2003
Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
◄ |
20-a jarcento |
21-a jarcento
| 22-a jarcento
| ►
◄ |
1970-aj jaroj |
1980-aj jaroj |
1990-aj jaroj |
2000-aj jaroj
| 2010-aj jaroj
| 2020-aj jaroj
| 2030-aj jaroj
| ►
◄◄ |
◄ |
1999 |
2000 |
2001 |
2002 |
2003
| 2004
| 2005
| 2006
| 2007
| ►
| ►►
2003 estis normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron).
2003 en la aliaj kalendaroj | |
---|---|
Gregoria kalendaro | 2003 MMIII |
Ab urbe condita | 2756 |
Armena kalendaro | 1452 ԹՎ ՌՆԾԲ |
Bahaa kalendaro | 159 – 160 |
Barataj kalendaroj | |
- Vikram Samvat | 2058 – 2059 |
- Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) | 1925 – 1926 |
- Kalijugo | 5104 – 5105 |
Budhisma kalendaro | 2547 |
Ĉina kalendaro | 4639 / 4699 – 4640 / 4700 壬午 – 癸未 |
Etiopa kalendaro | 1995 – 1996 |
Franca respublika kalendaro | 211 - 212 CCXI -CCXII |
Hebrea kalendaro | 5763 – 5764 |
Holocena kalendaro | 12003 |
Irana kalendaro | 1381 – 1382 |
Islama kalendaro | 1423 – 1424 |
- Imperia jaro | Kōki 2663 (皇紀2663年) |
- Japana nomo de erao (Jōmon) | 12003 |
Juliana kalendaro | Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo |
Korea kalendaro | 4336 |
Tajlanda suna kalendaro | 2546 |
En la jaro 2003 post Kristo okazis, interalie:
Resuma listo de gravaj eventoj
redaktiJen resumo de gravaj eventoj de la jaro 2003:
1. Invado de Irako: Usono kaj aliaj landoj komencis militon kontraŭ la reĝimo de Saddam Hussein.
2. Eksplodo de la spacŝipo Columbia: Ĉiuj 7 astronaŭtoj mortis.
3. Severa Akuta Spirada Sindromo (SARS) epidemio: Ĝi disvastiĝis en pluraj landoj, precipe en Azio.
4. Fino de la Human Genome Project: La homa genomo estis plene mapita.
5. Granda elektropano en Nord-Ameriko: Milionoj da homoj restis sen elektro.
6. Tertremo en Bam, Irano: Pli ol 26,000 homoj mortis.
7. Komenco de la Darfura konflikto en Sudano.
8. Lanĉo de Spirit kaj Opportunity, du marsaj esplorvehikloj de NASA.
9. Morto de Saddam Hussein: La eksa iraka diktatoro estis kaptita de usonaj trupoj.
10. Referendumo en Svedio: La lando decidis ne adopti la eŭron.
11. Kontraŭmilitaj protestoj: Grandaj manifestacioj okazis tutmonde kontraŭ la milito en Irako.
12. Koncilie Arnold Schwarzenegger fariĝis guberniestro de Kalifornio.
13. Lanĉo de iTunes Music Store de Apple.
14. Fondiĝo de LinkedIn, la profesia socia retejo.
15. Morto de pluraj famuloj, inkluzive de Bob Hope, Johnny Cash, kaj Gregory Peck.
La jaro 2003 estis markita precipe de la milito en Irako kaj ĝiaj sekvoj, kiuj profunde influis la internacian politikon. Aliaj gravaj eventoj en scienco, teknologio, kaj sano ankaŭ kontribuis al signifaj ŝanĝoj en la monda ordo. La SARS-epidemio ankaŭ montriĝis kiel antaŭsigno de la graveco de tutmondaj sanproblemoj.
En Esperantujo
redakti- Svedio, Gotenburgo, 88-a Universala Kongreso de Esperanto
- Salah Ghanem kaj Edwin Burg iĝis honoraj membroj de UEA
- La Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis inter la 12-a kaj la 18-a de julio 2003 en Ĉaŭdefono, Svislando. La kongreson ĉeestis 155 partoprenantoj el 28 landoj.
Eventoj
redakti- Marso atingis rekordan perihelion kaj proksimecon de Tero sama al kio okazis en jaro -57617
- 1-a de februaro: eksplodis la kosmopramo Columbia 67 km super Teksaso, mortis 7 kosmonaŭtoj, inter ili la unua de Israelo
- 12-a de marto oni murdis Zoran Djindjiĉ, la ĉefministron de Serbio
- 20-a de marto Usono ekatakis Irakon komencigante la Irakan militon.
- 17-a de junio: Operaco kontraŭ la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo okazis en Auvers-sur-Oise (Pariza Regiono, Francio) fare de la francaj sekretaj servoj
- 29-a de majo ĝis 1-a de junio: Interasocia kongreso en Francio
- 18-a de julio David Kelly mortigis sin post kampanjo kontraŭ li
- Marso estis 56 milionojn km proksima al Tero.
- 11-a de aŭgusto: Liberio: Post intensa internacia premo, prezidento Charles Taylor forlasas sian landon, transdoninte potencon al Moses BLAH.
- septembro : Skeletojn de Homo floresiensis unuafoje malkovris Arkeologoj
- 10-a de septembro okazis murdo de la sveda ministrino pri eksteraj aferoj Anna Lindh
- 7-a de oktobro Arnold Schwarzenegger venkis en la antaŭtempajn balotojn en Kalifornio
- 15-a de oktobro Ilham Alijev venkis en la prezidentaj balotoj en Azerbajĝano, tiel li transprenis la prezidentecon post sia patro (nepotismo)
- 31-a de oktobro demisiis Mahathir bin Mohamad ŝtatestro de Malajzio
- Publikitaj planlingvoj Interlango, Speto, Brandoniano, Kaniso, Aiola, Lusiakio, Inter-Esperanto, Arionako kaj 2004.
- La germana piloto Michael Schumacher gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu [1] Arkivigite je 2010-11-29 per la retarkivo Wayback Machine.
Hungario
redakti- 8-a de majo: mortas 33 (ĉefe) germanaj pensiuloj proksime al Siófok en fervoja trapasejo (spite al ruĝa signo, la buso volis trapasi)
- 17-a de majo: la nova nomo de Fidesz: Fidesz- Magyar Polgári Szövetség
- 26-a de julio: la hungara akvopilka teamo (vira) gajnis la mondĉampionecon en Barcelono (post 30 jaroj denove)
- 21-a de oktobro: nova kardinalo iĝas Péter Erdő (antaŭulo (László Paskai)
Naskiĝoj
redakti- 3-a de januaro: Greta Thunberg, sveda media aktivisto
- 6-a de januaro: MattyB (Matthew Morris), usona kantisto
- 29-a de aprilo: Maud Angelica Behn, princino de Norvegio
Mortoj
redakti- 3-a de marto: Horst Buchholz, germana aktoro (n. 1933)
- 3-a de marto: Gilbert Ledon, franca-brazila esperantisto (n. 1931)
- aprilo: Jan Otto de Kat, nederlanda esperantisto (n. 1920)
- 5-a de majo: Walter Sisulu, sudafrika politikisto (n. 1912)
- 27-a de majo: Luciano Berio, itala komponisto (n. 1925)
- 9-a de junio: Kató Lomb, hungara multlingvosciulino, samtempa interpretistino (n. 1909)
- 12-a de junio: Gregory Peck, usona aktoro (n. 1916)
- 14-a de junio: Roberto Bolaño, ĉilia verkisto (n. 1953)
- 29-a de junio: Katharine Hepburn, usona aktorino (n. 1907)
- 4-a de julio: Karl Sigurethsson, islanda esperantisto (n. 1915)
- 4-a de julio: Barry White, usona soula kantisto (n. 1944)
- 14-a de julio: Compay Segundo, kuba muzikisto kaj kantisto (n. 1907)
- 19-a de julio: Alena Růžičková-Pavlínová, ĉeĥa esperantistino kaj aktorino (n. 1910)
- 28-a de aŭgusto: Peter Hacks, germana verkisto (n. 1928)
- 29-a de aŭgusto: Vladimír Vašíček, ĉeĥa pentristo (n. 1919)
- 30-a de aŭgusto: Charles Bronson, usona aktoro (n. 1921)
- 5-a de septembro: Kir Buliĉov, sovetia, rusia verkisto
- 8-a de septembro: Leni Riefenstahl, germana dancistino kaj aktorino (n. 1902)
- 9-a de septembro: Edward Teller, usona fizikisto (n. 1908)
- 12-a de septembro: Johnny Cash, usona kontrea muzikisto (n. 1932)
- 14-a de septembro: Garrett Hardin, usona ekologo (n. 1915)
- 22-a de septembro: Armand Pien, flandra veterprognozisto (n. 1920)
- 28-a de septembro: Elia Kazan, usona reĝisoro (n. 1909)
- 14-a de oktobro: François Béranger, franca kantisto (n. 1937)
- 16-a de oktobro: László Papp, hungara boksisto (n. 1926)
- 26-a de oktobro: Elem Klimov, rusia filmreĝisoro (n. 1933)
- 20-a de novembro: Drahomír Kočvara, ĉeĥa esperantisto (n. 1929)
- 27-a de novembro: Will Quadflieg, germana aktoro (n. 1914)
- Aldo de' Giorgi, itala honora membro de UEA (n. 1924)
- Li Naixi, ĉina esperantisto (n. 1908)
- Angel Figuerola Auque, hispana esperantisto (n. 1913)
- Roger Destabelle, belga esperantisto (n. 1929)