2017
Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
◄ |
20-a jarcento |
21-a jarcento
| 22-a jarcento
| ►
◄ |
1980-aj jaroj |
1990-aj jaroj |
2000-aj jaroj |
2010-aj jaroj
| 2020-aj jaroj
| 2030-aj jaroj
| 2040-aj jaroj
| ►
◄◄ |
◄ |
2013 |
2014 |
2015 |
2016 |
2017
| 2018
| 2019
| 2020
| 2021
| ►
| ►►
Januaro
| Februaro
| Marto
| Aprilo
| Majo
| Junio
| Julio
| Aŭgusto
| Septembro
| Oktobro
| Novembro
| Decembro
2017 estis normala jaro komenciĝanta dimanĉe (vidu ĉi tie kalendaron).
2017 en la aliaj kalendaroj | |
---|---|
Gregoria kalendaro | 2017 MMXVII |
Ab urbe condita | 2770 |
Armena kalendaro | 1466 ԹՎ ՌՆԿԶ |
Bahaa kalendaro | 173 – 174 |
Barataj kalendaroj | |
- Vikram Samvat | 2072 – 2073 |
- Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) | 1939 – 1940 |
- Kalijugo | 5118 – 5119 |
Budhisma kalendaro | 2561 |
Ĉina kalendaro | 4653 / 4713 – 4654 / 4714 丙申 – 丁酉 |
Etiopa kalendaro | 2009 – 2010 |
Franca respublika kalendaro | 225 - 226 CCXXV -CCXXVI |
Hebrea kalendaro | 5777 – 5778 |
Holocena kalendaro | 12017 |
Irana kalendaro | 1395 – 1396 |
Islama kalendaro | 1438 – 1439 |
- Imperia jaro | Kōki 2677 (皇紀2677年) |
- Japana nomo de erao (Jōmon) | 12017 |
Juliana kalendaro | Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo |
Korea kalendaro | 4350 |
Tajlanda suna kalendaro | 2560 |
Dum la jaro 2017 post Kristo okazis, interalie:
Resuma listo de gravaj eventoj
redaktiJen resumo de kelkaj gravaj eventoj de la jaro 2017:
1. Donald Trump inaŭguriĝis kiel la 45-a prezidento de Usono.
2. Teroristaj atakoj en Manĉestro, Londono, Barcelono kaj aliaj lokoj.
3. Norda Koreio pliintensiĝis siajn nukleajn kaj misilajn testojn.
4. Harvey, Irma kaj Maria - tri grandaj uraganoj kaŭzis gravajn detruojn.
5. #MeToo-movado disvastiĝis tutmonde, malkaŝante seksan miskonduton.
6. Zimbabva prezidento Robert Mugabe rezignis post 37 jaroj en potenco.
7. ISIS perdis siajn lastajn grandajn urbojn en Irako kaj Sirio.
8. Katalunio deklaris sendependecon de Hispanio, sed tio estis reĵetita.
9. La unua bildigo de nigra truo estis farita.
10. Venko de Emmanuel Macron en la Franca prezidenta elekto.
11. Las Vegas spertis la plej mortigan pafadon en moderna Usona historio.
12. Bitcoin atingis rekordan valoron, poste spertis grandan malaltiĝon.
En Esperantujo
redakti- la 7-an de aprilo 2017 okaze de la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof la Pola Sejmo proklamis la omaĝrezolucion kaj memorigas figuron de la kreinto de Esperanto kaj esprimas rekonon por liaj meritoj kaj atingaĵoj[1].
- la 12-an de aprilo 2017 en la Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko estis inaŭgurita tempekspozicio de poŝtmarkoj kaj poŝtkartoj sub la titolo „Esperanto en filatelo”[2].
- La Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2017 en Seulo, Sud-Koreio[3]. Temis pri la unua SAT-Kongreso en Azio kaj la tria ekstereŭropa post la kongresoj en Kanado (1973) kaj Brazilo (1988).
...
Jubileoj
redakti- 4-a de januaro: 300-a jubileo de la subskribo de la ŝtatoj Nederlando, Francio kaj Britio pri "Triopa Alianco".
- 10-a de februaro: 50-a jubileo de la ratifiko de la 25-a amendo de la konstitucio de Usono.
- 14-a de februaro: Gianuario Carta, politikisto kaj parlamentano de Itala kristan-demokrata partio.
- 5-a ĝis 10-a de junio: 50-a datreveno de la sestaga milito inter Israelo kaj pluraj arabaj ŝtatoj.
- 21-a de julio: 10-a jubileo de la publikigo de la libro Harry Potter kaj la Sanktaĵoj de la Morto, la fina libro el la sep-voluma serio pri la adoleska sorĉisto Harry Potter. La epilogo de la libro havas la daton septembro 2017.
- 14-a de aŭgusto: 70-a jubileo de la ŝtata sendependeco de Pakistano.
- 15-a de aŭgusto: 70-a jubileo de la ŝtata sendependeco de Barato.
- 6-a de decembro: 100-a jubileo de la ŝtata sendependeco de Finnlando.
Naskiĝoj
redaktiMortoj
redakti- 8-a de januaro: Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani, irana politikisto, prezidanto de Irano (1989-1997), prezidanto de la Meĝliso (1980-1989)
- 16-a de junio: Helmut Kohl, germana kristandemokrata politikisto, kanceliero de FRG (n. 1930)
- 30-a de aŭgusto: Marjorie Boulton, angla esperantistino kaj verkistino (n. 1924)