Sambaka jasmeno
Araba jasmeno | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sambaka jasmeno (Tunizio).
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Sambaka jasmeno Jasminum sambac (L.) Aiton, 1789 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Araba jasmeno (Jasminum sambac) el familio Oleacoj (Oleaceae) estas tipa floro de Filipinoj, kiu nuntempe estas parto de patria simbolo kune kun sia blazono kaj nacia flago. Ĝi estas konsiderata unu el la plej belaj floroj en Azio kaj Pacifiko, pro sia blanka koloro kaj eta grandeco. Ĉi tiu floro kreskas en la montara regiono de Pampango, kie infanoj kaj kamparanoj kutime iras kolekti ilin en la fruaj horoj de la mateno por vendi ilin en la komercaj merkatoj de Manilo, kvankam ili daŭras nur unu tagon. Ĝia bonodoro estas milda kaj similas al Jasmeno, krome ĝi ankaŭ estas uzata kiel oferaĵo al la sanktuloj. Oni povas produkti el ĝi fajnajn parfumojn valoraj je alta kosto por eksporto.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La arabjasmena floro portas mesaĝon dediĉitan al pureco kaj sindediĉo. Estas rimarkinde, ke tuta industrio estas envolvita ĉirkaŭ ĝi, kiu donas bonajn enspezojn al multaj filipinaj civitanoj.
Kvankam tiu florplanto havas sian originon en Himalajo kaj en la deksepa jarcento ĝi estis alportita al la Malaja Duoninsulo, de 1934 ĝi fariĝis la nacia floro de la filipina insularo, kiam la usona ĝenerala guberniestro tiutempe Frank Murphy proklamis ĝin kiel Nacia simbolo.
La arabjasmena floro konsistas el kvin petaloj kaj havas stelformon. Ĉi tiu floro malfermiĝas nokte kaj daŭras ĉirkaŭ unu tagon. Ĝi kreskas en faskoj da floroj sur sia patroplanto, ligneca arbedo, kiu povas atingi 5 metrojn en alteco. La planto ne produktas semojn, do novajn plantojn oni propagas per stikado (fortranĉajoj). La plej grava karakterizaĵo de la floro estas ĝia intensa dolĉa aromo.
Komunnomo en la hispana lingvo estas sampaguita.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Colmeiro, Miguel: «Diccionario de los diversos nombres vulgares de muchas plantas usuales ó notables del antiguo y nuevo mundo», Madrid, 1871.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- "El vegetal y su uso arquitectónico", Facultad de Arquitectura - Universidad de la República, Uruguay, ed. año 1992
- USDA, ARS, National Genetic Resources Program. (GRIN) National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland. Arkivigite je 2011-03-11 per la retarkivo Wayback Machine (4a decembro 2007)
Noto
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jasminum sambac en la hispana Vikipedio.