Ruĝbeka tropikbirdo
Ruĝbeka tropikbirdo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝbeka tropikbirdo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Phaethon aethereus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Ruĝbeka tropikbirdo, Phaethon aethereus, estas tropikbirdo, nome unu el tri tre proksime rilataj marbirdoj de tropikaj oceanoj.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Ruĝbeka tropikbirdo loĝas en tropika Atlantiko, orienta Pacifiko kaj nordo de Hinda Oceano. La hindoceana raso, nome P. a. indicus, estis iam konsiderata plena specio, nome Malgranda ruĝbeka tropikbirdo, el Pakistano kaj okcidenta Barato. Ĉefaj reproduktaj areoj estas Karibio al marbordo de plej orienta Venezuelo kaj sekve tra la marbordo de Gujanoj al la tuta marbordo de Brazilo escepte la plej suda, en Pacifiko el marbordo de Meksiko al tiu de plej norda Peruo enhavante ĉefe la Galapagojn, kaj en orienta Atlantiko la insuloj de Kaboverdo, Ascension, Sankta Heleno, Abrolhos kaj Fernando de Noronha. En nordo de Hinda Oceano en la Persa Golfo.
Ili disiĝas amplekse kiam ne reproduktiĝas, kaj foje vagadas ege for, inklude surprizan registron el Granda Britio. Alia estis ĵuse trovita en orienta Nova Skotio, Kanado, kaj alia vidaĵo estis konfirmita ĉe insulo Lord Howe ĉe Aŭstralio en novembro 2010. Ruĝbekaj tropikbirdoj estis vidataj ankaŭ ĉe Matinicus Rock, Maine.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Plenkreskulo estas svelta, ĉefe blanka birdo, 48 cm longa, sen kalkuli la centrajn vostoplumojn kiuj estas duoble la totalan longon, kaj kun unu metro de enverguro. La longaj flugiloj havas nigrajn markojn ĉe la flugoplumoj. Estas nigra marko traokula. La beko estas ruĝa, kio estas tialo por la komuna nomo. Ambaŭ seksoj estas similaj, do ne estas seksa duformismo, kvankam maskloj averaĝe havas pli longajn vostojn. Junuloj ne havas la vostajn direktilojn, estas grizdorsaj kaj havas flavan bekon. P. a. indicus havas malpli da nigra okulstrio, kaj pli oranĝecnuancan bekon.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Ili manĝas fiŝojn kaj kalmarojn, sed estas ne tre lertaj naĝantoj.
Ĝi reproduktiĝas en tropikaj insuloj; la ino demetas ununuran ovon rekte surgrunde aŭ ĉe klifa kornico.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]- P. a. aethereus - Linnaeus, 1758
- P. a. indicus - Hume, 1876
- P. a. mesonauta - J. L. Peters, 1930
- Phaethon aethereus limatus
Rilatoj kun homoj
[redakti | redakti fonton]La Ruĝbeka tropikbirdo aperas en la valuto de Bermudo, spite negrava aspekto tie. Tiu birdospecio estis selektita kiel nacia birdo de Bermudo super la endemia Bermuda petrelo, kaj la indiĝena Blankvosta tropikbirdo.[1] Arkivigite je 2009-09-05 per la retarkivo Wayback Machine Tiun historion rakontis tutmonde Associated Press.[2][rompita ligilo]
Temas pri unu el la unuaj birdospecioj identigitaj de okcidentanoj en la amerika kontinento; Kristoforo Kolumbo citas ĝin ofte en sia bitakora taglibro de la unua veturo (septembro de 1492).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-14. Alirita 2013-02-05.
- Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6
- Seabirds: An Identification Guide de Harrison, Peter ISBN 0-7470-1410-8
- G. S. Tuck, H. Heinzel: Die Meeresvögel der Welt, Verlag Paul Parey, Hamburg/Berlin 1980, ISBN 3-490-07818-7
Plia legado
[redakti | redakti fonton]Snow, D.W. (1965). "The breeding of the Red-billed Tropicbird in the Galapagos Islands." Condor 67(3)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ruĝbeka tropikbirdo Arkivigite je 2012-10-16 per la retarkivo Wayback Machine BirdLife International
|