn masojn kaj alian informon, ekzemple akronimita elektrona distribuo, elektronegativeco kaj la plej ofta valento.
Laŭ la stato de 2010 la tabelo enhavas 118 kemiajn elementojn, kies malkovro estis konfirmita. 94 nature troveblas sur la Tero kaj la resto estas sintezitaj elementoj, kiuj estis produktitaj en partiklaj akceliloj. Elementoj 43 (teknecio), 61 (prometio), 93 (neptunio) kaj 94 (plutonio) ne havas stabilajn izotopojn kaj estis unue malkovritaj per sintezo; tamen, kiel oni poste eltrovis, ili troviĝas en spuraj kvantoj kiel produktoj de disfalo de naturaj radioaktivaj elementoj.
Perioda tabelo en Esperanto
[redakti | redakti fonton]Perioda tabelo, kun ligiloj al la elementoj
[redakti | redakti fonton]1 | 18 | |||||||||||||||||
1 | 1 H |
2 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 2 He | ||||||||||
2 | 3 Li |
4 Be |
5 B |
6 C |
7 N |
8 O |
9 F |
10 Ne | ||||||||||
3 | 11 Na |
12 Mg |
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 Al |
14 Si |
15 P |
16 S |
17 Cl |
18 Ar |
4 | 19 K |
20 Ca |
21 Sc |
22 Ti |
23 V |
24 Cr |
25 Mn |
26 Fe |
27 Co |
28 Ni |
29 Cu |
30 Zn |
31 Ga |
32 Ge |
33 As |
34 Se |
35 Br |
36 Kr |
5 | 37 Rb |
38 Sr |
39 Y |
40 Zr |
41 Nb |
42 Mo |
(43) Tc |
44 Ru |
45 Rh |
46 Pd |
47 Ag |
48 Cd |
49 In |
50 Sn |
51 Sb |
52 Te |
53 I |
54 Xe |
6 | 55 Cs |
56 Ba |
57-71 (La) |
72 Hf |
73 Ta |
74 W |
75 Re |
76 Os |
77 Ir |
78 Pt |
79 Au |
80 Hg |
81 Tl |
82 Pb |
83 Bi |
84 Po |
85 At |
86 Rn |
7 | 87 Fr |
88 Ra |
89-103 (Ac) |
(104) Rf |
(105) Db |
(106) Sg |
(107) Bh |
(108) Hs |
(109) Mt |
(110) Ds |
(111) Rg |
(112) Cn |
(113) Nh |
(114) Fl |
(115) Mc |
(116) Lv |
(117) Ts |
(118) Og |
Lantanoida serio | 57 La |
58 Ce |
59 Pr |
60 Nd |
(61) Pm |
62 Sm |
63 Eu |
64 Gd |
65 Tb |
66 Dy |
67 Ho |
68 Er |
69 Tm |
70 Yb |
71 Lu | |||
Aktinoida serio | 89 Ac |
90 Th |
91 Pa |
92 U |
(93) Np |
(94) Pu |
(95) Am |
(96) Cm |
(97) Bk |
(98) Cf |
(99) Es |
(100) Fm |
(101) Md |
(102) No |
(103) Lr |
Alkalaj metaloj | Teralkalaj metaloj | Transirmetaloj | Posttransiraj metaloj | Metaloidoj |
Nemetaloj | Halogenoj | Noblaj gasoj | Lantanoidoj | Aktinoidoj |
Variantoj de la tabelo
[redakti | redakti fonton]- La Perioda tabelo de Mendelejev
- La Ampleksa perioda tabelo
- Alternativaj periodaj tabeloj
La Ampleksa perioda tabelo montras ĉiujn kemiajn elementojn, laŭ iliaj orbitalaj kvantumaj nombroj kaj iliaj elektronaj ŝeloj (ĝis 9 !). Ĝi estis kreita de Glenn T. Seaborg [glen siborg] en 1969, laŭ la principoj de Dmitrij Mendelejev. Ĝi inkluzivigas kemiajn elementojn ankoraŭ ne malkovritajn (eĉ ne malkovrotajn).
Unu el la publikaĵoj de Otto Theodor Benfey en la gazeto Chemistry estis modelo de ampleksa perioda tabelo, foje referencata kiel la "perioda heliko". Unuafoje publikigita en 1964, ĝi klare montras la lokon de lantanidoj kaj aktiniidoj. La elementoj formas du-dimensian spiralon, starte el hidrogeno, kaj faldante sian vojon ĉirkaŭ du duoninsuloj, nome la transiraj metaloj, kaj la lantanidoj kaj aktiniidoj. Superaktiniida insulo estas jam izoligita.[2]
2019: Internacia Jaro de la Perioda Tabelo
[redakti | redakti fonton]La Unuiĝintaj Nacioj (UN) deklaris la jahron 2019 esti la "Internacia Jaro de la Perioda Tabelo de la Kemiaj Elementoj" (IYPT, International Year of the Periodic Table, 2019), celante altigi tutmondan konscion de kiel ĥemia daŭrigebla evoluo kaj provizas solvojn al tutmondaj defioj en energio, edukado, agrikulturo aŭ sano. Tiel la lastatempaj eltrovoj kaj nomado de kvar "pezegaj" elementoj de la perioda sistemo kun la atoma numero 113 (Nihonio), 115 (Moskovio), 116 (Livermorio), 117 (Teneso) kaj 118 (Oganesono). La dediĉo koincidas kun la 150-a datreveno de la disvolviĝo de la perioda tabelo.[3]. Eventoj en Parizo, Murcio kaj Tokio estas por memorigi la eventon[4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Artikolo de IUPAC pri perioda tabelo. Arkivita el la originalo je 2008-02-13. Alirita 2008-06-28.
- ↑ Benfey, Theodor (2009). "The Biography of a Periodic Spiral: from Chemistry magazine, via Industry, to a Foucault Pendulum" (PDF). Bulletin for the History of Chemistry. 34 (2): 141–145. Alirita la 8an de Februaro 2022.
- ↑ 2019 estos Internacia Jaro de la Perioda Tabelo. Kemiaj Asocioj Baden -Württemberg (2018-01-12). Alirita 2019-01-21.[rompita ligilo]
- ↑ 'Internacia Jaro de la Perioda Tabelo'
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Ball, P. (2002). The Ingredients: A Guided Tour of the Elements. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-284100-1.
- Chang, R. (2002). Chemistry (7a eld.). New York: McGraw-Hill Higher Education. ISBN 978-0-19-284100-1.
- Gray, T. (2009). The Elements: A Visual Exploration of Every Known Atom in the Universe. New York: Black Dog & Leventhal Publishers. ISBN 978-1-57912-814-2.
- Greenwood, N. N.; Earnshaw, A. (1984). Chemistry of the Elements. Oxford: Pergamon Press. ISBN 978-0-08-022057-4.
- Huheey, J. E.; Keiter, E. A.; Keiter, R. L. (1993). Principles of structure and reactivity (4a eld.). New York: Harper Collins College Publishers. ISBN 978-0-06-042995-9.
- Moore, J. T. (2003). Chemistry For Dummies. For Dummies (1a eld.). New York: Wiley Publications. ISBN 978-0-7645-5430-8.
- Scerri, E. (2007). The periodic table: Its story and its significance. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-530573-9.
- Scerri, E. (2011). The periodic table: A very short introduction. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-958249-5.
- Venable, F. P. (1896). The Development of the Periodic Law. Easton, Pennsylvania: Chemical Publishing Company. OCLC 776059614.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Atomnumero
- Kemio
- Lantanoido
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
- Hidrogeno
- Kemia elemento
- Metalo
- Dmitrij Mendelejev
- Oganesono
- Valento (kemio)
- Kemia kombinaĵo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]En Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Perioda tabelo
- La perioda sistemo de la elementoj - ĉe AIS -- [en STEB]
- Kemiaj elementoj, 5-lingva tabelo en E-o, franca, hispana, rusa, kaj pola - [en STEB]
Alilingve
[redakti | redakti fonton]
|