El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svatý Jan estas municipo en distrikto Příbram en Ĉeĥio proksimume 9 km okcident-sudokcidente de urbo Sedlčany. Vivas ĉi tie 673 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vysoký Chlumec, Dublovice, Hřiměždice, Kamýk nad Vltavou kaj Krásná Hora nad Vltavou.
Vilaĝo Svatý Jan apartenas al la plej junaj setlejoj en ĉirkaŭaĵo de Sedlčany, ankoraŭ en la 18-a jarcento sur ĝia loko troviĝis densaj arbaroj. Troviĝis en ili fontejo kun onidira mirakla akvo, ĉe kiu estis en la jaro 1705 konstruita pilgrima kapelo de sanktaj Dek kvar helpantoj kaj je sesdek jaroj pli poste ankaŭ pilgrima preĝejo de sankta Johano Nepomuka. Bazo de la estonta domaro estis krom la preĝejo ankoraŭ paroĥestrejo kaj proksima arbaristejo, fine de la 18-a jarcento aldoniĝis kun kelke da loĝkonstruaĵoj ankaŭ lernejo. Por ke ĝi diferenciĝu de aliaj municipoj de la sama nomo, oni skribis ĝin kiel "Sv. Jan nad Skrýšovem".
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 450 |
---|
1880 | 1 441 |
---|
1890 | 1 480 |
---|
1900 | 1 457 |
---|
1910 | 1 346 |
---|
1921 | 1 271 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 199 |
---|
1950 | 888 |
---|
1961 | 801 |
---|
1970 | 732 |
---|
1980 | 630 |
---|
1991 | 656 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 662 |
---|
2014 | 672 |
---|
2016 | 651 |
---|
2017 | 648 |
---|
2018 | 663 |
---|
2019 | 667 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 661 |
---|
2021 | 682 |
---|
2022 | 658 |
---|
2023 | 675 |
---|
2024 | 673 |
---|
Municipo Svatý Jan konsistas el ok partoj sur kvin katastraj teritorioj:
Konsisto de la municipo estas ankaŭ bazaj setlejunuoj Roviště-jih kaj Roviště-sever. Al la municipo apartenas ankaŭ Boží Muka, Hodíkov, Medná, Přívozec, Radobyl, Selná, Smetákův Mlýn, Šourkův Mlýn, U Vondráčků kaj Zrůbek.
- Malfrue baroka pilgrima preĝejo de sankta Johano Nepomuka
- Niĉa kapeleto
- Paroĥestrejo
Partoj de municipo Svatý Jan (8) |
---|
|
|