Saltu al enhavo

Kresta kariamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kresta kariamo
Proksime de Goiânia en centra Brazilo
Proksime de Goiânia en centra Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Kariamoformaj
Familio: Kariamedoj
Genro: Cariama
Specio: C. cristata
Cariama cristata
Bonaparte, 1853
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo ruĝe
Natura arealo ruĝe
Natura arealo ruĝe
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kresta kariamo aŭ simple Kariamo (Cariama cristata)[1] estas birdo de la familio Kariamedoj kaj de la ordo de la gruoformaj. La Kariamo estas mezgranda sudamerika surgrundema birdo kiu preferas iri pli bone ol flugi kaj ĝi flugas nur kiam estas bezono. La kariamo vivas en kampoj aŭ en maldensaj arbaroj kaj manĝas fruktojn, insektojn, lacertojn kaj eĉ serpentojn. Ĝia kanto estas nekonfuzebla kaj estas aŭdebla el longaj distancoj.

La Kresta kariamo estas amplekse distribuita en Sudameriko, kaj vivas en centra kaj orienta Brazilo tra orienta Bolivio kaj Paragvajo ĝis Urugvajo kaj centra Argentino (suden ĝis La Pampa).[2]

Kiel ĉe sia samfamilia, la Burmejstera kariamo aŭ Nigrakrura kariamo, kamparanoj uzas ilin kiel gardanimalojn por protekti kortobirdojn el predantoj kaj eĉ kontraŭ homaj entruduloj.[3]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Kresta kariamo estis priskribita en 1766 fare de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la 12a eldono de lia verko Systema Naturae. Li stampis la duvortan nomon Palamedea cristata.[4] La Kresta kariamo estas nun la nura specio metita en la genron Cariama kiu estis enkondukita de la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760.[5][6] La specia epiteto cristata estas Latina vorto por "krestohava".[7] La germana natursciencisto Georg Marcgrave uzis la latinigitan vorton Cariama por la Kresta kariamo en sia Historia naturalis Brasiliae, kiu estis publikigita en 1648.[8]

Kariamo

La nomo estis derivita el la portugallingva vorto seriema, kiu venas el tupia vorto koresponda kun çariama, derivita el la vortoj çaria (kresto) kaj am (stara).[9][7]

Detalo de Cariama cristata

La ruĝkrura seriamo estas proksimume 75 ĝis 90 centimetrojn longa kaj pezas proksimume 1,5 ĝis 2,2 kilogramojn,[2] kun longaj gamboj, koloj, kaj vostoj. La maskloj estas iomete pli grandaj ol inoj. Ĝi havas grizecbrunan plumaron, fajne striecan kaj vermikulitan kun malhelbruna kaj nigra koloroj; palbruna sur la kapo, kolo kaj brusto; blanka sur ventro. La longa, larĝa ekstera vosto havas subfinan nigran zonon kaj blankan pinton. Ĝi havas ruĝecan bekon kaj tre longajn, salmokolorajn krurojn. La okuloj estas flavaj.[10][2] Molaj plumoj eliras el la bazo de la beko por formi karakterizan ventumilforman kreston.[11]

Multaj aliaj karakterizoj estas kunhavataj kun la Burmejstera kariamo (Chunga burmeisteri), nura alia vivanta membro de sia familio.

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La kariamo vivas en plimulto de centra kaj orienta Brazilo, Paragvajo, orienta klaj sudorienta Bolivio, Urugvajo, kaj nordorienta Argentino. Ĝi troviĝas je altaĵoj de ĝis 2 000 m.[12]

La kariamo preferas herbejon ol iu ajn alia vivejo. Kvankam ĝi ŝatas loĝi en abundaj herbejoj proksime de riveroj, ĝi ne facile moviĝas en malsekajn regionojn aŭ kultivejojn.[13] Ĝi frekventas duonmalfermajn kaj sufiĉe sekajn areojn kiel ekzemple dornaj arbustaroj kaj duonaridaj maldensarbaraj regionoj, savanoj kaj ranĉoj, kaj ankaŭ montetaj prerioj proksime de arbarkovritaj areoj. Tiu specio estas tre tipa en Kaatingo, Cerado kaj Ĉako.[12]

Kutimaro kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]
Kapo de la Kresta kariamo.

Seriamoj estas singardaj, teritoriemaj kaj tagaj birdoj.[14][11] Ĝenerale, la ruĝkrura kariamo estas sidema, kvankam estas raportoj pri temperatur-rilataj migradoj.[15] Ĝi vidiĝas tipe unuope aŭ en paroj, sed foje en grupoj de ĝis kvar individuoj, ŝajne familioj. Ĝi kutime marŝas surgrunde kaj povas facile kuri pli rapide ol homo en sia vivejo. Ĝi fuĝos de aŭto piede je rapidecoj ĝis 25 km/h antaŭ flugi.[16]

Teritoria defendo povas inkludi agonisman konfrontiĝon inter individuoj, dekomence karakterizitaj per plenaj vokaligaj duetoj sekvitaj per mallongaj kuroj kaj flugoj al entrudiĝintoj, alternitaj kun atakoj per ungegoj kaj beko.[17] En unu konflikto inter du birdoj, ili saltis unu al la alia pied-unue, konservante sian ekvilibron per flugetado.[16][18]

Tiu specio tipe nestumas sur malaltaj arboj aŭ arbustoj,[11] tiel ke plenkreskuloj povas atingi la neston de la grundo per mallongaj saltoj aŭ flugetado prefere ol per rekta flugado.[19]

Ruĝkruraj kariamoj montras nekutiman manieron ĉasi vertebrulajn predojn; ili prenas la predon per sia beko kaj plurfoje ĵetas ĝin al la tero ĝis ĝi estas senkonscia aŭ morta.[20]

Manĝokutimaro

[redakti | redakti fonton]
Kariamo kun ĉasakiraĵo

Kariamoj estas ĉiomanĝantaj, probable manĝas predoj kongrue kun ties abundo.[16] Dietoj konsistas ĉefe de artropodoj (kiel saltuloj, skaraboj, formikoj kaj araneoj), insektoj larvoj, lacertoj, amfibioj, serpentoj, roduloj kaj aliaj malgrandaj vertebruloj; foje grenoj de maizo (Zea) kaj de aliaj kultivaĵoj, naturaj fruktoj kaj arborezino. En kaptiveco, kaj probable eĉ en naturo, ili manxgas ankaŭ ovojn kaj idojn de aliaj birdospecioj.[2]

Kariamoj tipe manĝas sole aŭ en paroj, laŭsezone en malgrandaj familiaj grupoj; ili manĝas marŝante konstante, serĉante manĝaĵon surgrunde aŭ en malalta vegetaĵaro. Manĝantaj birdoj foje restas nevideblaj pro kriptaj plumarkoloroj.[2] Ĝi kaptas malgrandajn vertebrulojn en sia beko kaj batas ilin kontraŭ la grundo antaŭ distranĉas ilin per siaj beko kaj ungegoj.

Dum longdaŭra studo en Arcos, Minas-Ĝerajso, Brazilo, esplorteamo metis kameraon ĉe unu el 44 nestoj de kariamoj en la studregiono. La 29an de septembro 2018 ĝi registris 20-minutan filmeton de plenkreskulo mortiganta unu el tri idoj, manĝante parton de ĝi, kaj permesante al la aliaj du idoj manĝi la kadavron. Ĝi estis la unua dokumentita gepatra idomurdo kaj kanibalismo de la specio en natura medio, kvankam ĝi estis observita ankaŭ en kaptita individuo. La esploristoj rimarkas, ke tre malmultaj ruĝkruraj kariamoj elnestigas tri idojn kaj konjektas ke la tria ido utilas kiel rezerva nutraĵo por la aliaj du en tempo de streso.[21]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]
Jacksonville Zoo, Florida

Kariamoj estas monogamaj. En natura medio, la reprodukta sezono koincidas kun la pluvaj monatoj de februaro ĝis julio en la nordoriento de Brazilo, septembro ĝis januaro en centra Brazilo kaj novembro ĝis decembro en Argentino.[22]

Dum la reprodukta sezono, la masklo, pli timigante aŭ entrudante sin al la ino, etendas siajn flugilojn flanke, movante ilin antaŭen kaj montrante la kontrastan aranĝon de la flugilplumoj, ŝablono simila al tiu de kelkaj rabobirdoj, kiel la afrika sekretaribirdo (Sagittarius serpentarius).[14] La memmontro ofte estas sekvita per parademo antaŭ la ino, kun la kapo indikanta supren kaj la kresto starigita. La masklo ankaŭ donas manĝaĵon (el la normala dieto) al la ino. Ambaŭ birdoj vokas, tiel plifortigante la ligon inter ili kaj establante la teritoriojn de la paro. Kopulaciado okazas surgrunde.[15]

Kutime, la ino demetas 2–3 blankajn, milde makulecajn ovojn. Kovado estas farita de ambaŭ seksoj, daŭre dum 24-30 tagoj. La idoj estas kovritaj per longaj, helbrunaj plumoj kaj estas nutrataj de ambaŭ gepatroj; dekomence, ili pezas proksimume 40-60 g. Ĉirkaŭ 14 tagoj de aĝo, la idoj povas forlasi siajn nestojn. En ĉi tiu tempo, la ido kapablas fari vokon similan al la plenkreska vokalo, kvankam tre malforta,[22] por altiri la atenton de la gepatroj al si mem.[14] Plenkreskan plumaron oni akiras en 4–5 monatoj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Nomita foje ankaŭ Ruĝkrura kariamo kompare al la samfamilia Burmejstera kariamo aŭ Nigrakrura kariamo.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Gonzaga, Luiz P.; Kirwan, Guy M. (2020-03-04). "Red-legged Seriema (Cariama cristata)". En Billerman, Shawn M.; Keeney, Brooke K.; Rodewald, Paul G.; Schulenberg, Thomas S. (eld.). Birds of the World. Cornell Lab of Ornithology. Alirita en 2020-11-15.
  3. "Red-legged Seriema". Blair Drummond Safari & Adventure Park. 2018. Arkivita el la originalo la 2an de Marto, 2015.
  4. Linnaeus, Carl (1766). Systema naturae : per regna tria natura, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis (en Latino). Vol. 1a, Parto 1a (12a eld.). Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii. p. 232.
  5. Brisson, Mathurin Jacques (1760). Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés (en franca kaj Latino). Paris: Jean-Baptiste Bauche. Vol. 1, p. 48, Vol. 5, p. 516.
  6. Gill, Frank; Donsker, David, eld. (2019). "Bustards, mesites, seriemas, Kagu, flufftails, finfoots". Arkivigite je 2018-09-07 per la retarkivo Wayback Machine World Bird List Versio 9.1. International Ornithologists' Union. Alirita la 9an de Aprilo 2019.
  7. 7,0 7,1 Jobling, J.A. (2019). del Hoyo, J.; Elliott, A.; Sargatal, J.; Christie, D.A.; de Juana, E. (eld.). "Key to Scientific Names in Ornithology". Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions. Alirita la 9an de Aprilo 2019.
  8. Marcgrave, Georg (1648). Historia naturalis Brasiliae (en Latino). Vol. Liber Quintus: Qui agit de Avibus. Lugdun and Batavorum (Londono kaj Leiden): Franciscum Hackium and Elzevirium. p. 203.
  9. Costa, Lucimara Alves da Conceição (2011). "Estudo lexical dos nomes indígenas das regiões de Aquidauana, Corumbá e Miranda no estado de Mato Grosso do Sul: a toponímia rural" (PDF). Moara – Revista Eletrônica do Programa de Pós-Graduação em Letras. 1 (36). Três Lagoas, MS: 75. doi:10.18542/moara.v1i36.1103.
  10. Blake, Emmet Reid (1977). Manual of Neotropical Birds. University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-05641-8.
  11. 11,0 11,1 11,2 Holyoak, David T. & Heinsohn, Robert (2003): Seriemas. En: Perrins, Christopher (eld.): Firefly Encyclopedia of Birds: 222. Firefly Books. ISBN 1-55297-777-3
  12. 12,0 12,1 BirdLife International (2016). "Cariama cristata". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22692205A93341300. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22692205A93341300.en. Alirita la 19an de Novembro 2021.
  13. Accordi, Iury Almeida & Barcellos, André (2006): Composição da avifauna em oito áreas úmidas da Bacia Hidrográfica do Lago Guaíba, Rio Grande do Sul. Revista Brasileira de Ornitologia 14(2): 101–115. PDF arkivita en [1] en 2008-12-19 ĉe Wayback Machine
  14. 14,0 14,1 14,2 Sick, Helmut; Haffer, Jürgen; Alvarenga, Herculano F; Pacheco, José Fernando; Barruel, Paul (1997). Ornitologia brasileira. Rio de Janeiro: Editora Nova Fronteira. ISBN 978-85-209-0816-7.
  15. 15,0 15,1 Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J.; Olendorf, Donna, eld. (2003). Grzimek's Animal Life Encyclopedia | Birds II. Vol. 9 (2a eld.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 88–89. ISBN 0-7876-5785-9.
  16. 16,0 16,1 16,2 Redford, Kent H. & Peters, Gustav (1986). "Notes on the biology and song of the Red-legged Seriema (Cariama cristata)" (PDF). Journal of Field Ornithology. 57 (4): 261–269.
  17. Souza, Daniele Cipriano de; Vieira, Lucas Donizetti; Castro, Andre Luis da Silva (2018-05-14). "Territoriality and Home Range of the Red-Legged Seriema (Cariama cristata)". Ornitología Neotropical. 29 (1): 101–105. doi:10.58843/ornneo.v29i1.299. ISSN 1075-4377. Alirita en 2020-11-16.
  18. Silva, Aline N; Nunes, Rhewter; Estrela, Dieferson C; Malafaia, Guilherme; Castro, André LS (2016). "Behavioral repertoire of the poorly known Red-legged Seriema, Cariama cristata (Cariamiformes: Cariamidae)". Ornithology Research. 24 (2): 73–79. ISSN 2662-673X.
  19. "Red-legged Seriema | The Peregrine Fund". Alirita en 2020-11-16.
  20. Red Legged Seriema (angle). Alirita 2024-04-15 .
  21. (2021) “Parental infanticide and cannibalism by the Red-legged Seriema (Cariama cristata)”, The Wilson Journal of Ornithology 133 (2), p. 354–358. doi:10.17632/xn8p7rxkyn.1. 
  22. 22,0 22,1 AZA Red-legged Seriema SSP (2013). Red-legged Seriema (Cariama cristata) Care Manual. Association of Zoos and Aquariums, Silver Spring, MD. PDF

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]