Kvakera Esperanto-Societo
(Alidirektita el Kvakera Esperantista Societo)
La Kvakera Esperanto-Societo estas Esperanto-asocio kiu celas informi esperantistojn pri kvakerismo, kaj kvakerojn pri Esperanto. Ĝi fondiĝis en 1921; unua prezidanto estis Ralph Eliott. Ĝi aranĝas kunvenojn kaj interŝanĝojn en Esperanto pri kvakeraj temoj, speciale pri kvakeraj aliroj al lingvopolitikaj demandoj. Ĝiaj anoj laŭokaze verkas kaj prezentas nacilingve pri Esperanto en kvakeraj medioj. La societon nuntempe oni organizas precipe en kaj per la interreto.
Kvakera Esperanto-Societo | ||
---|---|---|
organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1959 vd | |
Fino | 2006 vd | |
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la Kvakera Esperanto Societo
- Informoj pri la societo Arkivigite je 2011-07-09 per la retarkivo Wayback Machine