Strážnice
Strážnice | |||
germane Strassnitz | |||
urbo | |||
Strážnice - Pordego al Veselí
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Strážnice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Hodonín | ||
Administra municipo | Veselí nad Moravou | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Grandmoravia imperio | ||
Montaro | Blankaj Karpatoj, Vizovica montetaro | ||
Memorindaĵoj | Kanalo de Baťa kanalo, kastelo de Strážnice kastelo, Pordegoj en Strážnice | ||
Rivero | Moravo | ||
Situo | Strážnice | ||
- koordinatoj | 48° 54′ 07″ N 17° 18′ 52″ O / 48.90194 °N, 17.31444 °O (mapo) | ||
Katastro | 31,40 km² (3 140 ha) Strážnice na Moravě | ||
Loĝantaro | 5 361 (2024) | ||
Denseco | 170,73 loĝ./km² | ||
Valego | Malsupramoravia valego | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Unua skribmencio | 14-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 696 62 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0645 | ||
NUTS 5 | CZ0645 586587 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 9 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Strážnice | |||
Retpaĝo: www.straznice-mesto.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Strážnice estas urbo en Ĉeĥio kun 5 361 loĝantoj (2024) situanta en sudorienta Moravio sur la maldekstra bordo de rivero Morava, 8 km de urbo Veselí nad Moravou.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radějov, Sudoměřice, Kněždub, Vracov, Vnorovy, Tvarožná Lhota, Bzenec kaj Petrov.
Historio
[redakti | redakti fonton]Strážnice situis en pasinteco en strategie signifa limo al Aŭstrio, transŝovita en la 2-a duono de la 13-a jarcento el rivero Morava al montodorsoj de montaro Blankaj Karpatoj kaj ĝia akva burgo komune kun urboj Veselí nad Moravou kaj Uherský Ostroh gardis tiun ĉi maltrankvilan limon. La unua mencio pri Strážnice el la jaro 1086 mencias staplovilaĝon, en la jaro 1302 poste gotikan burgon en marĉeja valo de herbejo ĉe rivero Morava. La burgo estis post husanaj militoj alikonstruita. Ekde la jaro 1412 estis la urbo fortresa urbo, el remparoj konserviĝis restaĵoj de tri pordegoj ĉe hodiaŭaj landvojoj el la urbo. En la 15-a jarcento Strážnice estis apogejo de husmovado, sed ĝi estis konkerita kaj forbruligita de soldataro de Zigmundo la 1-a. En la jaroj 1604–1605 vizitis ĉi tiean lernejon Johano Amoso Komenio. Antaŭ la tridekjara milito estis renovigitaj disputoj kun aŭstroj, pro kiuj malprofitis la tuta orienta Moravio. En la jaroj 1623–1918 Strážnice apartenis al Magnis-anoj, dum ili estis okazanta dura rekatoligo. En ĉefa placo staras 32,5 m alta gardturo el la 15-a jarcento, statuoj de T. G. Masaryk kaj de J. A. Komenio. En duono de la 19-a jarcento ricevis novrenesancan karakteron kastelo kun ĉirkaŭaĵo de tipo de angla parko, en kiu okazas ekde la jaro 1946 ĉiujare folkloraj Solenoj de Strážnice (lastsemajne en junio). Strážnice havas ankaŭ vinan tradicion. Vastaj vinberejoj estas ĉefe ĉirkaŭ monteto Žerotín. En la kastelo estas Instituto de popolarto, librotenejo kaj ekspozicio de muzikinstrumentoj. En la proksimeco de la kastelo troviĝas muzeo de popolkonstruaĵoj de ĉi tiea regiono, kies nomo estas Slovácko.
La regiono apud la urbo, ĉeĥe nomata Pomoraví ("malsekejoj apud la rivero Morava") kune kun la apudaj regionoj Záhorie de Slovakio kaj Weinviertel de Aŭstrio konsideratas eŭropa regiono.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 957 |
1880 | 5 229 |
1890 | 5 211 |
1900 | 5 217 |
1910 | 5 411 |
1921 | 5 470 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 5 225 |
1950 | 4 981 |
1961 | 5 421 |
1970 | 5 444 |
1980 | 6 181 |
1991 | 6 081 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 5 983 |
2011 | 5 703 |
2014 | 5 673 |
2016 | 5 614 |
2017 | 5 573 |
2018 | 5 582 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 5 560 |
2020 | 5 537 |
2021 | 5 341 |
2022 | 5 390 |
2023 | 5 401 |
2024 | 5 361 |
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]En la urbo okazis la jara kongreso de SAT en 1994. Hodiaŭ estas gastiganto de Pasporta Servo tie.