28-a de januaro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 28-a de januaro estas la 28-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 337 tagoj restas (338 en superjaroj).
Je la 28-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 814: Ludoviko la 1-a iĝis reĝo de Franka Imperio
- 893: Karlo la 3-a kroniĝis kiel kontraŭreĝo al Eŭdo la 1-a, reĝo de Okcidentfranka imperio
- 1061: Premislidoj: ĉeĥa princo Spytihněv la 2-a mortis, sukcedita de sia frato Vratislav la 2-a
- 1077: Papo Gregorio la 7-a ĉesigis en Kastelo de Canossa ekskomunikon de la germana imperiestro Henriko la 4-a - de tio aperis la esprimo iri al Canossa
- 1383: Reĝo de Francio Karlo la 6-a preskaŭ pereis dum balo, kiam fajro aperis sur facile bruligeblaj kostumoj, kiujn krom li enmetis ankoraŭ 5 aliaj personoj (4 mortis)
- 1547: Eduardo la 6-a iĝis unua protestanta reĝo de Anglio
- 1573: Unua Pola Sejmo kunvokita dum periodo de senreĝeco subskribis Konfederacion de Varsovio - unua en Eŭropo dokumento garantianta leĝe religian liberecon
- 1576: Pola nobelaro dum kunsido en Jędrzejów agnoskis elekton de Stefan Batory kiel reĝon de Pollando
- 1577: Mozyrz ricevis urban blazonon, atribuitan de pola reĝo
- 1588: Sigismondo la 3-a Vasa agnoskis la trian Statuton de Litovio
- 1708: Granda Nordia Milito: svedoj konkeris Grodnon
- 1724: Petro la Granda dekretis fondon de la nuna Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
- 1754: Angla verkisto Horace Walpole stampis la vorton "serendipo" en letero, kiun li skribis al amiko, dirante ke li derivas la terminon de persa fabelo
- 1820: Ĉirkaŭmonda ekspedicio de Fabian Gottlieb von Bellingshausen atingis Antarkton
- 1841: Antarkto: James Clark Ross malkovris Ross-glacikampon
- 1855: Unua lokomotivo ekveturis laŭlonge de la Kanalpanama Fervojo, de Atlantiko ĝis Pacifiko
- 1859: Vaŝingtonio: Olympia iĝis urbo
- 1871: Francia-Prusia Milito: post kvarmonata sieĝo de Parizo oni anoncis kapitulacon de Francio
- 1887: Universala Ekspozicio de Parizo: konstruo de Eiffel-Turo komenciĝis
- 1896: Laŭ postulo de la patro, Albert Einstein perdis civitanecon de Germana Imperiestra Regno kaj ĝis la 21-a de marto 1901 estis senŝtatano
- 1905: Rusa-japana milito: senrezulta batalo de Sandepu (proksime al Ŝenjango) finiĝis
- 1905: Pola Partio Socialista anoncis ĝeneralan strikon, kio iĝis komenco de revolucio en Kongresa Pollando
- 1910: Inundo kaŭzita de Sejno atingis sian plej altan nivelon en Parizo
- Unua mondmilito:
- 1915: Decide de Usona Kongreso estis kreita Usona Marborda Gardistaro
- 1918: Laŭ decido de Popolkomisaroj la Ruĝa Gvardio transformiĝis al laborista-kamparana Ruĝa Armeo; Kubania Popola Respubliko estas proklamita kun ĉefurbo Jekaterinodar
- 1919: Brno: Masaryk-Universitato fondiĝis
- 1919: En Munkeno germana sociologo Max Weber lekciis pri politiko kiel profesiinklino
- 1920: Dua Pola Respubliko: pola armeo okupis kaj alligis Pelplin kaj Kamień Pomorski
- 1920: En Hispanio kreiĝas Tercio, la nuna Hispana Legio
- 1921: Simbola tombo de Nekonata Soldato estis lokita sub la Triumfa Arko de Parizo
- 1930: Hispana diktatoro Miguel Primo de Rivera demisiis
- 1932: Imperijapana Ŝiparmeo bombardis Ŝanhajon
- 1933: Prezidento de Germanio Paul von Hindenburg demisiis registaron de Kurt von Schleicher kaj du tagojn poste komisiis al Adolf Hitler krei novan registaron
- 1933: Islama naciisto Choudhry Rahmat Ali publikigis broŝuron titolitan Nun aŭ Neniam, en kiu li petis kreon de islama ŝtato en nordokcidenta Barato, nomita Pakistano
- 1935: Islando kiel unua lando en la mondo oficialigis aborton pro ekstermedicinaj kaŭzoj
- Dua mondmilito:
- 1940: Germane okupata Pollando: aperanta en Poznań ĵurnalo "Ostdeutscher Beobachter" anoncis, ke Provinco Vartlando estos orienta remparo de germana kamparana sango, kaj Krakovon nomis germana urbo; en Varsovia kinejo "Roma" okazis unua manifestacio de pli ol 3 mil germanoj; Sud-Afriko rifuzis proponon de senprokrasta paco kun Germanio
- 1941: Al Varsovio alpeliĝis ĉirkaŭ 700 judoj de apuda Piaseczno; en Varsovio konspira Organizo de Eta Sabotado "Wawer" unuafoje gasumis kinejojn per fiodorantaj kemiaĵoj por fortimigi spektantojn; reĝimo de Vichy ĉesis militi kun Siamo
- 1942: Provinco Vartlando: en poŝtoficejoj oni enkondukis priservon de germanoj antaŭ poloj; Kimea Fronto de Ruĝa Ameo estis kreita; Orienta Fronto: la Ruĝa Armeo reorganizis la Kaŭkazan Fronton disdividante ĝin al la Krimea kaj la Transkaŭkaza Armea Areo; Norda Kaŭkazio: en Vladikavkazo ĉeĉena verkisto Hasan Israilov fondis la kontraŭsovetan organizaĵon Speciala Partio de Kaukazaj Fratoj
- 1943: Ribelo de Zamość: germana ĝendarmaro en Distrikto Tomaszowski komencis dutagan amasan murdadon de vilaĝo Dzierążnia, kie pereis pli ol 60 loĝantoj (kun 9 infanoj); nokte okazis soveta masakro de Koniuchy, vespere ĉirkaŭigita kaj matene atakita i.a. de sovetiaj kaj judaj partizanoj fuĝintaj el getoj de Vilno kaj Kaŭno; Usono interkonsentis pri formigo kaj instruo de 30 ĉinaj divizioj en Junano
- 1944: Germanoj montris publike en Lvovo liston de 84 personoj kondamnitaj al mortpuno; en Volinia Areo de Pola Enlanda Armeo oni decidis pri kreo de la 27-a Divizio de Infanterio; Usono per radio anoncis decidon rompi liveron de nafto al Hispanio; brita aviado atakis Berlinon
- 1945: Orienta Fronto: soldatoj de la 1-a Belorusa Fronto eniris al Katowice; dum bataloj pri liberigo de Chełmno mortfalis 1 284 soldatoj de la 70-a Armeo de la 2-a Belorusa Fronto; provizora registaro de Pollando ŝanĝis sian sidejon de Lublin al Varsovio; soveta kaj ĉeĥoslovaka armeoj liberigis Poprad; Okcidenta Fronto: la usona 1-a armeo komencis atakon de Malmedy-regiono direkte al Rejno; de japana militprizono en Sandakan sur Borneo ekiris la unua marŝo de morto
- 1945: Makedonio: unua infanĝardeno estis malfermita en Skopjo
- 1956: Germana Demokratia Respubliko membriĝis al Varsovia Traktato
- 1958: Danio: oni patentigis la konstru-ludilon Lego
- 1961: Ruando iĝis respubliko, proklamita de provizora registaro
- 1965: Pollando: premiero de televida serio Ludcelo pli granda ol vivo
- 1969: Finnlando membriĝis al Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
- 1970: Lubomír Štrougal iĝis ĉefministro de Ĉeĥoslovakio
- 1986: Kadre de la misio STS-51-L kosmopramo Challenger eksplodis 73 sekundojn post ekflugo - 7 kosmonaŭtoj mortis
- Revolucioj de 1989:
- 1989: Moskvo: Asocio Memorial estas fondita kun celo okupiĝi pri historio de reprezalioj en Sovetunio, ties viktimoj kaj respektado de homaj rajtoj en postsovetaj landoj
- 1990: Aperis lasta numero de la komunista gazeto "Trybuna Ludu" (Tribuno de Popolo), la ĉefa prestitolo de la pola popola registaro, eldonita de 1948
- 1992: Flago de Ukrainio oficialiĝis
- 1998: Bulgario: oni malfermis metroon de Sofio
- 1998: Sankta-Denizo: inaŭguro de la Stadiono de Francio apud Parizo
- 1999: Finnlando: la plej malalta temperaturo estis registrita en Kittilä (Finna Laponio) −51,5 °C
- 2002: Siim Kallas iĝis ĉefministro de Estonio
- 2005: Pasaĝeraviadilo de fora atingo Boeing 787 Dreamliner oficiale akiris indikon 787
- 2006: Pollando: dum ekspozicio de leterkolomboj, sub pezo de neforigita neĝo falis tegmento de konstruaĵo servanta al Internacia Foiro en Katowice - 65 personoj pereis kaj 170 vundiĝis
- 2009: Raúl Castro kiel unua prezidento de Kubo ekde la malvarma milito vizitis Rusion
- 2010: Kadre de la projekto RUHR.2010 – Kulturhauptstadt Europas estiĝis Eŭropa Kultura Ĉefurbo kun nova Folkwang-Muzeo malfermita en Essen
- 2011: Egipta revolucio: dum amasaj protestoj pereis dekkelkaj personoj
- 2014: Protestoj en Ukrainio: demisio de ĉefministro Mykola Azarov
- 2015: Pollando: Instituto pri Nacia Memoro anoncis, ke oni trovis kranion de la lasta pola partizano de la subtera sendependeca movado, Józef Franczak
- 2017: Krakovo: solena transpreno de religia regopovo fare de ĉefepiskopo Marek Jędraszewski en katedralo de Vavelo
- 2021: Monda Organizaĵo pri Sano: internacia skipo finis kvarantenon en Ĉinio komencante esploron de la prakomenco de COVID-19
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Laŭ ukraina stabo de la invadkomenco pli ol 125 mil rusiaj soldatoj pereis; pli ol 6 500 rusiaj soldatoj provis submetiĝi al ukraina armeo helpe de speciala infolinio "Mi volas vivi"; sekurecservo de Ukrainio informis ke 3 viroj estis kondamnitaj al 10 ĝis 15 jaroj da mallibero pro batalo flanke de Rusio
- Mondreago: laŭ brita defendministerio en rusiaj komunikoj misinformado estas ĉiuflanka: en Makijivko en ukraina atako al kazerno la 1-an de januaro estis pli ol 300 viktimoj - laŭ rusa ministerio 87 mortigitoj; ambasadoro de Ukrainio en Parizo informis, ke okcidentaj partneroj anoncis liveron sume de 321 tankoj; usona verkisto Stephen King alvokis Rusion ĉesigi la militon en Ukrainio kaj kondamnis terorismajn atakojn de Rusia Armeo
- 2001: Usonano Jerry Muelver lanĉis unuan esperantan vikion - Unumondo
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1225: Tomaso de Akvino, skolastika filozofo, doktoro de la eklezio, katolika sanktulo (m. 1274)
- 1457: Henriko la 7-a, reĝo de Anglio kaj reganto de Irlando (m. 1509)
- 1527: Paul Dumerich, germana pedagogo, matematikisto kaj filologo (m. 1583)
- 1540: Ludolph van Ceulen, nederlanda matematikisto (m. 1610)
- 1600: Klemento la 9-a, papo (m. 1669)
- 1611: Johannes Hevelius, pola reĝa astronomo, matematikisto, konstruisto de scienca ilaro, inventinto de periskopo, bierfaristo, presisto kaj urbestro de Gdańsk (m. 1687)
- 1688: Emanuel Swedenborg, sveda sciencisto, filozofo, teologo, anĝelologo, interpretisto de la Biblio, mistikulo (m. 1772)
- 1701: Charles Marie de La Condamine, franca matematikisto, astronomo kaj vojaĝisto (m. 1774)
- 1712: Tokugawa Ieshige, japana ŝoguno el dinastio Tokugawa (m. 1761)
- 1717: Mustafa la 3-a, sultano de la Otomana Imperio (m. 1774)
- 1726: Christian Felix Weiße, germana poeto kaj verkisto (m. 1804)
- 1750: Maria Karoline Flachsland, germana eldonistino (m. 1809)
- 1757: Antonio Bartolomeo Bruni, itala violonisto kaj komponisto (m. 1821)
- 1768: Frederiko la 6-a, reĝo de Danio kaj Norvegio (m. 1839)
- 1786: Friedrich Karl Kraft, germana klasika filologo, leksikografo kaj pedagogo (m. 1866)
- 1800: António Feliciano de Castilho, portugala verkisto (m. 1875)
- 1807: Ludwig Wucke, verkisto kaj pentristo germana (m. 1883)
- 1823: Karl Friedrich Schwanitz, germana juĝisto kaj politikisto (m. 1903)
- 1828: Roberto Ardigò, itala filozofo, psikologo kaj pedagogo, lekciisto en la Universitato de Padovo (m. 1920)
- 1832: Franz Wüllner, germana komponisto, dirigento kaj profesoro (m. 1902)
- 1838: Károly Koller, hungara fotisto, pentristo, instruisto (m. 1889)
- 1841: Henry Morton Stanley, usona ĵurnalisto, verkisto, esploristo de Afriko (m. 1904)
- 1841: Victor Ernst Nessler, germana komponisto (m. 1890)
- 1844: Gyula Benczúr, hungara artisto-pentristo kaj profesoro (m. 1920)
- 1853: José Martí, kuba politikisto, ĵurnalisto, filozofo, poeto kaj nacia hero (m. 1895)
- 1858: Eugène Dubois, nederlanda anatomo, antropologo, paleontologo, malkovrinto de homo erectus (m. 1940)
- 1873: Colette, franca verkistino, aktorino kaj ĵurnalistino (m. 1954)
- 1883: Gustav-Adolf Mossa, franca pentristo (m. 1971)
- 1884: Auguste Piccard, svisa fizikisto kaj inventisto, esploristo de atmosfero kaj hidrosfero (m. 1967)
- 1885: Władysław Raczkiewicz, pola juristo kaj politikisto, partoprenanto de ambaŭ mondmilitoj, unua prezidento en ekzilo, kontraŭkomunisto (m. 1947)
- 1885: Jacint Bremon Masgrau, kataluna kuracisto-radiologo, pioniro de Esperanto, komitatano de UK 1909, redaktoro de "Tutmonda Espero", prezidanto de Kataluna Esperantista Federacio, membro de Lingva Komitato (m. 1960)
- 1887: Vasilij Ĉapajev, sovetia militestro (m. 1919)
- 1887: Artur Rubinstein, pola pianisto-virtuozo (m. 1982)
- 1887: Wolfgang Soergel, germana paleontologo (m. 1946)
- 1892: Ernst Lubitsch, german-usona reĝisoro (m. 1947)
- 1895: Gregoro Demidjuk, soveta esperantisto, kunfondinto kaj redaktoro de "La Nova Epoko", kunlaboranto de "La Ondo de Esperanto" kaj "Sennaciulo", tradukinto de Ŝtato kaj Revolucio de Lenin (m. 1985)
- 1905: György Kulin, hungara astronomo (m. 1989)
- 1907: Constantin Régamey, pola-svisa komponisto, muzika kritikisto, hindologo, spertulo pri budhismo kaj muzikteorio (m. 1982)
- 1910: Viktor Pöschl, aŭstra-germana klasika filologo (m. 1997)
- 1910: Adina Mandlová, ĉeĥa aktorino (m. 1991)
- 1912: Jackson Pollock, usona pentristo, elstarulo de la abstrakta ekspresionismo (m. 1956)
- 1916: Yannis Maris, greka ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1979)
- 1919: Francis Gabreski, usona militista piloto, flug-aso (m. 2002)
- 1924: Marcel Broodthaers, belga poeto, filmisto, artisto (m. 1976)
- 1924: Kathleen Hall, brita universitata instruistino, honora membro de UEA (m. 2016)
- 1928: Ráchel Szőcs, rumania hungara redaktorino, tradukistino
- 1929: Claes Oldenburg, sved-usona popartisto (m. 2022)
- 1936: Ismail Kadare, albana verkisto (m. 2024)
- 1937: Karel Čáslavský, ĉeĥa filma arkivisto, historiisto, ĵurnalisto kaj anoncisto (m. 2013)
- 1940: Carlos Slim, meksika entreprenisto pri telekomunikado, miliardulo
- 1944: Anikó László-Bakk, rumania hungara verkistino pri muziko
- 1946: Gyula Holok, rumania hungara inĝeniero, lernolibroredaktoro
- 1947: Ágnes Neményi, rumania hungara sociologino
- 1948: Charles Taylor, prezidento de Liberio, unua afrika gvidanto kondamnita pro militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro
- 1950: Hamad bin Isa Al Ĥalifa, emiro, reĝo de Barejno
- 1952: Ágnes Marcu, rumania hungara violonĉelistino, universitata instruistino
- 1955: Nicolas Sarkozy, franca politikisto, prezidento de Francio 2007-2012
- 1963: Attila Kiss B., rumania hungara operkantisto (tenoro)
- 1966: Árpád Gazda, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1961: Arnaldur Indriðason, islanda verkisto
- 1978: Gianluigi Buffon, itala futbalisto, membro de la Itala nacia teamo de futbalo
- 1981: Elijah Wood, usona aktoro
- 1988: Camille Lepage, franca foto-raportistino, murdita (m. 2014)
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 814: Karolo la Granda, franka reĝo kaj sankta romia imperiestro (n. 742)
- 1061: Spytihněv la 2-a, princo de Ĉeĥio (n. 1031)
- 1208: Sankta Juliano de Kvenko, hispana episkopo, profesoro, ermito (n. 1127)
- 1271: Izabela de Aragono, reĝino de Francio (n. 1247)
- 1510: Heinrich Kellner, germana politikisto (n. 1440)
- 1547: Henriko la 8-a (Anglio), reĝo de Anglio kaj Irlando (n. 1491)
- 1596: Francis Drake, angla maristo, vicadmiralo kaj korsaro, komandanto de la unua angla ĉirkaŭnavigado (n. ĉirkaŭ 1540)
- 1621: Paŭlo la 5-a, papo (n. ĉirkaŭ 1552)
- 1687: Johannes Hevelius, gdanska reĝa astronomo, inventinto de periskopo, presisto, bierfaristo, urbestro (n. 1611)
- 1688: Ferdinand Verbiest, flandra jezuito kaj mandareno, teologo, matematikisto, astronomo (n. 1623)
- 1754: Ludvig Holberg, norvega verkisto, filozofo kaj historiisto, fondinto de la moderna dana kaj norveglingva literaturo (n. 1684)
- 1772: Grafo László Székely, hungara aŭtobiografiisto, tradukisto (n. 1716)
- 1805: Mihály Csokonai Vitéz, hungara poeto, lirikisto, enestanta en Tutmonda sonoro kaj Hungara Antologio (n. 1773)
- 1815: Anton Dreyssig, germana orgenisto kaj kantoakademi-fondanto (n. 1774)
- 1819: Johann Karl Wezel, germana filozofo, verkisto, pedagogo (n. 1747)
- 1819: Jan Kiliński, pola ŝuisto, kolonelo, gvidanto de Varsovia insurekcio, partoprenanto de la insurekcio de Kościuszko (n. 1760)
- 1829: Albrecht Ludwig Berblinger, germana inventisto kaj flugpioniro (n. 1770)
- 1832: Andrew Bell, skota teologo kaj pedagogo (n. 1753)
- 1861: Henri Murger, franca verkisto kaj poeto (n. 1822)
- 1864: Émile Clapeyron, franca fizikisto, matematikisto kaj inĝeniero formulinta duan leĝon de termodinamiko (n. 1799)
- 1868: Adalbert Stifter, aŭstra verkisto kaj pentristo (n. 1805)
- 1874: Hermann Petermann, germana filologo kaj lernejestro (n. 1827)
- 1876: Ferenc Deák, hungara juristo, politikisto kaj ministro (n. 1803)
- 1883: Carl Adolf Riebeck, germana industriulo kaj minadentreprenisto (n. 1821)
- 1900: Hanns Bruno Geinitz, germana geologo kaj paleontologo (n. 1814)
- 1904: Karl Emil Franzos, aŭstra verkisto (n. 1848)
- 1908: Josef Freinademetz, aŭstra misiisto en Ĉinio, katolika sanktulo (n. 1852)
- 1912: Eloy Alfaro, prezidento de Ekvadoro, murdita (n. 1842)
- 1919: Franz Mehring, germana ĵurnalisto kaj historiisto (n. 1846)
- 1920: Panas Mirnij, ukraina librotenisto, verkisto kaj tradukisto (n. 1849)
- 1924: Teófilo Braga, portugala politikisto, verkisto (n. 1843)
- 1924: József Tóth, hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1869)
- 1928: Vicente Blasco Ibáñez, hispana verkisto (n. 1867)
- 1930: Ema Destinnová, ĉeĥa operkantistino (soprano) (n. 1878)
- 1934: Ferdinand Fischer, germana politikisto kaj gastejestro (n. 1840)
- 1939: William Butler Yeats, irlanda Nobelpremiita poeto, dramaturgo, filozofo (n. 1865)
- 1944: Sándor Korvin, hungara ĵurnalisto, poeto, tradukisto (n. 1912)
- 1947: Reynaldo Hahn, venezuela-franca komponisto, dirigento, muzika kritikisto (n. 1874)
- 1953: Gusztáv Serényi, hungara ĵurnalisto (n. 1880)
- 1953: Derek Bentley, brita juna krimulo, ekzekutita (n. 1933)
- 1954: Eugeniusz Romer, pola geografo, kartografo kaj geopolitikisto, membro de Pola Scienca Akademio, vicprezidanto de Internacia Geografia Unio (n. 1871)
- 1965: Maxime Weygand, franca oficiro, membro de Franca Akademio, ministro en la reĝimo de Vichy (n. 1867)
- 1972: Dino Buzzati, itala verkisto, ĵurnalisto, pentristo (n. 1906)
- 1975: Antonín Novotný, ĉeĥa komunisto, prezidento de Ĉeĥoslovakio (m. 1904)
- 1976: Marcel Broodthaers, belga poeto, filmisto kaj artisto (n. 1924)
- 1979: Hans Scherfig, dana verkisto kaj artisto (n. 1905)
- 1980: Ludmila Jevsejeva, latva esperantistino, poetino, redaktorino de "Ondo de Daŭgava", ĉefperantino de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (n. 1913)
- 1985: Pál Wittmann, rumania hungara komponisto, dirigento (n. 1900)
- 1986: Viktimoj de la akcidento de Kosmopramo Challenger
- 1995: George Woodcock, kanada verkisto pri politikaj biografioj, historio kaj veturliteraturo, anarkiisma pensulo, poeto, eseisto kaj literatura kritikisto, defendanto de Tibeto (n. 1912)
- 1995: James Grant, usona politikisto kaj estro de UNICEF (n. 1922)
- 1996: Iosif Brodskij, sovetia, usona Nobelpremiita poeto (n. 1940)
- 1996: Ferenc Szabó, rumania hungara kuracisto (n. 1929)
- 2000: Kazimierz Szczurek, pola esperantisto, poeto, delegito pri bibliologio kaj bibliotekoj (n. 1925)
- 2000: Stanislava Chrdlová, ĉeĥa instruistino, esperantistino (n. 1954)
- 2002: Astrid Lindgren, sveda verkistino (n. 1907)
- 2002: Tibor Bálint, rumania hungara verkisto (n. 1932)
- 2005: Jacques Villeret, franca aktoro (n. 1951)
- 2006: Jicĥak Kaduri, ortodoksa rabeno, kabalisto, konanto de Torao (n. ĉirkaŭ 1900)
- 2007: Karel Svoboda, ĉeĥa komponisto kaj kantopoeto (n. 1938)
- 2008: Erikas Laiconas, litova luterana pastro, aktivulo de Kristana Esperantista Ligo Internacia (n. 1928)
- 2013: Zoltán Pánczél, rumania hungara entreprenisto, manaĝero (n. 1959)
- 2015: Yves Chauvin, franca Nobelpremiita kemiisto, membro de la Akademio de Sciencoj de Francio (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Kalinik el Frigio (martiro), pagana sacerdoto
- Sankta Tomaso el Akvino, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- Sankta Josef Freinademetz, aŭstra misiisto en Ĉinio
- Eŭropo: Protekto-Tago de Privatec-Donitaĵoj (de 1997)
- Ruando: Tago de Demokratio
- Armenio: Tago de Armeo
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 28-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.