Printempo
Printempo estas ĝenerale modera sezono inter la vintro kaj la somero. Astronomie, ĝi komenciĝas ĉe la printempa ekvinokso proksimume (la 21-a de marto en la norda hemisfero kaj la 23-a de septembro en la suda hemisfero). Ĝi finiĝas ĉe la somera solstico proksimume (la 21-a de junio norde kaj la 21-a de decembro sude).
Ofte, precipe en poezio, oni asociigas printempon kun amo, renaskiĝo kaj nova komenco.
En la naturo
redaktiEn la printempaj monatoj la kliniĝo de la Tera akso al la suno pliiĝas kaj la tempodaŭro de la tagoj plilongiĝas. La varmiĝo de la vetero dum ĉi tiu periodo igas la neĝon degeli kaj la malvarmo moderigi, kaj en la procezo multaj specioj de plantoj komencas burĝoni kaj flori ankaŭ. Tial, kiel menciite, ankaŭ la nomo de la sezono. En lokoj kie ne neĝas kaj malofte malvarmas, temperaturoj en la aero kaj surgrunde plirapide altiĝas kaj printempo venas pli frue en la jaro, foje ĉirkaŭ februaro en la norda hemisfero.
En multaj mamulaj specioj, la reprodukta kaj pariĝa sezono estas tajlorita tiel ke la mediaj kondiĉoj estu plej bonaj por gravedeco aŭ akuŝo, kun sufiĉe da akvo kaj manĝaĵo kaj komforta temperaturo. Ĉi tiuj kondiĉoj kutime aperas printempe. La procezo de adaptado de la reproduktosezono al la sezonoj estas mediaciita per ŝanĝoj en melatonina sekrecio en la pineala glando kiel rezulto de la ŝanĝo en la longo de taglumaj horoj. Tiuj ŝanĝoj en melatonina sekrecio induktas ŝanĝojn de la sekrecio en gonadotropin-liberiga hormono en la hipotalamo.
En Kulturo
redakti- "Primavera", de Botticelli - fama pentraĵo fare de unu el la famuloj de la Renesanco.
- La unua simfonio de Robert Schumann nomiĝas "Printempo".
- "Printempa Sonato" de Ludwig van Beethoven.
- "Voĉoj de Printempo" valso de Johann Strauss la filo.
- "Printempa Diservo" de Igor Stravinski.
- "Symphony Suite - Printempo" Claude Debussy.
- El la verkaĵo "La Kvar Sezonoj" de Antonio Vivaldi, la plej populara kaj konata segmento de la sezono estas "Printempo".
- "Printempa Simphonio" de Benjamin Britten.
- "Printempo en la Apalaĉoj" de Aaron Copeland.
- Silenta Printempo estas la nomo de libro de Rachel Carson publikigita en septembro 1962. Tiu ĉi libro estas konsiderata faktoro kiu propulsis la ekologian movadon ĉe la Okcidento.
Tabelo
redaktiKomenciĝo de la printempo laŭ Mez-Eŭropa Tempo (UTC+1)
2001 | 20 marto | 14:31 | 2007 | 21 marto | 01:07 | 2013 | 20 marto | 12:02 | 2019 | 20 marto | 22:58 | 2025 | 20 marto | 10:02 | ||||
2002 | 20 marto | 20:16 | 2008 | 20 marto | 06:49 | 2014 | 20 marto | 17:57 | 2020 | 20 marto | 04:49 | 2026 | 20 marto | 15:46 | ||||
2003 | 21 marto | 02:00 | 2009 | 20 marto | 12:44 | 2015 | 20 maart | 23:45 | 2021 | 20 marto | 10:37 | 2027 | 20 marto | 21:25 | ||||
2004 | 20 marto | 07:49 | 2010 | 20 marto | 18:32 | 2016 | 20 marto | 05:30 | 2022 | 20 marto | 16:33 | 2028 | 20 marto | 03:17 | ||||
2005 | 20 marto | 13:34 | 2011 | 21 marto | 00:21 | 2017 | 20 marto | 11:28 | 2023 | 20 marto | 22:24 | 2029 | 20 marto | 09:01 | ||||
2006 | 20 marto | 19:25 | 2012 | 20 marto | 06:15 | 2018 | 20 marto | 17:15 | 2024 | 20 marto | 04:06 | 2030 | 20 marto | 14:51 |
Vidu ankaŭ
redaktiProverbo
redaktiEkzistas pluraj proverboj pri printempo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu. ” „ Li havas ankoraŭ printempon en kapo. ” „ Unu hirundo printempon ne alportas. ”
Referencoj
redakti- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-17 .