Terneuzen
Municipo Terneuzen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago de la municipo Terneuzen | Blazono de municipo Terneuzen | ||||
nederlanda municipo • nederlanda municipo • nederlanda municipo | |||||
| |||||
Provinco | Zelando | ||||
Urbestro | Erik van Merrienboer | ||||
Ĉefloko | Terneuzen | ||||
Areo - Tero - Akvo |
318,04 km² 268,54 km² 49,50 km² | ||||
Loĝantaro - Loĝdenso |
55 461 (1-a de julio 2006) 207 loĝ./km² | ||||
Geografia situo | 51° 20′ N, 3° 49′ O (mapo)51.3333333333333.8166666666667Koordinatoj: 51° 20′ N, 3° 49′ O (mapo) | ||||
| |||||
Gravaj trafikaj arterioj | N61, N62, N252, N258 | ||||
CBS-municipokodo | 0715 | ||||
Poŝtkodo | 4520–4523, 4530–4559, 4570–4579 | ||||
Oficiala retejo | https://www.terneuzen.nl/ | ||||
Terneuzen (51° 20′ N; 03° 49′ E Mapo) estas urbo kaj municipo en la nederlanda provinco Zelando. La nombro da loĝantoj estis 55 461 (je la 1-a de julio 2006) kaj per tio Terneuzen estas la plej granda municipo en Zelando laŭ loĝantoj. La urbo situas je la suda bordo de la Westerschelde (Okcidenta Skeldo aŭ Honte) ĉe la elfuejo de la grava Kanalo de Gento al Terneŭzo. Terneuzen plenumas centran funkcion en Zeeuws-Vlaanderen (Zelanda Flandrio) ĝi ekzemple havas relative grandan regionan hospitalon kaj teatron.
La urbo havas la kvaran plej grandan havenon de Nederlando post Roterdamo, Amsterdamo kaj Vlissingen kaj situas grandparte entordita inter la kanalo kaj la Otheensche Kreek (kreko de Orthene). Je la alia flanko de ĉi tiu kreko situas la novkonstruita kvartalo Othenepoldero kaj la antaŭa vilaĝeto Othene. Okcidente de la kanalo situas la plej grava sidejo de Dow Chemical en Eŭropo. Ĉi tiu kemi-giganto estas la plej granda dunganto de la provinco Zelando.
Terneuzen situas ĉe la fino de la kanalo de Gent al Terneuzen, kiu ligas la urbon Gent en Belgio kun la Okcidenta Skeldo En marto 2003 la fiksa interborda ligo kun la ‘transa flanko’ finkonstruiĝis per la Okcident-Skelda-tunelo . La alirejo de la tunelo situas tuj apud la kanalo.
Terneuzen ankaŭ estas fama kiel la urbo de la La Fluganta Holandano, konata el la samnoma opero de Richard Wagner. Laŭ la legendo ĉi tiu, kontraŭ Dio ribelema, kapitano Willem van der Decken venis el Terneuzen.
En Terneuzen naskiĝis Sandra Roelofs.
Urboj kaj vilaĝoj
[redakti | redakti fonton]Nombro da loĝantoj je la 1-a de januaro 2005:
|
|
- Fonto: CBS
- * Ne oficiala vilaĝo
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]- Jan Koning
- Maria T.C. Rijpert
Provinco Zelando | |
---|---|
Borsele | Goes | Hulst | Kapelle | Middelburg | Noord-Beveland | Reimerswaal | Schouwen-Duiveland | Sluis | Terneuzen | Tholen | Veere | Vlissingen | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |