Ĝermolisto de britaj esperantistoj

listartikolo en Vikimedio
(Alidirektita el Walter Haydn Staveley)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Susanna Lister Adams (naskiĝis 1848?; mortis la 13-an de Julio 1940) estis esperantistino en Hastings. Ŝi movadis ĉefe ĉe blinduloj.[1]

  1. La Brita Esperantisto - Numeroj 424-425, Aŭgusto - Septembro (1940)

Jeremy ADDIS estis angla Esperantisto kiu vivis en Irlando.[1][2][3]

Arthur Allen (mortis februaron 1941) estis esperantisto en Leek.

Ken ALEXANDER (naskiĝis en 1913, mortis en aŭgusto 2009) estis fervora aktivulo de la Londona Esperanto-Klubo kaj fariĝis edzo de Naomi Christina Butler, kiu same estis aktiva en la Londona Esperanto-Klubo, kie ili interkonatiĝis. Ken Alexander estis redaktoro de La Brita Esperantisto de 1949 ĝis 1953. La paro Alexander, delonge ne vidita, reaperis vizite al la malfermo de la nova Esperanto-Centro en Barlaston en 2002.

Wilfrid M. APPLEBY (naskiĝis en 1892, mortis en majo 1989) estis UEA-delegito en la angla urbo Cheltenham de 1931 ĝis 1987. Filatelisto. Aŭtoro de Ĉu vi scias? (Esperanto Publishing Company, Ltd., 1944) kaj muzikfolio "Kongresanino." Redaktoro de Guitar News; la oficiala organo de International Classic Guitar Association.

Francis G. ARCHER (naskiĝjaro nekonata, mortis la 27-a de junio 1934) estis esperantisto en Watford.

Rebecca ASQUITH (naskiĝjaro nekonata, mortis la 21-an de decembro 1931) estis brita esperantistino, kiu partoprenis la grupon je Keighley.

Edward Cresswell BABER (naskiĝis en 1850; mortis en 1910) kirurgiisto, estis brita esperantisto kaj medicina diplomito de la Londona Universitato. Li specialiĝis pri malsanoj rilate je la gorĝo, oreloj kaj nazo, kaj estis la fondinto de la Brighton and Sussex Throat and Ear Hospital en Brajtono, en 1909 ĉe la Internacia Medicinista Kongreso en Budapest li prezentis Esperante verkitan tezon pri sia fako. Li estis estrarano de BEA.

Pastro Thomas Grahame Bailey (naskiĝis 1872; mortis la 5-an de aprilo 1942) estis brita esperantisto naskita en Brita Hindujo. Li edukiĝis en Edinburgo, 25-jaraĝan li estis misiisto en Punĝabo; poste li fariĝis Lektoro ĉe Londona Universitato. Li majstris multajn orientajn lingvojn. Lerninte Esperanton en 1905, li elektiĝis LK-ano en 1925. Li estis Honora Prezidanto de la Londona Klubo. Li diris predikon en St. Giles’ Edinburgo, ĉe la soleno de la Esperanta traduko de la Biblio[4].

George Bairstow (naskiĝis 1890?; mortis la 5-an de novembro 1945) estis brita esperantisto.

George Ballinger (naskiĝis 1863?; mortis la 16-an de decembro 1938) estis esperantisto en Cheltenham.

Charles Barnes (naskiĝis 1869?, mortis la 15-a de februaro 1938) estis esperantisto en Colchester.

Frances M. Bartholomew (mortis la 9-an de marto 1937) estis esperantistino en Letchworth.

Charles Dawson BAXANDALL (naskiĝjaro nekonata, mortis la 16-an de marto 1932) estis esperantisto en Wallasey[5].

Malcolm H. Beattie (mortis la 4-an de majo 1941) estis esperantisto de 1911 ĝis sia morto en Eastbourne. Post vizito al la Antverpena Kongreso li deĵoris en Hindujo, kaj fondis grupon en Calcutta en 1912[6].

Louisa Mary BEDWELL (naskiĝis probable en 1850; mortis la 21-an de julio 1930) estis esperantistino en North Hill.

Toby BARBOCK estis esperantistino en Skotlando dum la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi partoprenis belec-konkurson en la UK 1929.

Florence BARKER estis esperantistino en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

  • La lingvo de la bestoj. Heroldo de Esperanto, Köln, 24 paĝoj, 1931.
 
 La teksto de ĉi tiu prelego estas verkita en preskaŭ senerara Esperanto. Pli grava malĝustaĵo estas nur la akuzativo ĉe la prepozicio kontraŭ. „Provo al la libereco“ ŝajnas al mi iom nekutima esprimo, „stratoj kun densa irado“ eble ne internacie komprenebla. La tendencon mi tute aprobas, sed volas aldoni, ke en ĉiuj kazoj, kiam temus pri savo de besto per pereo de pli valora homo (krimulojn mi ne konsiderus tiaj) mi ne opinius justa la savon de tiu besto. 
— D-ro fil. W. Biehler. Aŭstria Esperantisto n.80 (okt 1931)
 
 Prelego farita dum kunsido de “Amikoj al la Bestoj” en Kolegio Christ Church, Oxford, ĉe la 22-a Universala Kongreso de Esperanto. Kun portreto de la hundino Chum. 
— Brazila Esperantisto 1932 jarkolekto 23, nnumero 01-03, januaro-marto

Henry BARTLETT (naskiĝis en 1843; mortis la 31-an de aŭgusto 1923) kuracisto estis brita esperantisto el Foulsham, Norfolk. Li vojaĝis alilanden ĉ. 1910, kaj fine en 1920 ekloĝis en Auckland, Novzelando, kie li mortis.

A. BARTON estis socialista esperantisto. En 1906 li faris paroladon pri Esperanto en klubo socialista de Sheffield.[7]


Cecil Morris BEAN estis brita matematikisto kaj esperantisto. En 1937, en lia traduko publikiĝis la romano La Naiveco de Pastro Brown de Gilbert Keith Chesterton, kaj en 1954 li publikigis Matematikan terminaron, kiu aperis kiel aparta libreto, sed ankaŭ dissendiĝis kiel dua parto de la Jarlibro 1954 de Universala Esperanto-Asocio.

James BESWICK (naskiĝjaro nekonata, mortis en januaro 1935) estis brita esperantisto en Londono.

Joseph James BIRKETT (naskiĝis probable en 1875; mortis la 22-an de januaro 1934) estis esperantisto en Grange-over-Sands[8].

  1. [1]
  2. [2]
  3. [3]
  4. La Brita Esperantisto - Numeroj 445-446 majo 1942
  5. La Brita Esperantisto - numero 325, majo (1932)
  6. La Brita Esperantisto - Numeroj 437-438
  7. Rusa Esperantisto. Esperantista Movado. Nro 6 p. 525. Jun-Jul, 1906
  8. La Brita Esperantisto - numero 349, majo 1934

Robert J. BISHOP (naskiĝjaro nekonata, mortis la 10-an de februaro 1930) estis esperantisto en Enfield.

Robert BLACK (naskiĝis probable en 1862; mortis en aprilo 1930) estis esperantisto en Hull.

James Andrew BLAIKIE (blejki) (naskiĝis la 4-an de aprilo 1846, mortis la 21-an de decembro 1929) estis angla esperantisto, konata matematikisto, universitata ekzamenisto kaj montogrimpisto. Li esperantistiĝis en 1905. Li kunlabore tradukis La malbela anasido tiujare kaj Bela Joe en sia lasta jaro.

Philip D. BLAKE (naskiĝis la 6-an de septembro 1869. mortis la 17-an de februaro 1929) estis esperantisto en Londono. En 1906 li helpis fondi kurson en Kilburn.

H. E. BOARD estis esperantisto en Britio en la unua duono de la 20-a jarcento.

Verko:

  • H. E. Board. Esperanto for the Blind. Eldonejo Eklezia Esperanto-Ligo, Huddersfield, 1919.
 
 Raporto legita antaŭ kunveno okazinta la 20-an de Majo 1919 en la «National Library for the Blind», Londono. La aŭtoro montras ĉion kion Esperanto jam faris por la blinduloj ĉiulandaj kaj la grandegan utilon atingotan de la ĝenerala uzo de nia lingvo de tiu interesega klaso de homoj en la tuta mondo. 
— Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)

James Bolton (naskiĝis 1929?; mortis la 31-a de julio 1940) estis esperantisto en Hoghton, apud Preston[1].

  1. La Brita Esperantisto - Numeroj 424-425, Aŭgusto - Septembro (1940)

Pastro Henry Charles BOND (naskiĝjaro nekonata, mortis la 15-an de marto de 1925) estis esperantisto en Keymer, Sussex. Li predikis Esperante en Eastbourne en 1913[1].

  1. La Brita Esperantisto - numero 241, aprilo 1925

James B. Bottomley (mortis la 21-an de septembro 1935) estis esperantisto en Keighley, Rutherglen kaj Utley[1].

  1. La Brita Esperantisto - Numero 367, Novembro (1935)

John J. BOUTWOOD (baŭtŭud) (naskiĝis la 14-an de novembro 1860 en Luton) estis angla komercista sekretario kaj esperantisto, kiu aktivis interalie kiel gvidanto de la Societo por Helpo al Patrinoj kaj Infanetoj. Li esperantistiĝis en 1912, estis vicprezidanto de Brita Esperanto-Asocio, prezidanto de la loka Esperanto-grupo en Hastings. Li verkis plurajn esperantlingvajn teatraĵojn.

Arthur BOWKER (naskiĝjaro nekonata, mortis la 11-an de julio 1934) estis esperantisto en Sheffield.

Emily Bowkett (naskiĝjaro nekonata, mortis la 22-an de aprilo 1922) estis esperantistino en Southport.

Robert C. BPWKETT (naskiĝis 1867; mortis la 3-an de aŭgusto 1932) estis esperantisto en Southport.

Albert E. BOYCE (naskiĝjaro nekonata, mortis la 31-an de julio 1965 en Londono) estis brita esperantisto kaj multjara delegito de UEA en Bristol.

J. W. Boys

redakti

J. W. BOYS (naskiĝis la 20-an de nov. 1848; mortis la 17-an de sept. 1924) estis esperantisto en Bridgeport.

Philip Bracegirdle (mortis 1944) estis brita esperantisto kiu mortis en Java kiel militkaptito dum Dua Mondmilito[1].

James F. BRAZIER (naskiĝjaro nekonata, mortis la 8-an de majo 1931) estis brita esperantisto.

Tom Gordon Briggs (naskiĝis 1892?; mortis la 13-an de junio 1938) estis brita esperantisto ekde 1905 en Woodthorpe. Li estis edzo de Mary Briggs[2].

Frank Harwood BRISCOE (naskiĝjaro nekonata, mortis la 4-an de aprilo 1916 en Etaples) estis brita esperantisto ekde 1911 en Londono. Li militservis ĉe Reĝa Aera Korpuso (antaŭulo de Reĝa Aerarmeo) dum la Unua mondmilito.

Josiah A. BRISCOE (naskiĝis en 1908, mortis la 26-an de februaro 1993) estis UEA-fakdelegito pri turismo en Harrogate, Britio.

John BROOKS (naskiĝis probable en 1833; mortis en 1909) estis brita esperantisto, prezidanto de Esperanto-grupo de Nottingham.

Robert A. F. Bruce (mortis 1938) estis esperantisto en Edinburgo.

Hilda Bull (naskiĝis la 22-a de junio 1943) blinda esperantistino, unu el la pionioroj de Esperanto en Britio.

Kate Butcher (mortis la 18-a de oktobro 1939) estis esperantistino en Ipswich[3].

  1. La Brita Esperantisto n467-468_mar-apr 1944
  2. La Brita Esperantisto - Numero 399, Julio (1938)
  3. La Brita Esperantisto - Numero 416, Decembro (1939)

Percy James CAMERON (kameron), kiu uzis la pseŭdonimon Norémac) estis brita esperantisto kaj oficisto, kiu naskiĝis la 5-an de septembro 1884 en Londono - la mortodato nekonatas. Liberpensulo, vegetarano, kontraŭmilitulo, li eklernis Esperanton en 1905. Inter 1912 kaj 1916 li funkciis kiel sekretario de la Londona Esperanto-klubo. Li verkis recenzojn por British Esperantist, Esperanto-kurson por sindikataj gazetoj kaj okazajn artikolojn.

George Carrington (naskiĝis 1868?; mortis la 27an de oktobro 1936) estis esperantisto en Londono.

Henry Cecil Edwards CARTER (naskiĝis probable en 1879, mortis la 26-an de januaro 1934) tradukisto de la Agrikultura Ministerio, estis brita esperantisto en Deptford kie li gvidis kursojn.

Richard CARTER (naskiĝjaro nekonata, mortis la 9-an de majo 1932) estis esperantisto en Liverpool.

Lewis J. CAW (naskiĝis 1846; mortis la 20-an de januaro 1931) estis esperantisto en Edinburgo ekde 1907. Li estis ano de estraro de loka Esperanto-grupo.

Jonathan Chadwick (naskiĝis 1852?; mortis la 22-an de oktobro 1946) estis unu el la pioniroj en Rochdale.

Leslie Chilvers (mortis la 22-an de januaro 1944) estis esperantisto en Nottingham.

Florence H. Chinery (naskiĝis 1866; mortis la 5-a de januaro 1948) estis esperantistino en Ipswich.

Henry Clark (mortis la 20-a de januaro 1942) estis esperantisto en Sidcup[1].

Horace J. CLAYTON estis brita esperantisto. Li aparte aktivis en sia hejmurbo Sheffield.

William Ellis Clayton (naskiĝis 1872?; mortis la 15-a de novembro 1942) estis brita esperantisto en Londono.

Robert Ingham Clegg (naskiĝis en 1866 - mortis la 4-an de decembro 1931) estis esperantisto el Lancashire. Li mortis en Cleveland.

Anthony Cocks (mortis la 11-an de februaro 1948 en Antverpeno) estis brita esperantisto ekde 1905.

Serĝento Fred. A. Coole (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1916) estis esperantisto en Cheltenham, kiu mortis en batalkampo dum la Unua mondmilito [2]


W. R. E. Coles

redakti

W. R. E. Coles (naskiĝis probable en 1841; mortis la 7-an de marto 1925) estis brita esperantisto.

A. B. Colville

redakti

A. B. Colville (naskiĝis probable en 1853; mortis la 9-an de novembro de 1925) estis brita esperantisto, iama Prezidanto de la Esperantista Societo de Portsmouth[3]

Ethel Cook (mortis la 9-an de aprilo 1942) estis esperantistino en Ilford[4].

Arthur H. Constance (mortis la 20-an de julio 1937) estis esperantisto en Wood Green, Londono.

Alexander COUTTS (kuts) (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1958) estas brito kaj skoto. Li estas liberpensulo, dum pluraj jaroj sekretario de Edinburga Esperanto-Societo kaj fervora membro de Frataro de Britaj Kristanaj Esperantistoj.

Charles Edward COWPER (naskiĝis probable en 1849; mortis la 30-an de januaro 1929) estis unu el la fondintoj de Brita Esperanto-Asocio[5].

  1. La Brita Esperantisto - Numeroj 443-445
  2. La Brita Esperantisto - numero 141, septembro (1916)
  3. La Brita Esperantisto - numero 249, decembro (1925)
  4. La britaesperantisto n445-446_maj-jun. 1942
  5. La Brita Esperantisto - numero 287, februaro 1929
 
E E Fournier d'Albe

Edmund Edward Fournier D'ALBE (n. en 1868 en Irlando, m. la 29-an de junio 1933, St Albans, Hertfordshire, Anglio) estis irlanda Esperantisto, [1][2] kiu interalie estis forta apoganto de tutkeltismo.

William Davies (mortis la 29-an de julio 1938) lernejestro, estis esperantisto en Morriston apud Swansea[1].

  1. La Brita Esperantisto - Numero 401, Septembro (1938)

Thomas Dawson (mortis la 5-a de februaro 1938) estis esperantisto en Alva, Skotlando. En 1909 li fondis la Esperanto-Societon de Partick ĉe la YMCA[1].

  1. La Brita Esperantisto - Numero 395, Marto (1938)

Har Dayal (mortis februaro 1940) estis esperantisto en Londono.

Arthur Dixon (mortis la 12-an de majo 1936) estis esperantisto en Manchester kaj movadis ĉefe ĉe skoltistoj.

Archibald Dodd (mortis la 23-an de januaro 1947) estis brita esperantisto.

Emily Dovey (mortis la 3-a de septembro 1940) estis esperantisto.

Edward T. Doran (naskiĝjaro nekonata, mortis la 29-an de decembro 1932) estis esperantisto en Sale, Cheshire.

L. E. Doran

redakti

S-ino L. E. DORAN (naskiĝjaro nekonata, mortis la 20-an de novembro 1925) estis sekretario de la Esperantista Societo de Manchester.

Robert Augustus DAVIS (dejvis), anglo, romkatolika pastro. Naskiĝis en la 2-a de decembro 1860 en Bath. Prezidanto de Angla Ligo de Katolikaj Esperantistoj. Artikoloj en The Esperantist, 1903. Li estis aktiva esperantisto.

George Dickinson (dikinsn) (naskiĝis la 10-an de junio 1865; mortis la 24an de decembro 1936[1]) estis skota eksa poŝtoficisto kaj esperantisto. Li naskiĝis en Haddington, East Lothian, Skotlando, kaj mortis en Edinburgo 71-jaraĝa. Li esperantiĝis en 1910, kaj 14 jarojn estis prezidanto, poste honora prezidanto de la Esperanto-grupo Leith, havenurbo en la teritorio de Edinburgo.

Kapitano Henry C. Drummond (naskiĝjaro nekonata, mortis la 24-an de julio 1916) estis skota esperantisto, nevo de Prof. Henry Drummond. Kapitano en la Argyll kaj Sutherland Highlanders, mortis sur la batalkampo dum la Unua mondmilito[2].

  1. La Brita Esperantisto - Numero 382, Februaro (1937)
  2. La Brita Esperantisto - Numero 141, Septembro (1916)

Fraser S. DUNBAR (1926 - aŭtune 2000) estis iama delegito kaj gvidinto de kursoj en Ipswich (Britio). Aparte lastatempe, li grave kontribuis al la administra laboro de Esperanto-Asocio de Britio.

Alexander Easson (naskiĝjaro nekonata, mortis 1912 en Victoria) advokato, estis skotlanda esperantisto en Edinburgo.

Osborne Eaves (naskiĝis 1867?; mortis la 7-a de oktobro 1944) estas esperantisto en Harrogate.

Edward Ede (naskiĝis 1863?; mortis la 14-an de julio 1940) estis esperantisto en Cardiff.

Pastro Arthur J. EDMONDS (naskiĝjaro nekonata, mortis 71-jara en la 19-a de junio 1914 en Great Gransden) anglikana pastro, estis angla esperantisto, unu el la pioniroj en la Unuiĝinta Reĝlando. Li estis paroĥestro de Great Gransden, Sandy, Bedfordshire. Li partoprenis en la klopodoj por la Tria Internacia Kongreso en Cambridge. Tradukis Hiawatha de Longfellow, multon el Homero, k. a., kaj partoprenis la tradukon de la Nova testamento.

Verkoj:

Arthur EDMONDSON (naskiĝis en 1899, mortis la 9-an de novembro 1976 en Jorkŝiro, Britio) estis brita esperantisto. Li lernis Esperanton en 1928 kaj estinta unu el la plej aktivaj movadanoj en la urboj Bingley, Bradford kaj Keighley, kie li gvidis multajn Esperanto-kursojn. Kun sia edzino Ethel li membris en BEA kaj UEA dum kvardeko da jaroj.

Charles EDWARDS estis brita esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.

Verko

Jack Edwards (naskiĝis 1853?; mortis la 15-a de junio 1942) estis estis pioniro de Esperanto en Kimrujo. Lia lasta raportita parolo estis la jeno (pri Dr. Zamenhof): Y dyn bach symlaf a mwyaf diradres a welsech erioed[1].

Michael J. ELLIOTT (eljot) estis angla esperantisto, metodista pastro, doktoro teol. Li naskiĝis 28 okt. 1852 en Carlisle. Ricevis ateston de L.L. Zamenhof mem en la unuaj tagoj Ĉeestis la UK en Boulogne, 1905. Partoprenis la kontroladon de la tradukon de Malnova Testamento.

Frederick Budd Elwell (naskiĝis probable en 1872 en Ilford[2]; mortis la 22-an de februaron 1934) estis esperantisto en Londono. Li estis kunfondinto de „Ĥemia-Farmacia Sekcio“ de TEKA en 1930. Li kunlaboris en la organizado de biblioteko de BEA en 1931 atentante la gazetaran fakon.

Peter Esslemont estis brita esperantisto en la mezo de 20-a jarcento.

Verko:

  • Zamenhof and Esperanto. Eld. la aŭtoro, Aberdeen, 1948(?), 16 pĝ.

Kaporalo Albert G. Farley (naskiĝis probable en 1898; mortis la 17-an de novembro 1918 en Lisbono) estis brita esperantisto en Tufnell, Londono. Li soldatiĝis en 1915 dum Unua mondmilito.

G. Noble Farmer (naskiĝis en la 1840-aj jaroj; mortis la 5-an de marto 1932) estis esperantisto ekde 1906 en Londono.

Derrick P. Faux estis brita esperantisto dum la 20-a jarcento. Li eldonis la serion por infanoj Legu kaj Lernu.

Verkoj:

  • Kion vi faras. Ekzercaro por junaj lernantoj de Esperanto. Eldonita de la aŭtoro, Oxon, 1965(?)

David FEATHERSTONE (naskiĝis en 1923, mortis la 8-an de marto 2002) estis Esperanto-instruisto kaj reprezentanto de Asocio de Esperanto-instruistoj en Britio, fakdelegito de UEA pri biblioj kaj diservoj kaj estrarano de Kristana Esperantista Ligo Internacia.

Oscar T. Fenner (naskiĝis probable en 1890, mortis la 8-an de marto 1919) muzikisto, estis brita esperantisto en Windsor. Inter liaj komponaĵoj estas en Esperanto “ La Alvoko.”

Harold FILLINGHAM (naskiĝis en 1909, mortis la 18-an de aprilo 1996) estis brita esperantisto. Pli ol 20 jarojn delegito en Nottingham (Britio) kaj longtempa sekretario de la loka klubo, li verkis pri sia juneco aŭtobiografian libron en Esperanto, Bulwell.

Albert Firth (naskiĝis 1885?; mortis la 24-a de novembro 1943) estis brita esperantisto en Huddersfield.

James H. Fitton (naskiĝis 1877?; mortis en februaro 1943) estis brita esperantisto. Multajn jarojn li oficis ĉe Yorkshire'a Federacio kaj estis eldonisto de kelkaj esperantaj libroj, kiel Joseph Rhodes kaj Kiel atingi Edinburgon.

Mary Flugel (mortis la 24-a de majo 1936) estis esperantistino, patrino de John Carl Flugel.

James Lloyd FORD (naskiĝis en 1915, mortis en septembro 1979) estis ekde 1957 fakdelegito pri konstruado kaj SOS-aŭtoservo en Walton-on-Thames, Britio).

Robert Edmund France Foulger (naskiĝis 1873?; mortis la 27-an de januaro 1936) estis esperantisto en Epsom.

Tom C. FRASER (naskiĝis en 1908, mortis en 1992 en Kirkcaldy, Britio) estis dumviva UEA-membro kaj delegito en Kirkcaldy.

Constance Freeman (mortis la 17-an de junio 1944) estis esperantistino en Londono.

Helen Fryer estis brita esperantistino en la unua duono de 20-a jarcento. Lia lernolibro The Esperanto Teacher havis multegajn reeldonojn.

Verko:

  • The Esperanto Teacher.
 
 Reeldono de la bonega lernolibro por angloj, jam de longe konata de la samideanoj. La aŭtorino konstruis sian libron sur la fundamentaj gramatiko kaj ekzercaro de D-ro Zamenhof. Kolekto da uzataj esprimoj utilaj, angla traduko de la ekzercaro, malgranda aro da simplaj legaĵoj kaj iom ampleksa vortareto angla-esperanta kompletigas la libron kaj faras ĝin taŭga por memlernantoj. 
— Belga Esperantisto n090-091 (aug-sep 1922)

Dorothy FULFORD (naskiĝis en 1920, mortis la 19-an de julio 1996 en Redland, Britio), dum kvarona jarcento delegito en Bristolo, fakdelegito pri SOS-aŭtoservo kaj virinaj aferoj kaj iama sekretariino de Bristola Esperanto-Societo.

Charles Trevor Gauntlett (mortis la 29-a de decembro 1935) muzikisto, estis brita esperantisto.

Leonard Ivor GENTLE (naskiĝjaro nekonata, mortis la 20-an de decembro 1988 en Londono, Britio) estis dumviva membro de UEA. Li verkis aŭ tradukis pli ol 140 himnojn en Esperanton, kaj ludis orgenon ĉe la monataj Esperanto-diservoj en Londono dum pli ol 26 jaroj.

Herbert V. GEORGE (naskiĝjaro nekonata, mortis la 10-an de decembro 1991 en Torpoint, Britio) estis brita esperantisto, delegito de UEA kaj prezidanto de la grupo en Plymouth.

Harry Stanley Gibson (mortis la 16-an de septembro 1936) estis esperantisto en Immingham.

Alban Giles (naskiĝjaro nekonata, mortis la 8-an de majo 1933) estis esperantisto en Newport, Shropshire.

Frederick Arnold Goodliffe (mortis la 26-a de januaro 1944) pioniro en Letchworth de 1911, li eldonis gvidfolion de Letchworth, kaj iniciatis grandskalan vendon de Esperanta Sapo propagande[3].

Oswald Goodman (naskiĝjaro nekonata, mortis en marto 1930) estis esperantisto en St Albans, sekretario de loka grupo, en la komenco de 20-a jarcento.

Thomas Grieve (mortis la 7-an de januro 1942) estis brita esperantisto.

Vincent Grimmitt (naskiĝis 1868?; mortis la 27-a de junio 1948) estis esperantisto en Londono. Li lernis Esperanton en 1908[4].

Amelia Grogan (naskiĝjaro nekonata, mortis la 20-an de septembro 1930 en Germanio) estis esperantistino en Londono.

Charles Grugeon (naskiĝis 1889?; mortis la 28-a de julio 1948) edukisto kaj psikologo, estis esperantisto en Henley-on-Thames, vicprezidanto de Reading Esperanto Society[5].

Fred Hadfield (naskiĝjaro nekonata, mortis la 27-an de januaro 1927) estis diversfoje Prezidanto de la Esperantista Societo de Huddersfield.

Keturab Hawkesworth (naskiĝjaro nekonata, mortis la 8-an de novembro 1932) esperantistino en Southport

Frank Hall (mortis januaron de 1941) estis esperantisto en Walthamstow. Li mortis pro "malamika agado" dum Dua Mondmilito [6]

George F. Beacham Hall (mortis la 30-an de julio 1946) estis esperantisto en South Cave, Yorks[7].

Herschel S. Hall estis brita esperantisto dum la komenco de 20-a jarcento.

Verko:

  • La Premiito. Novelo originale verkita en Esperanto. Eld. Librejo Esperanto, Moskvo, 1913(?)
 
 Jen verko, kies temo havas specialan intereson por la Esperantistoj. Inteligenta junulo loĝanta kun sia malriĉa patrino, revas plibonigi sian vivstaton kaj tiun de la patrino per studvojaĝo tra la mondo. Lerninte Esperanton li volas verki rakonton por konkurso de la Internacia Kongreso de Esperantistoj, kun la espero utiligi al sia celo la premion gajnotan. Tion, kio okazas ni lasos priskribiĝi de la aŭtoro. La stilo estas tre bona, kelkfoje prezentanta karakteron originalan. 
— A.B. La Brita Esperantisto - Numero 104, AÅgusto (1913)

Flora Hardcastle estis brita esperantistino en la unua duono de 20-a jarcento.

Traduko:

Leonard Harding (mortis en januaro 1942) blindulo, estis esperantisto en Portsmouth ekde 1930. Li verkis muzikon por La Vojo[8].

Alfred Harris (naskiĝjaro nekonata, mortis la 12-an de oktobro 1928) lerneja inspektoro, estis brita esperantisto el Kew, Surrey ekde 1907.

James Tyler HARROD (naskiĝis la 19-an de januaro 1870 en Hayes) estis angla lernejestro kaj esperantisto. Li estis instruisto en kvakeraj lernejoj 1891-1930, kaj en 1922 komencis Esperantan instruadon en la lernejo de Sibford. Ekde 1931 li estis sekretario de la Kvakera Esperantista Societo.

Mabel HARROD (naskiĝis la 20-an de julio 1871 en Ackworth, mortis la 2-an de novmbro 1942) estis anglino kaj instruistino. Ŝi instruis en liceoj kaj gastlernejoj inter la jaroj 1892 kaj 1930 en Sibford[9]. Ŝi estis lerneja organizisto kaj prelegisto por la Ligo de Nacioj. Ŝi multe propagandis Esperanton.

Peter HARVEY (naskiĝis en 1915, mortis la 5-an de marto 1997), 50 jarojn aktiva en la regiono de Glasgovo (Skotlando) kaj 2S jarojn en Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, prezidinto de Glasgova Esperanto-Societo (1985-86).

Edgar A. Hawkins (mortis la 16-an de marto 1941) estis brita esperantisto.

Ernest Haworth (mortis la 2-an de decembro 1939) estis esperantisto en Burnley.

Alexander Haxton (mortis la 3-an de decembro 1940) estis esperantisto en Perth, Skotlando.

Mary R. Henningsen (naskiĝjaro nekonata, mortis la 12-an de aprilo 1934) estis esperantistino en Worthing.

William Henry HIRST [herst], anglo, komercisto, instruisto de stenografio kaj Esperanto. Naskiĝis en la 3-a de julio 1880 en Huddersfield, m. nekonata. Unua prezidanto de la tiea Esperanto-Grupo, 1908, kaj ofte de tiam sekretario aŭ prezidento.

John Hesketh (naskiĝis 1863?; mortis la 7-a de julio 1940) estis esperantisto en Birmingham.

Arnold Higginson (mortis 1938) estis esperantisto en Ashton-on-Ribble, Preston, ekde 1922[10].

Clement Hill (mortis la 7-an de marto 1943) estis esperantisto en Hastings.

Louise Holden (mortis en aprilo 1937) estis esperantistino en Bradford. Blindulino kaj instruistino de blinduloj dum 45 jaroj. Ŝi instruis Esperanton al multaj el siaj lernantoj, kaj kondukadis ilin karavane al la Universalaj Kongresoj[11].

Ernest Holmes (mortis la 19-a de januaro 1940) estis esperantisto en Clowne[12].

Henry J. Horseman (naskiĝjaro nekonata, mortis la 26-an de oktobro 1928) estis brita esperantisto el West Hartlepool ekde 1907.

J. T. HAXTON (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1958) estis butikisto en St Andrews. Li eklernis Esperanton en 1901.

Mary Caroline Hezlett (naskiĝis 1874?; mortis la 22-an de majo 1935) estis esperantistino ekde 1910 en Coleraine[13].

  1. La brita esperantisto n449-450_sep-okt 1942
  2. La Brita Esperantisto - numero 348, aprilo (1934)
  3. La Brita Esperantisto - Numeroj 471-472, jul-aŭg 1944
  4. https://eo.wikisource.org/wiki/Adresaro_de_la_personoj_kiuj_ellernis_la_lingvon_%E2%80%9EEsperanto%E2%80%9D/Serio_XXIX/Peco_2
  5. La Brita Esperantisto - Numeroj 521-522, Septembro - Oktobro (1948)
  6. La Brita Esperantisto - Numeroj 431-432, Marto - Aprilo (1941)
  7. La Brita Esperantisto - Numeroj 499-500 nov-dec 1946
  8. La Brita Esperantisto - Numeroj 443-434
  9. La Brita Esperantisto n453-454_jan-feb 1943
  10. La Brita Esperantisto - Numero 401, Septembro (1938)
  11. La Brita Esperantisto - Numero 385, Majo (1937)
  12. La Brita Esperantisto - Numero 419, Marto (1940)
  13. La Brita Esperantisto - Numero 363, Julio (1935)

George Higgie (naskiĝis probable en 1848; mortis la 6-an de februaro 1935) estis brita esperantisto. Higgie eldonis kelkajn Esperantajn librojn pri Skotlando. Li estis entuziasma pioniro ankaŭ de Pitmana stenografio kaj de literada reformo[1].

  1. La Brita Esperantisto - Numero 359, Marto (1935)

William Higgins (naskiĝjaro nekonata, mortis en la 12-a de februaro 1927) estis esperantisto ekde 1912. Li estis unu el la pioniroj de Esperanto en Shiregreen, Sheffield kaj prezidinto de loka Esperanto-grupo.

Thomas W. HOLMES (naskiĝjaro nekonata, mortis en la 8-a de septembro 1929) estis blinda esperantisto en Shepperton, urbeto en la tradicia graflando Surrey en sudokcidenta Anglio, kaj kunlaboranto de Esperanta Ligilo.

Nora HOLMES (naskiĝis en 1902, mortis la 14-an de majo 1993) estis vidvino de honora prezidanto de UEA Harry Holmes. Ekde 1927 ŝi estis motoro de la Londona Esperanto-klubo. Ŝi estis UEA-fakdelegito pri virinaj aferoj, kampo sur kiu ŝi aktivis ankaŭ ekster la Esperanto-movado.

Patricia HOLT (naskiĝis en 1925, mortis la 21-an de januaro 1990 en Sandown, Anglio) estis dumviva membro de UEA.

John Edward HOOKHAM (hukm), anglo, urboficisto. Naskiĝis en la 15-a de aŭgusto 1880 en Londono. Esperantistiĝis 1911. De 1922 vicsekr. de IKUE. De 1926 sekr. de Angla Ligo de Katolikaj Esperantistoj.

Florence Horncastle (naskiĝis 1868?; mortis la 25-an de majo de 1942) estis esperantistino en Croydon, kie ŝi estis sekretariino de loka grupo.[1]

James Barr Horne (mortis la 22-an de novembro 1940) estis esperantisto en Glasgow.

Richard HOWARD estas aktiva brita esperantisto. Li studis lingvojn en Nordirlando, kaj li iam laboris kiel prezentisto en la ĉeĥa radio en Prago. Nun li loĝas en Northampton, kie li pasigis la junaĝon.

Thomas Hudson (naskiĝjaro nekonata, mortis la 23-an de marto 1913) estis esperantisto en Leeds.

David Hunter (naskiĝis en 1839; mortis la 8-an de junio 1914) estis brita esperantisto en Cork.

Lillian Ibbetson (naskiĝjaro nekonata, mortis la 9-an de oktobro 1931) estis esperantistino en Sheffield.

Lizzie IDDON estis angla esperantistino, kiu naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1867 en Accrington kaj mortis la 19-an de januaro 1960, 92-jara. Ŝi fondis Esperanto-grupojn en Southport kaj Accrington, kaj ekde la jaro 1910 estis esperanta instruisto. En 1914 ŝi kroniĝis "Reĝino" kun ora medalo ĉe Literatura Esperanta Konkurso por originala versaĵo.

Harry INGHAM, anglo, instruisto en gimnazioj. Li mortis en 1968, 84-jara. Esperantisto 12949. Del. de UEA en Bury.

Thomas Inglis (mortis 1943) dumviva blindulo, estis brita esperantisto en Edinburgo.

Jennet Mand Inman (naskiĝis 1848?; mortis la 23-an de aprilo 1941) estis esperantistino ekde 1907. Ŝi eldonis mallongigitan tradukon de Gulliver em Liliputlando por infanoj[2].

Elizabeth B. Ireland (naskiĝjaro nekonata, mortis la 18-an de marto 1930) estis esperantistino en Hove. Ŝi uzis la pseŭdonimon Stella.

Verko:

  • Esperanto in twelve lessons. A Text-book with the Grammar very simply arranged in twelve lessons, followed by Twelve Reading Lessons (with a Key). Eld. de British Esperanto Association, London, 1922.
 
 Tre bona kaj simpla lernolibro, laŭ ni tre taŭga por memlernantoj. 
— Belga Esperantisto n090-091 (aug-sep 1922)

Aaron IRVINE estas brita esperantisto, kiu vivas en la urbo Carrickfergus de norda Irlando. Ekde la 2000-aj jaroj li flegas la ampleksan retejon lingvo.org.

Edward Collins Jack (naskiĝis 1879/; mortis la 2-an de majo 1938) estis esperantisto el Perth, Skotlando, loĝanta en Wellington, Nov-Zelando, kies Esperanto-klubon li prezidis. En 1929 li estis unu el la fondantoj de NZEA.

H. C. Jack

redakti

H. C. Jack (naskiĝjaro nekonata, mortis la 11-an de oktobro 1925) estis brita esperantisto en Rutherglen.

Fergus Fraser Jamieson (naskiĝis 1916?; mortis la 2-an de aprilo 1941) estis esperantisto en Glasgow.

Ernest Bertram Johnson (naskiĝis la 14-a de oktobro 1889 en Portsmouth, mortojaro nekonata, estis angla esperantisto kaj helpadministranto en kuirista fako de brita mararmeo en Portsmouth. Esperantistiĝinte en 1909, li dum pluraj jaroj gvidis la grupon en Portsmouth ĉiuflanke.

Rachel Johns (mortis la 28 de oktobro 1948) estis esperantistino en Westcliff[3].

William Jolly (naskiĝjaro nekonata, mortis la 24-an de septembro 1916) lernejestro, estis brita esperantisto en Oban.

Henry Jones (mortis la 24-an de februaro 1937) el Swansea, pioniro de Esperanto en Suda Kimrujo kaj prezidinto de la tiea Federacio[4].

  1. La Brita Esperantisto - Numero n449-450 sep-okt 1942
  2. La Brita Esperantisto - Numeroj 439-440
  3. La Brita Esperantisto - Numeroj 515-516 n 515-516 1948 pĝ 148
  4. La Brita Esperantisto - Numero 384, Aprilo (1937)

Rhys Jones (naskiĝis probable en 1845; mortis la 22-an de decembro 1925) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Cardiff.

James L. Katterns (naskiĝis 1858?; mortis la 16-an de marto 1946) estis esperantisto en Dringhouses[1].

Patrick T. Keily (mortis en majo 1949) ĵurnalisto, blindulo, estis esperantisto en Alford. Li kantis en Universala Kongreso de Varsovio en 1937[2].

  1. La Brita Esperantisto. n.493-494 maj-jun 1946
  2. La Brita Esperantisto - Numeroj 422-423, Junio - Julio (1940)

A. Barton Kent

redakti

A. Barton Kent estis brita esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verkoj

*«A COMMON COMMERCIAL LANGUAGE». — An address by Mr. A. Barton Kent, to the members of the London Chamber of Commerce and Others. Eld. Londona Komerca Ĉambro, London, 1918(?) 16 paĝoj 21,5X 13,5 cm.

 
 Angla Parolado pri Esperanto farita la 31-an de Majo 1918 antaŭ la citita komerca ĉambro. Bonega propandilo por varbi inter la komercistaro. 
— Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)

*UNE LANGUE COMMERCIALE COMMUNE. — Conference faite par Mr. A . Barton Kent aux membres de la Chambre de Commerce de Londres et autres personnalités le vendredi 31 mars 1918. Eldonis la Societo de Amikoj de Esperanto, Parizo, 1918(?) 20 paĝoj 23,5 x 10,5 cm.

 
 Franca traduko de la ĉi antaŭe citita parolado, aranĝita de S-roj Grosjean-Maupin kaj E. Sayer. 
— Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)

Agnes M. King (naskiĝjaro nekonata, mortis la 24-an de marto 1933) estis esperantistino en Hartlepool ekde 1923.

Albert KING (naskiĝis en 1910, mortis la 3-an de junio 1992) estis UEA-fakdelegito pri arto en Bristolo (Britio).

Geoffrey KING (naskiĝis la 17-an de julio 1947, mortis la 19-an de julio 2018) estis dum pli ol tri jardekoj la bibliotekisto de la Esperanto-Asocio de Britio. Nekrologo pri li aperis en numero 985 de La Brita Esperantisto.

H. F. Locke King

redakti

H. F. Locke King (naskiĝjaro nekonata, mortis la 28-an de januaro 1926) estis brita esperantisto.

Gerald KYFFIN-TAYLOR (naskiĝis la 9-an de marto 1863 en Liverpool) estis brita parlamentano, solicitoro, notario, brigada generalo kaj esperantisto. Inter 1910 kaj 1915 li estis membro de la brita parlamento House of Commons. Li estis protektanto de la Esperanto-grupo en Londono.

Hubert Lane, ankaŭ nomita Dubert[1] (naskiĝis probable en 1897; mortis la 17-an de decembro de 1932) estis brita esperantisto.

  1. Bitarkivo.org: La Brita Esperantisto - numero 335, marto 1933, pĝ 55
 
Jijel en 1664 de Stanley Lane-Poole

Prof-o Stanley Edward Lane Poole estis angla esperantisto kiu vivis en Dublino (artikolo en la angla)

Mary LARRAD (naskiĝis en 1910, mortis en oktobro 2000 en Old Colwyn, Britio) estis dumviva membro, iama delegito pri virinaj aferoj. Ŝi forte interesiĝis pri kantado en Esperantokaj kunlaboris kun John en la pretigado de « BEA Kantokolekto » en 1971.

Agnes Lavender (mortis la 8-an de januaro 1942) estis esperantisto en Manchester.

George Coles Law (naskiĝjaro nekonata, mortis la 15-an de aprilo 1914) estis brita esperantisto en Plymouth. i estis unu el la pioniroj de la Esperantista movado en Anglujo. Li estis la unua membro kaj unua prezidinto de la Battersea'a Esperantista Klubo. Li kunlaboris en la Poliglota Vade-mecum de Internacia Farmacio.

Ken LAWRENCE (naskiĝjaro en 1909 aŭ 1910, mortis 49-jara en 1958) estis angla esperantisto. Post la Dua Mondmilito li estis kasisto de la Esperanto-klubo de Birmingham, kaj dum kelkaj jaroj funkciis kiel peranto de la Belarta Konkurso de UEA.

Ernest H. Lawton (naskiĝis 1869?; mortis la 9-an de marto 1947) orgenfabrikisto; estis brita esperantisto.

Lydia M. Layng (naskiĝjaro nekonata, mortis la 20 de novembro 1930) estis esperantistino en Abingdon.

Ernest Lee (naskiĝis 1868; mortis la 17-an de novembro 1940) estis esperantisto en Crewe[1].

  1. La Brita Esperantisto - Numeroj 429-430, Januaro - Februaro (1941)

Gabriel Dawson Lewis estis unu el la pioniroj de Esperanto en Liverpool.

Verkoj

  • Notes on English Grammar and Comparisons with Esperanto. Eld. la aŭtoro, 1938(?)

Henrietta Lewis (naskiĝjaro nekonata, mortis la 14-an de januaro 1919) estis brita esperantistino, edzino de Joseph Lewis, unu el la pioniroj en Britio.

Richard LISHMAN [liŝmn] (naskiĝis la 25-an de novembro 1850 en Newcastle-on-Tyne) estis angla esperantisto kaj ekslernejestro. Li estis honora prezidento de Nordorienta Esperanto-Federacio. Dum kelkaj jaroj li instruis Esperanto-kursojn.

Edward G. LOCK estis brita esperantisto. Kun Mason Stuttard li verkis la lernolibron Nelsons Esperanto Course (1946, 1952).

Alfred Wheeler LYNDRIDGE [lindriĝ] estis brita esperantisto kaj instruisto pri komerco. Naskiĝis en la 25-a de decembro 1877 en Brierley Hill. Fondinto de komerca lernejo. Alfaranto de Pitmana Stenografio al Esperanto.

George Lyons estis angla esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento. Li militservis kaj partoprenis okupon de Aŭstrio dum dua mondmilito. Li kontaktigis la esperantistojn de Graz kaj helpis la rekonstruon de tiea movado[1].

  1. Aŭstria Esperanto-Revuo.Adiaŭo de s-ano George Lyons.. N. 4-5, p. 83-84. Nov-dez 1946

Alasdair MacCaluim (naskiĝis en Glasgovo) estas skota esperantisto [4], tradukisto kaj aktivisto de skotgaela lingvo. Li skrivas Reversing Language Shift: The Role and Social Identity of Scottish Gaelic Learners

David M. McCracken (mortis la 4-an de julio 1947) estis esperantisto en Glasgow.

Agnes Gibson MACFARLANE (mkfarlen) estis skota librotenistino kaj esperantistino. Multajn jarojn ŝi estis la prezidantino de la Esperanto-societo en Partick kaj funkciis kiel delegito de UEA en la urbo.

Basil McGrath estis brita esperantisto em Manchester dum la unua duono de 20-a jarcento.

Verko: Konsilio por grupestroj 1946(?)

 
 S-ro Basil McGrath, Manchester, skribas : “La ĉefa kondiĉo por sukceso estas, ke ĉiu ano sentu, ke li mem estas parto de la Societo. Ni neniam havas komitatkunvenojn, sed nur kunvenojn, en kiuj partoprenas la tuta Societo. Tiamaniere ĉiu ano voĉe esprimas sian vidpunkton. Pri reklamado ni trovis ke malgrandaj anoncoj pli efikas, ol grandaj. La guto malgranda, konstante frapante, estas tiu, kiu traboras la cerbon de la leganto. La oficistoj neniam trudu privatajn opiniojn sur la aliajn anojn. Kuraĝigu ĉiun, eĉ nekonsentante kun li. La oficistoj estu ĉiam pretaj iri ien ajn por propagandi : ĉar entuziasmo naskas entuziasmon. Por la kunvenoj aranĝu programon varian. Komencu ĉiun kunvenon per protokolo pri la antaŭa. Kuraĝigu ekskursojn kaj muzikajn kunsidojn. Bulteno estas necesa komunikilo.” 
— La Brita Esperantisto n.493-494 maj-jun 1946

Charles MacGregor (mortis la 16-an de novembro 1943) estis esperantisto en Edinburgo.

Edmond MacGregor (naskiĝjaro nekonata, mortis la 31 de oktobro 1923) estis esperantisto en Glasgow.

William McElgunn (naskiĝjaro nekonata, mortis la 22-an de junio 1934) estis esperantisto en Belfasto, kie li gvidis esperanto-kursojn.

Isabella Emily Mcintosh (naskiĝjaro nekonata, mortis en majo 1926) estis esperantistino en Edinburgo.

William Robert Mackay (mortis la 16-an de aŭgusto 1941) ankaŭ konata kiel “Uncle Mack” estis esperantisto en Ilford, kies grupo li prezidis[1].

James MacKirdy (mortis la 2-an de marto 1940) estis esperantisto en Rochdale, kies loka grupo li estis sekretario.

James Macrae (naskiĝjaro nekonata, mortis la 9-an de Oktobro 1917 en St. Leonards) majordomo, estis brita esperantisto . Kiel majordomo de multaj riĉaj familio en Eŭropo, li multe vojaĝis tra tiu kontinento kaj parolis multajn lingvojn[2].

  1. La Brita Esperantisto - Numeroj 439-440
  2. La Brita Esperantisto - Numero 155, Novembro (1917)

? MacKenzie (pastro en Japanio)

redakti

El la Enciklopedio de Esperanto de 1934: "En la printempo de 1903 Mac Ken­zie [sic], skota pastro, Kanazawa, venigis Esperanto-lernolibron el Anglujo al Japanio... L. K. Sur provizora listo montrita en la 1-a UK estis Gauntlett, MacKenzie, nejapanoj, sed loĝintaj en Japanio... Fremdaj esperantistoj venintaj al Japanio kaj helpintaj al la movado... Mac Kenzie"

Charles R. Mackey (naskiĝis probable en 1885; mortis la 8-an de decembro 1912 en Edinburgo) muzikisto, estis skota esperantisto.

Arthur T. Maling (mortis la 28-an de Septembro 1939) estis brita esperantisto.

Frank Mason (naskiĝjaro nekonata, mortis la 4-an de marto 1927) estis esperantisto el Spalding. Dum unu jaro kasisto de la grupo en Grimsby. Li estis konsilanto de BEA.

Lewis Mason (naskiĝis 1866?, mortis la 26-an de februaro 1937) estis brita esperantisto. Li komencis lerni Esperanton, kiam li havis jam 60 jarojn[1].

  1. La Brita Esperantisto - Numero 384, Aprilo (1937)

Diccon MASTERMAN (naskiĝis la 7-an de julio 1941) estas brita esperantisto. Esperantistiĝis en 1959. Magistro pri modernaj lingvoj. Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (1981-1985), estrarano de UEA (1986-1989). Loĝas en Italio.

Isabella Mears estis Skota kuracisto kaj esperantisto. En 1881 ŝi kvalifikiĝis pri medicino ĉe Royal College of Physicians of Ireland kiel unu el la unuaj virinoj, kiuj tiel kvalifikiĝis. En 1889 ŝi fondis kun sia edzo sanitorion en Edinburgo. Ŝi okupiĝis pri la Ruĝa Kruco kaj pri misia laboro en Ĉinio kaj verkis pri tio en Esperanto. [1] [2] [3]

Henry Havelock Meek (naskiĝis 1859?; mortis la 2-an de aŭgusto 1939) estis brita esperantisto en Hastings.

Arthur Mee (naskiĝjaro nekonata, mortis la 22-an de januaro 1926) ĵurnalisto, estis esperantisto en Cardiff.

Amy Meek (naskiĝis 1868?; mortis la 23-an de oktobro 1938) estis esperantistino en Hastings.

Sarah Marianne Megahy (naskiĝis 1855; mortis la 29-a de aprilo 1940) estis esperantistino en Fulwood, Preston. Ŝi estis edzino de Basil P. Megahy. Esperantistiĝis en 1908.

Bob MELLORS (naskiĝis en 1950, mortis la 24-an de marto 1996 en Varsovio (murdo)) estis brita esperantisto kaj kunfondinto de Gay Liberation Front (Gej-Liberiga Fronto) en Britio.

Charles Middlemiss (mortis la 11-a de junio) geologo, estis esperantisto en Tunbridge Wells. Li lernis Esperanton en 1904. Li vivis en Brita Hindio laborante en Geological Survey Office kaj propagandis Esperanton en Kalkuto[1].

Elizabeth Miller (naskiĝis 1857?; mortis la 13-a de julio 1940) estis esperantistino en Wisbech. Ŝi estis kunulino de Priscilla Peckover ekde 1910.[2]

  1. La Brita Esperantisto n489-490 jan-feb 1946
  2. La Brita Esperantisto - Numeroj 424-425, Aŭgusto - Septembro (1940)

Peter MILES (naskiĝis en 1929, mortis en januaro 2005) ekestis angla ŝoforo kaj esperantisto, kiu seninterrompe membris en UEA ekde 1953. Per tutpaĝaj anoncoj, kiuj aperis dum jardekoj en la Jarlibro de UEA, la Traduk-Servo Esperanto de la klera ŝoforo en Watford kaj Londono fariĝis ĉie konata.

Joseph Alexander Milligan (naskiĝjaro nekonata, mortis la 25-an de aprilo 1933) estis esperantisto en Liverpool.

Robert A. Milner (naskiĝis probable en 1840; mortis la 15-an de marto 1931) estis esperantisto en Bristol.

Alphonse Minten (mortis la 12-an de decembro 1938) estis esperantisto en Wisbech.

Margaret Moir (naskiĝjaro nekonata, mortis en novembro 1931) estis esperantistino en Montrose

Charles Henry Molley (naskiĝjaro nekonata, mortis la 6-an de februaro 1931) estis kasisto de la Esperantista grupo en Reading.

Harry Mortimer (mortis la 27-an de majo 1940) estis esperantisto en Manchester.

George Moult (mortis la 14-a de majo 1943) estis esperantisto en Bristol.

Alfred Mudie (naskiĝis probable en 1845; mortis la 9-an de januaro 1933) estis esperantisto en Hove. Li estis forta subtenanto de la Bakona aŭtoreco de la verkoj atribuitaj al Shakespeare[1].

Adolf Muenz (mortis la 19-an de marto 1943) estis brita esperantisto.

John Muir (mortis en aŭgusto 1948) estis esperantisto, prezidanto de Dundee Esperanto Group. [2].

John Murray (naskiĝjaro nekonata, mortis la 24-an de januaro 1906 en Mozambiko) estis brita esperantisto.

 
Esperanto's Time Has Come, 1987.

Stanley D. NISBET (naskiĝis en 1912, mortis la 14-an de aprilo 2004) estis brita esperantisto, delegito kaj fakdelegito pri edukado en Glasgow (Britio).

Pastro Hugh Noel Nowell (naskiĝis 1871?; mortis la 18-an de marto 1940) paroĥestro de la preĝejo St. Peter, Sandwich, kie li estis pioniro de Esperanto.[3]

Eleanor Norman (mortis la 18-an de majo 1941) estis esperantistino en Kings Norton, Birmingham.

H. NURSALL (naskiĝis en 1905, mortis la 6-an de februaro 1977 en Bedford, Britio), estis brita esperantisto. Kvankam lerninte Esperanton nur post sia pensiiĝo, estis unu el la ĉefaj lokaj aktivuloj dum la lastaj jaroj.

Adrian OATES (naskiĝjaro nekonata, mortis la 8-an de marto 2000 estis brita esperantisto). Li estis ĉefo de Chester Esperanto-Asocio, longdaŭra membro de la Nordokcidenta Esperanto-Federacio kaj de EAB, delegito de UEA kaj radioamatoro.

William Officer (naskiĝis 1857; mortis 1936) estis esperantisto en Peterhead.

T. Rushton Ogden (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1929) muzikisto, estis esperantisto el Blackpool ekde 1908.

Ronald Older (naskiĝis 1922?, mortis 1942) estis brita esperantisto en Petworth, Sussex, mortigita dum la Dua Mondmilito[4].

Doris May Over (naskiĝis 1916?; mortis la 21-a de marto 1943) estis esperantistino en Weston-super-Mare[5].

Edward Parker (naskiĝjaro nekonata, mortis la 8-an de marto 1915) estis esperantisto en Shipley. Li estis vicprezidanto de Jorkŝira Esperantista Federacio kaj estrarano de Brita Esperanto-Asocio.

John E. Parker (naskiĝis 1848?; mortis la 21-a de julio 1943) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Bradford.

Frank Parkin (naskiĝis 1890?; mortis la 24-a de aŭgusto 1946) estis esperantisto en Sibford Ferris, Banbury. Li instruis Esperanton en Friends’ School, Sibford, kie li estis instruisto[6].

James Parish (naskiĝjaro nekonata, mortis la 4-an de aprilo 1929) muzikisto, estis esperantisto el Watford.

E. Robert PENNY (naskiĝis en 1909, mortis 1993 en Bury St. Edmunds, Britio) estis membro de UEA seninterrompe ekde 1938 kaj multajn jardekojn servis en la Delegita Reto kiel delegito kaj fakdelegito pri mana teksado kaj SOS-aŭtoservo.

John A. Peart, lernejestro, estis brita esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento en Winchester.

Verko:

  • Towards International Understanding, aŭ, Per Esperanto al la Sesa Celo. (Esperanto por Rotarianoj). Eld. Warren & Son Ltd., Winchester, 1931(?), 32 pĝ.

Herman Philp (naskiĝjaro nekonata, mortis la 24-an de oktobro 1919) estis brita esperantisto en Aberystwyth.

Walter Glover PHIPPS [fips] (naskiĝis la 24-an de julio 1885 en Cheltenham) estis angla esperantisto kaj komizo. Li estis sekretario de la Cheltenhama Esperanto-grupo de 1913 ĝis 1926 kaj delegito de UEA de 1914 ĝis 1930.

John William PICKARD [pikard] (naskiĝis la 16-an de julio 1866 en Leeds) estis angla esperantisto kaj kontisto. Li estis esperantisto de 1899. Dum 4 jaroj li estis prezidanto de la Esperanto-societo de Manchester.

Leonard Pickles (mortis 9-an de marto 1943) estis esperantisto en Keighley.

Harold PILLING (naskiĝis en 1888, mortis 1957 en Burnley, Britio) estis iama Prezidanto de la grupo en Burnley. Eklernis Esperanton en 1908, kaj en 1956 elektiĝis Fratulo de BEA.

Ernest Pointer (naskiĝis la 23-an de novembro 1881; mortis la 6-an de majo 1909 en Eppstein) estis brita esperantisto. Li diplomiĝis en Universitato de Kembriĝo en 1903 (Pembroke College), kaj li esperantiĝis dum la Universala Kongreso de 1907. Li baldaŭ poste malsaniĝis de ftizo.

Mary Pointer (naskiĝis 1852?; mortis la 8-an de februaro de 1943) estis brita esperantistino.

Serĝento Fred Pratt (naskiĝjaro nekonata, mortis la la 28an de aprilo 1917) filo de filo de W. J. Pratt, estis esperantisto en Edinburgo. Li estis ano de 15th Royal Scots, kaj mortis en batalkampo dum la Unua mondmilito.[7]

  1. La Brita Esperantisto - Numero 335, Marto (1933)
  2. La Brita Esperantisto - Numeroj 521-522, Septembro - Oktobro (1948)
  3. La Brita Esperantisto - Numeroj 420-421, Aprilo - Majo (1940)
  4. La brita esperantisto n445-446 maj-jun 1942
  5. La Brita Esperantisto - Numeroj 459-460
  6. La Brita Esperantisto - Numeroj 499-500 nov-dec 1946
  7. La Brita Esperantisto - numero 153, septembro (1917), pĝ 75

Everleigh M. PRESTON (naskiĝis en 1899, mortis la 17-an de januaro 1973) estis vicdelegito en Bristol (Britio). Krom havi funkcion en Brita Esperantista Asocio, li estis dum pli ol trideko da jaroj membro de UEA ĝis la morto.

Ernest Edward Pyett (mortis la 29-an de junio 1936) estis brita esperantisto en Blackpool.

Dermod QUIRKE (D. J. F. Quirke) kontribuis al La Brita Esperantisto kaj redaktis unu numeron de ĝi en 1971. Li estis ankaŭ kunlaboranto de Sekso kaj Egaleco.

William Rae (mortis la 3-an de decembro) estis esperantisto en Bournemouth.

Charlotte Elisabeth Railton (mortis la 22-an de julio 1937) estis esperantistino en Manchester.

Herbert Reed (naskiĝis 1866?; mortis la 7-an de oktobro 1946) estis esperantisto en Letchworth.

Miriam Reeve (naskiĝis probable en 1843; mortis la 5-an de majo 1934) pioniro de Esperanto en Brajtono kaj Hove.

Elizabeth Reid (mortis la 17-an de majo 1948) estis esperantistino en Skotlando.

La Rekonstruo de la Roterdama Urbokoro, Konsilejo por la Rekonstruo de Roterdamo, Rotterdam 1947(?)

 
 18-paĝa libreto, ŝajne senpaga. Ĝi priskribasla laboron nun faratan por rekonstrui la detruitan urbocentron. Ilustras ĝin dek planoj kaj mapoj. Eldonajo unika en nia literaturo, kaj tre interesa por ĉiu, kiu sin okupas pri arkitekturo aŭ urba planado. Lingve modela. 
— La Brita Esperantisto - Numeroj 511-512 nov-dec 1947

Thomas J. Relf (naskiĝis la 22-an de januaro 1859, mortis la 22-an de januaro 1929) estis esperantisto en Edgware. Li fondis Esperantan grupon en Finchley en 1907. Li partoprenis la Esperantan Diservon en Londono kiel predikanto kaj kiel orgenisto[1].

Verko

Eric REVILL, anglo kiu pasigis jardekojn en gvidado en Esperanto-Societo en Manĉestro kaj en la nord-okcidenta federacio. Post transloĝiĝo al norda Kimrio, li diligente instruis la lingvon al dekoj da gelerantoj.

Alex McNab Rice (mortis la 15-a de februaro 1947) estis esperantisto en Glasgow.

John Riley (naskiĝis la 4-an de novembro 1848; mortis la 12-an de majo 1929), juĝisto, estis esperantisto el Gazerdine ekde 1907.

Kolonelo Albert Henry Rishworth (naskiĝis 1859?, mortis la 17-an de aŭgusto 1937) estis esperantisto en Hull. Li prezidis la Societon en Hull jam de ĝia fondo en 1906[2].

Annie Robb (mortis 1943) estis brita esperantistino en Edinburgo ekde 1908.

James ROBERTS (n. la 21-an de aprilo 1839 en Constantine, m. 95-jara la 8-a de februaro 1935) estis angla esperantisto en Manningham, kiu inter 1859 kaj 1882 funkciis kiel lernejestro. Li esperantistiĝis en 1922 kaj tiujare, 88-jara, gajnis ateston de la Londona Ĉambro de Komerco pri Esperanto, kun distingo en la parola parto. Duan ekzamenon li sukcesis en sia 93-a jaro, en 1927.[3]. Kiam aperis la Enciklopedio de Esperanto en 1934, li estis la plej aĝa esperantisto de Britio.

  1. La Brita Esperantisto - numero 289, aprilo 1929
  2. La Brita Esperantisto - Numero 390, oktobro (1937)
  3. La Brita Esperantisto - numero 359, marto (1935)

Millie Rhodes (mortis la 16-an de septembro 1936) edzino de Frank Cockshott Rhodes, estis esperantistino en Keighley.

Samuel T. Rodger (naskiĝjaro nekonata, mortis en septembro 1931) estis esperantisto en Londono.

George William ROOME (rum) (naskiĝis la 27-an de novembro 1864 en Sheffield, mortis la 16-an de septembro 1958) estis anglo kaj instruisto pri angla lingvo. Esperantistigita de Richard H. Geoghegan en 1888. Prezidanto de la Esperanto-Federacio de Yorkshire. Prezidanto de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) de 1930.

Sir Dennison Ross (mortis septembro 1940) estis fondinto kaj ĝis 1937 estro de la Lernejo de Orientaj Studoj. Komence li iom dubis pri Esperanto, sed ĉeestinte la Universalan Kongreson de Esperanto en Londono, li diris, ke tiu provo pri la vivanteco de la lingvo plene lin konvinkis. [1]

  1. La Brita Esperantisto - Numeroj 426-427-428, Oktobro/ Decembro (1940)

Olive ROSSETTI (naskiĝis en 1921, mortis en 1993 en Gosport) estis la dua edzino de Reto Rossetti kaj ofta kongresano.

Albert Rollo Russel (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1914) estis brita esperantisto. Li verkis multajn artikolojn pri la meteorologio kaj estis unu el la komitatanoj de Bedales School, Petersfield. Tie li renkontiĝis kun Edmond Privat kiu instruis la lingvojn Francan kaj Esperantan en la lernejo kaj fariĝis fervora partiano de Esperanto.

Mike SADLER, naskiĝis en la 1950-aj jaroj, estas brita esperantisto, kiu inter alie per prelegoj kontribuis al la tema programoj de multaj Internaciaj Seminarioj de GEJ, kontribuante ankaŭ al la 21-a IS 1977/1978 kaj la 31-a IS 1987/1988.

Simon SAFT (naskiĝis en Lankaŝiro, mortis 66-jara la 2-an de septembro 1965) estis brita esperantisto el Salford. Kvankam li lernis Esperanton nur en 1951, li de tiam estis tre aktiva precipe en la brita movado.

John Reynolds SALTER (naskiĝjaro nekonata, mortis la 10-an de majo 1989 en Exeter, Britio) estis dumviva membro de UEA.

Charles H. H. SATCHELL (naskiĝis la 1-an de marto 1864 en Rugby, Englando, mortojaro ne konata, sed ĉiukaze post 1934) estis angla esperantisto kaj ko­merca vojaĝisto, kiu estis tre konata en multaj provincaj grupoj. Konsilanto de BEA por Edinburgo.

William H. SCOTT (naskiĝis probable en 1851; mortis en decembro 1925) estis esperantisto en Bournemouth. Subite li mortis dum li sidis en preĝejo, legante la Esperantan Testamenton.

Frederick Maurice Sexton (naskiĝis 1860?; mortis la 9-a de februaro 1946) estis esperantisto en Surbiton.

Watson SENIOR (naskiĝis la 7-an de februaro 1868 en Dewsbury, mortojaro ne konata, sed ĉiukaze post 1934), estis angla esperantisto kaj me­zurila inspektoro en Edinburgo, kiu interalie oficis kiel prezidanto de Unuigita Societo de Inspektistoj de Pes­iloj kaj Mezuriloj. Esperantisto ekde 1910, li estis multjara prezidanto de la Esperantista Societo en Edinburgo.

Charles Shanks (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1916) estis brita esperantisto, unu el la pioniroj en Aldershot. Li mortis ĉe la Suvla Baseno dum la Batalo de Kalipolis. Antaŭ la Unua mondmilito li estis instruisto ĉe West End Boys’ School en Aldershot. Li soldatiĝis en 1915.

Mabel Victoria SCHÄPER, naskita Hewetson (naskiĝjaro nekonata, mortis la 6-an de februaro 1933), estis brita esperantistino loĝanta en Essen, Germanio. Ŝi estis dum multaj jaroj sekretario de la Esperanto-grupo en Blackburn, kaj komitatano de la Federacio de Lancashire kaj Cheshire. Poste ŝi edziniĝis al la germana esperantisto Hans Schäper kaj translokiĝis al Germanio[1].

  1. La Brita Esperantisto - numero 335, marto (1933)

Francis William SHAW (ŝo) estis angla inĝeniero kaj esperantisto, naskiĝinta la 19-an de aprilo 1873 en Manchester. Li esperantistiĝis en 1909 kaj plurajn jarojn estis la sekretario de la Esperanto-Societo de Coventry.

George SHEPHERD (naskiĝjaro nekonata, mortis 76-jara la 27-an de februaro 1970) estis brita esperantisto en Newcastle-upon-Tyne. Li lernis Esperanton en 1910, kunfondis la lokan societon kaj regionan federacion kaj estis tre malnova membro de UEA.

Grace Sherris (naskiĝjaro nekonata, mortis la 27-an de julio 1928) estis esperantistino el Clacton-on-Sea.

Edna E. Schofield (mortis la 4-an de januaro 1942) estis esperantistino en Bury[1].

Henry Hutchings SHORT (naskiĝjaro nekonata, mortis la 23-an de aprilo 1932) estis esperantisto en Moretonharpstead[2], unu el la pioniroj en Devon.

  1. La Brita Esperantisto - Numeroj 443-444
  2. La Brita Esperantisto - numero 328, aŭgusto (1932)

Johanna Shorter-Eyck estas brita esperantisto.

Verkoj

Lucy May Simpson (naskiĝjaro nekonata, mortis la 1-an de februaro 1934) estis esperantistino en Edinburgo. Ŝi estis fratino de Rosa Simpson.

Rosa Simpson (naskiĝjaro nekonata, mortis la 5-an de julio 1934) estis esperantistino en Edinburgo. Ŝi estis fratino de Lucy May Simpson.

Sybil V. SLY (naskiĝis en 1920, mortis en 2004) estis longtempa delegito de UEA en Letchworth, Britio. Ŝi estis dumviva membro de UEA jam ekde sia infanaĝo kaj fervora kluba aktivulo. Dum multaj jaroj ŝi membris en Societo Zamenhof kaj subtenis la Novjorkan Oficejon de UEA.

Avis Ellen Smith (mortis la 6-an de novembro 1937) estis esperantistino en Kettering[1], edzino de Albert Edward Smith, prezidanto de la Federacio de Northamptonshire.

Mary Smyth (mortis la 24 de julio 1937) estis esperantistino en Burntisland.

Gladys Gladstone SOLOMON, anglino. Aŭtoro de facilaj legolibroj: „E por Infanoj" kaj de alilingvaj lerniloj.

James W. G. A. Somerville-Meikle (naskiĝis probable en 1861; mortis la 22-an de oktobro 1933) estis brita esperantisto.

Herbert W. Southcombe (nasikiĝis la 21-an de marto 1859; mortis la 21-a de sepetembro 1944) estis esperantisto en Kingston-on-Thames[2], li estis unu el la unuaj dek mil esperantistoj listitaj en Adresaro de la Esperantistoj. Li ĉeestis la Bulonjan Kongreson.

Verko: Tiumondaj Fajrokutimoj, 1905.

Pastro Arthur P. Southee (naskiĝis en 1840, mortis la 28-an de oktobro 1919) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Britio.Li partoprenis de organizado de Kongreso de Bulonjo[3]. Li movadis en Folkestone.

John Alan SPENCER (naskiĝis en 1908, mortis la 2-an de marto 1999 en Londono) estis konata aktivulo de SAT kaj de ties brita branĉo.

Adeleine Elizabeth Stacy (naskiĝis Good 1859?; mortis la 8-an de aŭgusto 1946) estis esperantistino ekde 1907.

William King STACY (naskiĝis probable en 1850; mortis la 15-an de marto 1934) estis esperantisto en Woodthorpe[4] ekde 1906.

  1. La Brita Esperantisto - Numero 392, Decembro (1937)
  2. La Brita Esperantisto, n 475-476_nov-dec 1944
  3. La Brita Esperantisto - numero 184, aprilo 1920
  4. La Brita Esperantisto - numero 349, majo 1934

Walter Haydn STAVELEY (stejvli) (naskiĝis la 1-an de julio 1876 en Preston, mortis la 10-a de februaro 1940 ) estis anglo kaj profesia pianisto. Esperantisto ekde 1912, li laŭ informo de la Enciklopedio de Esperanto en 1934 estis la prezidento de la Esperanto-societo en Preston.

James Strachan, M.A., lerneja inspektoro, estis brita esperantisto.

Verko:

  • Esperanto as a School Subject. Eld. Board of Education, Londono, 1941.

John STEELE (naskiĝis en 1896, mortis en decembro 1996), estis engaĝita brita esperantisto, ofta instruinto kaj UK-partopreninto. Kiam li forpasis cent-jara fine de 1996, li probable estis la plej aĝa esperantisto en Britio. Li organizis ambaŭ britajn Esperanto-kongresojn kiujn gastigis lia urbo Southport, en 1911 kaj 1932.

Florence E. Stevens (naskiĝis probable en 1857; mortis la 3-an de aprilo 1925) estis brita esperantistino en Welwyn Garden City. Ŝi estis patrino de E. R. Edmonds kaj K. M. Stevens.

Robert Stewart (mortis la 15-an de oktobro 1936) estis skota esperantisto en Glasgow, estrarano de Skota Federacio de Esperanto. Li estis estis sekretario de la Scottish Socialist Music Festival[1].

  1. La Brita Esperantisto - Numero 380, Decembro (1936)

Charles Patrick STUART (naskiĝis probable en 1902; mortis la 15-an de novembro 1928) estis brita esperantisto el Stewart's Town, Tyrone.

Wilson Henry STURGE (naskiĝis probable en 1865; mortis la 4-an de marto 1935) estis esperantisto en Birmingham.

Robert SUTCLIFFE (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1914) inĝeniero, estis brita esperantisto en Sutton ekde 1902. Li verkis kelkajn artikolojn al La Brita Esperantisto. En 1907 S-ro Sutcliff fondis la Sutton'an Grupon, de kiu li estis prezidanto dum kelkaj jaroj.

Li estis kunulo de firmo Legrande kaj Sutcliffe, kies elpenso de la “Magdala” tuba puto, ebligis, per sia ofta eltrovo de akvo en ŝajne sekegaj lokoj, la ekspedicion al Abisinio en la jaro 1868.

Nigel TART (naskiĝis en 1966 en Ashby de la Zouch) estas esperantisto kaj matematika instruisto en Brajtono, kaj fine de la 20-a/komence de la 21-a jarcento la plej konata esperantisto en la urbo.

Eksteraj ligiloj:

Frank V. TAYLOR (naskiĝis en 1891, mortis la 26-an de februaro 1976 en Halifax, Britio), estis membro de UEA depost 1935 kaj dum pluraj jardekoj delegito en sia urbo. En 1924 li en Kurri Kurri, Novsudkimrio, Aŭstralio edziĝis al la aŭstralia esperantistino Adelaide E. Hughes. La esperantlingva gazetaro amplekse raportis pri la internacia movada geedziĝo, kaj la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis ĝin.[1]

Eliza Tendall (naskiĝis 1863?; mortis la 25-a de januaro 1948) estis brita esperantistino en St. Leonards-on-Sea[2].

Hilda THARME estis aktiva brita esperantistino. Dum la plejparto de sia vivo ŝi loĝis en Bangor, Kimrio. Tie ŝi foje instruis Esperanton al gelernantoj en liceo.

Mary Theodore (naskiĝjaro nekonata, mortis la 18-an de marto 1933) estis esperantistino en Llanfair Caereinion[3], ŝi movadis en multaj lokoj de Kimrio.

  1. listo sub la kapvorto "Geedziĝoj esperantistaj" en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (esperante)
  2. La Brita Esperantisto - Numeroj 517-518 maj-jun 1948
  3. La Brita Esperantisto - numero 337, majo (1933)

George THOMSON (naskiĝjaro nekonata, mortis la 5-an de decembro 1929) estis esperantisto en Edinburgo.

Blanche TOWNLEY, naskita Drinkwater (naskiĝjaro nekonata, mortis la 3-an de januaro 1931) estis esperantistino en Clayton-le-Moors kaj Blackburn, membro de la grupo en Accrington, kie li gvidis esperanto-kursojn.

Robert Ralph TREDGOLD (naskiĝis la 3-an de decembro 1878 en Lee) estis angla esperantisto kaj solicitoro. En 1931 li estis kasisto de Brita Esperanto-Asocio. Li tradukis himnojn por la „Himnaro Esperanta".

Simon VARWELL (n. en la 1970-aj jaroj) estas skota esperantisto kaj aŭtoro. Li verkis The Next Stop kaj Up the Creek without a Mullet [5]

Ada Kate Vacher (naskiĝjaro nekonata, mortis la 21-an de aŭgusto 1923) estis esperantistino en Kensington ekde 1909.

Lucy E. Waddy (naskiĝjaro nekonata, mortis la 29-an de oktobro 1927 en Jamaiko) estis brita esperantistino dum la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi estis estrino de la Altlernejo por knabinoj en Haverfordwest, Kimrio.

Verko:

  • TRA LA JARO. Esperanta Lernolibro, 2-a reviziita eldono, 1921. Eldonis J. M. Dent & Sons, Ltd. Londono.
 
 Tiu lernolibro estas uzebla en ĉiuj landoj.Ĝi speciale taŭgas por infan­aj kursoj kaj prilaboras la tutan gramatikon en 50 lecionoj kies teksto estas bazita sur la en preskaŭ ĉiuj lernejoj troveblaj kvar bildoj pri la Sezonoj. La libro enhavas multajn kaj metode prezentitajn ekzercojn, kaj ĝi lernigas al la junaj lernantoj grandan trezoron da vortoj. Ĉar mi mem jam uzis kun bona rezultato tiun gramatikon en porinfana kur­so, mi povas ĝin plenkonscie rekomendi. Estus preferinde, tamen, ke en proksima eldono la lerta verkistino forigu kelkajn nuranglaĵan fraz­konstruojn, kiuj enŝoviĝis en la libron 
— Belga Esperantisto n083-084 (jan-feb 1921)
 
 Dank' al Profesoro Hengwi Hongg, la Esperanto-movado revekiĝas en la malfeliĉa Koreo. Sed por la instruado de la internacia lingvo oni bezonas lernolibrojn; feliĉe, Valter Kipman-eldonejo konsentis la represon de la recenzata libro. La didakta metodo estas klara kaj taŭga por, la lernantoj, universitataj geestudentoj ĝiaj rektaj kaj gramatikaj klarigoj, kune, faciligas kaj agrabligas la lernadon. La libron oni povas atingi interŝanĝo kun Esperanto-libroj; ĉar, pro kaŭzo de la milito, la tieaj samideanoj dezilas akiri tuj alilandajn verkojn, por siaj studoj. 
— Boletín n048 (dec 1952)
 
 Ĉi tiu libro estas unu el “Dent's Modern Language Series”, redaktata de Walter Rippmann, M.A., kaj similas la ĉiekonatan “First French Book”. Ĝi estas verkita tute en Esperanto kaj konsistas el 50 lecionoj por komencantoj, en formo ne de sekaj reguloj, aŭ de amaso da frazoj sen ia interrilato, sed de interesa kaj facila legaĵo—priskriboj, rakontoj, poemetoj, kaj

literaturaj elĉerpaĵoj. La lecionoj estas zorge gradigitaj, laŭ bonaj pedagogiaj principoj, kaj ĉe la fino de ĉiu troviĝas simplaj notoj pri gramatiko kun klarigaj ekzemploj. La libro dividiĝas nature en kvar partojn — Printempo, Somero, Aŭtuno, Vintro— koresponde al kvar koloraj bildoj, kiujn ĝi enhavas, kaj kiujn la instruisto, se li volos, povas aĉeti pligrandigitajn por pendigo sur la muro. Sed la trajto, kiu ŝajnas al mi plej notinda, estas la ekzercoj, kiuj sekvas ĉiun lecionon. Ili estas vere admirindaj, kaj (neniel ĉiama afero) efektive pensigas la instruaton kaj ekzercigas lin rilate la ĵuslernitaĵon, kaj la uzon de la lingvo ĝenerale. Instruistoj kiuj, kiel la skribanto, devis dum multaj jaroj konstante verki kaj kopii ekzercojn por siaj kursanoj, scios tion ŝati. Oni ja povas demandi: “Ĉu vere nova lernolibro estas bezonata, aŭ eĉ utila, ĉar jam ekzistas preskaŭ embarasa nombro da bonaj?” Sed konsentante tiun fakton, oni devas konfesi, ke neniu alia libro ĝis nun tute plenumis la samajn kondiĉojn kiel ĉi tiu; ĉiu estis aŭ tro (aŭ maltro) plena, aŭ neinteresa, aŭ sen ekzercoj, aŭ sen ekzercoj utilaj, aŭ ne sufiĉe grandigita. Mi do persone opinias, ke Tra la Jaro forigas tre longe sentatan bezonon, kaj ke, dum la jam ekzistantaj libroj kredeble estas pli helpaj al komencanto sen instruisto, kaj havas ĉiu sian apartan bonaĵon, la nuna estas ĝuste tiu bezonata por uzo en lernejoj kaj kursoj, aŭ por privata instruado—eble kun aldono de Ĉefeĉa ŝlosilo. Entute ĝi tre bone povos efektivigi sian idealon.

“La progresado de la konitaĵo ĝis la nekonitaĵo; la provado de la progreso malpli per traduko el unu lingvo en alian, ol per originala verkado en la lingvo ellernota, kaj per konstanta interparolado de la lernantoj, aŭ kun la instruisto aŭ reciproke unu kun alia.” Leginte grandan parton de la libro, mi trovis preskaŭ neniun preseraron aŭ kritikindaĵon. Li (p. 80) devus esti Di'. La frazo “mi ne mankos la okazon” (p. 37) kvankam eble klarigebla ne ŝajnas tre klara. Oni povus aldoni (p. 11) ke sia estas uzata nur ĉe la tria persono. Mi hezitus diri, (p. 96) ke volonte estas adverba participo de voli. La klarigoj pri uj kaj aliaj sufiksoj ne estas tre plenaj — kredeble intence. Sendube la tuta Esperantistaro ŝuldas varmajn dankojn al la talenta verkintino, kaj al la grava kaj entreprenema firmo Dent (kiu jam aliĝis al UEA kaj reklamas Esperante). Mi esperas, ke la libro trafos la bone meritatan sukceson. 
— M.C.B. La Brita Esperantisto - Numero 114, Junio (1914)

Rhoda Mary Warburton (naskiĝis probable en 1899; mortis la 3-an de decembro 1915) estis brita esperantistino en Harrow.

Elizabeth Warlow (naskiĝis probable en 1825; mortis la 12-an de marto 1920) estis brita esperantistino en Londono.

Albert M. Wheeler (naskiĝis 1872?; mortis la 12-an de oktobro 1944) unu el la pioniroj en Barrow-in-Furness[1].

Oscar M. Wihl (naskiĝis 1871?; mortis 15-a de aŭgusto 1940) estis brita esperantisto[2].

  1. La Brita Esperantisto, n475-476_nov-dec 1944
  2. La Brita Esperantisto - Numeroj 426-427-428, Oktobro ĝis Decembro (1940)

Thomas WRIGHT (naskiĝis probable en 1847; mortis la 12-an de majo 1933) estis brita esperantisto en Turvey, Bedfordshire.

Philip C. WILLEY (naskiĝis en 1922, mortis 1989 en Bristolo post kelkmonata malsano) estis UEA-delegito en Portishead, Anglio, kaj fakdelegito pri turismo.

E. T. WHITAKER (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1906) estis pioniro en Shrewsbury, Anglio.

John WHITAKER (naskiĝis probable en 1853; mortis la 16-an de septembro 1929) estis esperantisto en Bath.

Harry WHITLEY (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1923) estis brita esperantisto en Armley, Leeds ekde 1906. Li forlasis la lokan societon en 1907 por starigi grupon ĉe la Salem Congregational Church, de kiu li estis ano[1].

  1. La Brita Esperantisto - numero 224, novembro 1923

D-ro Webster WILLIAMS (naskiĝis en 1868; mortis la 25-an de majo 1923 en Rhyl) estis brita esperantisto kaj kuracisto. Li movadis ĉefe ĉe blinduloj en Manchester, kie li estis prezidanto de loka Esperanto-grupo[1].

  1. La Brita Esperantisto - numero 220, julio 1923

William Robert WOOD, plumnome Mr. Wu (naskiĝis 1891; mortis la 22-an de marto 1933) estis brita esperantisto en Londono ekde 1921. Li verkis artikolojn por gazetoj. Dum jaroj li estis la Prezidanto de la Esperanto-grupo en Torquay. Li estis konsilanto de BEA[1].

  1. La Brita Esperantisto - numero 337, majo 1933

Tom WOOD (naskiĝjaro nekonata, mortis la 7an de Junio 1917) estis esperantisto en Todmorden. Li, kiel soldato, mortis dum la Batalo de Messines en Belgio[1].

  1. La Brita Esperantisto - numero 153, septembro 1917, paĝo 75

Edward G. Worthington (mortis la 22-an de marto 1940) estis esperantisto en Bournemouth.

Thompson WHYTE (naskiĝjaro nekonata, mortis la 30-an de novembro 1924) estis esperantisto en Edinburgo.

Kenneth John YOUNG (naskiĝis en 1916, mortis la 22-an de januaro 1982 en Derby, Britio) estis aktiva membro de pluraj lokaj kaj regionaj Esperanto-organizaĵoj. Li okupiĝis i.a. pri elektronika terminaro, kiu restis inter liaj manuskriptoj.

Frank Zocher (mortis aŭgusto 1938) estis brita esperantisto en Croydon.

Referencoj

redakti