Saltu al enhavo

Zrůbek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zrůbek
domaro
Surfaco de Vultavo ĉe Zrůbek
Oficiala nomo: Zrůbek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Příbram
Administra municipo Svatý Jan
Historia regiono Bohemio
Montaro Beneŝova montetaro
Rivero Vultavo
Situo Zrůbek
 - koordinatoj 49° 40′ 40″ N 14° 17′ 23″ O / 49.67778 °N, 14.28972 °O / 49.67778; 14.28972 (mapo)
Katastro 6,25 km² (625 ha) Hrachov
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zrůbek
Portalo pri Ĉeĥio

Zrůbek estas domaro en Ĉeĥio, kiu estas parto de vilaĝo Hrachov, parto de municipo Svatý Jan en distrikto Příbram. Ĝi situas en lokoj de inundigita Vultava pramejo.

Zrůbek situas en katastra teritorio Hrachov kun areo 6,25 km².

Zrůbek estis devene promontoro super kunfluejo de Vultavo kaj rivereto Brzina proksime de Hřiměždice. Situis ĉi tie fostodoma konstruaĵo por defendi pramejo. La domaro transprenis la nomon laŭ fostodomo (ĉeĥe srub, diminutivo sroubek, de ĉi tie zrůbek) Zrůbek. En la 14-a jarcento la fostodoma konstruaĵo estis alikonstruita al ŝtona konstruaĵo de tursimila formo. Zrůbek havis krom la pramejo ankaŭ ŝatatan gastejon. La pramejo estis konsisto de ŝoseo SedlčanyDobříš. Ĝi estis ekipita de pramŝipo kaj pramo por ŝarĝtransporto. Post finkonstruo de ponto ĉe Vestec la pramejo jam servis nur por persna transporto kaj post inundigo de valbaraĵa lago Slapy ĝi tute pereis.

Nuntempe kreas la domaron Zrůbek restoracio U Fárů n-ro 59 (antaŭe ankaŭ motoresto) kaj domoj n-ro 75 kaj 81. Troviĝas ĉi tie aŭtobusa haltejo nomata "Svatý Jan, Zrůbek", parkumejo, kelke da turismaj kabanoj sur la alia bordo de Brzina kaj pruntedonejo. Proksime estas ankaŭ disvojiĝo de verda verda turisma marko kaj blua blua turisma marko turismaj vojoj. Ŝoseo I/18 ĉi tie transpaŝas leviĝintan enfluejon de Brzina, sur la alia flanko de la ponto troviĝas solejo Hrad kun du domoj apartenantaj al parto Líchovy de municipo Dublovice.

Fotogalerio

[redakti | redakti fonton]