Sorĉistino estas ino sperta en sorĉado.
|
| « De primitiva sorĉisto ĝis paranojulo estas apenaŭ eĉ unu paŝo. Ne pli for de ambaŭ estas la reganto, kiel li estas prezentita en multaj bone konataj ekzemploj. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Seksan aspekton de la malpermeso pri transformiĝo, kies kaptilon ili trafis, plej klare eblas observi en la fenomeno de sorĉistinoj. La vera peko de la sorĉistinoj konsistas en ilia amorado kun la diablo… La ideo pri transformiĝo tra seksumado estas malnova kiel la mondo. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Kiam branĉo submane rompiĝis, aperis bastono… Same kiel rektomarŝado ĝis nun ne perdis sian patoson, ankaŭ la bastono malgraŭ ĉiuj siaj transformiĝoj ne iĝis simple teda aĵo: kiel sorĉa bastono aŭ kiel scipetro ĝi restis atributo de du plej gravaj formoj de la potenco. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Dum pli ol dudek jaroj da laboro kiel psikiatro mi eĉ ne unu fojon aŭdis ke klinika psikologo sciigus surbaze de projekcia testo ke esplorito estas “normala, mensa sana persono”. Iuj sorĉistinoj povis postvivi elprovon per akvo, tamen eĉ ne unu “frenezulo” restos sana post psikologia testado. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « Historiaj registraĵoj montras, ke la eklezio timis bonan sorĉistinon eĉ pli ol tiun malican. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « …la nuntempa kuracisto, kaj speciale psikiatro, sisteme neas ligon al siaj mezepokaj antaŭuloj — humiligitaj kaj misfamigitaj resanigistino kaj sorĉistino. Li preferas spuri sian originon senpere de malnovgrekaj lernantoj de Hipokrato, ignorante per malkomforta silento la Mezepokon… Liaj prauloj, deklaras li, estis edzoj de Dio. Efektive ili estis edzinoj de Satano. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « Estas mirinde kiom multe da tiel nomataj superstiĉoj popularas hodiaŭ kaj en la urbo, kaj en la kamparo, sed se demandi iun klare kaj rekte: “Ĉu vi kredas je fantomoj, je sorĉistinoj, je sorĉparoloj kaj magio?” li kun indigno rifuzos ĉion ĉi. Li ne deziras aŭdi pri tiaj aferoj kaj konsideras ĉion ĉi sensencaĵo. Sed kaŝe li kredas je ili ne malpli ol loĝanto de ĝangalo. » | — Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero |
|