Burmejstera kariamo
Burmejstera kariamo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Chunga burmeisteri
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Chunga burmeisteri Hartlaub, 1860 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo verde
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Burmejstera kariamo (Chunga burmeisteri, do ankaŭ Ĉungo)[1] estas birdo de la familio Kariamedoj kaj de la ordo de la Kariamoformaj. La Ĉungo estas mezgranda sudamerika surgrundema birdo kiu preferas iri pli bone ol flugi kaj ĝi flugas nur kiam estas bezono.
Ĝi estas unu el la du vivantaj specioj de kariamoj en la familio Cariamidae. Ĝi troviĝas el sudorienta Bolivio kaj norda Paragvajo suden ĝis nord-centra Argentino.
Ĝi estas granda, ĉefe griza birdo kun longaj kolo, vosto kaj sveltaj nigraj kruroj. Ĝia ventro, pugo kaj femuroj estas flavec-blankaj. Ambaŭ seksoj aspektas simile, kaj same nematuruloj, kvanakm tiuj lastaj estas pli markitaj en kapo, kolo kaj dirso.
Ĝi estis por unua foje priskribita al la scienco fare de Gustav Hartlaub en 1860; ĝi estas monotipa, tio estas, sen subspecioj. Kiel ĝis samfamilia Kresta kariamo, ĝi estas ĉiomanĝanta. Ĝi rare flugas, kaj anstataŭe persekutas predojn kaj evitas danĝeron perpiede. Oni diras, ke iliaj laŭtaj alvokoj, sonsimilas kiel tiuj de kukabaraoj, meleagroj aŭ hurlohundoj, ofte faritaj duope. Oni scias malmulton pri ties reprodukta ekologio. Oni scias, ke ili reproduktiĝas en novembro kaj decembro, konstruas platforman neston el bastonetoj sur kiu la ino demetas du blankajn ovojn, kiuj estas foje markitaj per kelkaj brunecaj aŭ purpuraj punktoj. The Internacia Unio por la Konservo de Naturo taksas la specioj kiel Malplej Zorgiga, pro sia granda teritorio kaj ŝajne stabilaj nombroj.
Germana ornitologo Gustav Hartlaub la unua priskribis tiun specion por la scienco en 1860,[2] uzante informaron kiun havigis al li Hermann Burmeister, alia germana zoologo kiu estis vivanta kaj laboranta en Sudameriko tiam. Hartlaub nomis ĝin Dicholophus burmeisteri.[3] Kaj Hartlaub kaj Burmeister sugestis, ke la taksono Chunga estu establita kiel subgenro de Dicholophus, genro kiu jam enhavis la Krestan kariamon, baze sur ekzistado de tre malgrandaj diferencoj inter la specioj.[4] Tamen, ĝi estis tuj plialtigita al la statuso de vera genro. La Burmejstera kariamo, kiu ne havas subspeciojn, estas la nura vivanta specio en la genro.[2] La alia membro de la genro, Chunga incerta, vivis meze ĝis komenca Plioceno.[5] La Burmejstera kariamo kaj ĝia plej proksima parenco, la Kresta kariamo, estas la luraj du vivantaj membroj de la malgranda familio Cariamidae.[2]
La genronomo Chunga venas rekte el la nomo uzata de la hispanlingvaj lokanoj de Argentino por la specio.[4] Kvankam ĝi estis adaptita iom fuŝe el "chuña" [ĈUnja] kio donus Chunia, Chuna, Chugna ktp.[6] La specinomo burmeisteri omaĝas Hermann Burmeister, kiu havigis al Hartlaub informon pri la birdospecio.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nomita foje ankaŭ Nigrakrura kariamo kompare al la samfamilia Kresta kariamo (Ruĝkrura kariamo).
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Gill, Donsker & Rasmussen 2021.
- ↑ Hartlaub 1860, p. 334.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Hartlaub 1860, p. 335.
- ↑ Tambussi et al. 2005, p. 265.
- ↑ Krome la vorto "chunga" en la hispana enhavas negativajn konotaciojn; vidu ekzemple ĉe [1].
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Gill, Frank; Donsker, David & Rasmussen, Pamela (2021). "Seriemas, falcons". IOC World Bird List. International Ornithological Congress. Alirita la 22an de Majo 2021.
- Hartlaub, Gustav (1860). "On a new grallatorial bird nearly allied to the Caraima (Dicholophus burmeisteri)". Proceedings of the Zoological Society of London (en angla kaj Latino). 28.
- Tambussi, Claudia; Ubilla, Martin; Acosta Hospitaleche, Carolina & Perea, Daniel (Majo 2005). "Fossil records and palaeoenvironmental implications of Chloephaga picta (Gmelin, 1789) (Magellan Goose) and Cariama cristata (Linnaeus, 1766) (Seriema) from the Late Pleistocene of Uruguay". Neues Jahrbuch für Geologie und Paläontologie - Monatshefte. 2005 (5): 257–268. doi:10.1127/njgpm/2005/2005/257.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|