Homaro estas ltuto de la homoj.
|
| « Naskiĝo de la homo komenciĝis ekde de apero de la unuaj reprezentantoj de la speco homo sapiens, kaj la historio de la homaro estas nenio alia kiel la tuta procezo de tiu ĉi naskiĝo. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|
|
| « Tiaj proponoj favore al kolektiva “teama” entuziasmo ignoras la fakton, ke ekzistas nur unu vere sociala orientiĝo — solidareco kun la homaro. La sociala unueco ene de la grupo, kunigita kun malamikeco rilate postrestintojn, estas ne sociala sento, sed simple larĝigita egoismo. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|
|
| « Ni ne bezonas novajn idealojn, nek novajn spiritajn celojn. Grandaj instruistoj de la homaro jam vortigis normojn de la sana homa vivo. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|
|
| « En elektra epoko ni portas sur ni kvazaŭ nian haŭton la tutan homaron. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « La homaro denove iĝas unueca tribo. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « Necesas havi tro mornan rigardon aŭ observi la homaron el tro nebula foro por opinii ke egalan distribuon de feliĉo oni povas atingi per egala reguligado de la vivo. » | — Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj |
|
|
| « Elektitoj estas ne tiuj, kiuj orgojle metas sin pli supren… la plej radikale estas dividi la homaron je du klasoj: tiuj, kiuj postulas de si multon kaj sin mem ŝarĝas per komplikaĵoj kaj sindevigoj, kaj tiuj, kiuj postulas nenion kaj por kiuj vivi estas flosi laŭ fluo, restante tia kie li estas, kaj ne penante superkreski sin mem. » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
| « La homaro ne povas esti egaligita per deklaroj sur papero. Se la materiaj kondiĉoj por egaleco ne ekzistas, malpli bonas ol moko deklaro, ke homoj estas egalaj. » | | « Humanity can not be made equal by declarations on paper. Unless the material conditions for equality exist, it is worse than mockery to pronounce men equal. » | — Voltairine de Cleyre |
|
|
| « Ĉar la produktiloj estas la kolektiva verko de la homaro, la produkto estu la kolektiva propraĵo de la homaro. Individua proprigo estas nek justa nek utila. Ĉio apartenas al ĉiu. Ĉiuj aferoj estas por ĉiuj homoj, ĉar ĉiuj bezonas ilin, ĉar ĉiuj laboris laŭ sia forto por produkti ilin, kaj ĉar ne eblas taksi ĉies parton de la produktado de la riĉeco de la mondo. » | — Petro Kropotkin, La konkero de pano |
|