Saltu al enhavo

Pokalo (trinkujo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pokalo.
Pokalo el Lüneburg, 16-a jarcento

Pokalo (el la itala boccale) estas trinkujo kun kruro kaj piedo simile al kaliko. Iom post iom la pokalo fariĝis pompa kaj ekspozicia ujo kaj ekde la 15-a kaj 16-a jarcento ĝi estis farita el oro aŭ orizita arĝento, kaj ornamita per figuroj, juveloj kaj perloj. Samforman ujon el valora metalo oni uzas kiel trofeo en konkursoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri pokalo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi. 
  • Citaĵo
     En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo. 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-24 .