Saltu al enhavo

William P. Gottlieb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William P. Gottlieb
Persona informo
Naskonomo William Paul Gottlieb
Naskiĝo 28-an de januaro 1917 (1917-01-28)
en Canarsie
Morto 23-an de aprilo 2006 (2006-04-23) (89-jaraĝa)
en Great Neck
Mortokialo Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Lehigh
Universitato de Marilando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Delia Potofsky Gottlieb (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fotisto
ĵurnalisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Jimmie Lunceford, William Gottlieb, Gene Krupa, proks. 1940

William Paul GOTTLIEB (28-an de januaro 1917 en Brooklyn, Novjorko, Novjorkio; 23-an de aprilo 2006 samloke) estis usona fotisto. Li famiĝis pro siaj fotoj pri ĵazmuzikistoj.

Gottlieb stampis en sia nur mallonga kreoperiodo ekde 1939 ĝis 1948, en la florepoko de svingo kaj la ekesto de bibopo, per siaj fotoj la vidan estetikon de la ĵazo. Li laboris komence ekde 1938 por gazeto Washington Post (en kiu li tenis ĉiusemajnan ĵazkolonon), kaj en la 1940-aj jaroj por la revuo Down Beat, por kiu li ne nur kontribuis fotojn, sed ankaŭ verkis. Krom por Down Beat li verkis por Record Changer, Saturday Review kaj Collier´s Magazine. Al liaj plej famaj fotoj apartenas interalie portretoj de Ella Fitzgerald, Billie Holiday kaj Charlie Parker. Post 1948 Gottlieb laboris kiel filmverkistoj kaj produktoro por lernejaj filmoj. Krome li publikigis multajn librojn, interalie infanlibroj.

La 16-an de februaro 2010 la Biblioteko de Kongreso faris publike alireblaj centon de liaj fotoj pri ĵazmuzikistoj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • William Gottlieb: The golden age of Jazz. Texts and photographs. New York, Simon and Schuster 1979; San Francisco, Pomegranate Artbooks 1995, ISBN 978-0-87654-355-9.
  • William P. Gottlieb & Jean-Pierre Leloir: Jazz: Dedicated to Cool Cats. Tokyo, G. I. P., 1991

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]