Saltu al enhavo

Kunštát

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kunštát (apartigilo)
Kunštát
germane Kunstadt
urbo
Vido al Kunštát el kastelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kunštát
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Blansko
Administra municipo Boskovice
Historia regiono Moravio
Montaro Suprasvratka montetaro
Situo Kunštát
 - alteco 445 m s. m.
 - koordinatoj 49° 30′ 23″ N 16° 31′ 02″ O / 49.50639 °N, 16.51722 °O / 49.50639; 16.51722 (mapo)
Areo 24,23 km² (2 423 ha)
Loĝantaro 2 854 (2024)
Denseco 117,79 loĝ./km²
Unua skribmencio 1279
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 679 72
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0641
NUTS 5 CZ0641 581879
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 6
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kunštát
Retpaĝo: www.kunstat-mesto.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kunštát (germane Kunstadt) estas urbo en Ĉeĥio, situanta en la Sudmoravia regiono en la distrikto Blansko, 18 km nordokcidente de Blansko. En 2024 en ĝi vivis 2 854 loĝantoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sebranice, Voděrady, Rozseč nad Kunštátem, Drnovice, Černovice, Zbraslavec, Tasovice, Lhota u Lysic, Letovice, Nýrov, Makov, Kunice, Petrov kaj Bedřichov.

La unua skriba mencio pri ekzisto de Kunštát devenas el la jaro 1279. Sian nomon ĝi ricevis laŭ sia fondinto Kuno, filo de Gerhardo el Zbraslav. Nobela familio de senjoroj el Kunštát posedis tiun ĉi senjorion ĝis 1521. La plej grava reprezentanto de la familio estis la ĉeĥa reganto Georgo el Kunštát kaj Poděbrady. La lastaj posedantoj de la senjorio estis en la jaroj 1901-1945 la grafoj Coudenhove-Honrichs. En la 14-a jarcento la komunumo ricevis rangon de urbeto kaj en 1994 de urbo. Kunštát famiĝis eĉ eksterlande precipe pro sia tradicio de potfara metio.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 981
18802 345
18902 384
19002 515
19102 683
19212 494
JaroLoĝantoj
19302 423
19502 137
19612 305
19702 154
19802 208
19912 264
JaroLoĝantoj
20012 542
20142 775
20162 783
20172 778
20182 757
20192 787
JaroLoĝantoj
20202 808
20212 734
20222 788
20232 851
20242 854

Partoj de urbo

[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • kastelo Kunštát
    • origine malfruromanika burgo, unu el la plej malnovaj en Moravio
    • rekonstruita en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, en la 19-a jarcento ricevis romantisman aspekton
    • en 2002 deklarita kiel Nacia Kultura Memorindaĵo
    • filio de la Moravia Landarkivo
    • ekde majo ĝis septembro parto de la kastelo estas publike alirebla
    • la kastelo estas ĉirkaŭita de parko kun unika hundotombejo fondita fine de la 19- a jarcento
  • preĝejo de Sankta Stanislao – origine gotika konstruaĵo el la fino de la 15-a jarcento, barokstile rekonstruita en 1687, elstaranta pro kvar rimarkindaj metalaj pordoj
  • tombeja preĝejo de la Sankta Spirito el tempo antaŭ 1670 kaj rekonstruita en 1738, kun kripto de la lastaj posedantoj de la senjorio
  • sur la ĉefa placo statuo de la reĝo Georgo el Poděbrady el 1885
  • Groto de la kavaliroj de Blaník
    • artefarita sabloŝtona groto en la vilaĝo Rudka ĉirkaŭ 1 km for de la urbo, entenas statuojn de le ĉeĥa leono, de Sankta Venceslao surĉevale kaj de liaj kavaliroj, laŭ la fama ĉeĥa legendo, priskribita en Malnovaj itoj ĉeĥaj de Alois Jirásek, savontoj de la ĉeĥa nacio
    • verko de la loka naskiĝinto, talenta amatoro Stanislav Rolínek (1902-1931)
    • tutjare alirebla por la publiko (la malfermohorojn necesas sekvi sur la retpaĝaro)
  • Ĝardeno de sensoj kaj palpopado, destinita ne nur por nevidantoj kaj malbonvidantoj, situanta tuj apud la groto en Rudka
  • Bredparko de Kunštát troviĝanta sudoriente de la urbo
  • Belvidturo de Burian sur la monteto Milenka

Fotogalerio

[redakti | redakti fonton]
360° panorama vido al kastelo kaj la urbo
360° panorama vido al kastelo kaj la urbo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]