Profeto estas homo, kiu deklaras sin inspirita de iu dio kaj rivelas ties mesaĝojn.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « […] profetaĵoj estas laŭsence projekcioj de nekonscio, antaŭsentanta venontajn eventojn. Ĉar la solvo estas malracia, do ankaŭ apero de Savinto estas ligata al neebla, do malracia kondiĉo, nome al gravedo de Virgulino [Jesaja, 7:14]. » | — Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj |
|
|
| « Se vi vere interesiĝas pri religio, legu la profetojn anstataŭ aŭskulti banalaĵojn. » | — Karolo Markso, al sia edzino, frekventinta lekciojn de liberala edifanto |
|
|
| « Disdegna traktado de nuntempo helpas al profetado. El bone akomoditaj al la vivo homoj formiĝas malbonaj profetoj. Aliflanke tiuj kiuj batalas kontraŭ nuntempo, pli bone rimarkas burĝonojn de estonteco kaj pli bone vidas semojn de la ŝanĝo kaj de ebleco de etaj iniciatoj. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « La profetoj ankaŭ estis miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo. Ili edifis revenon al la malnova kredo kaj revis pri la nova mondo kaj nova vivo. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|