Eklezio estas estas asocio de la anoj de religia kredo kaj ties institucioj.
|
| « Dum la moderna historio potenco de la eklezio estis anstataŭigita je potenco de la ŝtato, la potenco de la ŝtato — je potenco de la konscienco, kaj en nia tempo tiu lasta estis forpremita de anonima potenco de racio kaj publika opinio, kiuj transformiĝis je konformigiloj. Liberiĝinte de iamaj malkaŝaj formoj de la potenco, ni ne rimarkas ke ni iĝis viktimoj de la potenco de la nova tipo. Ni transformiĝis je robotoj, sed vivas influataj de iluzio, ke ni estas memstaraj individuoj. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « Kiam influo de eklezio, iam totala, malfortiĝas, kristaliĝas novaj religiaj movadoj. H. G. Wells rimarkas, ke en la epoko de la Reformacio homoj “kontraŭis ne tiom la potencon de la eklezio, kim ĝian malfortecon… Iliaj elpaŝoj kontraŭ la eklezio same interne kaj ekstere de ĝi estis direktitaj ne al seniĝo je la religia kontrolo, sed inverse, al starigo de pli kompleta kontrolo”. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| |
|
| « Kun apero sur scenejo de la “homo de la ago” eksploda forto de la movado balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj reguloj. La religia movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en la eklezia hierarĥio kaj ritoj; la revolucia — en organoj de atenta gardado kaj administracio; la naciisma — en registaraj kaj patriotismaj institucioj. Establado de la eklezio signifas finon de la edifa spirito; organoj de la venkinta revolucio likvidas revolucian spiriton kaj revolucian metodon; registaraj institucioj finas la ŝovinisman batalemon. La institucioj frostigas la formojn por unueca agado. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Homoj, komencantaj lukton kontraŭ eklezio je la nomo de libereco kaj humaneco, pereigas liberecon kaj humanecon nur por batali kontraŭ la eklezio [...] Sekularigistoj ne detruis la diajn valorojn, sed (se tio povus konsoli ilin) ili ŝanceligis la valorojn surterajn. » | — Gilbert Keith Chesterton, Ortodoksio // Eterna homo |
|
|
| « Ŝtato kaj eklezio povas toleri nur du eblecojn: Edziĝon aŭ prostitucion, kaj en la plej multo da kazoj amo ekster tiuj du kampoj estas al ili suspekta. » | — Heinrich Böll |
|
|
| « La eklezio, vi komprenu, mia kara, havas pli altan celon ol la bonfarto de etaj homoj. » | — August Strindberg |
|