Saltu al enhavo

Chunga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Burmejstera kariamo
Chunga burmeisteri
Chunga burmeisteri
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Kariamoformaj
Familio: Kariamedoj
Genro: Chunga
Natura arealo verde
Natura arealo verde
Natura arealo verde
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Chunga estas unu el du konataj genroj de kariamoj en la familio Cariamidae. Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, kaj Paragvajo. Ĝi enhavas unu vivantan specion, nome Burmejstera kariamo. Prahistoria specio, nome Chunga incerta, estis priskribita el Mioceno kaj Plioceno el restaĵoj de la Formacio Monte Hermoso de Argentino.[1]

La genronomo Chunga venas rekte el la nomo uzata de la hispanlingvaj lokanoj de Argentino por la specio.[2] Kvankam ĝi estis adaptita iom fuŝe el "chuña" [ĈUnja] kio donus Chunia, Chuna, Chugna ktp.[3] La specinomo burmeisteri omaĝas Hermann Burmeister, kiu havigis al Hartlaub informon pri la birdospecio.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Noriega, J.I., Vizcaíno, S.F., & Bargo, M.S. (2009). "First record and a new species of seriema (Aves: Ralliformes: Cariamidae) from Santacrucian (early–middle miocene) Beds of Patagonia." Journal of Vertebrate Paleontology, 29(2), 620-626.
  2. 2,0 2,1 Hartlaub 1860, p. 335.
  3. Krome la vorto "chunga" en la hispana enhavas negativajn konotaciojn; vidu ekzemple ĉe [1].

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Gill, Frank; Donsker, David & Rasmussen, Pamela (2021). "Seriemas, falcons". IOC World Bird List. International Ornithological Congress. Alirita la 22an de Majo 2021.
  • Hartlaub, Gustav (1860). "On a new grallatorial bird nearly allied to the Caraima (Dicholophus burmeisteri)". Proceedings of the Zoological Society of London (en angla kaj Latino). 28.
  • Tambussi, Claudia; Ubilla, Martin; Acosta Hospitaleche, Carolina & Perea, Daniel (Majo 2005). "Fossil records and palaeoenvironmental implications of Chloephaga picta (Gmelin, 1789) (Magellan Goose) and Cariama cristata (Linnaeus, 1766) (Seriema) from the Late Pleistocene of Uruguay". Neues Jahrbuch für Geologie und Paläontologie - Monatshefte. 2005 (5): 257–268. doi:10.1127/njgpm/2005/2005/257.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]