Kristanismo estas religio de la kristanoj.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « [...] nur ateisto povas esti bona kristano, sed certe nur kristano povas esti bona ateisto. » | — Ernst Bloch, Ateismo en kristanismo [1968] |
|
|
| « Se vi vere interesiĝas pri religio, legu la profetojn anstataŭ aŭskulti banalaĵojn. » | — Karolo Markso, al sia edzino, frekventinta lekciojn de liberala edifanto |
|
|
| « Nova mondordo signifas ke la judoj kaj kristanoj regas la islamanojn, kaj se oni ne malhelpos ilin, baldaŭ ili dominos la konfuceismon kaj la aliajn religiojn en Barato, Ĉinio kaj Japanio… Jen kion nun asertas kristanoj kaj judoj: “Al ni estis destinite venki komunismon kaj la Okcidento nun devas venki islamon kaj konfuceismon”. Nun ni esperas vidi kontraŭstaron inter Ĉinio, kiu gvidas la konfuceisman tendaron, kaj Usono, kiu gvidas la tendaron de la kristanoj-krucmilitistoj. Ni havas neniujn garantiojn, sed ni havas antaŭjuĝon rilate la krucmilitistojn. Ni estas kun la konfuceismo kaj unuiĝinte kun ĝi kaj forminte la unuecan internacian fronton, ni eliminos nian komunan malamikon. » | — Muamar Kadafi [marto 1994] |
|
|
| « Kristano kiu kompatas liberpensulon pro lia manko de religio similas al homo kun pustulo ĉe la nuko kiu miras ke aliulo sukcesas vivi sen medikamentoj. » | — William Auld, La infana raso [Ĉapitro 9] |
|
|
| « Iri al preĝejo ne igas vin pli kristana ol stari en garaĝo igas vin aŭto. » | | « (angle) Going to church no more makes you a Christian than standing in a garage makes you a car. » | — Garnizono Keillor |
|
|
| « Devigita unuformeco konfuzas civilan kaj religian liberecon kaj neas la principojn de kristanismo kaj civitaneco. Neniu devas esti devigita adori aŭ konservi kultadon kontraŭ sia volo. » | | « (angle) Enforced uniformity confounds civil and religious liberty and denies the principles of Christianity and civility. No man shall be required to worship or maintain a worship against his will. » | — Roger Williams |
|
|
| « Dio ne, kiel diras la Biblio, kreis homon laŭ Sia bildo; male la homo, kiel mi montris en La Esenco de Kristanismo, kreis Dion laŭ sia bildo. » | — Ludwig Feuerbach |
|
|
| « [pri Sud-Koreio post la Dua mondmilito] Por tiuj milionoj kiuj impetis al la urboj kaj multaj aliaj, kiuj restis en ŝanĝiĝinta kamparo, statika budhismo de Koreio de la agrikultura epoko perdis sian allogecon. Kristanismo kun siaj ideoj pri persona saviĝo kaj homa sorto proponis pli esperigan kaj trankviligan mondkoncepton dum la tempo de ŝanĝoj kaj malkvieto. » | — Henry Scott Stokes, Korea’s Church Militant // New York Times Magazine. La 28-a de novembro 1973, p. 68. |
|
|
| « Ĉiu obstine kredas ke li ne devas morti. En tiu punkto heredaĵo de kristanismo — kaj en iom alia senco ankaŭ de budhismo — estas ne ekstermebla. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Dum ĉiujn pensojn de la homoj absorbis kristanismo, ili restis surdaj al la tentoj de la utopioj. Sed kiam oni komencis elreviĝi en kristanismo, la utopio komencis konkeri la cerbojn kaj enloĝiĝi en ili. Ĝi komencis tion fari jam en la epoko de la Renesanco, sed sukcesis venki nur du jarcentojn poste, en la epokon de “klerigado” de la superstiĉoj. Tiam naskiĝis la Estonteco — bildo de la neŝanceligebla feliĉo, paradizo laŭ ordono, kie mankas loko al hazardo kaj ĉiu fantazio estas traktata kiel herezo aŭ defio. » | — Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960] |
|
|
| « Ni ekpensu pri influo de la frua kristanismo. Al la antikva socio ĝi faris mortan baton, paralizis ĝin, pereigis. Por la barbaroj ĝi inverse iĝis la beno, akriginte en la unua tempo iliajn naturajn instinktojn. Ne resurektinte kadukiĝintan mondon, ĝi resurektis nur resurektintojn. Tia estas ankaŭ la komunisma instruo: rekte ĝi savas nur tiujn, kiuj jam estas savitaj. Sed ĝi ne kapablas doni firman esperon al la mortantaj, kaj eĉ malpli — revivigi la mortintojn. » | — Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960] |
|
|
| « Ve, en ĉiuj tempoj nome ikonoklastoj aŭ tiuj kiuj deklaris sin tiaj, plej ofte aplikis fabelojn kaj mensogojn. La antikva mondo devis malsaniĝi tre serioze, se ĝi ekbezonis tiom krudan kontraŭvenenon kiel kristanismo. Same okazas al la nuntempa mondo, se konsideri ĉies soifon pri la miraklaj kuraciloj. » | — Emil Cioran, Falo en la tempon [1964] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Tiel kondamnante kaj detruante la ekzistantajn opiniojn kaj aŭtoritatojn, la batalema “homo de la vorto” senkonscie kreas en la elreviĝintaj amasoj sopiron de la kredo, ĉar plejparto de la homoj ne povas elteni senfruktan kaj senutilan vivon, se ili ne havas ion, al kio ili povus esti arde fidelaj, kun kio ili povus kunfandiĝi. Jen kial la kritikema “homo de la vorto” ofte iĝas antaŭulo de nova kredo.
La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de la vero ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de la penso. Se li vortiumas iun filozofion aŭ doktrinon, tio estas pli montrado de la intelekto kaj ekzercado pri dialektiko ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kial Jesuo ne estis kristano kaj Markso — marksisto. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « J. B. S. Haldane konsideras fanatikecon unu el kvar plej gravaj inventoj dum la periodo inter la 3000-a jaro a. K. kaj la 1400-a jaro p. K. Tio estas judo-kristana invento. Kaj ŝajnas strange ke, ricevinte psikan malsanon, la mondo akiris ankaŭ sorĉan instrumenton por resurektado el la mortaj de tutaj socioj kaj nacioj[1]. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « …kristanismo postulas de la homo pli ol li povas elteni. Malmultajn ĝi instigas al sankteco, en multaj ja ĝi provokas maltoleremon… Ne kapablaj esti sanktuloj, ne povantaj elteni tiujn ĉi terurajn imagojn, ofte pro siaspeca psikologia sindefendo, oni identigas sin kun la agresanto. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
Referencoj
- ↑ Referenco al: J. B. S. Haldane. The Ineqaulity of Man. 1938. p. 49.