Jakutio
Subjekto de Rusia federacio | |
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | For-orienta federacia regiono |
Ĉefurbo | Jakutsk |
Estro | Aysen Nikolayev (ekde ) |
Fondita | 27-a de Aprilo 1922 |
Demografio | |
Loĝantaro | 958 528 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 0,3 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Jakuta, rusa |
Etnoj | Jakutoj (48,7 %) rusoj (36,9 %) evenkoj (2,2 %) ukrainoj (2,1 %) evenoj (1,6 %) tataroj (0,8 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 3 083 523 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzonon | UTC+9 ĝis UTC+11 |
Aŭtokodoj | 14 |
OKATO | 98 |
ISO 3166-2 | RU-SA |
Retpaĝaro | sakha.gov.ru |
Jakutio, oficiale la Respubliko Saĥao (Jakutio) estas federacia respubliko en Rusio. La respubliko havas aŭtonomion ene de la Rusia Federacio. En la jakuta (saĥaa) lingvo la respubliko estas nomata ĝuste " Saĥa'o ", kun la akcento al la silbo -ĥa-.
Ĝi konsistas el 18% de la Rusia teritorio. Ĝi estas proksimume samgrande kiel Barato kaj duone de la grandeco de la ne-rusa parto de Eŭropo (tri fojojn samgrande kiel okcidenta Eŭropo) kaj estas pli granda ol ekzemple Argentino, Gronlando kaj Kazaĥio. Ĝi estas la plej granda aŭtonoma regiono en la mondo, sekvata de okcidenta Aŭstralio laŭ grandeco.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Jakotio estas konata pro ĝia ekstrema klimato. Ĝi estas la plej malvarma areo en la norda hemisfero. La plej malvarma loko situasa en Ojmjakono, kie la temperaturo en januaro 1964 estis −71,1 °C.
Geografio
[redakti | redakti fonton]- Areo: 3103,2 mil km².
- Montoj Stanovoj
Historio
[redakti | redakti fonton]Prauloj de jakutoj aperis en la teritorio de Jakutio en la 12-a — 13-a jarcentoj, forpuŝinte evenkojn kaj jukagirojn, do kiel kutime en la historio, venis unu gento, foriris pli aŭtoktona gento.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Loĝantaro: 973,8 mil.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Jakutio estas riĉa je krudmaterialoj. La tersurfaco enhavas grandajn kvantojn de petrolo, gaso, karbo, diamantoj, oro kaj arĝento. La nuna industrio, precipe minado - produktas 43% de la malneta nacia produkto. La ekonomio ĉefe centriĝas ĉirkaŭ la produktado de diamantoj, oro kaj stano. Proksimume 99% de ĉiuj rusaj diamantoj estas elfositaj en Jakutio kaj la ĉefa tiucela firmao estas Alrosa.
Varoj estas ĉefe transportataj akvovoje. Ekzistas ses riveroj kaj du havenurboj. La flughaveno de Jakoetsk havas internacian flugstacion.
Lingvo
[redakti | redakti fonton]Oficiala lingvo estas la Jakuta lingvo (ankaŭ konata kiel Saĥaa), parolata de proksimume 25% de la loĝantaro. La jakuta estas tjurka lingvo kun mongolaj influoj. En ĝi troveblas ankaŭ fremdaj vortoj en la denaskaj paleosiberiaj popoloj. La rusa estas parolata kiel lingua franca (aŭ kiel Esperanto) de ĉiuj etnaj grupoj, tamen same estas gepatra por ĉiuj loĝantoj.
En Rusia Federacio estas respektataj ĉiuj minoritataj lingvoj. Rusaj sciencistoj, lingvistoj zorge dum multaj jaroj aranĝis lernolibrojn, alfabetojn por multaj siberiaj kaj aziaj etnoj, loĝantaj en Ruslando.
Loĝlokoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezulto de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, S. 12–209; 11, S. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝo Arkivigite je 2005-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotoj el Jakutio
|