Saltu al enhavo

Baides

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Baides (stacidomo).
Baides
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19295
Demografio
Loĝantaro 56  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 2° 47′ U (mapo)41.006944444444-2.7761111111111Koordinatoj: 41° 0′ N, 2° 47′ U (mapo) [+]
Alto 861 m [+]
Areo 29 km² (2 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Baides (Kastilio-Manĉo)
Baides (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Baides
Baides (Hispanio)
Baides (Hispanio)
DEC
Situo de Baides

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baides [+]
vdr

Baides [BAJdes] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 56 loĝantoj sur areo de 29 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,9 loĝantoj/km².

Ĝi situas sur la Lanvojo, inter Mandayona kaj Viana de Jadraque. La loĝantoj nomiĝas baideños respektive baideñas.

Baides situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 861 m super marnivelo (min.:825 msm en la valo de Henares, maks.:1144 msm en la altaĵo de la Serrezuela); je 66 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°00′25″N 2°46′34″Ok.

Nordokcidente: Viana de Jadraque Norde: Viana de Jadraque Nordoriente: Viana de Jadraque
Okcidente: Cendejas de la Torre Oriente: Sigüenza
Sudokcidente: Cendejas de la Torre Sude: Villaseca de Henares Sudoriente: Mandayona

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ĉirkaŭ 700 loĝantoj (772 en 1860), sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 568 loĝantoj en 1940 al 63, tio estis oni perdis pli ol 500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Baides, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Baides kie oni falis al la nunaj 63.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]