Sümeg
Sümeg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1984–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8330 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 791 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 90 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 59′ N, 17° 17′ O (mapo)46.977517.281666666667Koordinatoj: 46° 59′ N, 17° 17′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 64,13 km² (6 413 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sümeg [+] | |||||
Sümeg [ŝumeg] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Sümeg, kies centro ĝi estas.
Situo
[redakti | redakti fonton]Sümeg situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Vieno-Balatono, laŭ fervojo Tapolca-Celldömölk.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis loĝata jam dum la bronzepoko, baldaŭe romianoj loĝadis tie. Post la tatara invado en 1242 la reĝo konstruigis fortikaĵon, kiun episkopo de Veszprém pligrandigis. La fortikaĵon neniam povis okupi la turkoj. En 1713 la aŭstroj faris ruina la fortikaĵon. En 1653 preĝejo kaj klostro, en 1755 baroka episkopa palaco, en 1757 pli nova preĝejo konstruiĝis kaj iĝis episkopejo. En 1816 tombeja kapelo konstruiĝis. En 1907 la urbo perdis la titolon urbo ĝis 1984.
La urbo havas termalan banejon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Fortikaĵo de Sümeg
- Episkopa palaco (Sümeg)
- Preĝejo Ĉieliro de Jesuo (Sümeg)
- Preĝejo Vizito de Maria (Sümeg)
- Protestanta preĝejo (Sümeg)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Sümeg naskiĝis kaj mortis: Ferenc Magyar, juĝisto.
- En Sümeg naskiĝis:
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Sümeghy, nobela juĝisto
- József Sümeghy, geologo
- Pál Sümegi, geologo
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la komunumo naskiĝis Vince Tóth esperantisto.