Idealismo estas celado al idealo, al perfekteco; senzorgo pri la reala, vulgara vivo; koncepto pri arto, kiel tradukanto de ia idealo, ne kiel sklavema imitanto de la realo.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « Rilate la ekstravertulon formulo de Schiller vortumeblus tiel: “Ĉion eksteran enigi internen kaj al ĉio interna doni formon”. Ni vidis supre, ke nome tian reagon Schiller ja estigis ĉe Goethe. Goethe donas tiukaze trafan paralelaĵon; li skribas al Schiller: “Inverse, mi preskaŭ povus diri, ke en ĉia agado mi estas sufiĉe idealisma: mi tute ne interesiĝas pri tio, kiaj estas la aĵoj, sed postulas ke ĉiuj adaptiĝu al miaj imagoj”. (Aprilo 1798). » | — Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj |
|
|
| « Vortoj sen agoj estas la murdistoj de idealismo. » | | « (angle) Words without actions are the assassins of idealism. » | — Herbert C. Hoover |
|
|
| « Ĉiuj homoj estas idealistoj kaj ne povas ne esti ili, se sub idealismo ni komprenas strebon al kontentiĝo de specife homaj bezonoj, superantaj fiziologiajn bezonojn de la organismo. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|