Aleksandr Melentjeviĉ Volkov
Aleksandr Melentjeviĉ Volkov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Александр Мелентьевич Волков | |||||
Naskiĝo | 14-an de junio 1891 en Oskemeno, Rusia Imperio | ||||
Morto | 3-an de julio 1977 (86-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Tombo | Tombejo Kuncevo vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Tomsk State Pedagogical University (en) (1907–1909) Yaroslavl State Pedagogical University (en) vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio vd | ||||
Infanoj | 4 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | universitata instruisto (1931–1950) lerneja majstro (1910–) dramaturgo verkisto matematikisto verkisto de porinfana literaturo tradukisto vd | ||||
Aktiva dum | 1916–1977 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Oz-serio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aleksandro Melentjeviĉ VOLKOV (ruse Александр Мелентьевич Волков; n. 14-an de junio (2-an de junio laŭ julia kalendaro) 1891 en Ust-Kamenogorsk; m. 3-an de julio 1977 en Moskvo) estis rusa verkisto. Ĉefe li famiĝis per la porinfana rakonto »La magiisto de la smerald-urbo« kaj la postaj rakontoj pri la »Magia Lando«.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Volkov naskiĝis en Siberio. Jam tre junaĝe li okupiĝis pri literaturo. Per la patro li sciiĝis legi jam en aĝo de kvar jaroj. Tial oni lin en lernejo ekakceptis ne en unuan sed tuj en duan klason. Finante sian lernadon en baza lernejo, en aĝo de 12 jaro, li havis la plej bonajn rezultojn de ĉiuj en tiu aĝogrupo. Lia gimnazia ekzamenixo okazis dum unua mondmilito.
Li studis matematikon, poste altlerneje instruis kaj iĝis profesoro pri pli alta matematiko. Dume li eklernis anglan lingvon kaj ekigis traduki anglajn verkojn al rusa lingvo. Interalie li planis traduki la rakonton »La mirinda sorĉisto de Oz« de la verkisto L. Frank Baum. Tiu traduko grave influis al la verkado de Volkov.
Tradukante li jen kaj jen aldonis ion, finfine tute novaranĝis, novkreis kaj la rakonton kaj nomojn de la personoj, tiel verkis memstaran verkon: »La magiisto de la smerald-urbo«. Ĝi unuan fojon publikiĝis en Sovetunio 1939. 1959 ĝi eldoniĝis en tekste reviziita formo, krome enestis la kongeniaj ilustraĵoj de Leonid Vladimirski.
Post la granda sukceso Volkov ekde 1963 verkis kvin pliajn rakontojn, daŭigis la fabelon pri la »Magia Lando«.
En la socialismaj landoj – speciale orienta germanio (GDR) – la libroj amplekse eldoniĝis kaj ofte reeldoniĝis. Sed ankaŭ en kapitalismaj landoj – ekz. okcidenta germanio (FRG) kaj Aŭstrio – ili haveblis. Same post fino de la socialisma epoko.
Dum 1977 Volkov en Moskvo mortis.
Bedaŭrinde ĝis nun ne aperis Esperantlingvaj versioj de liaj verkoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]La serio pri »La Magia Lando«
»La magiisto de la smerald-urbo« estas la unua verko el tiu serio kaj klare laŭas la verkon de BAUM (»La magiisto de Oz«). La pliaj verkoj konstante temas pri konfliktoj de la aŭ inter la popoloj kiuj vivas en la Magia Lando. La lasta rakonto eĉ sciencfikcias.
Kongenias la ilustraĵoj de la grafikisto Leonid Vladimirski; ili per sia ĉarmo kontribuis al la granda sukceso de tiuj libroj.
- La magiisto de la smerald-urbo (Волшебник Изумрудного города; 1939, tekste reviziita 1959)
- Ruzulo Urfin kaj liaj lignaj soldatoj (Урфин Джюс и его деревянные солдаты; 1963)
- Sep reĝoj subteraj (Семь подземных королей; 1964)
- Fajro-dio de la Marranoj (Огненный бог Марранов; 1968)
- Flava nebulo (Желтый туман; 1970)
- Sekreto pri la kastelo forlasita (Тайна заброшенного замка; 1975)
Ekde 1993 aliaj verkistoj provis daŭrigi la serion.
Aliaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Du fratoj (1950)
- La arkitektoj (1954)
- Vojaĝo al tria jarmilo (1963)
- diversaj tradukoj, i. a. verkojn de Jules Verne