8-a de oktobro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 8-a de oktobro estas la 281-a tago de la jaro (la 282-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 84 tagoj restas.
Je la 8-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 314 (aŭ 316): Konstanteno la Granda venkis Licinion en la batalo de Kybalis
- 451: Kalcedono: Koncilio de Kalcedono komenciĝis
- 927: Bulgara Ortodoksa Eklezio, anoncita pli frue kiel aŭtokefalia, iĝis patriarkujo
- 1480: Granda princo de Moskvo Ivano la Tria forĵetis tataran Grandan Hordon dum provo transpaŝi riveron Ugra (alfluo de Okao)
- 1508: En Moskvo subskribiĝis pactraktato finanta la 3-an litovan-moskvan militon (1507-08)
- 1517: Reĝo de Francio Francisko la 1-a fondis havenan urbon Havro
- 1600: San-Marino adoptis skribitan konstitucion
- 1656: Sveda diluvo: venko de pola-litova armeo kaj tataroj en batalo de Prostki (proksime al Ełk) kontraŭ svedoj, brandenburgoj kaj prusoj
- 1715: Pollando: venko de pola armeo super la saksa en batalo de Radogoszcz
- 1804: Jean Jacques Dessalines kroniĝis kiel imperiestro de Haitio
- 1809: Klemens von Metternich iĝis ministro pri eksteraj aferoj kaj ŝtata kanceliero de la Aŭstra imperio
- 1814: Argentino: Provinco Salta kreiĝis
- 1871: Usono: 5 grandaj incendioj eksplodis, i.a. en Ĉikago (Ilinojso) kaj Peshtigo (Viskonsino)
- 1879: Dua pacifika milito: ĉiliaj ŝipoj venkis la peruajn en marbatalo apud Angamos (Antofagasta)
- 1890: Funikularo de Zagrebo malfermita - la plej mallonga fervojo en la mondo destinita al publika transporto
- 1897: Gustav Mahler estis nomumita direktoro de Viena Ŝtata Operejo
- 1901: Pollando: Sopot iĝis urbo
- 1906: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidon Veroniko
- 1912: Montenegro proklamis militon kontraŭ Otomana Imperio - komenco de la Unua Balkana milito
- Unua Mondmilito
- 1914: Unuafoja uzo de bombaviadiloj
- 1915: Armena genocido: en turka urbo Trabzon islamanoj mortigis kaj vivbruligis ĉ. 1000 armenojn
- 1916: Apud usona insulo Nantucket germana submarŝipo SM U-53 sinkigis 5 ŝipojn (3 britaj, nederlanda kaj norvega)
- 1917: Unua numero de beloruslingva gazeto "Belorusa Krinica" aperis en Peterburgo
- 1918: Komenciĝis batalo de Cambrai inter la brita armeo apogata de taĉmentoj de Kanado kaj Novzelando kaj Germana Imperiestra Regno; Ofensivo de Meuse-Argonne
- 1919: Latva milito de sendependeco: bermontianoj komencis atakon al Rigo
- 1920: Buĥara Popola Soveta Respubliko estis fondita
- 1920: Dua Pola Respubliko: komencita "ribelo" de generalo Lucjan Żeligowski, kiu post kelkaj tagoj okupis Vilnon kun ĉirkaŭaĵoj proklamante Centran Litovion
- 1922: Latvio: unua baloto al latva Saeima komenciĝis
- 1923: Flughaveno Berlino-Tempelhof ekkonstruiĝis
- 1937: Diktatoro de Domingo Rafael Trujillo ordonis haltigon de masakro ordonita kontraŭ elmigrintoj el Haitio
- 1938: En Uĵhorodo kreiĝis kadre de la Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio unua registaro de aŭtonoma Karpata Rutenio, kiu la 30-an de decembro 1938 komencis nomiĝi Karpata Ukrainio
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: germanoj establis geton en Piotrków Trybunalski; germana Selbstschutz pafmortigis en Świecie 83 polojn kaj judojn (dum du tagoj) kaj en Radowice (proksime al Zielona Góra) 23 polojn; sekureca polico arestis en Varsovio 354 klerikojn kaj instruistojn; Adolf Hitler subskribis en Berlino dekreton pri anekso de polaj okcidentaj kaj nordaj teritorioj al Tria Regno; Estonio: pola submarŝipo ORP Orzeł, kiel lasta el la pola ŝiparo, forlasis Baltan Maron direkte al Britio
- 1940: al koncentrejo Aŭŝvico alvenis transporto kun 342 malliberuloj; en aviada katastrofo pereis ĉeĥa kaj pola armea piloto Josef František, la plej efika alianca flug-aso servinta en skadro 303
- 1941: germanoj komencis konstruadon de Aŭŝvico II por sovetaj militkaptitoj; Holokaŭsto: en Belorusa SSR germanoj komencis masakron de 16 mil judoj en la geto de Vicebsko; en Protektorato Bohemio kaj Moravio estis malpermesita organizaĵo Sokol; Suda Fronto: Wehrmacht atingis la Azovan maron, Mariupol kapitulacis, dum batalado la 18-a Armeo estis ĉirkaŭita, pli ol 100 000 soldatoj de la Ruĝa Armeo estis kaptitaj
- 1942: Operaco Reinhardt: ĉirkaŭ 600 judoj estis murditaj dum likvido de geto en Demidówka (nun en Rivna provinco); Batalo de Atlantiko: germana submarŝipo U-179 sinkigis britan ŝipon City of Athens kaj samtage estis atakita kaj sinkigita kun 61-persona skipo de brita destrojero HMS Active, kiu pli frue savis ŝiprompiĝintojn el City of Athens
- 1943: apud Gronlando pola destrojero Orkan sinkis post trafo de germana sononda torpedo - saviĝis 44 el ĉ. 220 maristoj; Korsiko: la unua franca urbo Ajaccio liberiĝis
- 1944: Al koncentrejo Ravensbrück alvenis de Varsovio transporto kun 245 polinoj
- 1945: Prezidento de Usono Harry S. Truman informis pri livero de know-how pri atombombo al Britio kaj Kanado
- 1946: Surbaze de la verdikto de Brita Armea Tribunalo estis pendumita Max Pauly, germana nacisocialista militkrimulo, komandanto de koncentrejoj Stutthof (1939-1942) kaj Neuengamme (1942-1945)
- 1948: Stalinismo: soveta kolonelo Antoni Skulbaszewski iĝis en Pollando supera armea akuzisto
- 1952: 3 trajnoj koliziis en stacidomo de Granda Londono mortigante 112 homojn - 340 vundiĝis
- 1958: Oni enplantis unuan internan movigilon de koro
- 1962: Alĝerio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1966: Pola futbalisto Kazimierz Deyna debutis en sporta klubo de Lodzo
- 1967: La Higuera: boliviaj soldatoj vundis kaj arestis revoluciulon Che Guevara - la sekvan tagon li estis pafmortigita
- 1969: Protestoj kontraŭ milito en Vjetnamio: manifestacioj nomataj Tagoj de Kolero komenciĝis en Ĉikago, celantaj fini usonan implikiĝon en la Vjetnama Milito
- 1979: En novkonstruita Nacia Muzeo en Krakovo estis malfermita ekspozicio Propra portreto de poloj
- 1980: Lasta koncerto de jamajka regeisto Bob Marley
- 1982: Olof Palme duafoje iĝis ĉefministro de Svedio
- 1982: Sejmo de Pola Popola Respubliko voĉdonis leĝon pri sindikatoj - formala eksterleĝigo de "Solidareco"; gvidantoj de Konfederacio de Sendependa Pollando Leszek Moczulski, Romuald Szeremietiew kaj du aliaj estis kondamnitaj de juĝejo al plurjara mallibero pro „provo perforte renversi reĝimon de la Pola Popola Respubliko”
- 1985: En Londono muzikalo Les Misérables estis prezentita unuafoje en populara versio
- 1988: Latvia Popola Fronto fondiĝis
- 1989: Revolucioj de 1989
- Civitanoj de Germana Demokratia Respubliko en Prago petis vojaĝi al FRG - 4 000 homoj estis jam en konstruaĵo de la germana ambasado
- Dresdeno: dum lunda manifestacio grupo de 20 civitanoj estis elektita por negoci la sekvan tagon siajn politikajn postulojn kun la lokaj aŭtoritatoj
- 1990: Jerusalemo: 17 palestinanoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis en tumulto kun israela polico sur la Templa Monto
- 1991: Slovenio enkondukis sian propran valuton, tolaron; efektivigo de la deklaracio de sendependeco de Kroatio de la 25-a de junio 1991; registaro de Kroatio agnoskis Estonion kaj Latvion kiel suverenajn ŝtatojn
- 1993: Ukrainio komencis specialan operacon por evakui kartvelajn rifuĝintojn el Abĥazio
- 1997: Kim Jong-il iĝis ĝenerala sekretario en Nord-Koreio
- 2000: Pollando: venko de Aleksander Kwaśniewski dum prezidentaj balotoj
- 2001: Arnold Rüütel iĝis prezidento de Estonio
- 2001: Girma Woldegiorgis iĝis prezidento de Etiopio
- 2005: Serbio: stajponto super Danubo en Novi Sad ekfunkciis - bombita de NATO en 1999
- 2005: Tertremo en Kaŝmiro atingis ankaŭ nordan Pakistanon, Afganion kaj Nordan Baraton - pli ol 73 000 homoj mortis
- 2008: Mohamed Naŝid gajnis unuan demokratian prezidentan balotadon en Maldivoj
- 2009: Usona Kongreso atribuis honoran civitanecon al pola militisto Kazimierz Pułaski
- 2014: Morto pro Ebola malsano de la unua usona paciento Thomas Eric Duncan, devenanta de Liberio, ĉe kiu la viruso disvolviĝis post lia alveno al Ameriko
- 2016: Enlanda milito en Jemeno: pli ol 140 personoj pereis kaj pli ol 520 vundiĝis en Sanao, rezulte de bombardo de loko, kie kolektiĝis funebrantoj post entombigo de la patro de ministro pri internaj aferoj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Urbestro de Ĥarkiv informis ke Rusio atakis centron de la urbo — bruliĝas malsanulejo; post eksplodigo falis sekcio de la Krimea ponto, almenaŭ 5 homoj pereis — ukrainaj aŭtotritatoj neis sian respondecon, sed Ukraina Poŝto eldonos poŝtmarkon kun bildo de la brulanta ponto; Volodimir Zelenskij subskribis dekreton laŭ kiu Ukrainio agnoskis Kurilajn insulojn kiel teritorion de Japanio okupata de Rusio
- Internacia Monunua Fonduso donis al Ukrainio 1,3 miliardojn da dolaroj kadre de la programo de rapida helpo
Naskiĝoj
redakti- 1553: Jacques Auguste de Thou, franca historiisto (m. 1617)
- 1585: Heinrich Schütz, germana komponisto, orgenisto kaj kapelmajstro (m. 1672)
- 1676: Benito Jerónimo Feijoo, hispana monaĥo kaj filozofo (m. 1764)
- 1690: Johann Werner Krauß, germana historiisto kaj superintendanto (m. 1772)
- 1730: Eŭgenio (Saksio-Hildburghausen), germana nobelo (m. 1795)
- 1741: José Cadalso, hispana novklasikisma verkisto kaj militisto (m. 1782)
- 1750: Friedrich Wilhelm Eugen Döll, germana skulptisto (m. 1816)
- 1750: Adam Afzelius, sveda botanikisto kaj orientalisto (m. 1837)
- 1789: William John Swainson, angla ornitologo, entomologo kaj artisto (m. 1855)
- 1799: Evaristo da Veiga, brazila poeto, politikisto, filologo, libroeldonisto, himnisto kaj ĵurnalisto (m. 1837)
- 1809: Nikolaus Becker, germana juristo kaj poeto (m. 1845)
- 1830: Károly Wagner, hungara inĝeniero pri arbarkulturo (m. 1879)
- 1838: Jan Gebauer, ĉeĥa filologo kaj lingvisto (m. 1907)
- 1848: Pierre De Geyter, franca socialisto kaj lignoprilaboristo, komponinta La internacion (m. 1932)
- 1850: Henry Louis Le Châtelier, franca kemiisto kaj metalurgo (m. 1936)
- 1856: John Mabon Warden, skota aktuaro, prezidanto de Brita Esperanto-Asocio, tradukisto de Biblio al Esperanto, aŭtoro de fotoj pri UK 1912, kies negativoj estis donacitaj de Hilary Chapman al Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko (m. 1933)
- 1864: Péter Bárdos, hungara publicisto, dramverkisto (m. 1953)
- 1869: Komitas Vardapet, armena pastro, komponisto, muzikologo, viktimo de la armena genocido (m. 1935)
- 1870: Louis Vierne, franca orgenisto kaj komponisto (m. 1937)
- 1873: Ejnar Hertzsprung, dana kemiisto kaj astronomo klasifikinta stelojn laŭ absoluta magnitudo (m. 1967)
- 1874: István Bethlen, transilvania nobelo, ĉefministro de Hungario (m. 1946)
- 1875: Cécile Tormay, hungara verkistino kaj tradukistino (m. 1937)
- 1883: János Husovszky, hungara pentristo (m. 1961)
- 1892: Marina Cvetajeva, rusia, sovetia poetino, verkistino kaj tradukistino, daŭrigantino de simbolismo (m. 1941)
- 1892: Zoltán Nadányi, hungara poeto kaj tradukisto (m. 1945)
- 1895: Juan Domingo Perón, argentina politikisto (m. 1974)
- 1895: Bruno Riefling, norvega filologo, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo (m. 1918)
- 1895: Zog la 1-a, reĝo kaj prezidento de Albanio (m. 1961)
- 1904: Antoni Dobrowolski, pola pedagogo, la plej aĝa konata malliberulo de la germana koncentrejo Aŭŝvico (m. 2012)
- 1908: Mihály Eisikovits, hungara dirigento, komponisto (m. 1983)
- 1916: Ferenc Sipos, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (m. 1995)
- 1920: Frank Herbert, usona sciencfikcia verkisto (m. 1986)
- 1926: Günter Mittag, germana politikisto (m. 1994)
- 1927: Cesar Milstein, brita Nobelpremiita imunologo, esploranta monoklonajn antikorpojn (m. 2002)
- 1929: Klaus-Dieter Fichtner, germana pedagogo kaj regionhistoriisto
- 1930: Tōru Takemitsu, japana komponisto (m. 1996)
- 1935: Kornélia Olysói, rumania hungara pupaktorino kaj verkistino, membrino de Internacia Ligo de Pupaktoroj (m. 2016)
- 1935: Jenő Korondi, rumania hungara skulptisto de metalo
- 1938: Hermann Fabini, rumanlanda arĥitekto kaj eldonisto
- 1939: Paul Hogan, aŭstralia aktoro
- 1939: Aladár Pege, hungara kontrabasisto, komponisto (m. 2006)
- 1946: Dennis Kucinich, usona politikisto
- 1948: Claude Jade, franca aktorino (m. 2006)
- 1949: János Vajda, hungara komponisto, profesoro
- 1949: Sigourney Weaver, usona aktorino
- 1958: Ursula von der Leyen, germana politikistino, prezidantino de Eŭropa Komisiono
- 1970: Matt Damon, usona aktoro, scenaristo kaj produktisto
- 1970: Sadiq Khan, brita politikisto, urbestro de Londono
- 1977: Botond Ferenczy, rumania hungara grafikisto, loĝejaranĝisto
- 1978: András Mikó, rumania hungara poeto (m. 1997)
- 1979: Kristanna Loken, usona aktorino kaj modelulino
- 1979: Peter Baláž, slovaka esperantisto, vegetarano, fondinto de la eldonejo Espero, kunfondinto kaj prezidanto de Slovakia Esperanta Junularo, kunordiganto de E@I, teknika redaktoro de "Esperantisto Slovaka", estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio, kunorganizanto de KAEST kaj Somera Esperanto-Studado, Esperantisto de la Jaro 2012
- 1984: Zbigniew Bródka, pola rapidsketisto, olimpika majstro
Mortoj
redakti- -169: Kvinto Ennio, romia poeto kaj verkisto (n. -239)
- 391: Felikso de Komo, itala episkopo kaj sanktulo
- 705: Abd al-Malik ibn Marwan, kvina kalifo de Umajadoj (n. 646)
- 1286: Johano la 1-a, duko de Bretonio (n. ĉirkaŭ 1217)
- 1436: Jakoba, grafino de Henegovio (n. 1401)
- 1469: Filippo Lippi, itala pentristo (n. 1406)
- 1604: Janus Dousa, nederlanda historiisto, juristo, poeto, filologo, unua bibliotekisto de la Universitato de Lejdeno (n. 1545)
- 1656: Johano Georgo la 1-a, princo el dinastio Wettin (n. 1585)
- 1754: Henry Fielding, angla verkisto kaj dramaturgo, enestanta en Angla Antologio (n. 1707)
- 1766: Sámuel Pataki, hungara kuracisto (n. 1694)
- 1800: Salavat Julajev, baŝkira poeto verkanta en la baŝkira lingvo, partoprenanto de la ribelo de Pugaĉov, nacia heroo (n. 1754)
- 1803: Vittorio Alfieri, itala poeto kaj verkisto (n. 1749)
- 1820: Henriko la 1-a, haitia sklavo kaj militisto, nomata Nigra Napoleono (n. 1767)
- 1826: Friedrich Krupp, germana industriisto, fondinto de Gisŝtalfabriko Krupp (n. 1787)
- 1834: François Adrien Boieldieu, franca operkomponisto (n. 1775)
- 1869: Franklin Pierce, prezidento de Usono (n. 1804)
- 1872: Antal Kagerbauer, hungara arkitekto (n. 1814)
- 1874: Vítězslav Hálek, ĉeĥa poeto (n. 1835)
- 1889: Johann Jakob von Tschudi, svisa naturalisto esploranta Sudamerikon (n. 1818)
- 1896: George du Maurier, brita verkisto kaj desegnisto (n. 1834)
- 1897: Aleksio Savrasov, rusa pentristo, kunfondinto de la rusa kolegaro de la moveblaj artaj ekspozicioj (n. 1830)
- 1899: Julius Mařák, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto (n. 1832)
- 1904: Clemens Winkler, germana kemiisto, malkovrinto de germaniumo (n. 1838)
- 1910: Maria Konopnicka, pola poetino, novelistino, tradukistino kaj feministino (n. 1842)
- 1916: Attila Gerő, hungara ĵurnalisto, redaktoro, poeto (n. 1870)
- 1916; Emil Vajda, hungara kapelestro, verkisto (n. 1858)
- 1918: Károly Aggházy, hungara komponisto, pianisto, muzika pedagogo (n. 1885)
- 1926: Antal Kóczé, hungara ciganmuzikestro (n. 1872)
- 1929: Jacek Malczewski, pola pentristo (n. 1854)
- 1936: Munshi Premchand, barata verkisto (n. 1880)
- 1940: Josef František, ĉeĥa flug-aso en la batalo de Anglio (n 1914)
- 1945: Felix Salten, aŭstra verkisto (n. 1869)
- 1953: Kathleen Ferrier, angla kantistino, pianistino, koncerta artistino (n. 1912)
- 1966: Célestin Freinet, franca reformista pedagogo (n. 1896)
- 1967: Clement Attlee, ĉefministro de Britio (n. 1883)
- 1972: Tadeo Kazimiro Hodakowski, pola gimnazia instruisto, unua lektoro de Esperanto ĉe Jagelona Universitato, partoprenanto de UK 1927 en Gdańsk, antaŭ UK 1931 en Krakovo organizis Internacian Pedagogian Kurson de Esperanto por 280 partoprenantoj el 17 landoj, kunredaktoro de "Pola Esperantisto", estrarano de Pola Esperanto-Asocio, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1903)
- 1973: Gabriel Marcel, franca filozofo, religia pensulo (n. 1889)
- 1981: Heinz Kohut, usona psikoanalizisto, esploristo de narcisismo (n. 1913)
- 1991: Edward Skórzewski, pola filmreĝisoro kaj scenaristo (n. 1930)
- 1992: Willy Brandt, germana Nobelpremiita kanceliero, urbestro de Okcidenta Berlino (n. 1913)
- 1992: Róbert Rátonyi, hungara aktoro, reĝisoro, verkisto (n. 1923)
- 1996: Alfred E. Johann, germana ĵurnalisto kaj verkisto, aŭtoro de veturliteraturo (n. 1901)
- 2002: Péter Rényi, hungara ĵurnalisto, kritikisto (n. 1920)
- 2002: Károly Tompa, hungara inĝeniero pri arbar-kulturado (n. 1923)
- 2004: Jacques Derrida, franca literatura kritikisto kaj filozofo (n. 1930)
- 2007: Zdzisław Peszkowski, pola katolika animzorganto, presbitero (n. 1918)
- 2010: John Huchra: usona astronomo kaj profesoro (n. 1948)
- 2013: Khady Sylla, senegalia verkistino (n. 1963)
Specialaj tagoj kaj festoj
redaktiLa 8-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.