- Ignorado de la problemo ne estas ĝia solvo. Ĉar inspiro fortege ekmankis al mi, mi prenas vikiferion por mi ne scias kiom da tempo. Feliĉajn lingvajn reformojn, gekaraj! 21:48, 13. Mar 2010 (UTC)
Mi estas Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov el la suda parto de Rusio, urbo Vladikavkaz. Mi naskiĝis la la 20-an de majo 1978. Nun mi laboras en Sankt-Peterburgo. Mi estas edziĝinta kaj patriĝinta. Mi laboras kiel universitata instruisto en SPbŜU, instruas Esperanton ĉeeste kaj rete, partoprenas de temp’ al tempo en diversaj IT-projektoj kiel Interret-ĵurnalisto, redaktoro aŭ programisto.
Movade mi estis B-komitatano de UEA (ĝis UK en 2007), membro de REU, UEA, BEMI kaj E@I, redaktoro de la ruslingva novaĵservo Esperanto novosti/[1] (Esperanto-novaĵoj) kaj ties aktiva dulingva forumo. Mi kungvidas la du grandajn grupojn pri Esperanto en la furora rusia socia reto VK.com (vKontakte).
En 2010 mi aktive partoprenos la internacian Rusian Esperanto-Kongreson (REK) en Peterburgo, interalie gvidonte tie kunvenon pri Vikipedio kaj prezento de rusiaj temoj en ĝi. Trovu informojn pri REK ĉe http://reu.ru/
En 2004 mi jam estis ĉeforganizanto de la peterburga parto de tiujara IJK en Rusio.
Iom rande de la movado mi partoprenas evoluon de lingvaj festivaloj kaj, interalie, organizis dek lingvajn festivalojn en Peterburgo (2007 kaj poste).
Krom la Esperanta, mi aktivas ankaŭ en la rusa kaj la oseta Vikipedioj. La osetan, fakte, lanĉis kaj propagandas mi; mi estas ankaŭ ĝia administranto (jam unu el kelkaj). Vd. ankaŭ artikolon pri la oseta lingvo, kies ŝatanto kaj reuziganto mi estas. Mi foje aperas ankaŭ en la angla, ĉuvaŝa, pola, kartvela, turka kaj aliaj Vikipedioj, ĉefe por aldoni/ŝanĝi interlingvajn ligojn aŭ helpi pri kategorioj. Mi laŭeble agadas por disvolviĝo de Vikipedioj en la lingvoj de Rusio, i. a. helpis lanĉi la lakan enciklopedion (kiu bedaŭrinde ne vere evoluas) en la laka lingvo de Dagestano.
Vd. ankaŭ (iom pli detale, sed ne ĉiam ĝisdate): http://slavik.ikso.net/ kaj, blogforme, http://amikeco.ru/pro/eo
- Historio de Rusio
- Terekaj kazakoj, Bronza Soldato de Talino, Leo Semaŝko kaj lia Tetrasociologio
- Odiro kaj adiro en la rusa lingvo
- Dingo, Dinga Barilo
- Meliton Kantaria, Vaĥtang Kikabidze, Frunzik Mkrtĉan, David Kezeraŝvili, Maŝa Allen
- Kukolo (filmo, pri kies esperantigo mi "kulpas") kaj kelkaj rilataj temoj: Vintra milito, Petsamo, Vojo de Vivo, Daŭriga milito ka.
- Nuklea energio laŭ lando
- Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro
- pri arkitekturo de Sankt-Peterburgo: Palaca placo (Sankt-Peterburgo), Karl Rossi, Peterhofo (palaco), Miĥail Piotrovskij, Bartolomeo Francesco Rastrelli, Nariŝkina stilo...
- Vilaĝoj en Stavropola regiono: Kurskaja, Levokumskoje kaj Edisija
- Igor Smirnov kaj Tiraspolo, plus aktualigo de Ĉednestrio
- Kosmaj Vagantoj (komputila ludo), Kubuntu (operaciumo)
- Kars
Eblas facile reuzi en E-lingvaj artikoloj:
Mi aranĝis liston de oficialaj lingvoj de Rusio: necesas almenaŭ por tiuj, la plej signifaj, fari almenaŭ ĝermetajn artikolojn. Kelkajn mi jam faris.
Mi faris ŝablonon pri provincoj de Turkio. Restas nur po iom ĝin plenigi:
Fontoj por plenigo estas:
- La Komunejo:
- Paĝaro de la turkia Ministerio pri Kulturo:
Jen vikipediisto Gangleri per sia roboto kreis i. a. ligon de la artikoloj, kiujn mi iam ajn redaktis en Esperanta Vikipedio. La listo bonas, kaj mi metas ĝin ĉi tie. :)
La plej malnovaj ŝanĝoj estas sube de la listo, el kio sekvas, ke miaj unuaj redaktoj okazis en artikoloj pri Lenin kaj biero. :)
Sputniko
Artefarita satelito
Protokolo de Kioto
Aktualaĵoj
Rafik HARIRI
Ĥabarovska regiono
Rusio
Ĥabarovsk
Marc DELFORGE
Beslan
Nord-Osetio
Sergej KIROV
Batava Respubliko
Kirovakan
Ganĝa
Kirovabad
Azerbajĝano
Ajnuoj
Vladikavkaz
Esperantido
Krasnojaska regiono
Krasnojarsk
Aĉinsk
Internacia Perfektiga Koresponda Kurso
Kolĥozo
Kolektivigo en la Sovetunio
Elĥotovo
Alagir
Bonaero
Metroo
Regiona aŭtosigno
Lingva purismo
Rusia Esperantista Junulara Movado
REJM-info
Kazbek
Rusa lingvo
Sankt-Peterburgo
Fizika kemio
Filatelio
Judio
Intel
Imperiestro
Uljanovska provinco
Norda Kaŭkazio
Uljanovsk
Ardon
Alkoholo
Vaso ABAJEV
Fonologio
Ladoga lago
Kirgizio
Leningrada provinco
Ĥakasio
Inguŝio
Ĥakasio
Rostov-Don
Moskva provinco
Vladimira provinco
Vladimir
Serovo
Ĉirikio
Nikolao la 2-a (Rusio)
Boris KOLKER
Sogda lingvo
Uzbekio
Kartvela alfabeto
Stavropola regiono
Stavropol
Respubliko Altaj
Altaja Respubliko
Jakutio
Saĥo
Amura provinco
Amur
Jerevan
Erevano
Ohio
Lakoj
Ejnŝtejnio
Regento
Espero
Angora kato
Persa kato
Kato
Vakso
Ĵurnalismo
Auschwitz
Chemnitz
Pudelo
René LEMAIRE
Reproduktado
Revizora Kortumo
Rodrigo OTAVIO
Schengen
Seksismo
Signoj
Obligacio
Molo
Liĥtenstejno
La Hirundlibro
Diktatoreco
Artiko
Cirkloj de Apollonio
Baas
Artiko
Apuleo
Agra reformo
Karo
Josef LADA
Intonacio
Ida LISIĈNIK
Graso
Hungaroj
Gyula LUKÁCS
Filio
Geŝtalto
Frazo
Cirila alfabeto
Citadelo
Boksero
Ĉeĉenoj
Rusoj
Baleno
Osetoj
Arabskriba kaligrafio
Andra-Pradeŝo
Iosif STALIN
Granda Sovetia Enciklopedio
Kaĥeti
Kartvelio
Tbiliso
Katarino la 2-a (Rusio)
Danio
Jekaterina la Granda
Vasilij ABAJEV
Lezgoj
Kumikoj
Dagestano
Adventismo
Satelito
Aš
Maĥaĉkala
Abĥazoj
Manhatano
Kreola lingvo
Tjurkaj lingvoj
Uzbeka lingvo
Silabo
Sovetunio en Dua Mondmilito
Valerij GERGIJEV
Madagaskaro
Taĝika lingvo
Mozdok
Metra sistemo
Jakuta lingvo
Jakutio
Jalto
Karaĉio
La rusa imperio
Kutaisi
Miĥail SAAKAŜVILI
Cĥinvalo
Dio Savu la Caron
Marseljezo
Ĉuvaŝoj
Inguŝio
Ĉeĉenoj
Tataroj
Cĥinval
Stalinurbo
Osetoj
Oseta lingvo
Rusenorsko
Interna Mongolio
Jurij DOLGORUKIJ
Govorka
Piĝino
Baŝkiroj
Sambo (luktosporto)
Ĵudo
Rusia Federacio
Rusia revolucio
Impeto
ICQ
Louis-Christophe ZALESKI-ZAMENHOF
Vladimir PUTIN
Maratono
Ernest DREZEN
Bosnio
Biero
LENIN