El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petrovice
|
Petrovice estas municipo en Mezbohemia regiono, proksimume 8 km sudokcidente de Rakovník. En 111 domoj vivas 278 loĝantoj (2024), katastra teritorio prenas areon 704 ha.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Senomaty, Příčina, Šanov, Řeřichy, Krakov, Hvozd, Malinová kaj Zavidov.
Hetmano el Křivoklát Petr Holý z Chrástu akiris en la jaro 1507 vilaĝon Hlivojedy kaj en la jaro 1510 vilaĝon Jezevce, fondis proksimume duonvoje inter ili en la jaro 1519 novan domaron, kiu ĝis hodiaŭ portas lian nomon - Petrovice. Mallonge post onidira revelacio de Sankta Maria ĉe loka fonto estis konstatite, ke la akvo en tiu ĉi fonto havas dank' al enhavo de fero kaj karbonata acido kuracigajn efikojn. Petrovice stiel fariĝis celo de pilgrimoj, precipe de tiuj, kiu suferis pro artikaj malsanoj. Nuntempe ĉi tie ĉiujare (ĉiam la unuan dimanĉon en julio) okazas la t.n. Mariana pilgrimo.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 633 |
---|
1880 | 686 |
---|
1890 | 549 |
---|
1900 | 564 |
---|
1910 | 562 |
---|
1921 | 633 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 557 |
---|
1950 | 435 |
---|
1961 | 366 |
---|
1970 | 314 |
---|
1980 | 296 |
---|
1991 | 259 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 242 |
---|
2014 | 274 |
---|
2016 | 271 |
---|
2017 | 271 |
---|
2018 | 273 |
---|
2019 | 274 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 274 |
---|
2021 | 275 |
---|
2022 | 277 |
---|
2023 | 281 |
---|
2024 | 278 |
---|
- Naskiĝis ĉi tie Alfred Waldau (1837-1882), germane parolanta verkisto kaj tradukisto.