Gvidanto estas nediskutebla estro en aŭtoritataj ŝtatoj aŭ en amasaj movadoj.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « […] en karaktero de gvidanto pli klare manifestiĝas trajtoj de karaktero de liaj adeptoj… » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « Gvidado estas potenca kombinaĵo de strategio kaj karaktero. Sed se vi devas esti sen unu, estu sen la strategio. » | | « (angle) Leadership is a potent combination of strategy and character. But if you must be without one, be without the strategy. » | — Norman Schwarzkopf |
|
|
| « Politikaj gvidantoj neniam estas gvidantoj. Por gvidantoj ni devas rigardi al la Vekantoj! Laŭzio, Budho, Sokrato, Jesuo, Milarepa, Gurdjieff, Krishnamurti. » | | « (angle) Political leaders are never leaders. For leaders we have to look to the Awakeners! Lao Tse, Buddha, Socrates, Jesus, Milarepa, Gurdjiev, Krishnamurti. » | — Henry Miller |
|
|
| « Unu el la ĉefaj trajtoj de la vera gvidanto estas kapablo kaŝi de siaj adeptoj kruelan realon de la morto aŭ de la murdo helpe de iluzio de partopreno en la grandioza spektaklo: en solena, gaja aŭ drama prezentaĵoj. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Manko de Trockij kiel gvidanto estis tio, ke li ne kreis aŭ ne povis krei aparaton de kapablaj kaj fidelaj asistantoj. Li ne estis alvokanta personajn simpatiojn, kaj se elvokanta, do ne povis deteni ilin. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « La gvidanto devas esti praktikema kaj realisma, sed paroli li devas per lingvaĵo de aŭguristo kaj idealisto. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « La malkontentuloj sekvas sian gvidanton ne tiom pro tio, ke ili kredas ke li kondukas ilin al la Promesita Lando, kiom pro tio ke ili kvazaŭ sentas, ke li kondukas ilin for de la malamataj “mi”. Fordono de si al la gvidanto estas ne rimedo por atingi la celon, sed plenumo de la deziro. Kien oni kondukas ilin estas la afero duaranga. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « En pli aŭ malpli libera socio la gvidanto povas deteni la potencon super la popolo nur se li blinde kredas je la saĝeco kaj bonkoreco de la popolo… Li devas scii, kiel diris iu, kien iras la popolo por gvidi lin… Tute aliel statas la aferoj tie, kiel la gvidanto povas apliki kruelon kaj perforton. Tie, kie la gvidanto povas postuli blindan obeon kiel ekzemple en la amasa movado — li povas agadi laŭ senerara teorio, ke ĉiuj homoj estas malkuraĝuloj kaj traktante ilin laŭe li ricevos necesan por li rezulton. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Ekzistas kompreneble tiaj maloftaj gvidantoj kiel Linkoln, Ghandi, eĉ kiel F. D. Rooswelt, Churchill, Neru: ili sen ŝanceliĝoj jungis en la ĉaron de la “sankta afero kaj malsaton, kaj timon de la homoj, sed diference de Hitlero kaj Stalin aŭ eĉ diference de Lutero kaj Kalvino ili ne cedis al la tento uzi la animojn de la malkontentuloj por konstruado de la nova mondo. Certeco de tiuj ĉi gvidantoj pri propraj fortoj devenas de la kredo je la homaro — kaj ĝi kunfandiĝas kun tiu ĉi kredo, ĉar ili sciis aŭ scias, ke neniu povas esti digna homo, se li mem ne estimas la homan dignon. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Nek Woodrow Wilson, nek liaj postaj adeptoj, ĝis la nuntempaj, iam deziris kompreni ke ĉe la eksterlandaj gvidantoj, edukitaj je malpli altaj principoj, pretendo de Usono pri altruismo kaŭzas certan aŭreolon de neprognozeblo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Ju pli senhelpa iĝas “amasa individuo” (danke al sia edukado), des pli klare manifestiĝas lia identiĝo kun führer kaj des pli profunde infana bezono je protekto sin kaŝas en la sento de lia unueco kun führer. Tiu ĉi emo al identiĝo konsistigas psikologian bazon de nacia narcisismo, do de memfido de aparta homo, kiu asociiĝas kun “grandeco de la nacio”. Etburĝa individuo sentas sin en führer, en aŭtoritata ŝtato. Danke al tia identiĝo li sentas sin defendanto de “nacia heredaĵo” kaj de la “nacio”. Tiu ĉi sento malebligas al li malestimi la “amasojn” kaj kontraŭstarigi sin al ili kiel individuon. Teruro de lia materiala kaj seksa stato estas tiom ŝirmata de altiga ideo de aparteno al la raso de mastroj kaj de ekzistado de elstara führer, ke kun tempopaso li komplete perdas komprenon de la tuta mizereco de sia blinda fideleco. » | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
|
| « [...] alta grado de identigo kun führer kaŭzis gravajn sekvojn, ĉar ĝi kaŝis realan pozicion de la homo kiel malmultsignifa reprezentanto de la amasoj. Malgraŭ vasala stato, ĉiu nacional-socialisto sentas sin “eta Hitlero”. » | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|