Viñuelas
Viñuelas | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Kamparo de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19184 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 183 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 48′ N, 3° 21′ U (mapo)40.7948842-3.3439619Koordinatoj: 40° 48′ N, 3° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 900 m [+] | ||
Areo | 15,46 km² (1 546 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Viñuelas [biNJŬElas] (Vitejetoj aŭ vitetoj: du aperas en la suba parto de la blazono) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 183 loĝantoj sur areo de 15,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11,8 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas viñoletos [binjuLEtos] respektive viñoletas [binjuLEtas].
Situo
[redakti | redakti fonton]
Viñuelas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko Kamparo de Gvadalaĥaro (Campiña de Guadalajara) en la okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 902 m super marnivelo; je 28 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, kaj je 66 el Madrido. La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. Najbaras la municipoj Valdenuño Fernández, El Cubillo de Uceda, Villaseca de Uceda kaj Fuentelahiguera de Albatages.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto 369 en 1950 al 125 en 1991, do oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: unue pro bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp, pste ekde la dua duono de la 20a jarcento pro elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ankaŭ ĉe Viñuelas kie la nombro de loĝantoj nun estis 183 en 2024.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.