Saltu al enhavo

Unesko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unesko
emblemo
flago
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj
interregistara organizaĵo
internacia organizaĵo
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 16-an de novembro 1945
Antaŭe Internacia Komitato pri Intelekta Kunlaboro vd
Geografia situo 48° 51′ 0″ N, 2° 18′ 22″ O (mapo)48.852.30611111Koordinatoj: 48° 51′ 0″ N, 2° 18′ 22″ O (mapo)
Sidejo Place de Fontenoy, Parizo, Francio
Adreso 7, place de Fontenoy 75007 Paris
Unesko (Parizo)
Unesko (Parizo)
DEC
Lokigo de Parizo en Francio
Map
Unesko
Tipo Faka organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj
Celo edukado, scienco kaj kulturo
Estr(ar)o Audrey Azoulay
Buĝeto 653 milionoj da dolaroj[1]
Lingvoj

angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa

Filioj UNESCO Chair on Cyberspace and Culture (en) Traduki
Irana Unesko-komisiono
Uneska Instituto por Statistiko
Scientific Committee on Problems of the Environment (en) Traduki
Hylean Amazon Institute (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj The Symbolic Globe (en) Traduki
Sidejo de Unesko Redakti la valoron en Wikidata vd
Ĝisdatigo 2017-12-10
Retejo https://unesco.org
Twitter https://twitter.com/unesco/
vdr
Emblemo de Unuiĝintaj Nacioj

Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo[2]) estas la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. La Esperanta mallongigo naskiĝis el la mallongigo de la anglalingva nomo United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization kaj plene enradikiĝis en tiu formo[3].

Unesko estis fondita la 16-an de novembro 1945. Ĝia antaŭaĵo estis la Internacia Komitato pri Intelekta Kunlaboro de la Ligo de Nacioj.

Ĝi havas centran oficejon en Parizo, Francio, kaj 73 sub-oficejojn en diversaj partoj de la mondo. Ĝia konstitucio adoptiĝis dum la Londona Konferenco en novembro de 1945 kaj efektiviĝis la 4-an de novembro 1946, kiam 20 ŝtatoj deponis akceptilojn.

En 2017, Unesko havas 195 membro-ŝtatojn kaj 11 observantojn[4].

Laŭ ĝia konstitucio, la ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj[5].

Konservi, revigligi kaj antaŭenigi lingvan diversecon en la mondo estas en la kerno de la misio de Unesko, en la pli larĝa perspektivo antaŭenigi daŭripovvan evoluigon, fortigo de paco kaj repacigon en socioj[6].

La ĉefaj organoj de Unesko

[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala Konferenco

[redakti | redakti fonton]

Tiu estas la listo de sesioj de la Ĝenerala Konferenco de Unesko okazintaj ekde 1946:[7]

Sesio Urbo Jaro Direktorita Lando
1. Parizo 1946 Léon Blum  Francio
2. Meksik-urbo 1947 Manuel Gual Vidal  Meksiko
3. Bejruto 1948 Hamid Bey Frangie  Libano
1. eksterordinara Parizo 1948
4. Parizo 1949 Ronald Walker  Aŭstralio
5. Florenco 1950 barono Stefano Jacini  Italio
6. Parizo 1951 Howland Sargeant  Usono
7. Parizo 1952 Sarvepalli Radhakrishnan  Barato
2. eksterordinara Parizo 1953
8. Montevideo 1954 Justino Zavala Muñiz  Urugvajo
9. Nov-Delhio 1956 Maulana Abul Kalam Azad  Barato
10. Parizo 1958 Jean Berthoin  Francio
11. Parizo 1960 Akale-Work Abte-Wold  Etiopio
12. Parizo 1962 Paulo de Berrêdo Carneiro  Brazilo
13. Parizo 1964 Norair Sissakian  Hispanio
14. Parizo 1966 Bedrettin Tuncel  Turkio
15. Parizo 1968 Willian Eteki-Mboumoua  Kameruno
16. Parizo 1970 Atilio Dell'Oro Maini  Argentino
17. Parizo 1972 Toru Haguiwara  Japanio
3. eksterordinara Parizo 1973
18. Parizo 1974 Magda Jóború  Hungario
19. Najrobo 1976 Taaita Toweett  Kenjo
20. Parizo 1978 Napoléon LeBlanc  Kanado
21. Belgrade 1980 Ivo Margan  Zambio
4. eksterordinara Parizo 1982
22. Parizo 1983 Saïd Tell  Jordanio
23. Sofio 1985 Nikolaï Todorov  Bulgario
24. Parizo 1987 Guillermo Putzeys Alvarez  Gvatemalo
25. Parizo 1989 Anwar Ibrahim  Malajzio
26. Parizo 1991 Bethwell Allan Ogot  Kenjo
27. Parizo 1993 Ahmed Saleh Sayyad  Jemeno
28. Parizo 1995 Torben Krogh  Danio
29. Parizo 1997 Eduardo Portella  Brazilo
30. Parizo 1999 Jaroslava Moserova  Ĉeĥio
31. Parizo 2001 Ahmad Jalali  Irano
32. Parizo 2003 Michael Omolewa  Niĝerio
33. Parizo 2005 Musa bin Jaafar bin Hassan  Omano
34. Parizo 2007 George N. Anastassopoulos  Grekio
35. Parizo 2009 Davidson Hepburn  Bahamoj
36. Parizo 2011 Katalin Bogya  Hungario
37. Parizo 2013 Hao Ping  Ĉinio
38. Parizo 2015 Stanley Mutumba Simataa[8] {{{1 Namibio
39. Parizo 2017 Zohour Alaoui  Maroko
40. Parizo 2019 Ahmet Altay Cengizer[9]  Turkio

Ĝeneralaj Direktoroj

[redakti | redakti fonton]

La listo de Ĝeneralaj Direktoroj de Unesko ekde ties establo en 1946 estas la jena:[10]

Julian Sorell Huxley, unua ĝenerala direktoro de Unesko
Nr Ĝeneralaj Direktoroj Lando Mandato
1 Julian Huxley  Britio 1946–1948
2 Jaime Torres Bodet  Meksiko 1948–1952
3 John Wilkinson Taylor  Usono provizore 1952–1953
4 Luther Evans  Usono 1953–1958
5 Vittorino Veronese  Italio 1958–1961
6 René Maheu  Francio provizore 1961, 1961–1974
7 Amadou-Mahtar M'Bow  Senegalo 1974–1987
8 Federico Mayor Zaragoza  Hispanio 1987–1999
9 Koïchiro Matsuura  Japanio 1999–2009
10 Irina Bokova  Bulgario 2009–2017
11 Audrey Azoulay  Francio 2017–

Plenumkomitato de Unesko

[redakti | redakti fonton]

La Plenumkomitato de Unesko estas la estra parto de Unesko. Ĝi enhavas 58 elektitajn anojn, po duono ĉiu nepara jaro, el la ŝtatanoj por kvarjara mandato. La Prezidanto de la Plenumkomitato estas elektita el la delegitoj de la ŝtatanoj por dujara mandato.

Naciaj Komisionoj de Unesko

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Naciaj Komisionoj por Unesko.

La Naciaj Komisionoj por Unesko estas reto de landaj kunlaborantaj organizaĵoj establitaj laŭ la konstitucio de Unesko por konsili kaj kunlaborigi klopodojn de Unesko kaj en landoj.

Membroŝtatoj de UNESKO

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Membroŝtatoj de UNESKO.
  •  Membroŝtatoj de UNESKO
  •  Dependa teritorio kun aparta NOK de Membroŝtatoj de UNESKO
  •  Asociitaj membroj de UNESKO
  •  Observantoj de UNESKO
  • Membroŝtatoj de UNESKO: ĝis januaro 2020, membroj de Unesko inkluzivas 193 membroŝtatojn kaj 11 asociitajn membrojn.[11] Iuj membroj havas pliajn Naciajn Organizajn Komitatojn (NOK) por iuj el siaj dependaj teritorioj.[12] La asociitaj membroj estas ne sendependaj ŝtatoj.

    Tri membroŝtatoj de Unesko ne estas Membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj: Kukinsuloj, Niuo, kaj Palestino (Palestino estas ne-membro observanta ŝtato de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj ekde la 29-a de novembro 2012), dum tri membroŝtatoj de UN (Israelo, Liĥtenŝtejno, Usono) ne estas membroj de Unesko. Usono kaj Israelo estis membroj, sed foriris la 31-an de decembro 2018 asertante, ke la organizo havas kontraŭ-israelan sintenon.[13]

    Kosovo estis aprobita por membriĝo de la plenuma estraro de Unesko en 2015,[14] sed la propono ne ricevis la necesajn 2/3 favorajn voĉdonojn en la ĝenerala konferenco.[15]

    Sidejo en Parizo

    [redakti | redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sidejo de Unesko.
    Maketo de la ĉefa sidejo de Unesko en Parizo

    Ekde sia fondiĝo en 1946, Unesko havas sidejon en Parizo.

    De 1946 ĝis 1958 ĝia sidejo estis en hotelo Majestic (nun hotelo Peninsula) en la 16a distrikto.

    Ekde 1958, Unesko havas propran sidejon kiu troviĝas 7 place de Fontenoy en la 7a distrikto. Tie troviĝas la ĝenerala sekretario kaj konferenco-centro.

    Ekde 1967, je distanco de kelkaj centoj da metroj aldoniĝis krom-sidejo en la 15a distrikto (1 rue Miollis).

    Monda heredaĵo de Unesko

    [redakti | redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monda heredaĵo de Unesko.
    Monda heredaĵo de Unesko

    La Monda Heredaĵo de Unesko konsistas el la monda 'kulturheredaĵo' de Unesko kaj la monda 'naturheredaĵo' de Unesko. Ĝi enhavas hom-kreitajn resp. naturajn objektojn, kiuj meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975.

    Por esti akceptita en la mondheredaĵon objekto devas elstari en almenaŭ unu el jenaj ses kriterioj:

    • Unika arta valoro
    • Granda kultura influo al iu regionoepoko
    • Ekstrema malofteco aŭ granda aĝo
    • Ekzempla valoro por certa arta evoluo
    • Modela reprezentado de arkitektura epoko
    • Signifo rilate al elstaraj ideoj aŭ historie gravaj personoj

    Unufoje jare la Mondheredaĵa Komitato de Unesko kunvenas por decidi pri novaj heredaĵoj kaj diskuti la staton de jamaj. En 2013 ekzistas 981 heredaĵoj en 160 landoj:

    • el ili 759 estas kulturaj kaj 193 naturaj heredaĵoj,
    • 29 estas ambaŭkategoriaj,
    • 44 estas en la "ruĝa listo" de speciale minacataj monumentoj.

    Deklaracioj kaj konvencioj

    [redakti | redakti fonton]
    La sidejo de Unesko malantaŭ la Ĝardeno de Paco en Parizo.

    La Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco estas deklaro por protekti kulturan diversecon kiel homa heredaĵo kun la protekto de la diverseco de amaskomunikiloj, plurismo kaj plurlingvismo adoptita la 2-an de novembro, 2001.

    La Konvencio de Unesko de 1970 pri la Rimedoj por Malpermesi kaj Eviti la Kontraŭleĝan Importadon, Eksportadon, kaj Transdonadon de Posedo de Kulturaj Havaĵoj estas internacia traktato, subskribita por kontraŭbatali la kontraŭleĝan komercon de kulturaĵoj, estis subskribita je la 14a de novembro 1970 kaj efektiviĝis je la 24a de aprilo 1972. Je majo 2020, 140 ŝtatoj estis ratifinta la traktaton. Kulturaj havaĵoj inkluzivas ion ajn de scienca, historia, arta, kaj aŭ religia graveco, tamen ĉiu stato povas difini sian propran kulturajn havaĵojn, se temas pri aĵo grava.

    La Konvencio de Unesko pri la Protekto kaj Progresigo de la Diverseco de Kulturaj Esprimoj estas deviga internacia jura ilo[16] kaj konvencio de Unesko akceptita de de la Ĝenerala Konferenco de Unesko je la 20a de oktobro 2005, dum la 33a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo, Francio, je la 3a ĝis 21a de oktobro 2005. La kongreso kompletigas antaŭajn establitaĵojn de Unesko inkluzive la Universalan Deklaron de Unesko pri Kultura Diverseco de 2001. "La konvencio agnoskas la rajtojn de subskribintoj agi por protekti kaj progresigi la diversecon de kulturaj esprimoj kaj elstari devigojn al subskribintoj je kaj landaj kaj internaciaj niveloj."[17] La konvencio estas havebla en ses aŭtoritataj tekstoj: arabe, ĉine, angle, france, ruse, kaj hispane.[18] Je januaro 2020, la konvencio havas 149 subskribintojn:[19] 148 ŝtatojn kaj la eŭropan union.

    La Internacia konvencio kontraŭ drogstimulado en sporto estas plurpartia traktato de Unesko, per kiu ŝtatoj konsentas efektivigi naciajn rimedojn por evitigi kaj elimini drogstimuladon en sporto. Ŝtatoj, kiuj konsentas al la konvencio, kunordigas siajn landajn regulojn kun la Monda Kodo Kontraŭ Drogstimulado, eldonata de la Monda Agentejo Kontraŭ Drogstimulado. Tio inkluzivas faciligi kontrolojn pri drogstimulado kaj subteni landajn testajn programojn; instigi la establon de "plej bona praktiko" en la etikedumado, merkatumado, kaj disdonado de produktoj, kiuj povas enhavi malpermesitajn substancojn; deteni financan subtenon de tiuj, kiuj faras aŭ subtenas drogstimuladon; efektivigi rimedojn kontraŭ la fabrikado kaj komerco; instigi la establon de kodoj de konduko por profesioj rilataj al sporto kaj kontraŭado de drogstimulado; kaj financi edukon kaj esploron pri drogstimulado en sporto.

    La Konvencio de LisbonoKonvencio pri la agnosko de la kvalifikoj rilataj al la supera edukado en la eŭropa regiono estas internacia traktato de Konsilio de Eŭropo kaj de Unesko, kiu datas de la 11-a de aprilo 1997. Ĝi temas pri la agnosko de la kvalifikoj rilataj al la supera edukado en la eŭropa regiono. Ĝi estas unu el la aktoj kiuj preparas la procezon de Bolonjo kiu celis fari de Eŭropo tutmonde konkureman areon de la scio-ekonomio, kaj kiu kondukis al reformo de diplomoj (bakalaŭro - magistro - doktoreco).

    La Konvencio pri la Protekto de la Submaraj Kulturaj Heredaĵoj estas traktato adoptita la 2an de novembro 2001 de la Ĝenerala Konferenco de la Unesko. La konvencio celas protekti "ĉiujn spurojn de homa ekzisto kun kultura, historia, aŭ arkeologia eco" kiu estas sub akvo dum almenaŭ 100 jaroj. Tio inkluzivas la protekton de ŝippereoj, sinkintaj urboj, prahistoriaj artaĵoj, trezoroj kiu estas prirabeblaj, tombejoj, kaj malnovaj havenoj kiuj kovras la profundojn de la oceanoj. La konservo de submaraj kulturaj heredaĵoj estas grava ĉar ĝi permesas rerakonti multajn historiajn okazaĵojn.

    La Konvencio de Unesko kontraŭ Diskriminacio en Eduko estas multflanka traktato kiu celas kontraŭbatali diskriminacion en eduko. Ĝi adoptiĝis je la 14a de decembro 1960 en Parizo kaj efektiviĝis je la 22a de majo 1962. La konvencio ankaŭ certigas la liberan elekton de religia eduko kaj de sendependa lernejo, kaj la rajton uzi aŭ instrui la proprajn lingvojn por naciaj malplimultaj grupoj. La konvencio malpermesas ian ajn rezervon. Ĝis decembro 2020, 106 ŝtatoj estas membriĝintoj de la konvencio. Ĝi estas la unua internacia ilo kiu aplikeblas al la rajto al eduko kaj havas devigan forton en internacia juro. Ĝi estas rekonita kiel fundamento de Plano de Eduko 2030 kaj reprezentas fortan ilon por antaŭeniri al la Celoj por Daŭripova Evoluigo (SDG4).

    La Sevila Komunikaĵo pri Perforto estas komunikaĵo pri perforto, kiun aprobis internacia kunveno de sciencistoj, kunvenigita de la hispana Nacia Komisiono por Unesko, en Sevilo, Hispanio, je la 16a de majo 1986. Poste Unesko aprobis ĝin je la dudek-kvina sesio de la Ĝenerala Konferenco je la 16a de novembro 1989. La komunikaĵo, tiam nomata 'Komunikaĵo pri Perforto', celis nei "la ideon, ke organizita homa perforto estas biologie determinita".[20]

    La Monda Heredaĵa KonvencioKonvencio de Monda Heredaĵo, formale la Konvencio pri protekto de la Monda Kultura kaj Natura Heredaĵo, estas internacia traktato subskribita la 23-an de novembro 1972, kiu kreis la liston de aparte protektindaj Mondaj Heredaĵoj, kun la plej grava celo de naturkonservado kaj la konservado de kulturaj trajtoj. La konvencio, subskribita dokumento de internacia interkonsento, gvidas la laboron de la Komitato de la Monda Heredaĵo. Ĝi estis evoluigita dum sepjara periodo (1965-1972).

    Programoj

    [redakti | redakti fonton]

    La Unesko-asociataj lernejoj estas unu de la multaj aktivecoj de Unesko kiu konsistas el ĝia ASPNet, internacia reto de 8 000 lernejoj en preskaŭ 200 landoj[21]. La togolanda esperantisto Raymond Afantchao-Biakou (profesoro pri homaj rajtoj en la lomea universitato kaj fakulo pri socia ŝanĝo kaj evoluigo) estis en 2010 elektita prezidanto de la reto de la asociataj lernejoj de Unesko de Togolando (FTAKU)[22].

    UNESCO-CEPES (Centre Européen pour l’Enseignement Supérieur) establiĝis je 1972 ĉe Bukareŝto, Rumanio, kiel elcentrigita oficejo por la Eŭropa Centro por Alta Eduko. La Centro fermiĝis je 2011 pro manko de mono. La centro antaŭenigis internacian kunlaboron pri alta edukado inter la membraj ŝtatoj de Unesko en centra, orienta, kaj sudorienta Eŭropo, kaj ankaŭ servis Kanadon, Usonon, kaj Israelon.

    La Interregistara Oceanografia Komisiono estis establita pere de rezolucio 2.31 adoptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko. Ĝi por la unua fojo kunvenis en Parizo en la Sidejo de Unesko el 19a ĝis 27a de Oktobro 1961. La IOK helpas registarojn fronti siajn unuopajn kaj kolektivajn oceanajn kaj marbordajn administrajn necesojn, pere de kunhavo de sciaro, informaro kaj teknologio same kiel pere de kunordigo de programoj kaj konstruo de kapacito en oceana kaj marborda esplorado, observo kaj servoj.

    La Organizaĵo de Azi-Pacifikaj Novaĵagentejoj (OANA) estas asocio de novaĵagentejoj de membraj ŝtatoj de Unesko en la Azi-Pacifika mondoregiono. Ĝi estis antaŭe konata kiel la Organizaĵo de Aziaj Novaĵagentejoj. Ĝi formiĝis je 1961 pro la iniciato de Unesko. Ĝi havebligas novaĵservon kiu enhavas artikolojn havigitajn de ĝiaj membroj.

    La Hom-Biosfera Programo (Man and Biosphere - MAB) estas interfaka esplorprogramo de UNESKO kiu komenciĝis en 1968 kaj formale fondiĝis en 1971, kun la celo krei sciencan bazon por antaŭenigi ekvilibran rilaton inter la homo kaj la vivmedio per la protekto de biodiverseco kaj bonaj praktikoj de daŭripova disvolviĝo sur tutmonda nivelo. La 195 membroŝtatoj de Unesko ratifis la kreadon de nova marko, la Tutmondaj Geoparkoj de Unesko, en la 17-a de novembro 2015.

    La Internacia Programo por la Progresigo de Komuniko (IPPK) estas programo de Unesko, kiu celas fortigi la progresigon de amaskomunikilaro en disvolviĝantaj landoj. Sekureco de ĵurnalistoj estas speciala projekto de la Internacia Programo por la Progresigo de Komuniko. Sekureco de ĵurnalistoj estas la kapablo, ke ĵurnalistoj kaj amaskomunikilaraj profesiuloj povas ricevi, produkti, kaj interŝanĝi informon sen fizikaj aŭ moralaj minacoj. Ĝi inkluzivas miksaĵon de internaciaj, regionaj, kaj lokaj evitigaj mekanismoj celantaj protekti ĵurnalistojn, konsciigi pri la perforto, kiun ili povus alfronti, kaj antaŭenigi liberecon de esprimo. La IPPK kreas projektojn por trakti aferojn de sekureco de ĵurnalistoj kaj senpuneco pri tio. La unua el la specialaj projektoj de IPPK, komencita de la konsilio en 2006 kaj lanĉita en 2008 post tempo de esplorado, redaktado, kaj konsultado. La kadro baziĝas sur la mandato de la konstitucio de Unesko kultivi “nelimigitan serĉadon de objektiva vero”, “la liberan interŝanĝon de ideoj kaj scio” kaj “la liberan fluon de ideojn per vortoj kaj bildoj”.

    La Universala Forumo de Kulturoj estas internacia kultura okazaĵo, kiun oni celas okazigi ĉiun trian jaron. La Foruma Fondaĵo organizas la okazaĵon kun patroneco de Unesko. La unua Forumo okazis en Barcelono, Katalunio, Hispanio.

    Junaj pentristoj de la mondo (france: Jeunes Peintres du Monde) estis unumonata programo organizita de Internacia Asocio de Arto kaj subtenita de Unesko por progresigi interŝanĝadon inter junaj artistoj el ĉie en la mondo kaj por plibonigi ilian socian statuson. La franca nacia komitato de Internacia Asocio de Arto okazigis la unuan programon en Parizo de la 2a ĝis la 28a de oktobro 1961. Juna artisto, kiu havas malpli ol 30 jarojn, kiu estis elektita kiel reprezentatnto de sia lando, havis la kvalifikojn por partopreno. Oni donis al ili loĝejon, manĝaĵojn, kaj transporton dum la programo.[23]

    Eduko Por Ĉiuj estas tutmonda movado gvidita de Unesko, celanta kontentigi la lernajn bezonojn de ĉiuj infanoj, junuloj, kaj plenkreskuloj antaŭ 2015. La Kadro de Dakar aprobis Edukon Por Ĉiuj en aprilo 2000 ĉe la Monda Eduka Forumo en Senegalo, Afriko, kun la celo, ke ĉiuj infanoj ricevu baznivelan edukadon antaŭ 2015. Ne ĉiuj infanoj ricevas la edukon, kiun ili bezonas aŭ deziras, tial oni elstarigis ĉi tiun celon por helpi tiujn infanojn. Ĝi necesigis, ke Unesko gvidu la movadon kaj kunordigu la internaciajn klopodojn atingi Edukon por Ĉiuj. Registaroj, agentejoj pri disvolviĝo, civila socio, ne-registaraj organizaĵoj, kaj la amaskomunikilaro estas kelkaj el la kunlaborantoj penantaj atingi ĉi tiujn celojn.

    Kadro FRESH estas akronimo de la angla nomo Focusing Resources on Effective School Health (esperante: Koncentri Rimedojn al Efika Lerneja Sano), interagenteja kadro kreita de Unesko, UNICEF, la Monda Organizaĵo pri Sano, kaj la Monda Banko, lanĉita ĉe la Forumo pri Eduko de Dakaro de 2000, kiu inkluzivas la sperton kaj sciaron de ĉi tiuj kaj aliaj agentejoj kaj organizoj. Ĝi estas tutmonda programo por plibonigi la sanon de lernejaj infanoj kaj junuloj.[24]

    Urbo de Literaturo estas koncepto ene de la UNESKO-programo Reto de Kreemaj Urboj de Unesko, kiu estis lanĉita en 2004 por antaŭenigi kunlaboron inter urboj, kiuj uzas krepovon kiel gravan faktoron por sia urba disvolviĝo. Diversaj literaturrilataj instancoj (ekz. PEN-sekcio, bibliotekoj, libroeldonejoj) povas kandidatiĝi por fariĝi Urbo de Literaturo. La ideo de internacia reto de literaturaj urboj ekestis en Edinburgo en la fruaj 2000-aj jaroj. La Reto havas membro-urbojn rilate al diversaj kreivaj kampoj: krom pri Literaturo ankaŭ pri Vidaj artoj, Metiaj kaj popolaj artoj, Dezajno, Gastronomio, Muziko, Kino ktp.

    Unesko - Asociiĝintaj Lernejoj (angle: Unesco Associated Schools, france: Ecoles associées de l'Unesco) estas lernejoj partoprenantaj en la internacia projekto asociiĝintaj lernejoj de Unesko (angle: UNESCO Associated Schools Network, mallonge ASPnet). Kun aliĝintaj lernejoj en Afriko, la Arabaj Ŝtatoj, Azio kaj Pacifiko, Eŭropo, Nordameriko kaj Latinameriko kaj Karibio la Unesko-lernejoj celas plifortigi la humanismajn, etikajn, kulturajn kaj internaciajn aspektojn de edukado kaj kiuj reflektu la valorojn de Unesko en la lernejaj profiloj kaj misiaj deklaroj same kiel en la ĉiutaga lerneja vivo kaj eduka laboro. Instruistoj, studentoj kaj gepatroj partoprenas en agadoj kaj projektoj Por efike labori, multaj lernejoj kunlaboras inter si kaj kun partneraj institucioj kaj partoprenas naciajn kaj internaciajn seminariojn. Por multaj lernejoj, la kulminaĵo de ilia laboro estas la internacia Unesko-projekta tago, kiu okazas ĉiujn du jarojn.

    Unesko-premioj

    [redakti | redakti fonton]

    Unesko aljuĝas multajn premiojn, ofte kunlabore kun specifa membroŝtato. La premioj apartenas al kvar ĉefaj kategorioj:

    1. Paco, toleremo kaj homaj rajtoj
    2. Literatio kaj edukado
    3. Vivteno kaj kundivido de kulturo
    4. Medio, scienco kaj esploro

    La Premio Sultano Kabus por naturmedia konservado estas dujara premio aljuĝata de Unesko kun la financa subteno de Sultano Kabus ibn Said, nome la sultano de Omano. La celo de la premio estas garantii agnoskon de tiuj, kiuj distingiĝis per siaj elstaraj kontribuoj en la kampo de administrado aŭ konservado de la naturmedio. Premiitoj povas esti individuoj, grupoj, institutoj aŭ organizaĵoj. La premio konsistas el diplomo kaj subvencio de 70 ĝis nun 70 000 usonaj dolaroj (ekde 2019 altigita ĝis 100 000 dolaroj) [25]. La premio okazas kadre de la Monda Scienca Forumo.

    La Premio Reĝo Seĝong pri Legopovo de Unesko estas ĉiujara premio premiita al du institucioj, organizaĵoj, aŭ personoj "pro ilia kontribuaĵo al la batalo kontraŭ analfabeteco." Financas ĝin la Registaro de Sud-Koreio kiu unue proponis la premion je 1989, honoranta la elstaran kontribuon pri legopovo de Seĝong, kiu kreis la korean alfabeton. La premio specialiĝas disde aliaj premioj pri legopovo de Unesko pro tio, ke "ĝi donas specialan konsideron al la evoluado kaj uzo de denasklingva eduko kaj trejnado pri legopovo." Ĉiu premio konsistas el 20 000 usonaj dolaroj, arĝenta medalo, kaj atestilo.

    La Premio Reĝo Hamad bin Isa Al-Ĥalifa de Unesko por la Uzo de Informa kaj Komunika Teknologioj en Eduko estas premio de Unesko kiu honoras projektojn kaj programojn de individuoj, institutoj, aliaj aĵoj aŭ ne-registaraj organizaĵoj pro la kreema uzo de informa kaj komunika teknologioj por plibonigi lernadon, instruadon, kaj ĝenerale edukan agadon.[26][27] La premio estis kreita je 2005, estas financita de la registaro de Barejno, kaj nomiĝas de la reĝo de Barejno Hamad bin Isa Al Ĥalifa.

    La Premio Konfuceo de Unesko pri Legoscio agnoskas la aktivecojn de elstaraj individuoj, registaroj aŭ registaraj agentejoj kaj ne-registaraj organizaĵoj (NRO-j) laborantaj en la kampo de legoscio, servantaj kamparajn plenkreskulojn kaj gejunulojn kiuj forlasis la lernejon, precipe virinojn kaj knabinojn. La premio estis establita en 2005 kun la subteno de la registaro de la Popola Respubliko de Ĉinio en honoro al la granda ĉina sciencisto Konfuceo. Ĝi estas parto de la internaciaj legopovaj premioj, kiujn Unesko aljuĝas ĉiujare kiel agnosko de brilaj talentoj kaj inspiraj spertoj en la kampo de legoscio tra la mondo. La premio Konfuceo proponas du premiojn de po 20 000 usonaj dolaroj, medalo kaj diplomo, samkiel studvizito al legopovigaj projektejoj en Ĉinio.

    La Premio Kalinga por la Popularigo de Scienco estas premio donita de Unesko al bonega kapablo pri la prezentado de sciencaj ideoj por la popolo. Ĝi estis kreita en 1951, post donaco de Bijoyanand Patnaik, fondinta prezidanto de la Fondaĵo-Kreditoro Kalinga[28] en Barato. Ĝi estas financata de la Fondaĵo-Kreditoro Kalinga, la registaro de la barata ŝtato Odiŝo, kaj la Fako de Scienco kaj Teknologio de la registaro de Barato.[28]

    Madanjeet Singh, Ambasadoro de Bonvolo de Unesko.

    La UNESKO-premio Madanjeet Singh por la promocio de la toleremo kaj de la ne-perforto estas premio aljuĝata ĉiun duan jaron de UNESKO. La premio estis inaŭgurita en 1996, post la Jaro de la Unuiĝintaj Nacioj por la toleremo de 1995 kaj en rilato al la 125-a datreveno de la naskiĝo de Mohandas Karamchand Gandhi, financita per donaco de Madanjeet Singh.

    La Premio de Paco de Félix Houphouët-Boigny estis establita en 1990 de Unesko:

    "por honori vivantajn individuojn kaj aktivajn publikajn aŭ privatajn korpojn aŭ instituciojn kiuj faris gravan kontribuon al la antaŭenigado, serĉado, sekurigado, aŭ daŭrigado de paco konforme kun la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Konstitucio de Unesko."

    Aliaj premioj

    [redakti | redakti fonton]

    Internaciaj tagoj deklaritaj de Unesko

    [redakti | redakti fonton]

    Internacia Tago de Ĵazo estas internacia tago deklarita de Unesko en 2011 por atentigi al ĵazo kaj ĝia diplomatia rolo de unuigi homojn en ĉiuj anguloj de la terglobo.[29] Oni festas ĉiujare je la 30a de aprilo.[30] La ideon kreis pianisto de ĵazo kaj ambasadoro de bonvolo de Unesko Herbie Hancock. Hancock kaj la Ĝenerala Direktoro de Unesko prezidas La Tagon de Ĵazo. La kalendaroj de Unesko kaj de la Unuiĝintaj Nacioj agnoskas la feston.[31][32]

    Unesko markas la Mondan Tagon de Gazetarlibereco donante la Mondan Premion de Gazetarlibereco Guillermo Cano al inda individuo, organizo aŭ institucio, kiu faris elstaran kontribuon al la defendo kaj/aŭ promocio de gazetara libereco ie ajn en la mondo, precipe kiam ĉi tio estis atingita antaŭ danĝero. Kreita en 1997, la premio estas donita laŭ rekomendo de sendependa ĵurio de 14 novaĵaj profesiuloj. Nomoj estas senditaj de regionaj kaj internaciaj ne-registaraj organizaĵoj laborantaj por gazetara libereco, kaj de anŝtatoj de Unesko[33]. Unesko ankaŭ markas la Mondan Tagon de Gazetarlibereco ĉiujare kunvenigante amaskomunikilajn profesiulojn, gazetarajn liberajn organizojn kaj UN-agentejojn por taksi la staton de gazetara libereco tutmonde kaj diskuti solvojn por trakti defiojn.

    Internacia Tago por la Memoro de la Sklavkomerco kaj Ĝia Forigo estas internacia tago festata la 23an de aŭgusto de ĉiu jaro, tago, kiun Unesko elektis por memorigi la transatlantikan sklavkomercon.

    Entoj de Unesko

    [redakti | redakti fonton]

    La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis la unuan jardekon de la 21a jarcento kaj de la tria jarmilo, nome la jarojn 2001 ĝis 2010, la Internacia Jardeko por Kulturo de Paco kaj Senperforto por la Infanoj de la Mondo. Je la 29a de novembro 2000, la Ĝenerala Asembleo decidis doni al Unesko la respondecon kunordigi "la agadojn de la organizaĵoj de la sistemo de la Unuiĝintaj Nacioj por progresigi kulturon de paco, kaj interlabori kun aliaj organizaĵoj rilataj al tiu afero."

    La Internacia Konsilio por Kino, Televido, kaj Aŭdvida Komunikado estas la konsilia ento de Unesko pri ĉiuj aferoj de kino, televido, kaj nova amaskomunikilaro. Situante en la sidejo de Unesko en Parizo, Francio, ĝi estis fondita en 10a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1958. La ĉefa rolo de la konsilio estas vojo al kaj de Unesko por ĉiuj aferoj pri kino, televido, aŭdvida komunikado, kaj la nova amaskomunikilaro. Tio inkluzivas (1) konsili Uneskon pri ĝia programo "Kreemaj Urboj de Kino", partopreni en la planado de programoj de UNesko, (3) proksime asocii kun la fako de Unesko pri "Libereco de Informo" en la areo de Kulturo kaj Komuniko, (4) fari enketojn je la peto de Unesko, ktp.

    Tradukado

    [redakti | redakti fonton]

    Unesko-kolekto de reprezentaj verkoj (angle: UNESCO Collection of Representative Works) estas tradukprojekto de Unesko, kiu daŭris proksimume 57 jarojn inter 1948 ĝis 2005. Ĉi tiu projekto celis traduki literaturajn ĉefverkojn el diversaj lingvoj de la mondo, precipe el lingvoj kun malpli da parolantoj al pli parolataj lingvoj kiel la angla aŭ la franca[34]. La projekto sukcesis kolekti 1060 verkojn el 65 diversaj literaturoj ĝis 2005[35], kiam Unesko haltigis la projekton pro manko de financoj. Unesko tamen ankoraŭ rete disponigas la katalogon de la tradukoj.

    Ambasadoro de bonvolo

    [redakti | redakti fonton]

    Ambasadoro de Bonvolo de Unesko estas oficiala honoriga titolo, titolo de aŭtoritato, de jura statuso, kaj laborpostena priskribo donita al tiuj ambasadoroj de bonvolo kaj porparolantoj kiujn elektas la Unuiĝintaj Nacioj. Ambasadoroj de Bonvolo de Unesko estas famulaj kaj fakulaj proparolantoj de Unesko (ne diplomatiaj ambasadoroj) kiuj uzas sian talenton aŭ famon por disvastigi la idealojn de Unesko, precipe por allogi la atenton de amaskomunikiloj. Aliaj specialaj kategorioj de proparolantoj inkluzivas Artisto por Paco de Unesko, Ĉampiono por Sporto de Unesko, kaj Speciala Sendito de Unesko.

    Artisto por paco

    [redakti | redakti fonton]

    Unesko Artisto por Paco estas honora titolo, kiun la Unesko atribuas al homoj kun kreivaj profesioj (artistoj, aktoroj, muzikistoj, ktp.) kies profesia agado grave kontribuas al la plifortigo de kulturaj kaj kreaj ligoj inter popoloj kaj ŝtatoj en la mondo. La titolo estis kreita en 1995 kaj samjare la unuaj artistoj ricevis la titolon de Artisto por Paco. Ĉi tiu titolo povas esti donita kaj al individuoj kaj al ĉiuj kreivaj teamoj. Ekzemple, la titolo "Unesko Artisto por Paco" dum 2005-2006 ricevis la orkestro de handikapitoj el Germanio Brenz Band[de]. Inter tiuj premiitaj al ĉi tiu titolo estas ekzemple la brazila etnomuzika interpretisto Gilberto Gil, la ĉina aktorino Gong Li, la japana muzikisto Eijin Nimura, la mozambika artisto Malangatana kaj niĝeria pentristo Prince Twins Seven-Seven, kaj la portugala aktorino kaj reĝisorino Maria de Medeiros. En 2002, ĉi tiu titolo estis aljuĝita al la rusa pianisto Sergej Markarov, en 2003 al la rusa dirigento Valerij Gergijev, en 2011 ĉi tiu titolo estis donita al la populara rusa kantisto Alsu Abramova[36].

    Ĉampiono por ŝporto

    [redakti | redakti fonton]

    Ĉampiono de Unesko por Sporto estas internacia fama sportisto, kiu pledas por Unesko. Ĉi tiu familio de mondklasaj atletoj sendas la mesaĝon de Unesko al la tuta mondo. Ili ankaŭ progresigas la valorojn de fizika edukado kaj sportoj kun celo de la konstruado de pli bona estonteco por pli junaj generacioj.

    Reto de Kreemaj Urboj de Unesko

    [redakti | redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Reto de Kreemaj Urboj de Unesko.

    La Reto de Kreemaj Urboj de Unesko estas projekto de Unesko lanĉita je 2004 por antaŭenigi kunlaboron inter urboj kiu rekonis kreemon kiel grava parto en sia urba evoluo.[37][38][39] Je 2019, la reto inkluzivas 246 urbojn en sep kategorioj: literaturo, filmarto, muzikarto, popolaj artoj, cifereca arto, desegnarto, kaj kuirarto.[40]

    La reto celas kultivi reciprokan internacian kunlaboron kun kaj inter membraj urboj intencantaj investi en kreemon kiel antaŭenigilon por daŭrigebla urba evoluado, socia inkluziveco, kaj kultura viveco.[41] La reto rekonas tiujn ĉi kreemaĵojn:[37]

    • La tuta situacio kaj agadoj en la reto estas raportataj en la Membrokontrolaj Raportoj de la Reto de Kreemaj Urboj de Unesko, ĉiu por 4-jara periodo por specifa urbo.[42]
    • La reto rekonas la koncepton de kreema turismo, kiun ĝi difinas kiel vojaĝado rilata al kreema sperto kaj partopreno.[43]

    Unesko-Kuriero

    [redakti | redakti fonton]
    Kovrilo-paĝo de la 2-a numero, 2017-07/09

    Unesko-Kuriero estas trimonata eldonaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj, kies celoj estas diskonigi la idealojn de Unesko speciale pri la dialogoj inter kulturoj. Ĝi estas eldonita de 1948, sed de 2012 pro financaj problemoj la eldono ĉesis. Danke al monhelpo de Ĉinio, la Unesko-Kuriero denove aperas papere kaj elektroniko de 2017 en la ses oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj (angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa) kaj en la portugala kaj en Esperanto. La elektronika versio de la gazeto elŝuteblas el la oficiala retejo de Unesko.

    Kiel tradicie la Kuriero dediĉas siajn numerojn al specifa interesa temo. Tio videblas en la listo sube en Eksteraj ligiloj. Ekzemple "Kuriero" dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[44] Kelkaj el ties artikoloj temas pri kiel la diversaj indiĝenaj komunumoj frontas la minacojn de la klimata ŝanĝo pere de tradicia sciaro.

    Unesko kaj neregistaraj organizoj

    [redakti | redakti fonton]

    Unesko kunlaboras kun multe da ne-registaraj organizaĵoj per la Ligkomitato inter Unesko kaj NRO, kies prezidanto estas Philippe Beaussant.

    Tiu ligkomitato organizas la sekvajn eventojn :

    Statutaj Internaciaj Konferencoj, ĉiun duan jaron
    Ekzemple en 2017 la temo estis : « Ŝanĝu vian pensmanieron, ne la klimaton »
    NRO Internaciaj Forumoj
    Ekzemple la 8a forumo okazas la 7-8ajn de decembro 2017 en sidejo en Parizo kaj la temo estas : "Tutmonda varmiĝo".

    Okaze de la Ĝenerala Konferenco ĝi zorgas pri spaco, kie estas prezentadetoj kaj debatoj kun NROj.

    Unesko kaj Esperanto

    [redakti | redakti fonton]

    Du Esperanto-organizoj estas en rilato kun Unesko tra la Ligkomitato inter Unesko kaj NRO.

    Rezolucioj

    [redakti | redakti fonton]

    Unesko faris du rezoluciojn rilate al Esperanto - interalie en 1954 en Montevideo kaj en 1985 en Sofio[46], ambaŭ laŭ klopodoj de UEA. La rezolucion de 1993 survojigis la Radikala Partio.

    La signifon de la rezolucioj oni taksas malsame. István Ertl opinias, ke „se ni volus revui ĉiujn konkretajn atingojn kiujn ni povas danki al la rezolucioj de Montovideo kaj Sofio — de libroeldonoj ĝis konferencoj kaj subvencioj — ni povus plenigi paĝojn“.[47] Ankaŭ Kalle Kniivilä esprimas sin pozitive: „Antaŭ 50 jaroj la Esperanto-movado post longa laborado atingis unu el siaj plej grandaj venkoj ĝis nun“. Tion komentas Sten Johansson per: „Vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo!“[48]

    Rezolucio de 1954 (Montevideo)

    [redakti | redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rezolucio de Montevideo.

    La rezolucio akceptita de la oka sesio de la Ĝenerala Asembleo, la 10-an de decembro 1954, sekve de kelkjara kampanjo kunordigita de UEA, precipe de ĝia estrarano Ivo Lapenna[49] kaj de Tibor Sekelj, internacie konata antropologo.

    Citaĵo
     IV.4.422 La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto:

    IV.4.4221 Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;

    IV.4.4222 Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;

    IV.4.4223 Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;

    IV.4.4224 Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn. 

    Rezolucio de 1985 (Sofio)

    [redakti | redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unesko Rezolucio 23C/11.11.

    La rezolucio XI.4.4.218 akceptita en la 23-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko la 8-an de novembro 1985 okaze de la 36-a plena seanco[50].

    Citaĵo
     11.11 - Festado de la centjariĝo de Esperanto.

    La Ĝenerala Konferenco,

    Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV.1.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj agnoskis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,

    Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,

    Agnoskante la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,

    Notante la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de la Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado,

    Konscia pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto,

    1. Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno ;

    2. Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj ;

    3. Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado ;

    4. Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko. 

    Rezolucio de 1993 (malsukcesa nova provo)

    [redakti | redakti fonton]

    27 C/DR.373 de 15.11.1993[51]

    Ĉar la enhavo ne alportis ion novan kompare kun la du antaŭaj rezolucioj, tiu tria rezolucio ne atingis la tagordon de la Ĝenerala Konferenco. Propono i.a de Litovio, la dumkonferenca komisiono pri selekto de Rezolucioj opiniis, ke nenio novas, kaj en la pleno, ne ĉeestis la proponintoj por konvinki la Plenon ĝin trakti.

    Citaĵo
     La Ĝenerala konferenco,

    Memorigante la Rekomendon pri Edukado por Internacia Kompreniĝo, Kunlaboro kaj Paco de 1974 kaj la Rekomendojn de la internacia Kongreso pri Paco en la mensoj de la Homoj (Yamoussoukro, Ebura Bordo, 1989),

    Konsiderante la fundamentan rolon kiun lingva komunikado alirebla por ĉiuj povas ludi en la antaŭenigo de paco kaj de interpopola kompreniĝo,

    Memorigante la rezolucion IV.1.4.422-4224, per kiu la Ĝenerala Konferenco de 1954 en Montevideo rekonis "la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo" kaj rekonis "ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko",

    Memorigante la rezolucion 11.11, per kiu la dudek-tria sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko petis la Ĝeneralan Direktoron plu sekvi "kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj" kaj invitis la Ŝtatojn-Membrojn "instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado",

    Konsiderante krome ke, en la kadro de lastatempaj stukoj pri aŭtomata tradukado, ekzamenado de la speciala rolo kiun povas ludi lingvo kiel Esperanto povas montriĝi aparte grava,

    Petas la Ĝeneralan Direktoron konsideri la rezultojn atingitajn de la movado disvastiganta Esperanton: (a) en la Sinteza raporto pri ellaborado de instruprogramoj, pri trejnado de instruistoj kaj pri novigoj en la kampo de edukado por internacia kompreniĝo, paco, homaj rajtoj kaj demokratio, (b) en la redaktota manlibro pri gvidaj principoj por komunikado de pac-valoroj,

    Petas tiucele la Ŝtato-membrojn raporti pri la agado plenumita kiel sekvo de la rezolucio 11.11 de 1985, precipe koncerne la studprogramojn pri Esperanto kaj iliajn rezultojn. 

    Festo de la 100-a morto-datreveno de Zamenhof

    [redakti | redakti fonton]
    Gilherme Fians, Chuck Smith kaj Trezoro Huang Yinbao

    La 11-an de decembro 2017 la pola delegacio ĉe Unesko, kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio, organizis solenan eventon konklude de la Zamenhof-jaro, 100-a morto-datreveno de la iniciatoro de Esperanto, en salono 2 de la sidejo de Unesko. Dum la evento prelegis en la angla, la franca kaj Esperanto diversaj homoj: Sébastien Moret, Jean-Claude Lescure pri lingvo kaj internaciismo, Chuck Smith pri komunikiloj serve al Esperanto, Guilherme Fians pri la socia engaĝiĝo de esperantistoj, Trezoro Huang Yinbao pri la Unesko-Kuriero kaj la Ambasadoro Giogio Novello per video.

    Unua Esperanta revuo de Unekso

    [redakti | redakti fonton]

    En majo de 2017, Trezoro Huang Yinbao, kiel ĉefredaktoro komisiita de UEA, mem finance iniciatis la unuan Esperantan revuon de Uneso - Esperanta versio de Unesko-Kuriero. La unua numero estis oficiale publikigita en la 25-a de julio 2017 dum UK en Seulo Koreio. Post tri jara eldono sub gvido de Trezoro Huang Yinbao, El Popola Ĉinio daŭrigis la eldonon financate de la registaro ekde la 7-a de januaro 2020.

    De ideoj al agoj - 70 jaroj de Unesko, en Esperanto kaj la ĉina, eldonita de Unesko kun UEA en julio 2020.

    Unua Esperanta libro de Unesko

    [redakti | redakti fonton]

    Aprile de 2019, Trezoro Huang Yinbao, proponis ke Unesko kunlabore kun UEA eldonu De ideoj al agoj:70 jaroj de Unesko en Esperanto. Danke al la kunlaboro de afablaj kaj helpemaj Unesko-oficistoj kaj danke al esperantistoj el sep landoj, la paralela Esperanto-ĉina versio de la Unesko-libro estas oficiale eldonita de Unesko kun UEA en la 30a julie 2020. La eldonaĵo, kun Unesko ISBN 978-92-3-000112-4 kaj UEA ISBN 978-92-9-017138-6, aperis en formato 220x210 mm, kun 230 koloraj paĝoj kaj abundaj bildoj en kuproplata papero kaj malmola kovrilo. Tiu estas unua Unesko-libro en Esperanto kaj la ĉina. La bita versio estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo.

    Bildo de Unesko-enketo en Esperanto,tranĉita el Unesko-retejo en 29-a de aprilo 2021

    Unua enketo de Unesko

    [redakti | redakti fonton]

    Por evoluigi la realigon de la celoj, ekde 1971 ĝis 2015, Unesko trifoje publikigis serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi la novan raporton Futuroj de Edukado: Lerni fariĝi (Futures of Education: Learning to Become) en novembro 2021. La 8-a de aprilo 2021, por vaste kolekti ideojn kaj bone prepari la tutmondan raporton, Unesko fondis Internacian Komisionon pri Futura Edukado kun 17 altrangaj fakuloj el diversaj landoj, estratan de s-ino Sahle-Work Zewde, la Prezidento de la Federacia Demokrata Respubliko Etiopio. Unesko publikigis 1-minutan enketilon en 17 lingvoj, inkluzive Esperanton. UEA alvokis ĉiujn esperantistojn partopreni en la enketo publikigante la 943-an Gazetaran Komunikon.

    La 3-an de majo, demandite de la 2-a Vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, la respondeculo ĉe Unesko pri la enketo “Futuroj de Edukado”, S-ino S. Magalage, respondis jene, kopie al la komisiito de UEA pri Konsciigo, Renato Corsetti, mem la iniciatinto kaj tradukinto de la enketo en Esperanton:

    Kara Trezoro Huang Yinbao,

    Dankon pro via mesaĝo. La 1-minuta enketo Futuroj de Edukado restos uzebla ankoraŭ dum du monatoj. Ni estas tre ĝojaj informi vin, ke ĝis nun [je la 11-a horo matene la 3-an de majo] al la Esperanto-lingva versio de la enketo respondis 5 686 personoj.

    Surbaze de tiuj respondoj, via komunumo konsideras, ke la ĉefaj tri defioj estas: 1) Klimata ŝanĝiĝo; 2) Ekonomiaj malegalecoj; 3) Armila konflikto/milito.

    Rigarde al la tri celoj de edukado [klerigado], oni elektis: 1) Homajn rajtojn; 2) Pacon; 3) Daŭripovon.

    En tiu ĉi momento 52% de la respondintoj estas viroj, 43% virinoj (certa kvanto el la enketitoj preferis ne informi pri la seksa aparteno). Aparte interesa estas la fakto, ke la junularo (inter la aĝo de 15-30 jaroj) provizis nin per 42% de la respondoj: estas bonege, ke danke al vi ni eksciis multe pli pri la junularaj vidpunktoj rilate tiujn gravajn demandojn. Ni ĝojus ricevi pliajn respondojn de via komunumo.

    Dankon ankoraŭfoje por via granda subteno kadre de tiu ĉi iniciato.

    S. Magalage

    Salutmesaĝoj de Unesko al Universala Esperanto-Kongresoj

    [redakti | redakti fonton]

    Mesaĝo de Unesko al la 85-a UK

    [redakti | redakti fonton]

    Tel-Avivo, Israelo, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2000, kun 1212 partoprenantoj el 61 landoj

    Kun plezuro mi transdonas korajn salutojn al la partoprenantoj kaj organizantoj de la 85-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Tel-Avivo sub la temo "Lingvo kaj la Kulturo de Paco". Efektive, Esperanto estas lingvo de paco, kreita por forĝi kompreniĝon inter ĉiuj homoj.

    Estas ege konvene diskuti pri "Lingvo kaj la Kulturo de Paco" en la jaro 2000, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. Unesko vidas lingvon kiel vere la ĉefan rimedon de dialogo, kaj dialogo akcelas interkompreniĝon. Lernado de lingvoj, de lingvoj de aliaj popoloj kaj aliaj kulturoj, estas valora kontribuo al "la laboro por antaŭenigi reciprokan konon kaj interkomprenon de popoloj", kiel difinas la bazajn celojn de Unesko ĝia konstitucio. Lingvolernado malfermas la pordojn de komunikado kun aliaj kaj prezentas ŝancojn krei novajn ligojn de interkompreno kaj amikeco. Jen ankaŭ la kialo, pro kiu lastatempa rezolucio de la Interparlamenta Unio alvokas la ŝtatojn kuraĝigi siajn civitanoj lerni lingvojn. Lingvoj, kiel vehikloj por pacaj rilatoj inter la nacioj de la mondo, estas instrumentoj de kulturo de paco nun, kiam tutmondiĝo mallongigas distancojn kaj pliefikigas komunikilojn.

    Estas evidente, ke por praktike realigi kulturon de paco bazitan sur respekto al la vivo kaj digno de ĉiu homo, sur senperforto, sur kultura diverseco kaj sur dialogo sen fanatikismo, lingvo estas unu el la plej taŭgaj iloj. La fakto ke la lingvo de tiu ĉi internacia kongreso estas Esperanto, atestas pri la bona volo de ĉiuj partoprenantoj el tiom da landoj kaj pri la forto de la Esperanto-movado, kiu ĉiam aktivis por starigi kontaktojn inter diversaj popoloj, kontribuante al internaciaj kompreniĝo kaj paco per forigo de lingvaj baroj.

    Mi gratulas Universalan Esperanto-Asocion pro tiu ĉi iniciato kaj, esperante ke la dialogo disvolvita ĉi tie helpos akceli la pacprocezon kaj amikajn rilatojn en tiu ĉi regiono, mi deziras al la Kongreso plenan sukceson.

    Koichiro Matsuura

    Mesaĝo de Unesko al la 86-a UK

    [redakti | redakti fonton]

    Zagrebo, la 22-an de julio 2001

    Estas ja mia plezuro transdoni miajn bondezirojn al la partoprenantoj de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo, Kroatio, pri la temo "Kulturo de Dialogo -- Dialogo inter Kulturoj".

    Unesko aparte sin koncernas pri tiu ĉi temo: unue rilate ĝian mandaton antaŭenigi kulturon de paco, kaj due, kaj pli aktuale en la nuna jaro, en la kadro de la Jaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Dialogo inter Civilizoj. La fakto, ke la Universala Kongreso de Esperanto sin dediĉas al tiu ĉi jaro de Unuiĝintaj Nacioj, estas aparte signifa al Unesko. Ne-registaraj organizaĵoj kiel la via ludas gravan rolon en antaŭenigo de la celoj kaj objektivoj de Unuiĝintaj Nacioj, kaj Unesko alte taksas siajn jam longedaŭrajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio.

    Lingvoj kaj lingva diverseco konsistigas la ŝlosilon al interkultura dialogo. Ĉar estas la lingvo mem, kiu esprimas la komunan historion de kulturo kaj ebligas al ĝiaj membroj komunikiĝi inter si. Je sama tempo, estas la lingvo, kiu povigas kulturojn interŝanĝi ideojn kaj prunti kaj adaptiĝi inter si. Same estas la lingvo, kiu permesas al ni komune dividi niajn ideojn pri la mondo sur tereno de kultura diverseco kaj malsami dum ni samtempe festas nian komunan homecon. Fine, estas per parolado kaj aŭskultado unu al alia, ke ni atingas kompreniĝon, tiel esencan al paca kunekzisto.

    La laboro de Unesko en edukado, komunikado kaj kulturo daŭre emfazas la gravecon de multlingvismo kaj de konservado de lingva diverseco en tutmondiĝanta terglobo. Tamen, ni rekonas, ke tia diverseco neniam estu uzata kiel preteksto por perforto aŭ konflikto. Jen nia defio. Ni komune dividas tiun defion kun niaj kunlaborantoj tra la mondo, kiel ekzemple vi, kiuj dediĉis sin al la celoj de la Dialogo inter Civilizoj.

    En tiu ĉi kadro ni alte taksas la laboron de la Universala Kongreso de Esperanto, ĉar vi antaŭenigas lingvon, kiu estas ilo de dialogo inter civilizoj kaj ne fiksis siajn radikojn en la kulturo aŭ intelekta tradicio de difinita grupo de nacioj.

    Mi deziras al la Kongreso plenan sukceson.

    John Daniel

    Asista Ĝenerala Direktoro pri Edukado

    Mesaĝo de Unesko al la 87-a UK

    [redakti | redakti fonton]

    Fortalezo Brazilo, la 4-an de aŭgusto 2002

    Mi havas la honoron direkti miajn salutvortojn al la partoprenantoj de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo, Brazilo.

    Unesko donas apartan gravecon al la antaŭenigo de kulturo de paco inter la popoloj. Ni estas konvinkitaj, ke nur pli bona interkompreniĝo inter la popoloj kaj pri la diversaj aspektoj de ilia kulturo povos kontribui al tiu celo. Unesko dankas Universalan Esperanto-Asocion pro ĝia fideleco esprimi la idealojn de nia organizaĵo en siaj diversaj aranĝoj tra la mondo.

    Fakte, neregistara organizaĵo, kiel la via, laboras en la sama spirito de niaj celoj kaj partoprenas de multaj jaroj en la klopodo antaŭenigi kulturon de paco.

    Pli bona interkompreniĝo inter la popoloj ne koncepteblas sen kultura interŝanĝo realigata pere de lingvo. Lingvo samtempe estas la garantio de kultura historio kaj la komunikilo, kiu ebligas, ke kulturoj iru unu al la alia, ke kreiĝu pontoj inter malsamaj pensmanieroj kaj per tio, ke estu atingita reciproka pliriĉiĝo, kaj lingva, kaj spirita, por iri la direkton de kulturo de paco. Danke al la komenca konsciiĝo pri lingvaj malsimilaĵoj fine oni konsciiĝas pri la kulturaj diversecoj kaj okazas ilia akcepto.

    La laboro de Unesko pri edukado, interkomunikado kaj kulturo strebas subteni multlingvecon kaj ŝirmi lingvan diversecon en la nuna tutmondiĝo; valorigado de diverseco, tamen, ne estu preteksto al perforto; tute male tion konceptas nia organizaĵo nur kiel toleremon kaj spiritan pliriĉiĝon, por lukti kontraŭ konfliktoj. Tio konsistigas kunligon de niaj du lingvaj sintenoj, kiuj evidente trafas saman fincelon tra la mondo, tio estas pli bona interkomunikiĝo kaj interkono inter civilizoj.

    Mi esprimas bondezirojn por plena sukceso de via nuna kongreso.

    John Daniel

    Asista Ĝenerala Direktoro pri Edukado

    Mesaĝo de Unesko al la 90-a UK

    [redakti | redakti fonton]

    De la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005, en la litova ĉefurbo Vilno Litovio, kun pli ol 2300 homoj el 62 landoj

    Mi estas tre feliĉa sendi tiun ĉi mesaĝon al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu decidis tre oportune sian centjariĝon signi kaj simboli pere de interkultura komunikado.

    Universala Esperanto-Asocio kaj ĝiaj regionaj asocioj nun havas komune kun Unesko 50 jarojn da fruktodona kunlaborado favore al kultura kaj lingva diverseco. Plie, ekde 1997 tiu NRO havas operaciajn rilatojn kun Unesko, tiel atestante la gravecon, kiun la Organizo donas al tia kunlaborado.

    Esperanto, kiel ni scias, estas konstruita lingvo, kiu celas faciligi komunikadon inter homoj kun malsamaj lingvoj ĉie en la mondo. Tiu propono pri interkultura komunikado, malfermita al ĉiuj, estas plene moderna kaj resendas nin al la revo pri internacia konsento, rilate al komuna lingvo, unuiga kaj paca.

    Oni nepre devas ĝoji pro via deziro faciligi kaj antaŭenigi, tute konforme kun la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 2001, la valorojn kaj principojn de kultura kaj lingva diverseco.

    Efektive, Esperanto, kiu havas universalan kaj internacian celojn, estas unika ilo por kunligi kulturojn kaj lingvojn. Unesko, siaflanke, zorgas pri tio, ke la kultura riĉeco de la mondo, evidentigita de plureco de identecoj ene de socioj, kiuj mem estas plurecoj, spegulu ĝiam renovigitan dialogan diversecon.

    Okaze de la centjariĝo de la Universala Kongreso de Esperanto, mi do invitas la partoprenantojn de la Kongreso labori kun UEA kaj Unesko por antaŭenigi plurismon, el kiu fontos interŝanĝoj kaj kreemo, kiu favoros kulturajn interŝanĝojn, kaj helpos la komunan kunvivadon de homoj kaj de grupoj kun malsamaj kulturaj identecoj.

    Mi dankas al la Universala Kongreso de Esperanto, ke ĝi permesis nin kunligi al tiu okazaĵo kaj mi deziras al vi tre bonan kongreson.

    Koichiro Matsuura

    Ĝenerala Direktoro de Unesko

    Mesaĝo de Unesko al la 93-a UK

    [redakti | redakti fonton]

    Roterdamo, la 27-an de julio 2008

    Ĉi tiu kongreso okazas je tute taŭga momento: duone tra la Internacia Jaro de Lingvoj 2008. Kiel esenca dimensio de homa ekzistado, lingvoj ĉiam estis en la kerno de la misio de Unesko, kaj ni ludas gvidan rolon en la kunordigado de agadoj tra la jaro. Fakte, lingvoj estas menciitaj en la unua artikolo de nia Konstitucio, kiu diras ke la celo de la organizo estas kontribui al paco kaj sekureco, stimulante kunlaboradon inter la nacioj per edukado, scienco kaj kulturo por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de leĝoj kaj por la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj (...) sendistinge pri raso, sekso, lingvo aŭ religio.

    Ĉi tiu vizio daŭre gvidas la laboron de la organizo, kaj je la labora kaj je la normiga niveloj, en ĉiuj niaj kampoj de kompetento: edukado, sciencoj, kulturo kaj komunikado. Ni laboras por antaŭenigi plurlingvan edukadon kaj multlingvismon en ciberspaco, por savi endanĝerigitajn lingvojn, plifortigi indiĝenajn lingvojn kiel portilojn de scienca scio kaj scipovo, kaj por analizi la ligojn inter la praktikado de lingvoj kaj sociaj transformiĝoj. Nian agadon en la kampo de lingvoj antaŭnelonge plifortigis la kreado de Intersektora Platformo por Lingvoj kaj Multlingvismo.

    Plie, Unesko laŭ sia propra naturo estas multlingva organizo: niaj gvidaj organoj laboras per naŭ lingvoj, kaj multaj paĝoj kaj temoj en nia Unesko-retejo estas seslingvaj.

    Estante centra por la identeco de individuoj kaj reprezentante strategian faktoron por daŭrigebla evoluo, multlingvismo estas nuntempe, en epoko de tutmondiĝo, pli ol iam ajn ŝlosila temo por la estonteco de la homaro. Tial la slogano, kiun ni kreis por la Internacia Jaro de Lingvoj esprimas klare sed elokvente, ke lingvoj gravas.

    Kongrue kun la senĉesaj klopodoj faritaj de ĉiuj esperantistoj en la mondo tra la lastaj jardekoj, la 93-a Universala Kongreso de Esperanto reprezentas unikan kontribuon al la afero de lingva diverseco.

    Tial mi deziras al Universala Esperanto-Asocio, al la organizantoj de la kongreso kaj al ĉiuj partoprenantoj plenan sukceson en iliaj diskutadoj.

    Koichiro Matsuura

    Ĝenerala Direktoro de Unesko

    Salutmesaĝo de Unesko al la 103-a UK

    [redakti | redakti fonton]

    Lisbono, la 29-an de julio 2018

    Mi estas feliĉa povi sendi ĉi tiujn subtenajn vortojn al la partoprenantoj de la 103-a Universala Kongreso de la Universala Esperanto-Asocio.

    Vi havas la ŝancon kunveni en tiu belega urbo Lisbono, urbo ligita al vasta historio, kiu konstruiĝis en vojkruciĝo kun diversaj kulturoj, urbo malfermita al la mondo, tutokcidente en la Iberia duoninsulo.

    Mi ne dubas, ke tiu elstara kadro sukcesos inspiri al vi fruktodonajn interŝanĝojn.

    Kiel vi scias, Unesko subtenas la instruadon de Esperanto ekde multaj jaroj.

    Estas fakto, ke nia Organizaĵo dividas kun la esperantista Movado komunajn valorojn: esperon en konstruado de paca mondo, harmonian kunvivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco, solidarecon trans la limoj.

    La cemento de ĉiuj tiuj valoroj estas la kapablo dialogi, aŭskulti, interkomunikiĝi.

    Lingvoj estas la vektoro, kiu ebligas tiun dialogon; ili konsistigas do la esencan ilon por atingi la celojn, kiujn ni devas konkretigi, kaj same por defendo de niaj valoroj.

    Ni devas defendi la lingvojn, ĉefe la maloftajn lingvojn, la indiĝenajn lingvojn, pri kiuj ni scias nuntempe, ke ili malaperas en ritmo de unu malapero dufoje monate. Tio estas giganta perdo por la homa heredaĵo. Ni devas plie defendi plurlingvismon en la instruado per adekvataj publikaj politikoj, sed ankaŭ en la virtuala spaco de la Reto, tiel ke plu vivu la lingva kaj kultura diverseco en ĉiuj homgrupoj. Gravas, ke ĉiu sukcesu esti en kontakto kun sia historio, sia identeco kaj la simbolaj resursoj de sia origina etno.

    Tiu agado de Unesko ankaŭ estas VIA agado. Ĉar Esperanto ne volas forviŝi la grandan kvanton da parolataj lingvoj en la mondo; male ĝi reprezentas taŭgan ilon por komuniki en respekto de ĉiuj lingvoj, ĉu minoritataj, ĉu de la plimulto. Ĝi ebligas ekziston de homgrupo de parolantoj sendependaj de iu ekonomia, politika aŭ kultura hegemonio.

    Paroli Esperanton estas alten iri kaj atingi kosmopolitikan konscinivelon, esti mondcivitano – sen forlasi siajn apartajn ligojn.

    Via elektita temo por via kongreso en tiu ĉi jaro estas: "Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?"

    La elektenda direkto certe estas tiu, kiun via Movado kaj nia Organizo montras de jaroj: engaĝiĝi pli kaj pli por savi kaj vivteni tiun esencan parton de la nemateria homara heredaĵo: la lingvojn. Defendi la lingvan diversecon kaj kuraĝigi al plurlingva edukado.

    Tiel ni sukcesos konstrui mondon pli malfermitan, pli inkluzivan kaj pacan.

    "Multaj voĉoj, unu mondo" – jen la slogano de nia fame konata organo Unesko-Kuriero.

    "Multaj voĉoj, unu mondo", tiel tradukiĝas al Esperanto tiu idealo, kiun vi kaj ni havas – kaj kiu staras sur la versio de nia revuo, kiu nun aperas en Esperanto: Unesko-Kuriero.

    Finfine mi volas transdoni, nome de Unesko, elkorajn bondezirojn pri la sukceso de via Kongreso.

    Audrey Azoulay,

    Ĝenerala Direktorino de Unesko

    Salutmesaĝo de Unesko al la 106-a UK/2-a Virtuala Kongreso de Esperanto

    [redakti | redakti fonton]

    La 17-a de julio 2021, virtuale

    Speciala momento de la unua tago de la 106a UK/de la /2-a VK estis salutletero de Unesko. Ĝi estis ricevita vendredon, la 16-an de julio de Mirejo Grosjean, kiu laŭ peto de la Estraro de UEA skribis al Unesko por inviti la ĝeneralan direktorinon de Unesko Audrey Azoulay saluti la eventojn. Respondo venis nome de ŝi pere de la vic-ĝenerala direktoro de Unesko, Prof. Tawfik Jelassi, kiu bondeziris kaj parolis pri la eventoj, UEA kaj ILEI en tre pozitivaj frazoj. Prof. Jelassi venas el Tunizio kaj eniris sian oficon en julio 2021. La letero venis en la franca. Originalo troviĝas en la Teko de UEA: uea.org/l/teko/agado. Tradukon faris Mirejo Grosjean:

    De: Sinjoro Tawfik Jelassi, Vic-ĝenerala direktoro de Unesko, respondeculo pri la sektoroj de komunikado kaj informado

    Sinjorino prezidanto,

    Nome de la Ĝenerala Direktorino mi elkore dankas al vi pro via letero, en kiu vi invitas ŝin partopreni en la tutmonda kongreso de Universala Esperanto-Asocio, kiu okazos de la 17-a ĝis la 24-a de julio.

    Unesko estas dankema al vi pro tiu invito partopreni en tiu grava jara aranĝo de la Esperanto-komunumo. Tiu evento esprimas trafe la viglecon de UEA, ĝi ankaŭ spegulas ties ĵusajn pozitivajn iniciatojn.

    Unesko estas feliĉa kaj fiera labori flanke de UEA ekde jardekoj por antaŭenigi la kulturan kaj lingvan diversecon, same kiel por antaŭenigi la gravecon de tiu diverseco por konstrui kaj fortigi pacon. La publikigo, danke al vi, de la Unesko-Kuriero en Esperanto, pruvas bone la vastecon de niaj samopiniadoj.

    Tamen mi bedaŭras, ke mi devas anonci al vi, ke la Ĝenerala Direktorino ne povos partopreni la eldonon de 2021 de la Kongreso pro aliaj devoj de longa tempo jam deciditaj.

    Mi volas certigi vin, ke Unesko konsideras kun plej alta graveco la laboron faritan de UEA kaj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kies prezidanto vi estas. Ĉiuj oficejoj de Unesko staras kompreneble je via dispono por plani kun vi novajn formojn de kunlaboro ĉirkaŭ niaj komunaj perspektivoj.

    Kun ripetitaj dankoj pro via invito, mi petas vin akcepti mian plej altan respekton.

    Tawfik Jelassi

    Ĝenerala Vicdirektoro de Unesko

    Polemikoj

    [redakti | redakti fonton]

    La demando pri raso

    [redakti | redakti fonton]

    La demando pri raso estas la unua de kvar komunikaĵoj de Unesko pri aferoj de raso. Ĝi eldoniĝis je la 18a de julio 1950 post la dua mondmilito kaj epoko de Nazia rasismo por klarigi tion, kion scienco scias pri raso, kaj kiel morala kondamno de rasismo. Ĝi kritikiĝis pro pluraj kialoj, kaj reviziitaj versioj eldoniĝis en 1951, 1967, kaj 1978. La komunikaĵoj estis subskribitaj de kelkaj eminentaj esploristoj de la tempo en sociologio, psikologio, biologio, kultura antropologio, kaj etnologio. Redaktis la unuan version de la komunikaĵo Ernest Beaglehole, Juan Comas, Luiz de Aguiar Costa Pinto, Franklin Frazier (sociologo kiu studis rilatojn inter rasoj), Morris Ginsberg (fondinta prezidento de la Brita Sociologia Asocio), Humayun Kabir (verkisto, filozofo kaj dufoje Eduka Ministro de Barato), Claude Lévi-Strauss (unu el la fondintoj de etnologio kaj eminenta teoriisto de struktura antropologio), kaj Ashley Montagu (antropologo kaj aŭtoro de La Elefanta Viro: Studo en Homa Digno, kiu estis la raportisto).

    Nova Monda Informaĵa kaj Komunikada Ordo

    [redakti | redakti fonton]

    Unesko kaŭzis polemikojn en la pasinteco, precipe pri ĝiaj interrilatoj kun Usono, Britio, Singapuro, kaj la eksa Sovetunio. Dum la 1970aj kaj 1980aj jaroj, la subteno de Unesko por "Nova Monda Informaĵa kaj Kominukada Ordo" kaj ĝia MacBride raporto, Kiu petis demokratiigon de la amaskomunikilaro kaj pli egala havebleco de informaĵoj, estis kondamnitaj en tiuj landoj pro klopodoj limigi gazetarliberecon. Ili taksis Uneskon platformo de komunistoj kaj triamondaj diktatoroj por ataki la okcidenton, kontraste kun Sovetuniaj akuzoj dum la finaj 1940aj kaj komencaj 1950aj jaroj.[52] Je 1984, Usono detenis sian kontribuaĵojn kaj ekiĝis proteste el la organizaĵo, kaj je 1985 Britio faris same.[53] Singapuro ankaŭ eksiĝis fine de 1985, pro levantaj kotizoj.[54] Post ŝanĝo de registaro je 1997, Britio remembriĝis. Usono remembriĝis je 2003, kaj Singapuro je la 8a de oktobro 2007.[55]

    Palestina junulara revuo

    [redakti | redakti fonton]

    Je februaro 2011, artikolo estis eldonita en palestina junulara revuo en kiu adoleska knabino priskribis, ke unu el ties kvar rolmodeloj estas Adolf Hitler. Je decembro 2011, Unesko, kiu parte financis la revuon, kondamnis la verkon kaj poste retiris subtenon.[56]

    Ekspozicio pri judoj kaj Israelo

    [redakti | redakti fonton]

    Je januaro 2014, kelkaj tagoj antaŭ ĝia atendata komencdato, la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokova, "senfine prokrastis" kaj efektive nuligis ekspozicion kreitan de la Centro Simon Wiesenthal Center kun la titolo "La Popolo, La Libro, La Tereno: La 3500-jara rilato inter la juda popolo kaj la lando de Israelo". Oni atendis, ke la evento daŭros de la 21a de januaro ĝis la 30a de januaro en Parizo. Bokova nuligis la eventon post kiam reprezentantoj de arabaj ŝtatoj de Unesko argumentis, ke la ekspozicio "malhelpus la pacprocedon".[57] La aŭtoro de la ekspozicio, Profesoro Robert Wistrich de la Internacia Centro Vidal Sassoon de Hebrea Universitato por la Studo de Kontraŭjudismo, diris, ke la nuligo estas "konsterniga ago", kaj priskribis la decidon de Bokova "arbitra ago de plena cinikismo kaj, vere, malestimo por la juda popolo kaj ĝia historio". Unesko ŝanĝis la decidon ene de unu jaro, kaj la ekspozicio estis populara kaj sukcesa.[58]

    Enlistigo de la amasbuĉo de Nankino

    [redakti | redakti fonton]

    Je 2015, Japanio minacis ĉesi financi Uneskon pro la decido de la organizaĵo inkluzivi dokumentojn rilatajn al la amasbuĉo de Nankino de 1937 en la plej ĵusa listo de sia programo "Memoro de la Mondo".[59] Je oktobro 2016, japana fremda ministro Fumio Kishida konfirmis, ke Japanio ne sendas la ĉiujaran financopagon de ¥4.4 miliardo en 2016, kvankam tiu neis ajnan rektan ligon al la polemiko de la Nankina dokumento.[60]

    Rezolucio pri okupata Palestino

    [redakti | redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rezolucio de Unesko pri Okupata Palestino.

    La Rezolucio de Unesko pri Okupata Palestino (oficiale Dokumento 200 EKSA/25), aprobita de la Estraro de Unesko je la 13a de oktobro 2016 kaj formale ratifita la 26an de oktobro 2016, estis rezolucio pri Orienta Jerusalemo, kiu kondamnis Israelon pro "agresaĵoj" de la israelaj polico kaj soldatoj kaj "kontraŭleĝaj rimedoj" kontraŭ la libereco de religio kaj la aliro de islamanoj al iliaj sanktaj ejoj, samtempe agnoskante Israelon la okupanta potenco. Palestinaj estroj bonvenigis la decidon.[61] Israelo plendis, ke la rezolucio neas judajn ligojn al la grava sankta ejo.[61][62] La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon kaj la Ĝenerala Direktoro de Unesko Irina Bokova kondamnis la rezolucion.[63] Bokova diris, ke judismo, islamo, kaj kristanismo havas klarajn historiajn konektojn al Jerusalemo.[64]

    Je oktobro 2017, Usono kaj Israelo anoncis, ke ili ne plu partoprenos en la organizaĵo, menciante parte kontraŭisraelan biason.[65][66]

    Reklamado pri kontraŭleĝa komerco de artaĵoj

    [redakti | redakti fonton]

    Je novembro 2020, Unesko devis retiri parton de reklamado celanta konsciigi pri internacia komerco pri rabitaj artaĵoj, post kiam ĝi malvere prezentis serion de muzeo-tenitaj artaĵoj kun konataj devenoj kiel antaŭnelonge rabitaj aĵoj tenataj en privataj kolektoj. La reklamoj asertis, ke kapo de Budho en kolekto de la Metropola Muzeo ekde 1930 estis rabita de la Muzeo de Kabul en 2001 kaj kontraŭleĝe venigita en la usonan merkaton por arto; ke funebra monumento el Palmyra kiun la Metropola Muzeo akiris en 1901 estis antaŭnelonge rabita el la Muzeo de Palmyra de milituloj de la Islama Ŝtato kaj tiam kontraŭleĝe venigita en la eŭropan merkaton por antikvaĵoj; kaj ke ebur-borda masko kun deveno, kiu indikas, ke ĝi estis en Usono ne post 1954, estis irabita dum armitaj bataloj en 2010–2011. Post plendoj de la Metropola Muzeo, oni retiris la reklamojn.[67]

    Varoj kaj servoj

    [redakti | redakti fonton]

    UNESDOC - Enhavas ĉirkaŭ 146.000 kompletajn dokumentojn de Unesko publikigitaj de 1945, kaj ankaŭ datumetojn el la kolektoj de la librejo de Unesko kaj dokumentejoj en Ofickampoj kaj Institutoj.

    IDAMS - programpakaĵo por enmeti kaj analizi numerajn datumojn kiuj estas konstruataj, prizorgataj kaj disvastigataj de Unesko. La originala pakaĵo estis komerca programo, sed Unesko iniciatis projekton por havigi ĝin malfermitkoda.[68]

    Asociaj Centroj

    [redakti | redakti fonton]
    Instituto de Unesko por Dumviva Lernado.
    • Internacia Centro por Teoria Fiziko kun Internacia Atomenergia Organizo
    • La Internacia Buroo pri Edukado (IBE-Unesko) estas instituto kategorio 1 de Unesko postulita kiel la Centro de Plejboneco en instruplanado kaj rilataj aferoj. Laŭ la deklaro de la decido de la 36a sesio de la Ĝenerala Konferenco certigi pli altan efikecon kaj pli akran fokuson, la IBE difinis la amplekson de ĝia klopodado: instruplanado, lernado, instruado, kaj taksado. La IBE provizoras taŭgitan teknikan subtenon kaj sperton al ĉiuj membroŝtatoj de Unesko, faciligante la provizoron kaj liveron de justa, inkluziva, altkvalita eduko en la kadro de Plano Eduko 2030.
    • La Internacia Centro UNESCO-UNEVOC por Teknika kaj Metia Edukado kaj Trejnado estas unu el sep institutoj kaj centroj de Unesko, kiuj laboras pri edukado. La Internacia Centro situas ĉe la universitatejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Bonno, Germanio, kaj estas financata de kaj unesko kaj la germana registaro. UNESCO-UNEVOC estas la internacia centro por konekti membroŝtatojn de Unesko tutmonde por evoluigi kaj fortigi teknikan kaj metian edukadon kaj trejnadon (TMET). La centro laboras en la kunteksto de la mandato de Unesko por Eduko Por Ĉiuj kaj Eduko por Daŭripova Disvolviĝo. Ĝi entreprenas siajn agadojn per reto de TMET-institucioj konsistantaj el fakoj de ministrejoj, landaj korpoj, universitatoj, kaj centroj de trejnado.
    • La Instituto de Unesko por Dumviva Lernado estas ne-profitcela internacia centro de esplorado, trejnado, informado, dokumentado, kaj eldonado pri legopovo, neformala eduko, plenkreskula kaj dumviva lernado. Ĝi servas al la membroŝtatoj de Unesko, ne-registaraj organizaĵoj, komunumaj organizaĵoj, kaj kunlaborantoj en civila socio kaj la privata sektoro. La instituto kunlaboras kun sia sidejo en Parizo, kun lokaj oficejoj de Unesko en diversaj landoj, kun frataj institutoj, kaj kun landaj kaj internaciaj kunlaborantoj. Tiukadre ekestis la projekto Aladin.
    • La Instituto Mahatma Gandhi de Eduko por Paco kaj Daŭripova Disvolviĝo, en Nov-Delhio, Barato, estis establita kun la subteno de la Registaro de Barato kaj estas parto de Unesko. Ĝi estas la unua kaj nura esplorinstituto kategorio 1 de Unesko en Azio-Pacifiko kaj temas plejparte pri la atingo de Celo de Daŭripova Disvolviĝo 4.7 pri eduko por paco, daŭripova disvolviĝo, kaj monda civitaneco[1] por kultivi pacemajn kaj daŭripovajn sociojn. Je tio ĉi, la instituto gvidiĝas de sia vizio al adoptitaj pacaj kaj daŭrigeblaj socioj. En tio ĉi, la Instituto estas gvidita de sia deziro ‘transformi edukon por la homaro'.
    • La Instituto IHE Delft por Eduko pri Akvo, en Delft, Nederlando, estas la plej granda internacia postbakalaŭra lernejo en la mondo por eduko pri akvo. Delft estas mondfama sciocentro pri infrastrukturo, teknologio kaj sciencoj de akvo kaj allogas altnivelajn studentojn kaj sciencistojn el ĉirkaŭ la terglobo.

    Literaturo

    [redakti | redakti fonton]

    En Esperanto

    [redakti | redakti fonton]
    • Lapenna, Ivo, UNESKO 25-jara, Esperanto, 1971, 791 (11), p. 181 - 183
    • Unesco, “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”, ISBN 978-92- 3-000112-4, ISBN 978-92-9- 017138-6, dulingva Esperanto-ĉina[69].
    • Tawfik Jelassi, "Salutletero de Unesko"; Trezoro Huang Yinbao, "Kiam Unesko agnoskos la Internacian Tagon de Esperanto?"; Trezoro Huang Yinbao, "Unesko devas agnoski la Internacian Tagon de Esperanto pro 11 faktoj. Argumentoj por konvinki Uneskon"; En Esperanto, 114-a jaro, n-ro 1360 (9) | septembro 2021, pp. 171–175.

    Alilingve

    [redakti | redakti fonton]

    UNESCO Associated Schools. Third collection of good practices: Intercultural dialogue in support of quality education, Parizo, 2013, Francio, UNESCO.

    Vidu ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]

    En Esperanto

    [redakti | redakti fonton]

    Unesko-Kuriero 2017 ĉe unesco.org:

    Unesko-Kuriero 2018 ĉe unesco.org:

    Alilingve

    [redakti | redakti fonton]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. france « ONU : l'Unesco, la “conscience de l'humanité” (4/7) » en LesEchos.fr
    2. https://en.unesco.org/sites/default/files/2017-2-esperanto.pdf
    3. http://vortaro.net/#unesko
    4. « Member States » en la retejo de Unesko
    5. (fr) Acte constitutif de l'Unesco arkivo, UNESKO
    6. (fr) Parlez-nous de votre langue : Participez à la construction de l'Atlas mondial des langues de l'UNESCO, Unesco, la 20-an de Septembro 2021, aliirite la 17-an de Februaro 2022.
    7. UNESCO oficiala retejo: Previous Sessions of the General Conference Arkivigite je 2011-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
    8. President of the 38th session of the General Conference. UNESKO. Alirita 11a de novembro 2015 .
    9. UNESCO: President of the 40th session of the General Conference. Alirita 20a de aŭgusto 2020 .
    10. UNESCO, oficiala retejo: Directors-General
    11. Oficiala retejo de Unesko: Listo de la 193 Membroŝtatoj (kaj la 11 Asociitaj Membroj) de Unesko kaj la dato en kiu ili fariĝis membroj (aŭ Asociitaj Membroj) de la Organizo, ekde la 1-a de januaro 2019
    12. WADA. Summary update on Government progress to become a State Party to the UNESCO International Convention against Doping in Sport, p. 2. Arkivita el la originalo je 16 januaro 2013. Alirita 28 julio 2009 .
    13. TOVAH LAZAROFF. "ISRAEL, U.S. SLATED TO LEAVE UNESCO TODAY TO PROTEST ANTI-ISRAEL BIAS", 2018-12-31. Kontrolita 2018-12-31.
    14. Kosovo Moves Closer To UNESCO Membership. Radio Libera Eŭropo/Radio Libero (21 oktobro 2015). Alirita 21 oktobro 2015 .
    15. Kosovo's UNESCO Membership Bid Fails (9 novembro 2015). Alirita 8 decembro 2015 .
    16. 30 frequently asked questions concerning the Convention and Promotion of the Diversity of Cultural Expressions
    17. United Kingdom Foreign and Commonwealth Office
    18. Convention on the Protection and Promotion of the Diversity of Cultural Expressions 2005
    19. Conventions. Alirita 2018-02-20 .
    20. Suter, Keith. (2005) 50 things you want to know about world issues... but were too afraid to ask. Milson's Point, NSW, Australia: Transworld Publishers. ISBN 978-1-86325-503-5.
    21. (en, es, fr) La reto de lernejoj asociataj al Unesko, listo kun landaj reprezentantoj. Arkivigite je 2020-09-20 per la retarkivo Wayback Machine
    22. Mia neforgesebla lingvoinstuisto, revuo Esperanto, aprilo 2018
    23. Seungsook Park, <An Untiring Great Worker: Park Seo-Bo's Art and Life>, South Korea, Seoul: Personnidea, 2019, pp.133~159.
    24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-04. Alirita 2021-06-28 .
    25. UNESCO Sultan Qaboos Prize for Environmental Conservation
    26. UNESCO King Hamad Bin Isa Al Khalifa Prize for the Use of ICTs in Education | United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Alirita 2019-03-26 .
    27. . Winners from Finland and the Netherlands to receive UNESCO King Hamad Bin Isa Al-Khalifa Prize on ICT Innovation in Education (en-US) (2019-02-27). Alirita 2019-03-26 .
    28. 28,0 28,1 UNESCO Kalinga Prize for the Popularization of Science. Unesko. Alirita 2021-06-19.
    29. About | International Jazz Day. Alirita 2017-09-29 .
    30. International Jazz Day, 30 April. Alirita 2017-09-29 .
    31. International Days. Alirita 2017-09-29 .
    32. International Days. Alirita 2017-09-29 .
    33. (anglalingve) Unesko serĉas nomumitojn por sia premio"Guillermo Cano" ĉe UNESKO
    34. (en) Maunick, Édouard J., "A library of world classics" (PDF). The UNESCO Courier: 5─8, januaro 1986.
    35. (en) Vidu la tutan liston sub "UNESCO Collection of Representative Works".
    36. (fr) Le violoniste Renaud Capuçon nommé Artiste de l’UNESCO pour la paix, ONU Info.
    37. 37,0 37,1 "What is the Creative Cities Network ?", retejo de Unesko
    38. Creative Cities Network hejmpaĝo
    39. Inequalities in Creative Cities: Issues, Approaches, Comparisons, 2016, (ISBN 1349951153) p. 241
    40. https://fr.unesco.org/creative-cities/events/lunesco-designe-66-nouvelles-villes-creatives/
    41. UCCN today: 116 Cities in 54 countries | Creative Cities Network (angle). Alirita 2018-10-03 .
    42. "Reporting & monitoring", retejo de Unesko
    43. OECD Studies on Tourism Tourism and the Creative Economy, 2014, (ISBN 9264207872), p. 83
    44. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj. La enhavtabelo indikas jenon:
      • Indiĝenaj lingvoj:alirejo al scioj kaj espero, Minnie Degawan
      • Miŝtekoj el Meksiko scipovas la lingvon de la naturo, Aracely Torres Morales
      • Manon Barbeau: kamerao en ŝia koro; Intervjuo farita de Saturnin Gómez
      • Rapanui, ankoraŭ unu lingvo, kiu povus estingiĝi; Intervjuo farita de Jasmina Šopova kaj Carolina Rollán Ortega
      • Radio: vivsavilo por indiĝenaj popoloj, Avexnim Cojti kaj Agnes Portalewska
      • Hindou Oumarou Ibrahim: pledas por la rajtoj de la Vodaboj, Intervjuo farita de Domitille Roux
      • SIKU: Miksi nuntempan teknologion kun antikvaj scipovoj, Joel Heath kun Lucassie Arragutainaq
      • La umbilika ŝnuro, Kirituia Tumarae-Teka kaj James Doherty
      • Pri rizo, fiŝoj, anasoj kaj homoj, Dai Rong kaj Xue Dayuan
      • La Sameoj en Jokkmokk: defii modernecon, Marie Roué
      • Reveno al la insuloj Lau kun ĉiuj veloj hisitaj, Fuluna Tikoidelaimakotu Tuimoce
      • En la lando de furiozaj riveroj, Fotoj: Protick Sarker kaj Teksto: Katerina Markelova
      • Pensoj pri libereco kaj arto, Wystan Hugh Auden
      • Abdullahi Ahmed An-Na’im: Pri homaj rajtoj, la sekulara ŝtato kaj ŝario hodiaŭ, Intervjuo de Shiraz Sidhva
      • Hovhannes Tumanjan: aŭ la pasio de rakontado, Krikor Beledian
      • Naŭruzo: la ĝermoj de nova tago, Salvatore D’Onofrio
      • Sekurigi akvon en ŝanĝiĝanta mondo, Howard S. Wheater
    45. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 445: UEA en konsulta partnereco kun Unesko.
    46. Tekstoj laŭ euroscola , kiu referencas al la jarlibro 1999 de UEA, p. 9-10. Ankaŭ en postaj jarlibroj, ekzemple 2005, p. 9-10.
    47. Eventoj 46[rompita ligilo] (kie cetere troveblas ankaŭ la akompana noto de la ĝenerala direktoro de Unesko, Mayor) kaj revuo Esperanto, dec. 1993
    48. Ambaŭ citaĵoj el Libera Folio, 2005-02-01.
    49. Unesko kaj Esperanto, Ivo Lapenna
    50. Versioj en la angla, franca, hispana kaj Esperanto sur lingvo.org. Unu el la kernaj frazoj tekstas originale: "Invites the Member States (...) to promote the introduction of a study programme on the language problem and Esperanto in their schools and higher educational institutions"
    51. Laŭ Eventoj 47. Kp. komenton en Eventoj 46 (mallongigo el Esperanto, dec. 1993)
    52. (April 2006) “The (Real)politiks of Culture: U.S. Cultural Diplomacy in UNESCO, 1946–1954”, Diplomatic History 30 (2), p. 231–51. doi:10.1111/j.1467-7709.2006.00548.x. 
    53. "UNESCO asks states considering withdrawal to 'reconsider their position'", UN Chronicle, January 1986, http://link.galegroup.com/apps/doc/A4079804/AONE?u=tamp44898&sid=AONE&xid=ef6d5640 
    54. "Singapore to withdraw from UNESCO", The Telegraph, 28-a de decembro 1984, https://news.google.com/newspapers?nid=2209&dat=19841228&id=Y5srAAAAIBAJ&pg=5684,5359479, retrieved 20-a de junio 2015 
    55. UNESCO, 14-a de februaro 2018, https://www.britannica.com/topic/UNESCO, retrieved 2-a de aprilo 2018 
    56. "Unesco cuts funding for Palestinian youth magazine over Hitler praise", The Daily Telegraph, 23a de Decembro 2011.
    57. Berman, Lazar, "UNESCO cancels event on Jewish ties to Land of Israel", 17a de Januaro 2014.
    58. Ahren, Raphael, "Author of UNESCO's nixed Israel exhibit decries 'appalling betrayal'", 21a de Januaro 2014.
    59. . Japan furious at UNESCO listing Nanjing Massacre documents – Asia – DW.COM – 19.10.2015. Arkivita el la originalo je 22a de Decembro 2015. Alirita 29a de Decembro 2015 .
    60. "Japan halts Unesco funding following Nanjing massacre row", The Guardian, 14a de Oktobro 2016.
    61. 61,0 61,1 "UNESCO adopts anti-Israel resolution on al-Aqsa Mosque", aljazeera.com.
    62. Commission report. Arkivita el la originalo je 16a de oktobro 2016. Alirita 19a de oktobro 2016 .
    63. UNESCO chief 'received death threats' for opposing Jerusalem motion. Times of Israel (17a de oktobro 2016). Arkivita el la originalo je 21a de oktobro 2016. Alirita 27a de oktobro 2016 .
    64. Statement by the Director-General of UNESCO on the Old City of Jerusalem and its Walls on the occasion of the 40th session of the World Heritage Committee of UNESCO in Istanbul – United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Arkivita el la originalo je 19a de oktobro 2016. Alirita 19a de oktobro 2016 .
    65. "The United States Withdraws From UNESCO", U.S. Department of State.
    66. "U.S. Will Withdraw From Unesco, Citing Its 'Anti-Israel Bias'", 12a de oktobro 2017.
    67. Nancy Kenney, "Unesco under fire for using Met objects in anti-trafficking campaign", The Art Newspaper, 13 November 2020
    68. http://portal.unesco.org/ci/en/ev.php-URL_ID=15653&URL_DO=DO_TOPIC&URL_SECTION=201.html
    69. Trezoro Huang Yinbao, Unesko eldonis unuan libron en Esperanto: “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”, revuo Esperanto, p.7, 113-a jaro n-ro 1349 (9), septembro 2020

    En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo UNESCO en la angla Vikipedio.