Tombo
Tombo estas fosaĵo aŭ kavaĵo, eta konstruaĵo, kamero aŭ ĉelo, kies celo estas teni la korpon aŭ kadavron de mortinto, ofte post funebra ceremonio. Nuntempe ekzistas tomboj ne nur por homoj sed ankaŭ por bestoj.
Laŭ Francisko Azorín tombo estas Kavaĵo por mortintojn [tiele].[1] Li indikas etimologion el la greka tumbos (tombo), kaj de tie la latina tumba. Kaj li aldonas la terminon tombejo.[2]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ofte tombon markas tomboŝtono. Ĝi povas havi tegmenton, murojn kaj eĉ pordon (se uzata por pli ol unu korpo).
Escepte de ĝia enirejo, tombo povas kuŝi plene aŭ parte sub la tero, en tombejo, kirko (kristana preĝejo) aŭ ĉi ties kripto.
En tomboj arĥeologoj povas trovi objektojn kun interesaj informoj pri la vivo kaj kulturo de homoj de iama tempo.
En pluraj religioj, oni kredas ke la korpo devas konserviĝi kompleta por renaskiĝo aŭ reviviĝo de la animo.
Famaj tomboj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ĉerko
- Eltombigo
- Entombigo
- Epitafo
- Funebro
- Kairno
- Katakombo
- Katalepsio
- Maŭzoleo
- Mumio kaj mumiigo
- Nekropolo
- Panteono
- Piramido
- Sarkofago
- Sepulto
- Tombejo
- Tombokampo
- Tumulo
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri tombo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
„ Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis. ” „ Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto. ” „ Stari per unu piedo en la tombo. ”
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Tombo en la malnova tombejo de Magacela.
-
Malnova tombejo de Magacela.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 201.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-13.