Radikala, Respublika, Demokrata kaj Progresisma Frakcio (franca nacia asembleo)
Radikala, Respublika, Demokrata kaj Progresisma Grupo | |
---|---|
Groupe radical, républicain, démocrate et progressiste (RRDP) | |
parlamenta grupo de la franca nacia asembleo | |
Lando | Francio |
Ĉambro | nacia Asembleo |
Parlamenta(j) periodo(j) |
14-a de la kvina Respubliko |
Estro | Roger-Gérard Schwartzenberg Deputito de Val-de-Marne |
Partio(j) | Maldekstra Radikala Partio Ali. Gvadelupo Unuiĝinta, Socialismo kaj Realaĵoj (GUSR) Movado Demokrata (MoDem) Movado Unuiga Progresisma (MUP) disidenta el PS (DVG) |
Seĝoj |
18 / 577 |
Retejo | www.rrdp-deputes.com |
La Radikala, Respublika, Demokrata kaj Progresisma Grupo (france Groupe "radical, républicain, démocrate et progressiste") (RRDP) estas franca centra parlamenta grupo de partioj en la nacia Asembleo kreita la 26-an de junio 2012, en la tago de la malfermo de la 14-a parlamenta periodo de la kvina Respubliko. Ĝi konsistas el 12 deputitoj elektitaj sub standardo de Maldekstra Radikala Partio, el 2 deputitoj el la Socialisma Partio, el unu el la du elektitoj de Movado Demokrata (MoDem) kaj el la sola deputito el Movado Unuiga Progresisma (MUP).
Ĝia prezidanto en la periodo 2012 ĝis 2017 estis Roger-Gérard Schwartzenberg, deputito de Val-de-Marne, malnova ministro. La 4-an de julio 2012, Ary Chalus, deputito de Gvadelupo, anoncis sian aliĝon al RRDP.
Konsisto
[redakti | redakti fonton]- Deputitoj Maldekstra Radikala Partio (12 el 12)
- Deputito Movado Demokrata (MoDem) (1 el 2)
- Thierry Robert, deputito de Reunio.
- Deputito Movado Unuiga Progresisma (MUP, 1)
- Jean-Noël Carpentier, deputito de Val-d'Oise
- Deputito Socialisma Partio (PS, 2 el 274)
- Jérôme Lambert, deputito de Charente.
- Jean-Pierre Maggi, deputito de Bouches-du-Rhône.
- Deputito Diversa Maldekstro (DVG, 1)
- Olivier Falorni, deputito de Charente-Maritime[1].
- Deputito Aliancita Gvadelupo Unuiĝinta, Socialismo kaj Realaĵoj (GUSR, 1)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Assemblée : Falorni aliĝis al la Maldekstra Radikala Partio, Le Point, la 27-an de junio 2012.
- ↑ Assemblée/groupe RRDP : 16-a ano, Le Figaro, la 4-an de julio 2012.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Maldekstra Radikala Partio
- Listo de la deputitoj de la 14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Franca nacia Asembleo
- 14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Francaj deputitaj balotoj de 2012
- Parlamenta grupo
- Oficiala TTT-ejo de grupo RRDP Arkivigite je 2015-02-26 per la retarkivo Wayback Machine